D-AMO 02: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SMG enmetis tekston adaptitan de D-AMO 02
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:43, 3 mar. 2015

La suba teksto estas tirita el 2-paĝa ilustrita PDF-dokumento en la baza serio pri la programo de Aktivula Maturigo (AMO) de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Principoj por Seminarioj pri Aktivula Maturigo

Ni bezonas kreskantan aron da aktivuloj, kiuj scias kunlabori internacie. Estas evidente, ke UEA devas ludi gvidan rolon en la plenumo de tiu celaro. La estrara subteamo MOVADO faras tion pere de serio da seminarioj, okazigataj tiom vaste tra la mondaj regionoj, kiom eblas.

Ĉi tiu estas la dua dokumento en serio, kiu skizas la planojn de UEA en la grava kampo de Aktivula Maturigo – laŭprononce: AMO.

La unua dokumento (D-AMO 01) klarigis koncize la bezonon por pli kapablaj aktivuloj, kune kun analizo de la unikaj cirkonstancoj kiuj kreas tiun apartan bezonon kaze de Esperanto.

Tiuj seminarioj prenas malformale la nomon ‘Seminario Pri Akivula Maturigo’, mallonge SPAMO. Seminarioj prenas serian numeron, laŭ sia kronologia ordo: AMO 1, AMO 2 ktp.

Diversaj longecoj

La longecoj dependos de la organiza modelo. Seminarioj ofte okazos ligitaj kun aliaj aranĝoj, ekzemple de Landaj Asocioj de UEA aŭ Landaj Sekcioj de TEJOILEI. Tio portas loĝistikan simpligon, ĉar la ligita aranĝo ofte povos liveri loĝigon, manĝojn, aliĝmeĥanismojn kaj organizajn fortojn, tiel ke la ĉefa laboro de UEA por SPAMO estas la organizado de la gvidantoj kaj la programo. La organiza modelo povas esti sinsekva, paralela aŭ solstara.

La sinsekva modelo:
Laŭ tio, la SPAMO okazas tuj antaŭ aŭ tuj post la koncerna aranĝo, en la sama ejo. Tio certigas koheran seminarian programon, kaj tamen la kunlaboro alportas reciprokajn utilojn. Por la partoprenantoj, ili vojaĝas ne nur por du- aŭ tri-taga seminario, sed samokaze povas ĝui E-etoson en la ligita aranĝo. Por la aranĝo, ĝi alportas internaciecon. Ĝi tamen postulas ejon, kiu povas akcepti gastojn tra pluraj tagoj; ne uzeblas studenta hostelo, kiu liberas nur semajnfine. Tipa longeco por tia modelo estas du-taga.

La paralela modelo:
Laŭ tio, la SPAMO okazas parte aŭ tute dum la ligita aranĝo. En tiuj kazoj, ofte la programo de AMO fariĝas parto de la programo de la ligita aranĝo, kaj ties aliĝintoj rajtas partopreni la sesiojn de AMO kune kun tiuj, kiuj venis specife por la seminario. Tipa longeco por tia modelo estas tri- aŭ kvar-taga, kun ekzemple du tagoj da komuna programo kun la ligita aranĝo.

La solstara modelo:
Laŭ tio la SPAMO okazas sendepende de alia aranĝo, do la partoprenantaro estas pli limigita, kaj la laboretoso povos esti pli intensa. Sed tio postulas, ke la organizantoj prizorgu plene la loĝistikajn kaj administrajn partojn de la aranĝo. Tipa longeco por tia modelo estas kvar- aŭ kvin-taga, kaj tio pli taŭgas por seminarioj kiuj ricevas subvenciadon.

Programa vario

La programoj provu eviti kompletan programon, kiu konsistas nur el serio de prezentaĵoj aŭ prelegoj. La gvidantoj estas kuraĝigataj (eĉ devigataj) inkluzivi en siaj sesioj interaktivajn aktivecojn, ekzemple kun grupa laboro, diskutoj, spert-interŝanĝoj aŭ ludoj por plenumi specifajn ekzercojn. Plie la programo antaŭvidas forumojn, panel-diskutojn kaj grupajn sesiojn: granda vario en la uzataj programelementoj. Alivorte, temu pli pri ateliero ol simpozio. La programo inkluzivu pritaksan sesion en la lasta tago.

Programaj rezultoj

Fina raporto dezirindas; en kazoj de subvenciataj seminarioj, tio estas deviga, kaj devas rigore plenumi la postulojn de la subvenciinto, kio inkluzivas respekton al ties limdatoj. Seminarioj nasku ankaŭ unu aŭ pliajn gvidilojn, kiuj sekve kontribuu al Gvidila Banko formata ĉe UEA, por liveri utilon al aktivuloj en aliaj mondpartoj, kuj ne povis fizike partopreni.

Dekomence, la seminaria programo devas inkluzivi meĥanismojn por la pretigo de la raporto kaj gvidiloj. Ĉiu sesio devas esti protokolita, gvidantoj havu devon anticipe disponigi materialojn. Ĉiu tasko bezonas plenumanton aŭ plenumteamon, kune kun livera tempo-skemo. Estu meĥanismoj (ekz. retejo kun babilejo) por ke seminarianoj interkonatiĝu antaŭ la seminario, kaj restu en kontakto poste.

Listigo de gvidantoj kaj kovenaj ejoj

Liston de gvidantoj, jamaj kaj potencialaj, kun temoj gviditaj kaj fareblaj en estonto helpos al surlokaj teamoj en pli foraj lokoj scii pri la disponeblaj program-gvidantoj. Tiu listigo iom post iom akiros kapablajn gvidantojn el kiel eble plej multaj mondpartoj. Kompilinda estas ankaŭ listo de gastigintaj instancoj kaj uzitaj ejoj, kune kun pritaksoj de la rezultoj, por konsidero en la elektado de novaj seminarioj.

Rajtigo por eniri la seminarian serion

Ĉiu uzo de la nomo AMO kaj SPAMO por tiuspeca aranĝo bezonas de UEA la aprobon kaj kunlaboron. UEA volonte ricevos de Landaj Asocioj kaj aliaj instancoj proponojn pri la okazigo de seminario, celate estu livero oktobre por la sekva kalendara jaro.