Montagu Christie Butler: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+Kategorio:Anglaj vegetaranoj _ laŭ la Angla Vikipedio
Linio 94: Linio 94:
[[Kategorio:Libroj de Montagu Christie Butler| ]]
[[Kategorio:Libroj de Montagu Christie Butler| ]]
[[Kategorio:Tradukistoj al Esperanto]]
[[Kategorio:Tradukistoj al Esperanto]]
[[Kategorio:Anglaj vegetaranoj]]

Kiel registrite je 19:19, 21 jan. 2015

Montagu Christie BUTLER (naskiĝis la 25-an de januaro 1884 en Londono, mortis la 5-an de majo 1970) estis angla muzikisto kaj unu el la plej gravaj britaj esperantistoj, kiu aktivis dum jardekoj sur multaj terenoj de Esperanto en Britio, i.a. kiel bibliotekisto, Esperanto-vortaristo kaj tradukisto. Butler estis kvakero kaj vegetarano.

Profesia vivo

Butler estis harpisto kaj instruisto de diversaj muzikiloj, de kantado kaj komponado. Li ricevis plurajn premiojn de la Reĝa Akademio de Muziko, Londono.

Lige al sia profesia agado li verkis i.a. la kolektojn Esperanta Kantaro (358 kantoj), Himnaro Esperanta (212 himnoj, 5-a eld. 1966) kaj Muzikan Terminaron (1960, repr. 1992).

Esperanta agado

Butler lernis Esperanton en 1905 kaj de tiam instruis ĝin. De 1916 ĝis 1934 li estis sekretario de Brita Esperanto-Asocio (BEA), de post 1961 honora prezidanto de BEA. En 1922 li fariĝis membro de la Lingva Komitato kaj poste ĝis sia morto de la Akademio de Esperanto.

Li estis redaktoro de la organo de Brita Esperanto-Asocio The British Esperantist kaj faris ĝin unu el la plej renomaj Esperanto-periodaĵoj tiuepokaj. Li ankaŭ estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (1934).

Verkinto de lernolibroj

Lia lernolibro Step by Step in Esperanto (3-a eld. 1929) dum jardekoj restis la plej uzata por anglalingvanoj. La 9-a eldono (represo) aperis en 1991 en Usono ĉe ELNA. Simile sukcesa estis lia lernolibro "Esperanto for beginners" (lasta eldono 1996). Speciala lernolibro por infanoj estis "First lessons to young children" (s.j. [1930]). Ĝi baziĝas sur la spertoj akiritaj dum la instruo de Esperanto al la propraj infanoj, kiuj estas konsiderataj la unuaj denaskuloj de Esperantujo. Siajn observojn pri la lingvo-akirado en la angla kaj Esperanto Butler priskribis jam en 1921[1]

Bibliotekisto

Dum multaj jaroj li estis bibliotekisto de la biblioteko de BEA en Londono, unu el la plej riĉaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo, kiu laŭ la revuo Esperanto (1970, p. 118) estas "kreaĵo de li". Por ordigi ĝin li adaptis la Universalan Decimalan Klasifikon al la specialaj bezonoj de Esperanto-bibliotekoj (Klasifo de Esperantaj temoj, 1950). La sistemo poste estis transprenita de pluraj aliaj Esperanto-bibliotekoj. Post lia morto BEA nomis la bibliotekon honore al li "Biblioteko Butler".

Tradukisto

La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo

Lige al sia religia konvinko Butler tradukis Fundamentoj de la Kvakerismo kaj biografion pri William Penn (1930). Rilaton al religia temo ankaŭ havas lia traduko el Charles Dickens, "La vivo de nia sinjoro Jesuo" (1934).

Li adaptis Pitmanan Stenografion al Esperanto, kiun li mem opiniis "sia plej grava kontribuo al la movado"[2].

Leksikografo

Liaj lingvaj spertoj akiritaj de pli ol 60 jara por-esperanta agado fine kulminis en la vortaro Esperanto-angla, aperinta en 1967, tri jarojn antaŭ lia morto en la aĝo de 84 jaroj. John Wells en 1967 nomis ĝin "la plej bona angla Esperanto-vortaro"[3] kaj - manke de pli moderna ampleksa vortaro de la tipo Esperanto-angla - tia ĝi estas ankoraŭ 40 jarojn poste.

La ali-direkta vortaro angla-Esperanta kun ĉ. 32.000 kapvortoj neniam estis eldonita kaj restis manuskripto de pli ol 2000 paĝoj en la biblioteko Butler[4].

Lian ĉefan verkon preparis la Muzika Terminaro de 1960 menciita supre kaj traduko de la Zamenhofa Proverbaro al la angla (Proverbs in Esperanto and English from Zamenhof's "Proverbaro", s.j. [same 1960]).

Verkoj

  • Esperanto and Ido
  • Esperanto for beginners (1931)
  • Esperanto for young beginners
  • Esperanto-English dictionary (1967)
  • First lessons to young children
  • First steps in Esperanto : a simple textbook for English speaking beginners (1922)
  • Hints for speakers
  • Klasifo de Esperantaj temoj (1950)
  • Konsiloj al la Printempaj Poetoj (1919)
  • Muzika terminaro (1960)
  • Praktisk lärobok i Esperanto : för kurser och självstudium (1925)
  • Pri la prefikso mis-
  • Pri landnomoj (1959)
  • The pros and cons of Esperanto
  • Raporta stenografio : alfaro de la angla sistemo Pitmana al Esperanto (1920)
  • Roston's rapid Esperanto course : thirty simple lessons (1921)
  • Step by step in Esperanto (1948), 9-a represo ĉe ELNA, Usono (1991)
  • Which shall it be? : The problem of the international language (1930)

Tradukoj

  • Dickens, Charles: La vivo de nia sinjoro Jesuo (1934)
  • Haggard, Henry Rider: Luno de Izrael: rakonto pri la eliro (1928)
  • Himnaro : konsistanta el cent himnoj taugaj por konataj melodioj (1910)
  • Himnaro Esperanta (1921)
  • Hyde, H. E.: Internacia parlamento: ĉu Britujo montros la vojon? (1918)
  • Kantaro Esperanta (1926)
  • Konsiloj kaj demandoj (1984)
  • Leakey, James: Leakey's introduction to Esperanto : la lingvo internacia (1925)
  • Stephen, Caroline: Fundamentoj de la kvakerismo (1916)
  • Stephen, Caroline: William Penn (s.j. [1930])
  • Torpey, H. J.: Londonaj interesaĵoj: gvidlibro por la Esperantista vizitanto (1907)
  • Zamenhof, Ludwik Lazar: Proverbs in Esperanto and English: from Zamenhof's "Proverbaro"

Literaturo

  • 1970: Nekrologo. En: Esperanto [UEA] 63-a jaro 7-8/1970 (776-777), p. 118 (kun bildo).
  • 1970: Butler (1884-1970). [Nekrologo]. En Heroldo de Esperanto n-ro 1491 (1970), p. 1.
  • 1964: M.C. Butler 80-jara. En: Heroldo de Esperanto n-ro 1373 (1964), p. 2.
  • 1959: Boulton, Marjorie. En Trezorejo. La Biblioteko de Brita Esperantista Asocio. En: Esperanto 52-a jaro 4/1959 (641), p. 63-64 (kun foto de M.C. Butler).

Notoj

  1. Infana Esperanto. En: Literaturo 2-a jaro 4/1921 (12), p. 82-89 (Interferoj inter Esperanto kaj la angla ĉe 3-4 jaraj dulingve edukitaj anglaj infanoj).
  2. Nekrologo en "Esperanto" 63-a jaro 7-8/1970 (776-777), p. 118.
  3. Wells, John. [Pri Butler. Eo-English Dictionary]. En: Esperanto 10/1967, p. 140.
  4. Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey, Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: UEA 1992-2002.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Montagu Christie Butler » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»