HP 3000: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e MPE (operaciumo)
e + Internaj ligiloj
Linio 17: Linio 17:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Hewlett-Packard]]
* [[Hewlett-Packard]]
* [[MPE (operaciumo)]]
* [[POSIX]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 12:59, 4 mar. 2015

La serio HP 3000 estas familio de minikomputiloj disvolvita de Hewlett-Packard en 1972 post peniga disvolviĝa projekto[1]. Ĝi estis destinita esti la unua minikomputilo liverita kun samtempa kaj mult-uzanta operaciumo.

Priskribo

En 1972, la unuaj maŝinoj estis bazitaj sur 16-bitaj CISC-procesoroj fabrikitaj surbaze de elektronaj komponantoj (mikroprocesoroj ankoraŭ ne ekzistis).

De 1972 al 1993[2] la sistemo trapasis multajn evoluojn, tiom el materia vidpunkto, kun la evoluo de teĥnologioj kaj miniaturigo de elektronaj komponantoj, interalie por la centra memoro kiom por programaro kaj ĉiuj flankaparatoj[1].

Ĉirkaŭ 1988, maŝinoj uzantaj procesoron HP PA-RISC estis amase liveritaj, ebligante memor-adresadon en 32 bitoj. La binara kongrueco kun malnovaj maŝinoj estis pludaŭrigata.

La operaciumo de la serio 3000 nomiĝas MPE (MPE/V, MPE/XL, MPE/ix)[3] kaj inkluzivas datumbazon nomitan "TurboIMAGE".

En 2003, HP ĉesis vendadon de serio HP-3000. La (limigita) helpservo estis plilongigita ĝis la 31-a de decembro 2010, dato de halto de helpservo.

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 angle HP-3000 history En retejo hpmuseum.net
  2. angle Historio de serio HP-3000 en retejo hpmuseum.net
  3. angle HP Multi-Programming Executive

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo HP 3000 en la franca Vikipedio.