Mutianus Rufus: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16: Linio 16:
Reveninte Germanion en 1502, li dediĉis sin al siaj pensoj pri ''spirita aristokratio''. Post mallonga deĵoro en la landgrafa kancelario de [[Kassel]] oni ofertis al li kapitulan kanonikecon en [[Gotha]]. Tiamaniere li povis iĝi vere sendependa. Malgraŭ eklezia dunganto li kontinuigis kritiki ekleziulojn.
Reveninte Germanion en 1502, li dediĉis sin al siaj pensoj pri ''spirita aristokratio''. Post mallonga deĵoro en la landgrafa kancelario de [[Kassel]] oni ofertis al li kapitulan kanonikecon en [[Gotha]]. Tiamaniere li povis iĝi vere sendependa. Malgraŭ eklezia dunganto li kontinuigis kritiki ekleziulojn.


Ekde 1505 li formis kun la humanistoj [[Herbord von der Marthen]], [[Georgo Spalatino]], [[Heinrich Urban]] kaj [[Ulrich von Hutten]] rondon amikaran en Gotha. [[Eobanus Hessus]] kaj [[Crotus Rubeanus|Johano Kroto Rubiano]] profitis de liaj konoj de la antikva literaturo kaj ofte venis tien. La multfoja gasto [[Euricius Cordus]] priskribis en sia poemo ''Vizitante Mutianon'' la idiliecon de la poeta dometo. Pro la perado de Georgo Spalatino li iĝis en 1503 sekvanto de [[Nicolaus Marschalk]] kiel gvidisto de la humanisma movado en Erfurto. La posteulo de Mutianus Rufus estis Eobanus Hessus (ekde 1516).
Ekde 1505 li formis kun la humanistoj [[Herbord von der Marthen]], [[Georg Spalatin|Georgo Spalatino]], [[Heinrich Urban]] kaj [[Ulrich von Hutten]] rondon amikaran en Gotha. [[Eobanus Hessus]] kaj [[Crotus Rubeanus|Johano Kroto Rubiano]] profitis de liaj konoj de la antikva literaturo kaj ofte venis tien. La multfoja gasto [[Euricius Cordus]] priskribis en sia poemo ''Vizitante Mutianon'' la idiliecon de la poeta dometo. Pro la perado de Georgo Spalatino li iĝis en 1503 sekvanto de [[Nicolaus Marschalk]] kiel gvidisto de la humanisma movado en Erfurto. La posteulo de Mutianus Rufus estis Eobanus Hessus (ekde 1516).


Post 1516 Mutianus distanciĝis de la pensoj de [[Martin Luther]]; tamen li antaŭenpuŝis modernigon de kredo kaj estis akuŝanta modernajn ideojn en Germanujo. Pro la sukcesego de Erasmo oni baldaŭ forgesis - jam dum ties vivotempo - la grandecon de Mutianus. Mutianus ankaŭ atestis skribe la ĉeeston de [[Johano Georgo Faŭsto|Georgo Faŭsto]] en Erfurto kaj taksis lin kiel ĉarlatanon kaj fanfaronon.
Post 1516 Mutianus distanciĝis de la pensoj de [[Martin Luther]]; tamen li antaŭenpuŝis modernigon de kredo kaj estis akuŝanta modernajn ideojn en Germanujo. Pro la sukcesego de Erasmo oni baldaŭ forgesis - jam dum ties vivotempo - la grandecon de Mutianus. Mutianus ankaŭ atestis skribe la ĉeeston de [[Johano Georgo Faŭsto|Georgo Faŭsto]] en Erfurto kaj taksis lin kiel ĉarlatanon kaj fanfaronon.

Kiel registrite je 14:49, 5 feb. 2015

Mutianus Rufus, ankaŭ: Konrad MutianKonrad Muth, (naskiĝinta en la 15-a de oktobro 1470 en Homberg, mortinta en la 30-a de marto 1526 en Gotha) estis germana humanisto.

Liaj latinlingvaj leterinterŝanĝo (ekz. kun Erasmo de Roterdamo) brilas per perfekta stilo, elstara kono de antikva literaturo kaj filozofia profundeco. Sekve li estis - post Erasmo kaj Johannes Reuchlin la tria plej grava reprezentanto de germana floranta Renesanco.

Vivo

Trejnado

Orfiĝinte jam frue, la filo de riĉa familio iris al Deventer por frekventi la lernejon de Alexander Hegius kaj estis samklasano de Erasmo. La someron de 1486 li studis en Erfurto ĉe Conrad Celtis, bakkalaŭriĝis en 1488 kaj ekzamenitis finfine en 1492.

En Mainz li renkontiĝis en 1496 - dum vojaĝo en Italion - kun Dietrich Gresemund, Jakob Wimpheling kaj Trithemius. La laste menciita familiarigis lin kun librotraktado kaj entuziasmigis lin legi kaj kolekti librojn.

En Italio li studis juron. Li promociiĝis en 1498 en Ferrara (Doctor decretorum) kaj pliprofundigis sian konojn jurajn en Padovo, Florenco, Veneco kaj Romo. Dum sia studo en Italio li aŭskultis la fakulojn bulonjajn Philipp Beroald kaj Urceus Codrus.

Inspirite de novplatonismo kaj imitante Marsilio Ficino kaj Pico della Mirandola li kreis propran sistemon filozofian.

Scienculo

Reveninte Germanion en 1502, li dediĉis sin al siaj pensoj pri spirita aristokratio. Post mallonga deĵoro en la landgrafa kancelario de Kassel oni ofertis al li kapitulan kanonikecon en Gotha. Tiamaniere li povis iĝi vere sendependa. Malgraŭ eklezia dunganto li kontinuigis kritiki ekleziulojn.

Ekde 1505 li formis kun la humanistoj Herbord von der Marthen, Georgo Spalatino, Heinrich Urban kaj Ulrich von Hutten rondon amikaran en Gotha. Eobanus Hessus kaj Johano Kroto Rubiano profitis de liaj konoj de la antikva literaturo kaj ofte venis tien. La multfoja gasto Euricius Cordus priskribis en sia poemo Vizitante Mutianon la idiliecon de la poeta dometo. Pro la perado de Georgo Spalatino li iĝis en 1503 sekvanto de Nicolaus Marschalk kiel gvidisto de la humanisma movado en Erfurto. La posteulo de Mutianus Rufus estis Eobanus Hessus (ekde 1516).

Post 1516 Mutianus distanciĝis de la pensoj de Martin Luther; tamen li antaŭenpuŝis modernigon de kredo kaj estis akuŝanta modernajn ideojn en Germanujo. Pro la sukcesego de Erasmo oni baldaŭ forgesis - jam dum ties vivotempo - la grandecon de Mutianus. Mutianus ankaŭ atestis skribe la ĉeeston de Georgo Faŭsto en Erfurto kaj taksis lin kiel ĉarlatanon kaj fanfaronon.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Wilhelm Ehmer: Rudolf Agricola und Konrad Mutian. Beiträge zur Geschichte der Entwicklung der Persönlichkeit unter dem Einfluß des Humanismus in Deutschland, disertacio, München 1926
  • Christoph Fasbender (eld.), Eckhard Bernstein: Conradus Mutianus Rufus und der Humanismus in Erfurt. Gotha 2009, ISBN 978-3-910027-25-1

Eksteraj ligiloj