Tombejo de Házsongárd: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19: Linio 19:
[[Kategorio:Tombejoj]]
[[Kategorio:Tombejoj]]
[[Kategorio:Kluĵo]]
[[Kategorio:Kluĵo]]

[[en:Hajongard cemetery]]

Kiel registrite je 15:42, 16 mar. 2015

Tombejo de Házsongárd (Tombejo de Haĵongardo); (rumane: Cimitirul Hajongard, hungare Házsongárdi temető, germane: Hasengarten) estas tombĝardeno en urbo Cluj-Napoca, Rumanio situanta sude de la fortikaĵmuroj de la mezepoka urbo sur la monteto Házsongárd.

Historio

La urbkonsilantaro decidis la uzadon de tiu areo (kie oni produktis ĝis tiam melonojn) kiel tombejo dum la pestepidemio en 1585, ĉar la aliaj tomblokoj pleniĝis. Sur la okcidenta flanko integriĝis pluraj fruktoĝardenoj en la tombejon. En 1750 oni aligis al ĝi la nunan luteranan tombĵardenon, kiun donacis al urbo kolonelo De Gladis. En jaro 1892 oni plivastigis ĝin kun nova areo. Oni entombigis tien dum la jarcentoj hungarojn, rumanojn kaj saksojn. Ĝia bela situo, abunda floro, la artmonumentaj tomboj farigis ĝin fama jam en la fino de la 19-a jarcento. En jaro 1911 Hillel Kohn kaj Gyula Zsakó registris 67 tombŝtonojn ekzistintajn antaŭ 1700, el kiuj la pli malnovaj estis el jaro 1586. Oni nomas ĝin panteono, ĉar tie estas enterigitaj la geeminentuloj (kaj iliaj gefamilianoj) de la urbo kaj samtempe de Transilvanio agantaj tie. La 23-an de novembro 2002 okaze de la tago de hungara scienco en Transilvanio oni starigis memortabulon je la memoro de la anoj de la Hungara Scienca Akademio entombigitaj tie kun nomlisto de ili. Paroladis E. Szilveszter Vizi, prezidanto de la Hungara Scienca Akademio.

Bibliografio

  • Házsongárd. Verkis Aladár Lászlóffy, fotografis László Kántor. Helikon Kiadó, Budapest, 1989.
  • Gaal György: Tört kövön és porladó kereszten, Pusztuló múlt és fájó jelen a Házsongárdi temetőben, Stúdium Könyvkiadó, Kolozsvár, 2003.

Eksteraj ligiloj