Plena floro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 23: Linio 23:
<references />
<references />


[[Kategorio:floro]]
[[Kategorio:floroj]]
[[Kategorio:hortikulturo]]
[[Kategorio:hortikulturo]]

Kiel registrite je 22:46, 16 mar. 2015

tuberbegonio kun plenamaskla floro kaj neplena ina flroro

Plena floro estas florojpseŭdantio, ĉe kiuj la elementoj de la prezentaparato per plantbredado estas multobligitaj. Ĉe plena solfloro la petalojperigonfloroj estas pli multnombraj ol ordinare, plej ofte perb transformado de stamenoj, malofte de la karpeloj en petaloj. Ĉe Asteracoj (el la subfamilio Asteroideae) oni nomas tion plena kapitulo, se la tubetfloroj transformiĝis al langofloroj.

Plenaj plantoj, kiuj ne apartenas al rekonata kultivaro aŭ kies kultivarnomo ne estas konata, ricevas la aldonon fl. pl. (lat. flore pleno, „kun plena floro“) post la scienca nomo.

plena ĝardenkrizantemo (Chrysanthemum × morifolium)

Ĉe plenaj solfloroj ofte nur la stamenoj ŝanĝiĝis kaj la inaj florpartoj plene funkcias. Tial kratago povas formi fruktojn, se apudas ĝin dustilusa kratago kiel polenodonanto. Ĉe tuberbegonioj nur la masklaj floroj estas plenaj. Ĉe tulipo la plusaj prigonfolioj ne trensformiĝis el stamenoj, sed mem multiĝis. Ĉe la „radiantaj “ asteracoj (Asteroideae, ekzemplo vidu supre) la langofloroj estas sterilaj.

Kritiko

La reduktitaj kaj nealireblaj stamenoj ne en plenaj floroj ne ofertas nutraĵon al abeloj kaj aliaj polenigaj insektoj. Asocioj de medioprotektantoj kaj abelistoj tial postulas la uzado de neplenaj floroj [1][2].

Fontoj

Referencoj

  1. Bienen-Blumen - Eine Sendung des Bayerischen Rundfunk 7. April 2014
  2. Empfehlungen des BUND zu bienenfreundlichen Pflanzen