Walter Bauer-Wabnegg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Walter BAUER-WABNEGG''' (naskiĝinta en la 13-a de aprilo 1954 en Straubing) estas germana komunukilsciencisto. Ekde aŭtuno 2014 li estas prezidanto de la Univ...'
 
Linio 13: Linio 13:
Por la elekto de la [[prezidanto de Germanio]] en la 23.5.2004 Bauer-Wabnegg estis membro de la [[Federacia Kunveno (Germanio)|Federacia Kunveno]] laŭ komisio de la [[CDU]]. En julio samjare li iĝis ŝtatsekretario en la turingia Ministerio pri edukado, sciencoj kaj kulturo. Tie li responsis pri la sekcioj "sciencoj, altlernejoj kaj esplorado", "arto kaj kulturo" kaj "terenoj, internaciaĵoj". Post la nova elekto de la [[Turingia Landa Parlamento]] en 2009 transprenis tiun ĉi ministerion la socialdemokratoj; la kristandemokrato Bauer-Wabnegg demisiis en la 4.11.2009.

Almenau ĝis decembro 2004 Bauer-Wabnegg estis ankaŭ kontrolkomisiestro de ''Kulturstadt Weimar GmbH''<ref>[http://www.radio-lotte.de/nachrichten?suche=kulturstadt Novaĵoj de Radio Lotte, 22.12.2004] </ref> kaj en lia funkcio kiel ŝtata sekretario aŭtomate ankaŭ administradkonsiliestro<ref>Oficiala titolo, ekz. videbla sur la sekvanta leterkapo [https://www.uni-jena.de/unijenamedia/Bilder/einrichtungen/strahlenschutz/VA_Unfall_Ion_Strl_doc.pdf "Organigramms der Verantwortlichkeiten bei einem Strahlenunfall am Universitätsklinikum Jena", de la 2.4.2009]. Kelkfoje oni nomas lin kontrolkomisiestro, ekz. ĉe: Elmar Otto: [http://www.thueringer-allgemeine.de/web/zgt/politik/detail/-/specific/Matschie-empoert-ueber-Vorstand-der-Jenaer-Uni-Klinik-1578562682 ''Matschie empört über Vorstand der Jenaer Uni-Klinik'']</ref> de la Universitata kliniko de [[Jena]]. Post lia demisio politiko li - estante ankoraŭ klinikĉefo - klopodis havigi konsilistan kontrakton kun la kliniko de Jena post interparoladoj kun Rudolf Kruse (ekonomia respondeculo) kaj Klaus Höffken (medicina respondeculo). Tiun ĉi planon li finfine forĵetis post intervencioj de la vicministroprezidanto Matschie kaj la tiama ministroprezidantino [[Christine Lieberknecht]]. En majo 2010 pluse ekaperis riproĉoj ke Bauer-Wabnegg helpus amikon al dungiteco en la kliniko de Jena malgraŭ ties nekvalifikado. Tion Bauer-Wabnegg vehemente kontestis kaj rebatis. <ref>Elmar Otto: [http://www.tlz.de/web/zgt/politik/detail/-/specific/Klinikum-Jena-Spitzenjob-fuer-einen-Freund-1764840229 ''Klinikum Jena: Spitzenjob für einen Freund'']</ref>

==Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.uni-erfurt.de/?33075 Anonco de la unversitato erfurta pri la akcepto de la elekto fare de Bauer-Wabnegg]
*[http://www.ich-mag-meine-uni.de/item/192-weg-vom-wettbewerbsfetisch.html Intervjuo kun la nova universitata prezidanto en la studenta gazeto ''Campus'']

== Piednotoj ==
== Piednotoj ==

Kiel registrite je 19:24, 6 feb. 2015

Walter BAUER-WABNEGG (naskiĝinta en la 13-a de aprilo 1954 en Straubing) estas germana komunukilsciencisto. Ekde aŭtuno 2014 li estas prezidanto de la Universitato de Erfurto.

Vivo

Post la trapasita abiturienta ekzameno ĉe la Melanktono-gimnazio en Nürnberg Bauer-Wabnegg studis ekde 1974 lingvikon, literatursciencojn, teologion kaj filozofion en Erlangen kaj Freiburg im Breisgau kie li magistriĝis. Poste li estis scienca asistanto ĉe la Franz-Kafka-Arkivo en Wuppertal, Freiburg kaj Oxford antaŭ ol esti doktorigita en la 1985-a jaro pro tezo pri Cirko kaj artistoj en la verkaro de Franz Kafka: Kontribuo pri korpoj kaj literaturo en la epoko de tekniko.

Post unuaj profesiaj spertoj sur la kampoj de amaskomunikado kaj agentejoj li iĝis en 1988 eldoneja lektoro ĉe C.H. Beck en München. Poste li estis (ekde 1989) memstara komunikilkonsilisto kaj -dezajnisto kun docenta komisio pri Novaj komunikiloj ĉe la Munkena universitato. Per multo da prelegoj kaj publikigoj li atentigas onin al si. En la 1992-a jaro li fondis la agentejon medien|design en Nürnberg kiun li forlasis en 2000 pro akademiaj taskoj.

En la 1993-a jaro li iĝis profesoro pri Komunikila teorio/Komunikila praktiko ene de la kursaro Vida komunikado ĉe la Fakaltlernejo de Aachen kie li helpegis konstrui la sekcion Komunikila dezajnado. En 1997 li venis al la Bauhaus-universitato Vajmaron por anstataŭi kolegon sed jam du jarojn poste li iĝis ordinara profesoro pri Multila rakontado samloke. Elektis lin la asembleo de la universitato en la 16.5.2001 novan rektoron. La solena enkonduko ofica estis en la 26.6.2001. De 2004-09 li estis Ŝtata sekretario en la turingia Ministerio pri edukado, sciencoj kaj kulturo. Retiriĝinte el politikaj aferoj li denove ekprofesoris en Vajmaro. En la 22.5.2014 li elektitis nova prezidanto de la erfurta universitato; tie li iĝis la posteulo de Kai Brodersen kiu pro sanecaj kialoj ne plu volis kandidati. Plej decidige por pozitiva voĉdonado gravis laŭdire la granda sperto de Bauer-Wagnegg koncerne la turingian altlernejan scenon, la tutnaciajn akademiaĵojn kiel ankaŭ la estradon longjaran de altlernejo.

Walter Baŭer-Wabnegg estas kundedzina.

Politiko kaj ekonomio

Por la elekto de la prezidanto de Germanio en la 23.5.2004 Bauer-Wabnegg estis membro de la Federacia Kunveno laŭ komisio de la CDU. En julio samjare li iĝis ŝtatsekretario en la turingia Ministerio pri edukado, sciencoj kaj kulturo. Tie li responsis pri la sekcioj "sciencoj, altlernejoj kaj esplorado", "arto kaj kulturo" kaj "terenoj, internaciaĵoj". Post la nova elekto de la Turingia Landa Parlamento en 2009 transprenis tiun ĉi ministerion la socialdemokratoj; la kristandemokrato Bauer-Wabnegg demisiis en la 4.11.2009.

Almenau ĝis decembro 2004 Bauer-Wabnegg estis ankaŭ kontrolkomisiestro de Kulturstadt Weimar GmbH[1] kaj en lia funkcio kiel ŝtata sekretario aŭtomate ankaŭ administradkonsiliestro[2] de la Universitata kliniko de Jena. Post lia demisio politiko li - estante ankoraŭ klinikĉefo - klopodis havigi konsilistan kontrakton kun la kliniko de Jena post interparoladoj kun Rudolf Kruse (ekonomia respondeculo) kaj Klaus Höffken (medicina respondeculo). Tiun ĉi planon li finfine forĵetis post intervencioj de la vicministroprezidanto Matschie kaj la tiama ministroprezidantino Christine Lieberknecht. En majo 2010 pluse ekaperis riproĉoj ke Bauer-Wabnegg helpus amikon al dungiteco en la kliniko de Jena malgraŭ ties nekvalifikado. Tion Bauer-Wabnegg vehemente kontestis kaj rebatis. [3]

Eksteraj ligiloj

Piednotoj

  1. Novaĵoj de Radio Lotte, 22.12.2004
  2. Oficiala titolo, ekz. videbla sur la sekvanta leterkapo "Organigramms der Verantwortlichkeiten bei einem Strahlenunfall am Universitätsklinikum Jena", de la 2.4.2009. Kelkfoje oni nomas lin kontrolkomisiestro, ekz. ĉe: Elmar Otto: Matschie empört über Vorstand der Jenaer Uni-Klinik
  3. Elmar Otto: Klinikum Jena: Spitzenjob für einen Freund