Donecka baseno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Nova paĝo kun '225px|eta|<center>la provincoj [[donecka provinco|Donecka kaj Luhanska inkluzivas la ĉefparton de la re...'
 
e ThomasPusch movis paĝon Donbas al Donecka Baseno
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:55, 9 feb. 2015

la provincoj Donecka kaj Luhanska inkluzivas la ĉefparton de la regiono DonBas.

La Donecka Baseno (ukraine Донецький басейн, latinliterigite Doneckij basein; ruse Донецкий бассейн, latinliterigite Donetskij bassein), ofte nomata per la sovetunie kreita kofrovorto Donbas (ukraine Донбас, ruse Донбасс), estas neformala historia, ekonomia kaj kultura regiono en orienta Ukrainio kaj suda Rusio kiu antaŭe estis landlima teritorio inter la regnoj de la kozakoj de Zaporiĵo kaj de la rivero Don. La nomo venas de la rivero Donec. Tereno de vasta karbominado ekde la malfrua 19-a jarcento, ĝi fariĝis forte industriigita teritorio kiu suferis je urba kadukiĝo kaj industria polucio.