Piruvata acido: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Claudio Pistilli movis paĝon Piruva acido al Piruvata acido |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:24, 3 mar. 2015
Piruva acido (CH3COCOOH) estas alfa-ketoacido, kies acidrestaĵo estas piruvato. Ĝi gravas en la biokemiaj procesoj.
La piruva acido estas senkolora, vinagroodora likvaĵo. Ĝi miksiĝas kun akvo en ĉiu proporcio, solviĝas en alkoholo kaj etero. Ĝi havas la molmason de 88,06 g/molo, denson de 1.250 g/cm³, fandopunkton 11,8 °C, bolpunkton 165 °C.
La laboratoria produktado de la piruva acido povas okazi el tartrata acido per ardigo kun kalia-hidrogena sulfato aŭ per hidrolizo de acetil-cianido, produktita per reakcio de acetil-klorido kaj kali-cianido. Ekvacio de la lasta proceso:
- CH3COCl + KCN → CH3COCN
- CH3COCN → CH3COCOOH