Ribelo en GDR en 1953: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30: Linio 30:
[[Kategorio:GDR]]
[[Kategorio:GDR]]
[[Kategorio:Viktimoj de komunismo]]
[[Kategorio:Viktimoj de komunismo]]
[[kategorio:Ribeloj en Germanujo]]

Kiel registrite je 16:16, 18 jan. 2015

Dosiero:Stamp Germany 2003 MiNr2342 17. Juni.jpg
Poŝtmarko el 2003 okaze de la datreveno 50-a de la insurekcio
Sovetia tanko en Leipzig atakante liberecemajn germanojn en ilia propra lando

La Insurekcio popola de GDR (germane: Juniaufstand, Volksaufstand, Arbeiteraufstand) okazis en la 17-a de junio 1953 en la Sovete okupita zono de Germanlando. Kaŭzo estis la plialtigo de labornormoj. La plejmulto de la ribeluloj estis laboristoj.

Fono

La aranĝoj de la registaro de GDR por konstrui la socialismon laŭ sovetia modelo kreskigis ekde somero 1953 la malkontenton ene de la enloĝantaro. La produktado de konsumartikoloj malantaŭenŝvovitis favore al la evoluigo de la peza industrio. En la monatoj de politika ŝanĉeliĝo post la morto de la diktatorego Stalino en la 2.3.1953 la gvidantoj de la partio SED ricevis en la 9.6. ordonon fare de Moskvo promesi novan, pli liberalan kurson al la civitanoj. Tamen anoncitis en la gazeto Tribüne, organo de la unueca sindikato FDGB, ke malgraŭ liberaligo ekonomia restu la ĵus en la 28.5. enkondukitaj plialtigitaj labornormnoj.

Reage laboristoj de la Stalin-aleo en Orienta Berlino tuj ekstrikis kaj marŝis manifestacie en la direkto al la Domo de la ministerioj (Leipziger-strato), la sidejo de la registaro de GDR. La sekvantan tagon (17-a de junio) aliĝis por protesti pli ol 10.000 dungitoj de la fabriko Stahl- und Walzwerke Henningsdorf. Post kiam uestberlinaj amaskomunukikoj raportis pri tiuj nekutimaj aferoj la demonstracioj ekis ankaŭ en aliaj grandurboj kaj industriaj centroj (ekz. Leipzig, Magdeburg, Halle, Bitterfeld kaj Jena) kaj kovris finfine la tutan ŝtaton.

Politikaj ŝanĝdeziroj

La unue ekskluzive ekonomiaj postuloj (malpli da laboro kaj plimalkarigo de vivkondiĉoj) iĝis baldaŭ politikaj, nome: demisio de la ministroj kaj liberaj balotadoj. Estiĝis komitatoj strikaj kaj en pluraj urboj sturme prenitis partioficejoj. Policanoj senarmiligitis kaj politikaj arestitoj malliberigitis. La sovetia urbokomandanto proklamis la danĝerstaton por Eosta Berlino, en la sekvinta tago por tuta GDR.

Helpate de enkazernigitaj policistoj, sovetiaj trupoj ankoraŭ en la unua tago perforte ĉesigis la insurekcion en Berlino. Ne malpli ol 21 personoj mortkondamnitis fare de sovetiaj tribunaloj kaj ekzekutitis tuj; aliaj tiaj kondamnoj fare de GDR-tribunaloj kun ekzekuto sekvis dum la sekvintaj semajnoj kaj monatoj. Laŭ studaĵo de 2004 fare de Zentrum für Zeithistorische Forschungen (ZZF) mortis en konekto kun la ribelo (minimume) 55 homoj sed nek pli ol 500 (FRG-versio) nek nur 25 (GDR-versio). Malliberiĝis ĉ. 1.400 personoj.[1]

Walter Ulbricht, la unua sekretario de SED, uzis la ribelon por plifortigi la propran pozicion kaj randenmeti eblajn konkurenculojn. En FRG la 17-a de junio eĉ iĝis nacia festotago - ĝis 1990: de post tiu jaro la 3-a de oktobro, Tago de la germana unueco anstataŭis la 17-an de junio kiel festotago de la nova Germanio ekkonsistinta en FRG kaj GDR.

Piednotoj

  1. Listigo de la viktimoj

Eksteraj ligiloj