Malgranda Palaco (Parizo): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Koord |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Ekspozicioj |
||
Linio 7: | Linio 7: | ||
La Malgranda Palaco estas unu el la 14 muzeoj de urbo Parizo, kiu estis enkorpigita ekde la {{dato|1|januaro|2013}} en la publikan korporacion "Paris Musées" (Parizo Muzeoj). |
La Malgranda Palaco estas unu el la 14 muzeoj de urbo Parizo, kiu estis enkorpigita ekde la {{dato|1|januaro|2013}} en la publikan korporacion "Paris Musées" (Parizo Muzeoj). |
||
== Ekspozicioj == |
|||
La ekspozicioj estas dividitaj en sekciojn: la Kolekto [[Eugène Dutuit|Dutuit]] de [[Mezepoko|Mezepokaj]] kaj [[Renesanco|Renesancaj]] pentraĵoj, desegnoj kaj artaĵoj; la Kolekto Tuck de 18-jarcentaj mebloj kaj la kolekto de pentraĵoj de urbo Parizo. La muzeo ekspozicias pentraĵojn de pentristoj kiaj [[Rembrandt Harmenszoon van Rijn|Rembrandt]], [[Petro Paŭlo Rubens|Rubens]], [[Nicolas Poussin]], [[Claude Lorrain]], [[Jean-Honoré Fragonard|Fragonard]], [[Hubert Robert]], [[Jean-Baptiste Greuze|Greuze]] kaj rimarkindan kolekton de 19-jarcentaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj: [[Jean Auguste Dominique Ingres|Ingres]], [[Théodore Géricault|Géricault]], [[Eugène Delacroix|Delacroix]], [[Gustave Courbet|Courbet]], [[Claude Monet|Monet]], [[Alfred Sisley|Sisley]], [[Camille Pissarro|Pissarro]], [[Paul Cézanne|Cézanne]], [[Amedeo Modigliani|Modigliani]], [[Jean-Baptiste Carpeaux|Carpeaux]], [[Aristide Maillol|Maillol]], [[Auguste Rodin|Rodin]] ktp. Estas ankaŭ relative malgranda sed grava kolekto de malnovgreka kaj romia arto. |
|||
== Bildgalerio == |
== Bildgalerio == |
Kiel registrite je 00:06, 6 mar. 2015
Koordinatoj: 48° 51′ 58″ Nordo 2° 18′ 53″ Oriento / 48.866084 °N, 2.314759 °O (mapo)
La Malgranda Palaco (france: Petit Palais) estas arta muzeo en la 8-a arondismento de Parizo, Francio.
Ĝi estis konstruita por la Universala Ekspozicio de Parizo (1900), ĝi nun gastigas la Belartan Muzeon de urbo Parizo (Musée des beaux-arts de la ville de Paris). Lokita apud Avenuo de la Elizeaj Kampoj, ĝi frontas unu el la flankoj de la Granda Palaco, ankaŭ konstruita por la ekspozicio de 1900.
La Malgranda Palaco estas unu el la 14 muzeoj de urbo Parizo, kiu estis enkorpigita ekde la 1-a de januaro 2013 en la publikan korporacion "Paris Musées" (Parizo Muzeoj).
Ekspozicioj
La ekspozicioj estas dividitaj en sekciojn: la Kolekto Dutuit de Mezepokaj kaj Renesancaj pentraĵoj, desegnoj kaj artaĵoj; la Kolekto Tuck de 18-jarcentaj mebloj kaj la kolekto de pentraĵoj de urbo Parizo. La muzeo ekspozicias pentraĵojn de pentristoj kiaj Rembrandt, Rubens, Nicolas Poussin, Claude Lorrain, Fragonard, Hubert Robert, Greuze kaj rimarkindan kolekton de 19-jarcentaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj: Ingres, Géricault, Delacroix, Courbet, Monet, Sisley, Pissarro, Cézanne, Modigliani, Carpeaux, Maillol, Rodin ktp. Estas ankaŭ relative malgranda sed grava kolekto de malnovgreka kaj romia arto.
Bildgalerio
-
Sankta Johano la Evangeliisto, detalo de pentraĵo de la 16-a jc.
-
Diana Ripozanta de Jacob Jordaens
-
Masko de Dionysos Tauros
-
Naskiĝo de Afrodito de Antoine Bourdelle
-
Psiĥo sub la imperio de mistero de Hélène Bertaux
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petit Palais en la angla Vikipedio.