Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎TEJO-Vikio: nova sekcio
Linio 379: Linio 379:
|forigita = jes
|forigita = jes
|kialo de rezulto = Evidente simpla tajperaro. Sed ĉar la paĝo entenas la redaktohistorion de la artikolo [[1373 Cincinnati]], mi alinomigas ĝin al tiu artikolo kaj do gardas la redaktohistorion. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:38, 16 Jan. 2015 (UTC)
|kialo de rezulto = Evidente simpla tajperaro. Sed ĉar la paĝo entenas la redaktohistorion de la artikolo [[1373 Cincinnati]], mi alinomigas ĝin al tiu artikolo kaj do gardas la redaktohistorion. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 22:38, 16 Jan. 2015 (UTC)
}}

== [[TEJO-Vikio]] ==

{{Propono de forigo
|artikolo = TEJO-Vikio
|kialo = Vikio de TEJO estas simpla laborilo de la organizo. Laŭ mi ĝi tute ne estas afero, kiu meritas enskribon en enciklopedia.
|subskribo = [[Uzanto:LukiZ|LukiZ]] ([[Uzanto-Diskuto:LukiZ|diskuto]]) 11:57, 22 Jan. 2015 (UTC)
|tempo = ĵaŭdo 29 januaro 2015 11:22
|forigita = <!-- jes ne atendante -->
|kialo de rezulto = <!-- kialo kaj/aŭ subskribo -->
}}
}}

Kiel registrite je 11:57, 22 jan. 2015


Aŭtora portalo
vdr

Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan petonkape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 28 novembro 2013 17:50
Artikoloj
Ŝablono:ProjektPriskribo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektLigilNomo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektEksteraLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektRektaLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektLigilo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektoBildo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:ProjektPriskribaro (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:VikiProjektoLogoBildoj (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:VikiMediaProjekto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ŝablonoj kun bela celo sed terure interplektitaj kaj do malsimplaj, nun jam parte eksdataj, sen reala uzo; vidu mian demandon en diskutejo
Uzanto
KuboF (diskuto) 17:37, 21 Nov. 2013 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ne forigitaj, sed ĉiuj markitaj per la ŝablono {{historia}} kiu indikas ke oni ne plu uzu ilin. ThomasPusch (diskuto) 23:09, 16 Jan. 2015 (UTC)
Komento Komento: Sed mem la paĝon Helpo:Projektaj ŝablonoj mi lasus kaj markus ĝin historia ĉar tia solvo estas interesa de historia vidpunkto kaj por eventualaj rekreantoj doni bazon por laboro. --KuboF (diskuto) 17:37, 21 Nov. 2013 (UTC)
Komento Komento: Ĝustas ke temas pri "ŝablonoj kun bela celo sed terure interplektitaj kaj do malsimplaj". Sed kiel teni la paĝon Helpo:Projektaj ŝablonoj kaj forigi la ŝablonojn? Laŭ mi en la helpa paĝo tio kreus nur lavangon da ruĝaj ligiloj, kaj la aspekto de la ŝablonoj ne restus klara. Laŭ mi pravigeblas teni ĉiujn ŝablonojn, kaj poe aldoni dokumentadon kun ŝablono {{historia}}. ThomasPusch (diskuto) 22:12, 19 Feb. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 5 majo 2014 21:14
Artikolo
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto A (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La enkategoriigo preskaŭ ĉiam estas aŭtomate aldonata de la Ŝablono:EdE; kiam la artikoloj priboniĝas, oni forigas la ŝablonojn el ili, aldonante ligilojn al multaj fontoj. Sufiĉas jam informlistoj Enciklopedio de Esperanto - A kaj similaj.
Uzanto
Dima41 (diskuto) 21:08, 28 Apr. 2014 (UTC)
  • {por} interkonsentas Narvalo (diskuto) 13:59, 29 Apr. 2014 (UTC)
  • Por Por: sed unue necesas ĉiujn artikolojn, kiuj enestas en tiaj kategorioj, transporti al la Kategorio:Enciklopedio de Esperanto; ekzemple, en Perl ŝajnas esti tiel s/\[\[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto [A-Z]\]\]/\[\[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto\]\]/ (mi ne kontrolis, ĉu tiu ĉi kodo funkcias). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 04:19, 22 Jun. 2014 (UTC)

Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 13 junio 2014 6:46
Artikolo
Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne utila nek uzata en artikoloj. Estas aliaj similaj ŝablonoj. La neutileco de la kategorio generita de ĉi tiu ŝablono ankaŭ estas diskutata ĉe Projekta diskuto:Ŝablonoj#Apartigilaj ŝablonoj.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 06:24, 6 Jun. 2014 (UTC)

Por Por: Ni ne bezonas tiajn ŝablonojn kun tre malnova maniero de ŝablona kodigo. Krome ĝi jam sufiĉe superfluas manke de uzado. --Tlustulimu (diskuto) 19:37, 6 Nov. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 14 julio 2014 13:52
Artikolo
[[::Kategorio:Rusa literaturo]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
duobliga por Kategorio:Ruslingva literaturo. Oni forigu unu el ili.
Uzanto
Dima41 (diskuto) 13:34, 7 Jul. 2014 (UTC)
Kontraŭ.- Kial nuligi unu?: eblus trafi artikolon, kiu estus nur en unu el ili ekzemple traduko kiu ne plu estas jam Ruslingva sed ja temas pri Rusa literaturo, aŭ inverse Ruslingva literaturo sed temante pri absolute aparta nerusa temo, ekzemple pri Kiĥoto aŭ teknike pri goriloj. Mi komprenas, ke estas preskaŭ esceptaj kazoj, sed povas okazi.--kani (diskuto) 09:12, 9 Jul. 2014 (UTC)
Por mi la vortoj "rusa" kaj "ruslingva" rilate al literaturo estas plene samsignifaj. Se oni vidas diferencon, bonvolu montri ĝin. (Kaj mi tute ne komprenas, kiel iu temo povas esti "rusa" aŭ "ne-rusa".) --Dima41 (diskuto) 16:28, 9 Jul. 2014 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 18:34, 9 Jul. 2014 (UTC)
Surfo, sur ĉi tiu paĝo mi skribis, ke la du kategorioj por mi estas samsignifaj, kaj pro tio mi deziras forigon de unu el ili kaj restigon de la alia. Mi eĉ speciale aldonis la saman priskribon en la du kategoriojn. Se vi sen iuj klarigoj voĉdonas "kontraŭ" dufoje, do vi rompadas regulojn (prezentis neniun argumenton) kaj sensence malhelpas fini la diskuton. --Dima41 (diskuto) 20:04, 9 Jul. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi ne komprenas, kial vi, Dima41, opinias la vortojn "Rusa" kaj "Ruslingva" samsignifaj. Ili ja ne estas, kaj povas esti, ke por iuj ili donas utilan eblon precizigi la klason de artikolo. Eĉ se la vortoj praktike estus multe aplikataj al samaj artikoloj, mi ne vidas ian ajn malutilon en kunekzistado de la du kategorioj. – Fine, neniu regularo devigas voĉdonanton prezenti argumentojn por sia voĉo. Sufiĉas voĉdoni post prezento de argumentoj. Estis tie viaj argumentoj, kiuj ne konvinkis min. Cetere, bonvolu ne prezenti por voĉdonado du apartajn proponojn, kiujn vi opinias tiel ligitajn, ke eventualaj respondoj dependu unu de la alia. --Surfo 13:43, 19 Jul. 2014 (UTC)
La vortoj "rusa" kaj "ruslingva" estas samsignifaj, ĉar ili ambaŭ signifas "ia en la rusa lingvo". --Dima41 (diskuto) 11:13, 20 Jul. 2014 (UTC)
Mi ne povas malpermesi al vi havi tian kuriozan opinion. --Surfo 14:57, 20 Jul. 2014 (UTC)
Se vi havas alian opinion, bonvolu esprimi ĝin almenaŭ en la paĝoj, kiujn mi proponis por forigo. Tamen en la rusa Vikipedio mia opinio estis jam delonge konfesita por ĉiuj similaj okazaĵoj. --Dima41 (diskuto) 16:45, 20 Jul. 2014 (UTC)
Interese. Eblas do konjekti, ke vi uzas en la Rusa Vikipedio Esperantajn vortojn ("rusa", "ruslingva"). Eĉ se jes, mi ne komprenas, kiel opinio de ruslingvaj vikipediistoj pri pure Esperantaj vortoj povus difini ties signifojn. Eble via propono forigi la kategorion estas bona, sed "rusa" ne egalas al "ruslingva", kaj via argumento pri ilia egaleco ne sufiĉas por decidi pri forigo. --Surfo 07:19, 21 Jul. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 14 julio 2014 13:03
Artikolo
[[::Kategorio:Ruslingva literaturo]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
duobliga por Kategorio:Rusa literaturo. Oni forigu unu el ili.
Uzanto
Dima41 (diskuto) 13:36, 7 Jul. 2014 (UTC)
Kontraŭ.- Kial nuligi unu?: eblus trafi artikolon, kiu estus nur en unu el ili ekzemple traduko kiu ne plu estas jam Ruslingva sed ja temas pri Rusa literaturo, aŭ inverse Ruslingva literaturo sed temante pri absolute aparta nerusa temo, ekzemple pri Kiĥoto aŭ teknike pri goriloj. Mi komprenas, ke estas preskaŭ esceptaj kazoj, sed povas okazi.--kani (diskuto) 09:12, 9 Jul. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 18:34, 9 Jul. 2014 (UTC)

Surfo, sur ĉi tiu paĝo mi skribis, ke la du kategorioj por mi estas samsignifaj, kaj pro tio mi deziras forigon de unu el ili kaj restigon de la alia. Mi eĉ speciale aldonis la saman priskribon en la du kategoriojn. Se vi sen iuj klarigoj voĉdonas "kontraŭ" dufoje, do vi rompadas regulojn (prezentis neniun argumenton) kaj sensence malhelpas fini la diskuton. --Dima41 (diskuto) 20:05, 9 Jul. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi komentis sub "Rusa literaturo". --Surfo 13:46, 19 Jul. 2014 (UTC)
Por Por: Kategorio:Latvolingva literaturo ankaŭ estis forigita pro la sama principo. Strikte estus rusa literaturo, kiu ne estas ruslingva. Tamen, havi du preskaŭ samajn kategoriojn en vikipedio konfuzas uzantojn.--Salatonbv (diskuto) 07:55, 21 Jul. 2014 (UTC)
Salatonbv, kion signifas por vi "rusa literaturo"? Por mi "rusa literaturo" = "literaturo en la rusa lingvo". --Dima41 (diskuto) 08:41, 21 Jul. 2014 (UTC)
@Dima41: "Rusa literaturo" estus literaturo de rusoj aŭ Rusio, skribata de rusoj aŭ en la ruslingvo. Preskaŭ ĉiu literaturo estu en la ruslingva. Do, oni nur per "rusa literaturo" (sen aldoni "-lingva") povas signifi ruslingvan literaturon. Estas kelkaj situacioj kiam oni ne volas glui la vorton "lingvo": Ruslingva literaturo en Esperanto - mi volas proponi alinomigon al Rusa literaturo en Esperanto. Ĉar la literaturo jam ne plu estas en la "ruslingva" sed tradukita al "Esperanto"; sed la enhavo ankoraŭ estas "rusa" (kulture, etne, etose, aŭ pri Rusio). Ĉiuokaze ne forgesu ke mi estas por via forigpropono.--Salatonbv (diskuto) 09:13, 21 Jul. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 23 julio 2014 10:01
Artikolo
Rajono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La vorto aperis per laŭsona traduko el rusa kaj similaj lingvoj, en PIV ĝi havas tute alian signifon, informo en la artikolo estas malvera - do, 1) la vorto en Esperanto ne bezonatas kaj 2) ĝia ekzisto estas dubinda; (mi mem ĝin ne uzas)
Uzanto
Dima41 (diskuto) 10:54, 16 Jul. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ne forigita, sed ŝanĝita al artikola titolo Rajon, koresponde al la longa diskuto pri la artikolo Oblast. Alidirektilo ankoraŭ estas, sed ĝin principe eblus forigi se iu volontulo ŝanĝus ĉiujn ligitajn artikolojn - alikaze, aŭ "ĝis tiam", alidirektilo multe pli sencas ol mise ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 02:14, 10 Dec. 2014 (UTC)

Ju malpli multe da vortoj por administraj kaj municipaj unuoj restos en Esperanto, des pli facile future estos tradukado de oficialaj dokumentoj al Esperanto. Tial oni ne elpensu novajn vortojn: Esperanto devas resti simpla. --Dima41 (diskuto) 11:01, 16 Jul. 2014 (UTC)

  1. Por Por: --RG72 (diskuto) 15:29, 21 Jul. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi estas uzataj, ni montru bonajn ekzemplojn en geografiaj artikoloj sed ne tro rapide volu forigi. --pino (diskuto) 20:36, 16 Jul. 2014 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Kial ne ŝanĝi la titolon al "Rajon" se la plena esperantigo (O-formo) ne havas fonton? La temo ankoraŭ estas menciinda.--Salatonbv (diskuto) 11:58, 19 Jul. 2014 (UTC)

En la artikolo ne estas pruvite, ke ĉi tiu vorto ekzistas en Esperanto. Evidente, ĝi estis kopio el la rusa lingvo. Se oni aldonus ĉiujn vortojn el ĉiuj lingvoj, lingvo Esperanto estus neuzebla. Do, mi opinias, ke ĉi tiu vorto en Esperanto estas elpensita kaj vere ne havas ĉi tiun geografian signifon, kiu estas priskribita. Nun mi konsideras la artikolon tujforigenda kiel mistifiko, kaj se ĝi restos mi laŭ reguloj proponos ĝin por tuja forigado. La lasta respondo de Salatonbv estas nur propono pri plibonigo, sed tute ne enhavas kritikon rilate al miaj argumentoj (mi ĝuste formulis kialon de mia forigpropono, kaj bonvolu pridiskuti konkrete ĝin). --Dima41 (diskuto) 12:47, 19 Jul. 2014 (UTC)

@Dima41:"Esperanto devas resti simpla": tio estas via opinio (kaj mi parte konsentas) sed ne estas universala vero. Iu volas inventi kaj uzi novan vorton. Oni ne povus kritiki tion se la uzo estus trovebla ekstere de Vikipedio. En ĉi tiu kazo, kiel vi diris, mi ankaŭ ne vidas la fonton. Tamen, la afero (d:Q7688) estas menciinda en enciklopedio.--Salatonbv (diskuto) 13:28, 19 Jul. 2014 (UTC)
Pri fonto de la vorto: Fundamento de Esperanto, la 15-a regulo. --KuboF (diskuto) 14:55, 21 Jul. 2014 (UTC)
  • Komento Komento: Laŭ mia kompreno estas rajono pli-malpli sama afero kiel distrikto. Se jes, ĝi prefere estu alidirektilo kaj iel taŭge estu menciita en la artikolo. Aŭ ni povas ĝin alinomigi al Distrikto (Rusio), Distrikto (Ukrainio) ktp. Se ĝi estus kun tiu ĉi nomo menciinda, ŝajne estu menciindaj ankaŭ laŭslovakiaj okreso, krajo, ĵupo, mesto... --KuboF (diskuto) 14:55, 21 Jul. 2014 (UTC)
  • Komento Komento: La vorto rajon estas uzata en Rusio en la sencoj: 1. oficiala administra unuo (urboparto aŭ parto de provinco); 2. areo (ekzemple, район боевых действий - batalareo, район обитания медведей - areo de ursoloĝado, ktp). La unua senco facile kaj ĝuste anstataŭigeblas pere de distrikto, por la dua aplikeblas areo. Do apenaŭ konservinda artikolo.--RG72 (diskuto) 15:28, 21 Jul. 2014 (UTC)

Mi kreis novan artikolon Administra divido de Rusio kaj aldonis veran informon en ĝin. --Dima41 (diskuto) 20:03, 23 Jul. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 23 julio 2014 10:54
Artikolo
Oblasto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La vorto aperis per laŭsona traduko el rusa kaj similaj lingvoj, en PIV ĝi mankas - do, 1) la vorto en Esperanto ne bezonatas kaj 2) ĝia ekzisto estas dubinda (mi mem ĝin ne uzas)
Uzanto
Dima41 (diskuto) 10:55, 16 Jul. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Vidu sube: Ŝanĝita al alidirektilo. ThomasPusch (diskuto) 17:18, 8 Dec. 2014 (UTC)
  1. Por Por: --RG72 (diskuto) 15:36, 21 Jul. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi estas uzataj, ni montru bonajn ekzemplojn en geografiaj artikoloj sed ne tro rapide volu forigi. --pino (diskuto) 20:37, 16 Jul. 2014 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Samkiel Rajono, senfonte esperantigita titolo estas ŝanĝebla. Eble al "Oblast".--Salatonbv (diskuto) 11:58, 19 Jul. 2014 (UTC)
  4. Kontraŭ Kontraŭ: Mi konsentus pri "rajono" (ĉar район estas simple rusa vorto por distrikto sen iu aparta signifo), sed oblasto estas aparta afero. Ĝi estas administracia unuo, kiu nur ekzistis en Sovetunio kaj ne estas rekte simila al iu alia unuo, do oni ne povas antataŭigi ĝin per iu alia vorto. Pro tio, kiel ni povas vidi en intervikioj, absoluta plimulto de nepostsovetiaj lingvoj pruntis tiun ĉi vorton.--Goren (diskuto) 04:14, 20 Jul. 2014 (UTC)
Bonvolu pruvi per fidindaj fontoj, ke en Esperanto ekzistas la vorto "oblasto". --Dima41 (diskuto) 11:10, 20 Jul. 2014 (UTC)
Fundamento de Esperanto, la 15-a regulo. --KuboF (diskuto) 14:28, 21 Jul. 2014 (UTC)
La 15-a regulo montras kiel esperantigi vortojn, sed ĝi ne postulas esperantigi ĉiujn nomojn el ĉiuj lingvoj. --Dima41 (diskuto) 15:56, 21 Jul. 2014 (UTC)
  • Komento Komento: La vorto oblasto preskaŭ tute kongruas kun la sencokampo de vorto rajono, sed rilate pli altan administran nivelon. Do ĝi aplikeblas same por administraj unuoj (ne nur en Sovetunio, sed ankaŭ en Rusa imperio ili ankaŭ ekzistis, ekzemple en 1914 haveblis 21 oblast (plena listo en la stato de 1914). Mi pensas ke vorto provinco plej ĝuste transdonas tiun sencon, do ĉi inventaĵo apenaŭ bezonatas.--RG72 (diskuto) 15:36, 21 Jul. 2014 (UTC)

Mi kreis novan artikolon Administra divido de Rusio kaj aldonis veran informon en ĝin. Poste, eble, oni kreos Provincoj de Rusio. --Dima41 (diskuto) 20:05, 23 Jul. 2014 (UTC)

@Dima41: Dankon pro krei novan artikolon Administra divido de Rusio. Tamen, la temo de alia Provincoj de Rusio ŝajnas esti plejparte sama al Oblasto kaj ili estu finfine kunigataj (VP:KUN).
Temu pri "область" ĉar la vorto ne povas esti tradukita nur al "provinco" en Esperanto sed "regiono, provinco, domajno, tereno, fako, epigastro"[1]
Laŭ la klarigo de AdE[2] estas tri manieroj trakti alilingvan vorton en Esperanto.
1.1 (1) Plena esperantigo
1.1 (2) Parta esperantigo
1.1 (3) Uzo de la originala skribo aŭ iu pli-malpli akceptita sistemeca latinliterigo
(1) kaj (2) disiĝas
a) Ĝi povas baziĝi sur la origina prononco
b) Ĝi povas baziĝi sur la origina skribo
c) Ĝi povas baziĝi sur la origina signifo
Miakomprene "Oblasto", al kiu vi kontraŭas, estas (1)-(a aŭ b) kaj "Oblastj", kiun vi uzas en Administra divido de Rusio, estas (2)-(a aŭ b).
Ambaŭ estas aprobataj, kaj oni ne povas diri, ke unu estas malĝusta aŭ la alia estas "vera informo".
Tamen indas noti, ke kelkaj rusparolantoj kontraŭas al la plena esperantigo (Diskuto:Oblasto).
Do mi ankoraŭ proponas uzi la titolon "Oblast" (vidu la vikidatumon) ĉar neniu povas montri "fidindajn fontojn" por "Oblasto" kiel Dima41 menciis kaj pro la vikipedia principo de NLPP (VP:EN). Sed samtempe uzu la vorton "oblasto" en la artikolo laŭ la rekomendo de AdE ke 3.2 Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi (a)Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj kaj (c)La propraj nomoj ofte ripetataj en iu sama teksto--Salatonbv (diskuto) 01:24, 24 Jul. 2014 (UTC)
Unue, "oblasto"/"provinco" ne estas propraj nomoj (pri kiuj informis AdE). Due, Vikipedio ne estas loko por inventado de novaj gravaj vortoj (vidu: Listo de falsaj amikoj). Certe, mi povus aliformi la artikolon al alidirektilo (al Administra divido de RusioProvincoj de Rusio); tamen ĉu ĝi estus ĝusta? - la vorto "oblastj" estas ne nur en la rusa lingvo, sed ankaŭ en la ukraina lingvo kaj aliaj. -Dima41 (diskuto) 08:01, 24 Jul. 2014 (UTC)

Por Por: Kiam mi proponis forigi la vorton horilko, kiu estas nenio alia ol vodko, KuboF uzis la saman absurdegan argumenton: ĝi restu, ĉar la vorto rajtas ekzisti, ĉar la 15-a regulo funkcias. Malgraŭ neniu referenco pri la vorto, neniu pruvo de ĝia efektiva funkciado en la lingvo. Tio estas por mi la plej granda malavantaĝo de la Esperanta vikipedio: ĝi iĝis lingva eksperimentejo. La vorto oblasto estas nebezonata. Mi aprobas la sintenon de Dima ĉi-kampe. Mi mem antaŭ jaroj pledis por uzi la vorton provinco anstataŭ vojevodio en la administra divido de Pollando en vikipedio: kvankam la lasta ekzistas kaj ie-tie estas uzata, ĝi estas tute superflua. Mi deziras, ke la vikipediistoj antaŭ ol verki novan artikolon priesploru kiu titolo por ĝi estas rajta kaj ne senpripense apliku la trukan 15-an regulon ajnloke. --Lohengrin (diskuto) 06:32, 6 Aŭg. 2014 (UTC)

Komento Komento: Kiel konate, mi mem kreis la tekston antaŭ pli ol sep jaroj, en "junula entuziasmo" kaj kiel tiam relativa komencanto en vikipedio. Daŭre mi konvinkatas, ke la artikolo enhave sencas kiel teksto pri politika geografio de kvin [mi korektas: ses] ŝtatoj, kiel montras la ekzisto de alilingvaj vikipediaj tekstoj (Q171308), kaj estas pli ol nur sekcio en teksto pri la administra divido de Rusio. Sed necesas bone distingi inter enhavo de la artikolo unuflanke kaj vortumo de la titolo aliflanke. En germanlingvaj amaskomunikiloj mi daŭre legas la vorton "Oblast", kvankam ĝi ekzistas en neniu el miaj germanlingvaj vortaroj [mi korektas min: mi nun trovis la vorton en reta eldono de la germana vortaro Duden] - la germanlingvajn ĵurnalistojn tio ne tuŝas. Sed klaras ke multaj esperantistoj lingve multe pli puremas ol nacilingvaj lingvofakuloj, kaj aliflanke esperantlingvaj amaskomunikiloj multe pli malvastas ol nacilingvaj, tiel ke trovo de eksteraj referencoj kompare pli malfacilas. Kiam mi verkis la artikolon, ŝajnis al mi ke vorto kun o-finaĵo tekste pli fluas ol latinliterigo de nacia vorto sen o-finaĵo (samkiel mi en e-lingva teksto preferas "Moskvo" al "Moskva" aŭ "Pekino" al "Běijīng"), sed mi ne intencis veki tiom fortegajn emociegojn, kiujn kaŭzis la vortokreo "oblasto" laŭ la 15-a regulo de Esperanto, kaj mi ne havas vortaran referencon pri la vorto, ne en Esperanto (papere - nek la retajn uzojn, kompare efemerajn, mi kalkulas nek la klarigon en la angla vikivortaro) kaj ne en la germana aŭ angla, en kiu la latinliterigite kaj kompreneble sen o-finaĵo estas vaste uzata (guglo ĵus donis pli ol 4 milionojn da germanaj trafoj, kaj pli ol 45 milionojn da anglaj). Sed ĉar ankaŭ laŭ mi en kazo de dubo sekvindas eksteraj referencoj, mi kiel artikolkreinto subtenas la ŝovon de la titolo "oblasto" al "oblast" (laŭ la sekvinda esperantigo de vortoj el rusa fonto ne al "oblastj"). En simpla teksto iom ĝenos legi "La armenaj gvidantoj de la oblast plendis..." (ja eblas revortumo al "aŭtonoma provinco") aŭ "Kirgizio konsistas el sep областтар/oblasttar (singularo область/oblast) kaj du sendependaj urboj", sed ne sencas tiom emociega milito por aŭ kontraŭ neologismo laŭ la 15-a regulo, kiu en Esperanto vere ne vaste uzatas kaj kiun mi jam antaŭ sep jaroj nomis "lukso". Do: Mi aliĝas al la voĉoj por alinomigo de la teksto al titolo "Oblast" kaj kontraŭas forigon. ThomasPusch (diskuto) 22:46, 14 Aŭg. 2014 (UTC)

ThomasPusch, administra divido de tiuj ĉi konkretaj langoj ne estas unika. Laŭ via propono, en la artikolo estus informo pri ili nur pro tio, ke lingvaĵo "oblast" estas en parolataj tie lingvoj. Laŭ via logiko, sekva simila artikolo estu Vilojat (viloyat, вилаят), kiu ankaŭ temos pri provinco kaj en kiu devas esti informo pri Norda Afriko, Proksimoriento, Uzbekio, Turkmenio, Taĝikio, neagnoskita Iĉkerio en Rusio kaj pri Rusio entute (ĉar uzbekoj ofte nomas "viloyat" rusiajn provincojn, vidu uz:Moskva viloyati) kaj eble pri Eŭropo pro la sama kialo; kaj bezonatas specialaj reguloj pri tio, kiu el similsonaj nomoj de "vilajat" estas elektinda por titolo. Laŭ mia opinio, tio estas tro malfacile kaj enhavos neeviteblan lokcentrismojn. Lokcentrismoj estas jam nun, ĉar por la titolo estas elektita "oblast" anstataŭ ruslingva "oblastj" kun mola lasta sono. Tutegale, la artikolon Oblasto mi konsideras konfuziga kaj neneŭtrala kaj ne ligas al ĝi el faritaj de mi artikoloj. --Dima41 (diskuto) 11:38, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
Ne bone mi scias, kion ĉi tie signifu "tiuj ĉi konkretaj langoj" - kvankam mi kuracistas, ĉi tie ne temas pri korpopartoj. Temas pri vikipedia artikolo, kiu komparas similnomajn kaj similstrukturajn subŝtatajn unuojn de pluraj ŝtatoj, iom kompareble al apartigilo, kaj kiu (vikidatuma kodo Q171308) ekzistas en 49 aliaj vikipediaj projektoj krom la e-lingva. Do ne temas pri "mia logiko", sed la logiko de tiuj 49 aliaj vikipediaj projektoj plus la nia. Principe, mi tute ne kontraŭas komparan artikolon pri diverslandaj subŝtataj unuoj nomataj laŭ la araba termino ولاية‎‎ wilāyah [vilajah] (vikidatuma kodo Q19576). Mi persone ĝeniĝas, ke en vikipedio estas dekmiloj da artikoloj sub nivelo de ĝermo, kiuj ne havas ŝablonon "ĝermo" aŭ "ĝermeto", havas fuŝan e-lingvan gramatikon, havas ruĝajn literojn pro forpreno de dosieroj el la vikimedia komunejo sen adapto de la bildo-uzoj en artikoloj, kaj priskribas temojn pri kiuj gravas vikipedia artikolo, do la dezirinda solvo ne estas detrui kaj forviŝi la nekompletan laboron, sed daŭrigi ĝin almenaŭ ĝis "bona artikola ĝermo" ... nur ke estas centmiloj da mankaj artikoloj, do necesas "plugi gigantan teritorion". Aliaj en vikipedio kontraŭe ŝajne tute ne ĝeniĝas pri strukturaj problemoj de tiu amaso da artikoloj, en kazo de dubo probable tendencas forviŝi duonan laboron per amasa uzo de ŝablono "forigu tuj", kaj anstataŭe furioze krucmilitas kontraŭ eksterfundamenta faka vortradiko "oblast", neniel pridemandata en la angla, franca, hispana aŭ germana, sed e-lingve konsiderata "ruĝa tuko" kvazaŭ de taŭroludo (bone tion bildigas la "ruĝtuka" avertokesto supre de la artikolo de nuna nomo "oblasto"). Alivortume: Mi pensas ke estas misfokuso tiom batali por forigo de unuopa, gramatike ĝuste kaj enhave bonkompreneble verkita artikolo, anstataŭ laboregi por levo de la dekmiloj da vikipedie bezonataj artikoloj el "malbonaj, prilaborindaj artikolaj ĝermoj" al "bonaj" (ĝermoj aŭ pli longaj tekstoj). ThomasPusch (diskuto) 16:53, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
La artikolo povas resti Oblast kiel artikolo pri termino, sed ĝi ne estos bone kunligita kun aliaj artikoloj. Mi tute ne intencas uzi ĉi tiun vorton, ĉar mi volas ke Esperanto estu laŭeble malriĉa je vortoj. Uzado de "oblasto" estas lingva eraro. Mi vidas du variantojn: 1) alinomigi al Oblast foriginte paĝon Oblasto aŭ 2) alinomigi al Oblast (apartigilo) kaj fari el la nuna artikolo simplan apartigilon kun ligiloj al paĝoj pri provincoj de Rusio kaj similaj. --Dima41 (diskuto) 17:39, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi kreis apartan artikolon Provinco (Rusio) pri provincoj de Rusio. --Dima41 (diskuto) 19:20, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

Rezulte de la diskuto, mi jen alinomigas la artikolon al titolo Oblast, sen esperantlingva o-finaĵo, por ke komplete malaperu ĉia impreso ke povus temi pri en PIV registrita esperantlingva vorto. Tamen laŭ la nuna stato de vikipedio ne eblas forigi alidirektilon oblasto al kiu ligas 166 vikipediaj artikoloj (dum al artikola titolo Oblast nun ligas nur 3). Se iu fervorulo batalanta kontraŭ esperantlingvaj neologismoj volas investi la tempon forigi la finan literon "o" el la internaj ligiloj de ĉiuj 166 vikipediaj artikoloj, la persono senprobleme invitiĝas plenumi tiun taskon. Mi pensas ke alidirektigo tutbone teknike solvas la taskon ke interna ligilo gvidu al la ĝusta artikolo, kaj mem ne pretas investi la tempon redakti ĉiujn 166 artikolojn nur pro krucmilito de lingva detaleco. ThomasPusch (diskuto) 17:18, 8 Dec. 2014 (UTC)

Alidirektantaj artikoloj de asteroidoj

Kategorio:Arĥitektoj‎

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 23 aŭgusto 2014 14:49
Artikolo
Kategorio:Arĥitektoj‎ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen superflua duplikato de la kategorio Arkitektoj‎.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:44, 16 Aŭg. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 22:53, 16 Jan. 2015 (UTC)

Komento Komento: Laŭ Nova PIV, paĝo 110, la vorto arkitekto apartenas al la 3-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, dum ke arĥitekto ne havas tian statuson. Krome la formo kun k estas pli ofte uzata, verŝajne ĉar ĥ tuj apud r estas malfacila por multaj esperantistoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:02, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

Komento Komento: Nun kategorio ankaŭ estas alidirektebla. Do, oni ne devas forigi sed povas alidirekti por kunigi unu kategorion al alia (eble el "K:Arĥitektoj‎" al "K:Arkitektoj‎"). Ĉu la prononco "ĥ" apud "r" estas malfacila por multaj esperantistoj? Eble nur por kartavantoj, kiuj prononcas "r"-on per uvulara [ʁ] (trilo) aŭ [ʀ] (frikativo), la sono "ĥ" estus malfacila pro la proksimaĵo. Ĉiukaze estas artikolo arĥitekturisto. Ĉu oni volas alinomigi ĝin pro la kunigo de la kategorioj?--Salatonbv (diskuto) 20:38, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

Komento Komento: Mi proponas ŝovi la enhavon de kat. "Arĥitektoj" al la jam ekzistanta kat. "Arkitektoj" kaj fari el kat. "Arĥitektoj" alidirektilon al kat. "Arkitektoj". --Dominik (diskuto) 05:24, 4 Okt. 2014 (UTC)

Por Por: Atentu (vidu en la sekva diskutero) ke kategoriaj alidirektigoj ne funkcias senprobleme. Lingve Tlustulimu pravas. ThomasPusch (diskuto) 02:18, 10 Dec. 2014 (UTC)

Por Por: Mi konsentas kun Tlustulimu kaj ThomasPusch. Ni nepre eliminu paralelajn kategoriojn (vidu argumentojn aliloke en tiu ĉi paĝo), ĉar ili ne funkcias kiel intencite. Kaj "jes" al la demando de Salatonbv: La artikolon arĥitekturisto prefere alinomu al la pli kutima arkitekto. - Moldur (diskuto) 11:17, 9 Jan. 2015 (UTC)

✔ Farite Realigita la propono de Salatonbv kaj Moldur, ke la artikolo arĥitekturisto alinomiĝu al la pli kutima arkitekto. ThomasPusch (diskuto) 22:52, 16 Jan. 2015 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ??
Artikoloj
Kategorio:Germanujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Hispanujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Flandrujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Valonujo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen pluraj nove kreitaj kategorioj, kiuj estas superfluaj duoblaĵoj de jam longe ekzistantaj Kategorio:Germanio, Kategorio:Hispanio, ktp.
Uzanto
Moldur (diskuto) 19:59, 3 Okt. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
forigis ThomasPusch je 10:45, 10 Jan. 2015

Komento Komento: Mi unuigis la proponojn.--Salatonbv (diskuto) 23:00, 3 Okt. 2014 (UTC)
Komento Komento: Kategorio:Hispanujo estus tuj forigebla laŭ la nuna regulo VP:K1, kiu tamen estus ŝanĝebla laŭ la lastatempa Vikipedia teĥnika plibonigo de kategoria alidirektilo. Germanujo aŭ Germanio: miaopinie alia voĉdono estas eblo. Ne estas kialo en la nuna Vikipedio, kial la titolo Germanio ĉiam estas Germanio, sed Egiptujo ĉiam estas Egiptujo. Kutime unu enciklopedio sekvas unu manieron por titoloj kaj klarigas la diversaĵon ene en artikoloj.--Salatonbv (diskuto) 23:00, 3 Okt. 2014 (UTC)

Vidu VP:Lingva angulo#Landnomoj. La kreinto de tiuj kategorioj rajtas alinomi ilin al -uj-formoj. Ĉiu rajtas uzi iun ajn el la formoj en nove aldonitaj tekstoj (inkluzive de titoloj), kaj neniu ĝenerale rajtas ŝanĝi ilin. darkweasel94 11:40, 4 Okt. 2014 (UTC)
Laŭ mia sperto, kategoria alidirektilo ne funkcias. Se vi metas artikolon en kategorion Kategorio:Hispanujo, kaj tiu alidirektas al Kategorio:Hispanio, vi tie tamen ne vidos tion kion vi enkategoriigis. Kiel ekzemplon vidu: Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo, la (kursiva) kategorio Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Bartolomeo alidirektas al Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Bartolomeo, sed tie la artikolo ne videblas. Do, anstataŭ alidirektigi kategorion, oni malplenigu kaj poste forigu ĝin, kun klarigo kial. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:35, 4 Okt. 2014 (UTC)

Por Por: Moldur pravas, ke kategoria alidirektilo ne funkcias. Sed darkweasel ĉi-tie ne pravas: La decido pri landnomoj rilatas nur al artikoloj (vidu la decidon konkrete). Pri internaj ligiloj de artikoloj la sistemo de alidirektiloj bone funkcias kaj ebligas permesi du aŭ plurajn ĝustajn variaĵojn de titoloj, tamen en la sistemo de kategoriigado nepre devas esti unu titolo po kategorio. Principe la landnomaj formoj de finaĵoj -ujo kaj -io same ĝustas kaj same permeseblus, sed praktike dekomence en Vikipedio por kategorioj uziĝis la dum la lastaj 30 jaroj en presitaj tekstoj kaj fakta lingvouzo multe pli kutima "-io"-formoj, kaj rompi tiun konvencion per kreo de paralelaj samtemaj kategorioj ("Baluĉio", "Beluĉio", "Baluĉujo", "Baluĉistano" kaj "Baluĉlando" aŭ simile) fiaskigus la praktikan utilon de la kategoria sistemo. Estas iom ĝene, konkrete decidi kategorian konvencion inter pluraj same ĝustaj formoj ("Urboj de Ikslando", "Urboj en Ikslando", "Urbo de Ikslando", "Urbo en Ikslando"...), sed nepre necesas tia konvencio (ĉi-kaze "Urboj de Ikslando"). La forigo de la duoblaj aŭ pluroblaj kategorioj tute sencas kaj necesas. Misiantoj pri landnomaj formoj de la tradicia "-ujo"-finaĵo simple ĵetu sin al kreo de bonaj, longaj, informriĉaj tutnovaj artikoloj kaj donu al ili titolojn inkluzive de landnoma formo de "-ujo"-finaĵo. ThomasPusch (diskuto) 00:30, 10 Dec. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 oktobro 2014 10:23
Artikolo
Listo de francaj ministroj pri sano (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Konfuzigo: en la listo de "francaj ministroj" estas priskribataj franciaj ministroj (francianoj). Do, verŝajne la divido laŭ landoj estas montrata kiel divido laŭ etnoj aŭ laŭ lingvoj ("francaj"), sed tio ne pruveblas
Uzanto
Dima41 (diskuto) 10:46, 20 Okt. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la diskuto ĉi-tie kaj precipe pri "Kategorio:Francaj ministroj". ThomasPusch (diskuto) 22:56, 16 Jan. 2015 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Se ni nepre volas distingi inter "francaj ministroj" kaj "franciaj ministroj", ni ne forigu la kategorion, sed ŝanĝu ĝian nomon. – Umbert' (diskuto) 12:47, 9 Nov. 2014 (UTC)
  • Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al Franciajde Francio. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. --KuboF (diskuto) 23:26, 1 Dec. 2014 (UTC)
Plu vidu sube - en ĉapitro pri la kategorio:francaj ministroj. ThomasPusch (diskuto) 02:20, 10 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 oktobro 2014 10:46
Artikolo
Listo de francaj ministroj pri enlandaj aferoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Konfuzigo: en la listo de "francaj ministroj" estas priskribataj franciaj ministroj (francianoj). Do, verŝajne la divido laŭ landoj estas montrata kiel divido laŭ etnoj aŭ laŭ lingvoj ("francaj"), sed tio ne pruveblas
Uzanto
Dima41 (diskuto) 10:47, 20 Okt. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la diskuto ĉi-tie kaj precipe pri "Kategorio:Francaj ministroj". ThomasPusch (diskuto) 22:56, 16 Jan. 2015 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Se ni nepre volas distingi inter "francaj ministroj" kaj "franciaj ministroj", ni ne forigu la kategorion, sed ŝanĝu ĝian nomon. Pretere, la tri proponoj (ministroj, ministroj pri enlandaj aferoj, ministroj pri sano) estu diskutataj kune. – Umbert' (diskuto) 12:49, 9 Nov. 2014 (UTC)
  • Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al Franciajde Francio. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. --KuboF (diskuto) 23:26, 1 Dec. 2014 (UTC)
Plu vidu sube - en ĉapitro pri la kategorio:francaj ministroj. ThomasPusch (diskuto) 02:20, 10 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 27 oktobro 2014 10:20
Artikolo
Kategorio:Francaj ministroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Subkategorio pri francoj erare apartenas al subkategorio pri ŝtato Francio
Uzanto
Dima41 (diskuto) 10:59, 20 Okt. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Laŭ plimulto de la opiniesprimoj en la diskuto. ThomasPusch (diskuto) 22:55, 16 Jan. 2015 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Evidente la kategorio estas por ministroj de Francio (ĝi estas subkategorio de Kategorio:Registaro de Francio), kaj ja povas esti, ke franco estas ministro de alilanda registaro. Sed tio ne estas kaŭzo forigi la kategorion, maksimume por ŝanĝi ĝian nomon al "Franciaj ministroj". – Umbert' (diskuto) 12:44, 9 Nov. 2014 (UTC)
  • Mi inklinas al diferencigado inter nacieco kaj ŝtataneco do mi alinomus la kategorion al Franciajde Francio. Tamen, pluraj homoj atentigas, ke tia distingado ne estas kutima. Sed nuntempa situacio en Ukrainio klare montras, ke Ukraina ministro kaj Ukrainia ministro tute ne estas sama afero... --KuboF (diskuto) 23:28, 1 Dec. 2014 (UTC)
La terminoj "nacieco" kaj "etneco" estas multsignifaj (tial ekzemple en rusa Vikipedio divido laŭ etneco mankas; por mi mem nacieco = plej konata lingvo). Tamen bezonatas klara kategoriaro pri 1) objektoj laŭ ŝtatoj kaj 2) objektoj laŭ lingvoj. Por divido laŭ ŝtatoj mi jam antaŭlonge proponis ideon pri enkategoriigo per "Kategorio: (Objektoj) de (Ŝtato)" kaj parte realigis. Nekonsentantoj miaopinie rompas regulojn de la Vikipedio per originala esploro.--Dima41 (diskuto) 00:01, 2 Dec. 2014 (UTC)
Mi ne nomus tion "originala esploro", laŭ mi ĝi pli estas "tradicio". Tamen tradicio ne samas al vero, kio ekzemple montris ŝanĝoj en PMEG 15 (la tradicieco ne estas sufiĉe forta argumento). Grandparte mi konsentas kun vi. --KuboF (diskuto) 01:19, 2 Dec. 2014 (UTC)
Mi mem jam investis multajn horojn kiel administranto por helpo al Dima ŝanĝi kategoriajn nomojn de ekzemple "Historiaj monumentoj laŭ francaj urboj" al "Historiaj monumentoj en Francio laŭ urbo", ĉar la dua formo pli klaras ol la unua. Tamen necesas atentigi ke la unua formo gramatike ne malĝustas, kaj ambaŭ formoj signifas la samon: Laŭ la norma vortaro PIV de 1970 "franca" signifas "rilata al la francoj al Francujo" (paĝo 313, maldekstra komumno), do havas du signifojn. Evidentas ke tiu dusignifeco ĝenas al Dima, sed tiu persona ĝeno neniel estas kialo ataki ĉiujn kategoriojn kun mencioj de etnonoma adjektivo kaj postuli ties tujforigon. Estas en ordo tendenci al prefero de kategoriaj nomoj laŭeble klaraj, unusignifaj, sed postulegi ŝanĝon de centoj da kategorioj nur pro mencio de etnonoma adjektivo estus koŝmaro por tiu administranto, kiu devus realigi tiun ŝanĝegon. Tute bonvenas en unuopaj kazoj diskuti disbranĉigon al du kategorioj (kiel "ukrainaj politikistoj" kaj "ukrainiaj politikistoj"), sed tio ne estu la normo por ĉiu ajn kategorio kiu uzas etnonoman adjektivon (aŭ substantivon). Ekzemple en la kategorio:germanaj politikistoj tutpace kunvivas unuopaj politikistoj de turka deveno (Cem Özdemir), ĉeĥa deveno (Milan Horáček), skota deveno (David McAllister) aŭ vjetnama deveno (Philipp Rösler), sed ili estas germanlingvaj, vivas en Germanio kaj havas germanan naciecon (PIV: "germana" = "rilata al la germanoj al Germanujo", paĝo 341, maldekstra komumno) - se homo havas plurajn ŝtatanecojn, facile eblas esti en pluraj kategorioj. Sed enkategoriigi homojn laŭ etna deveno en nia multnacia mondo kreus koŝmaran malordon - ekzemple por David McAllister el etna vidpunkto necesus enkonduki kategorion "duongermanaj politikistoj" kaj "duonskotaj politikistoj", kaj se filino de li iĝas politikistino, ĉu ŝi kategoriiĝos "kvaronskota" kaj "trikvarongermana"? Nepre necesus intense studi la biografion de la patrino, sed pri ŝi ajnalingve en Vikipedio estas preskaŭ nenia informo... Estas mito kredi ke ĉiu uzo de etnonoma adjektivo en kategorio estas eraro, kaj ke necesas "purigi" Vikipedion de tio. Se klare celatas la ŝtato, ne la etno ("urboj de Francio" anstataŭ "francaj urboj"), eblas prudente moviĝi al direkto de unueca uzo de la landnoma formo "francia" aŭ "de Francio", sed en iuj kazoj la dusignifeco de etna=landnoma adjektivo eĉ faciligas la meton en kategorion kaj evitas harfendajn diskutojn. Duoblaj kategorioj - kaj laŭ nacieco kaj laŭ ŝtataneco - laŭ mi sencas nur en landoj kies loĝantaro konstante je signifa procentaĵo apartenas al diversaj naciecoj (kiel Rusio, Ukrainio, Ĉinio aŭ Hispanio). Biografiojn pri unuopuloj oni laŭ ties vivo eblas simple meti en pluraj kategoriojn, se konvene (ekzemple Albert Einstein kiel svisa, germana kaj usona). ThomasPusch (diskuto) 01:31, 10 Dec. 2014 (UTC)
PIV verkita de eŭroplingvanoj ne estas neŭtrala kaj pro tio ne estas fidinda fonto. Tamen estas fakto: verkinto de "francaj" kaj "germanaj" kaj aliaj kategorioj apartenigis ilin al divido laŭ landoj, kaj mi poste decidis ke ĉi tio estas divido laŭ lingvoj - do, jam okazis miskompreno; des pli dubindas ke parolantoj de aziaj/afrikaj/amerikaj lingvoj komprenus ĝuste. El tio videblas ke la kategorioj estas kompreneblaj diversmaniere; jam pro tio ili tute ne rajtas esti en Vikipedio. Krome, ilia estado malebligas ĝuste kaj klare okazigi enkategoriigadon laŭ lingvoj - unu el ĉefaj aferoj. Mi ne konsentas ankaŭ pri gramatika ĝusteco: mi jam multfoje asertis ke ĝi rompas logikon de la lingvo ("Franc-i-o/franc-i-a"). Mi certe opinias ke la kategorioj estas eraro forigenda. --Dima41 (diskuto) 14:16, 10 Dec. 2014 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Mi opinias kiel Thomas. --pino (diskuto) 08:27, 10 Dec. 2014 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Mi plene samopinias kun Thomas. La vorto "franca" en normala Esperanto ankaŭ kun-enhavas la signifon "francia". En kelkaj kazoj estas dezirinde pliprecizigi de "franca" al "francia" aŭ "de Francio", sed oni ne povas deklari la uzon erara kaj postuli ĝeneralan alinomadon de ĉiuj tiaj okazoj. -- Moldur (diskuto) 20:04, 10 Dec. 2014 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Moldur perfekte esprimis la aferon. Laŭokaze, ĉiam eblas precizigi, sed Dima41 bonvolu ĉesigi sian militon kontraŭ normala Esperanto. --Surfo 22:17, 10 Dec. 2014 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Aliaj malakceptoj de viaj proponoj:Kategorio:Francaj politikistoj, Kategorio:Politikistoj de Ukrainio. Tamen, mi neniam kontraŭas al la unuecigo de la titoloj de frataj kategorioj sub unu kategorio. En la kazo, la proponinto respondecu sur la ŝanĝego de artikoloj permane aŭ la listokreado por peti al roboto.--Salatonbv (diskuto) 03:22, 11 Dec. 2014 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Nekomprenebla harfendado. Tio estas delonge establita kategorio, kaj neniu iam eraris pri ĝia celo. --Dominik (diskuto) 06:07, 11 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 23 novembro 2014 18:40
Artikolo
Esperantisto slovaka (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
El la artikolo ne kompreneblas kies estas la gazeto: de slovakiaj esperantistoj aŭ slovakaj (slovakparolantaj) esperantistoj sendepende de landoj. la vorto "slovaka" (pri etno) havas ligilon al Slovakio (ŝtato); do, estas neevitebla originala esploro
Uzanto
Dima41 (diskuto) 18:12, 16 Nov. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
--pino (diskuto) 18:38, 18 Nov. 2014 (UTC)
  • Komento Komento: Dima41, kiam temas pri enhavo de artikolo, oni unue diskutu; forigpropono nur sekvu malsukcesan diskuton. Ankaŭ bonas unue uzi averto-ŝablonon.
    Pri la enhavo: temas pri "slovaka Esperanta gazeto" - precipe por Slovakoj (kaj iome por Slovakianoj kaj slovak(i)-interesiĝantoj). Do la vortumo estas sufiĉe ĝusta. --KuboF (diskuto) 16:16, 17 Nov. 2014 (UTC)
    Mi ŝanĝis Forte kontraŭ al Komento ĉar mi estas en Konflikto de interesoj kiel nuntempa (volontula) vicprezidanto de la organizo kies organo la gazeto estas. --KuboF (diskuto) 19:14, 18 Nov. 2014 (UTC)
  • Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Esperantisto Slovaka estas fakto de nia movado, grava esperantista gazeto, kiu pro politikaj kialoj plurfoje devis ŝanĝi sian subtitolon. Pri tio mi jam faris postulatan esploron, kiu daŭris kelkajn horojn, kaj notis paŝon post paŝo, kiel ĉio evoluis kaj ŝanĝiĝis. Mirmal
    • Grandan dankon Mirek! --KuboF (diskuto) 16:58, 18 Nov. 2014 (UTC)
  • Forte kontraŭ Forte kontraŭ: La titolo ja devas esti tiu, kiu ĝi nun estas, se la gazeto havas tiun titolon. Eble oni povus iomete plibonigi la artikolon, precipe la formatigon de la ĉapitraj titoloj. --Tlustulimu (diskuto) 13:13, 18 Nov. 2014 (UTC)

La dubinda frazo en komenco de la artikolo estis ŝanĝita. Nun oni povas restigi la artikolon sen plua pridiskutado ĉar kialo por forigo malaperis. --Dima41 (diskuto) 17:50, 18 Nov. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 7 decembro 2014 8:50
Artikolo
[[::Kategorio:Polaj filmserioj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ekzistas pli unueca kaj kun intervikioj Kategorio:Polaj televidaj serioj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 08:17, 30 Nov. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
duobla paĝo, tuj forigenda; la paĝo estis kreita kun nula enhavo, do antaŭnelonge eĉ ne eblus ĝin konservi... --KuboF (diskuto) 23:01, 1 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 7 decembro 2014 8:58
Artikolo
[[::Kategorio:Televidserioj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar ekzistas pli unueca kaj kun intervikioj Kategorio:Televidaj serioj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 08:45, 30 Nov. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
duobla paĝo, tuja forigo --KuboF (diskuto) 21:37, 1 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 9 decembro 2014 17:10
Artikolo
[[::Kategorio:Rusaj filmoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar ekzistas pli unueca kaj kun intervikioj Kategorio:Filmoj de Rusio
Uzanto
--RG72 (diskuto) 17:19, 2 Dec. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
2 por

Por Por: Konsentas kun la proponinto kaj atentigas ke ekzistas ankaŭ duobliga Kategorio:Ruslingvaj filmoj. --Dima41 (diskuto) 20:23, 2 Dec. 2014 (UTC)

Por Por: En kazo kiel tiu-ĉi, se alternativa, samtema, lingve pli klara alia kategorio jam ekzistas, estas intervikie ligata kaj jam enhavas ĉiujn subpaĝojn kaj -kategoriojn, prefero de la alternativa kategorio facilas. Sed la kolektujo "filmoj de Rusio" ne samas al "ruslingvaj filmoj", kaj tial la du nepre restu. Persone mi konas multajn filmojn, kiuj estas pli ol nur unu-lingvaj (ekzemple antaŭ semajno vidis la filmon Russendisko de 2012 laŭ samnoma romano de Wladimir Kaminer, kiu estis kaj germanlingva kaj ruslingva, sed tamen tutcerte ne "filmo de Rusio" (mi konfesas ke mi ankoraŭ ne sukcesis verki vikipedian artikolon pri ĝi, kaj ankaŭ neniu alia ĝis nun prenis la tempon, tial la ekzemplo estas nur limigite bona, sed ankaŭ troveblas ekzemploj kun vikipedia artikolo, kiel Kontraŭ la muro (filmo)). ThomasPusch (diskuto) 02:00, 10 Dec. 2014 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 9 decembro 2014 17:18
Artikolo
[[::Kategorio:Sovetaj filmoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar ekzistas pli unueca kaj kun intervikioj Kategorio:Sovetiaj filmoj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 17:22, 2 Dec. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
3 por

Por Por: Duobliga kategorio, eblas tuj forigi. --Dima41 (diskuto) 20:26, 2 Dec. 2014 (UTC)

Por Por: ThomasPusch (diskuto) 01:43, 10 Dec. 2014 (UTC)

Por Por: Tempodivalse (diskuto) 03:56, 27 Dec. 2014 (UTC)

1514 Ricoŭa

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 18 decembro 2014 22:10
Artikolo
[[:]] ([[[:Ŝablono:Fullurl:]] historio] · ĉi tien · [[[:Ŝablono:Fullurl:]] forigu])
Kialo
Manko de unu X en X-kodo
Uzanto
Jean-François Clet (diskuto) 22:58, 11 Dec. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
peto de la aŭtoro

Por Por: Duobliga artikolo, 1514 Ricouxa jam ekzistas, eblas tuj forigi. --DidCORN (diskuto) 16:00, 30 Dec. 2014 (UTC)

  • Komento Komento: DidCORN, kial forigi la artikolon, kiam sufiĉas alinomi ĝian titolon per aldono de unu X, kaj redaktado de frazo de difino ? 19:45, 26 Dec. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 3 januaro 2015 18:21
Artikolo
[[::Kategorio:Muzikaj grupoj laŭ malfondojaro]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ekzistas Kategorio:Muzikaj grupoj laŭ jaro de malfondo kun intervikioj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 18:20, 27 Dec. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
--pino (diskuto) 09:54, 5 Jan. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 10 januaro 2015 7:24
Artikolo
Norda Kaŭkaz (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
tajperare mi kreis alidirektilon, sed mankas o-finaĵo en ĝi kaj tiu kun korekta finaĵo jam ekzistas
Uzanto
--RG72 (diskuto) 07:18, 3 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
--pino (diskuto) 16:54, 3 Jan. 2015 (UTC)

Onio (apartigilo)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 11 januaro 2015 23:01
Artikolo
Onio (apartigilo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la asteroido "1389 Onio" retrovis sian oficialan nomon 1389 Onnie.
Uzanto
Jean-François Clet (diskuto) 23:03, 4 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
--pino (diskuto) 09:52, 5 Jan. 2015 (UTC)

1373 Haremari

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 15 januaro 2015 18:01
Artikolo
1373 Haremari (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
mi faris tajperaron kiam mi renomis 1372 Haremario
Uzanto
Jean-François Clet (diskuto) 18:29, 8 Jan. 2015 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Evidente simpla tajperaro. Sed ĉar la paĝo entenas la redaktohistorion de la artikolo 1373 Cincinnati, mi alinomigas ĝin al tiu artikolo kaj do gardas la redaktohistorion. ThomasPusch (diskuto) 22:38, 16 Jan. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 29 januaro 2015 11:22
Artikolo
TEJO-Vikio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vikio de TEJO estas simpla laborilo de la organizo. Laŭ mi ĝi tute ne estas afero, kiu meritas enskribon en enciklopedia.
Uzanto
LukiZ (diskuto) 11:57, 22 Jan. 2015 (UTC)