Kalirhoo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligiloj kaj kategorioj
Linio 15: Linio 15:
[[Kategorio:Najadoj]]
[[Kategorio:Najadoj]]
[[Kategorio:Oceanidinoj]]
[[Kategorio:Oceanidinoj]]
[[Kategorio:Reĝedzoj de la helena mitologio]]
[[Kategorio:Reĝedzoj en la helena mitologio]]
[[Kategorio:Sep kontraŭ Tebo]]
[[Kategorio:Sep kontraŭ Tebo]]



Kiel registrite je 16:42, 12 jan. 2015

Kalirhoo (helene Καλλιρρόη, latine Callirhoe) estas en la helena mitologio nomo de kelkaj figuroj.

Kalirhoo - filino de Titano

Tiu ĉi Kalirhoo estas la plej konata de tiu nomo. Ŝia patro estis Titano Oceano.

Kun la giganto Ĥrisaoro, kiu naskiĝis el la korpo de morta Meduzo, ŝi naskigis monstran Eĥidnon, duone virinon, duone serpenton, kaj giganton Gerionon, monstron kun tri korpoj. Gerionon mortigis Heraklo, kiam li plenumis unu el siaj malfacilaj taskoj.

Kalirhoo - filino de Aĥeloo

Ŝia patro estis la rivera dio Aĥeloo. Ŝi fariĝis la dua edzino de la heroo Alkmeono, unu el Epigonoj, filo de la profetanto Amfiarao. Ŝi ne konjektis, ke li jam estas edziniĝinta kun Arsinoo, filino de la reĝo Fegeo, ke li mortigis sian patrinon, ke li al sia unua edzino donacis raran kolringon kaj robon. Ŝi volis tiujn donacojn por si. Alkmeono iris al sia unua edzino kaj fraŭde ellogis la donacojn de ŝi. Sed kiam ŝia familio eksciis, ke li edziniĝis duafoje, la reĝo Fegeo mortigis lin. Arsinoo ne konjektis tion kaj sian patron kaj fratojn damnis. Kiam pri la murdo de Alkmeono eksciis lia dua edzino Kalirhoo, sendis kontraŭ la murdintoj siajn du filojn Akarnanon kaj Amfoteron kaj tiuj mortigis Fegeon kaj ambaŭ fratojn de Arsinoo. La rarajn donacojn ricevis la dio Apolono.

Kalirhoo - filino de Skamandro

Ŝia patro estis la rivera dio Skamandro. Ŝi fariĝis edzino de la dardania reĝo Troso.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kallirhoé en la ĉeĥa Vikipedio.