José Garzón Ruiz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16: Linio 16:


*'''Lernolibroj pri Esperanto por hispanparolantoj''':
*'''Lernolibroj pri Esperanto por hispanparolantoj''':
**''Gramática Completa del Idioma Internacional Esperanto'' (160 paĝoj, Eldonejo Sopena, [[1908]])
**''Gramática Completa del Idioma Internacional Esperanto'' (160 paĝoj, Eldonejo "Sopena", [[1908]])
**''[[Prontuario de Esperanto]]'' ([[1909]])
**''[[Prontuario de Esperanto]]'' (284 paĝoj, Eldonejo "Sucesores de Manuel Soler", ([[1909]])


*'''Skribaĵoj en Esperanto''':
*'''Skribaĵoj en Esperanto''':

Kiel registrite je 18:17, 17 jan. 2015

José GARZÓN RUIZ (naskiĝis la 6-an de aprilo 1871 en San-Fernando provinco de Kadizo, kaj mortis en 1955) estis hispana advokato kaj esperantista pioniro.

José Garzón fondis la revuojn Gazeto Andaluzia kaj Ga­zeto Hispana. Li gvidis kurs­ojn kaj verkis hispanlingvajn lernolibrojn kaj en Esperanto.

Li multe laboris pri la skolta movado: Li instruis Esperanton al skolta grupo de sia urbo, en kiu li estis aktiva partoprenanto. La 30-an de marto de 1918 li gvidis la skoltojn de San Fernando en ekskurso per trajno ĝis Jerez kaj el tie ĝis La Cartuja en turisma vojaĝo.

José Garzón Ruiz instigis ke la skoltoj lernu, ne nur Esperanton, li ankaŭ organizis por ili kursojn pri topografio, gimnastiko, sano kaj telegrafio. Li eĉ pruntedonis sian proprieton en la kampo, nomata "El Jardinillo", por realigi tendarojn kaj sian hejmon, en la strato Muñoz Torrero numero 10-a de San Fernando, por organizi skoltajn aranĝojn.

Esperanto, instruita de li, ege sukcesis inter la skoltoj de San Fernando. Pli malfrue, li ankaŭ organizis bankedon por pli ol 100 junaj skoltoj de la provinco de Kadizo kie li estis la delegito de la skoltisma movado. En majo de 1928 la skolta movado honoris lin per "Lobo de Bronce" ("Lupo el bronzo").

Ĉefaj verkoj

  • Lernolibroj pri Esperanto por hispanparolantoj:
    • Gramática Completa del Idioma Internacional Esperanto (160 paĝoj, Eldonejo "Sopena", 1908)
    • Prontuario de Esperanto (284 paĝoj, Eldonejo "Sucesores de Manuel Soler", (1909)

Informofontoj