Georgo K. Davidov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e "sia" nur kiam samas subjekto kaj objekto en la frazo
e ŝablono {{EdE}} anstataŭ nura kategorio
Linio 24: Linio 24:
[[Kategorio:Esperantistoj de Rusio|Davidov, Georgo K.]]
[[Kategorio:Esperantistoj de Rusio|Davidov, Georgo K.]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1879|Davidov, Georgo K.]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1879|Davidov, Georgo K.]]
{{EdE|D}}
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto D|Davidov, Georgo K.]]

Kiel registrite je 23:16, 22 mar. 2015

Poŝtkarto de Davidov kun reklamo pri lia giganta Esperanto-kolekto

Georgo K. DAVIDOV (naskiĝis 1879 en Armavir (Norda Kaŭkazio)) estis rusia esperantisto, armeno.

Al Esperanto li aliĝis en 1892. En 1903 li venis al Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-1907 Davidov subtenis multajn Esperanto-gazetojn, eldonis propagandajn broŝurojn kaj sigelmarkojn kaj esperantigis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj.

Plej konata li estas pro sia unika Esperanto-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en aŭ pri Esperanto. En Berlin 1908 kaj en Wolfenbüttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de Davidov. La biblioteko de Davidov mem perdiĝis post la oktobra revolucio en la frua epoko de Sovetunio.

Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de Davidov pri eldonitaj Esperanto-lernolibroj, originala kaj tradukita Esperanta literaturo ("titolaroj") kaj pri Esperanto-gazetaro.

Tradukoj

  • V. Papazjan: Morituri te salutant, armena rakonto. Budapeŝto: Nagy, 1907. 13 paĝoj (Esperanta Universala Biblioteko 2.)
  • A. Agaronjan: Guteton da lakto, armena rakonto. Budapeŝto: Nagy, 1907. 10 paĝoj (Esperanta Universala Biblioteko 3.)
  • La jukagiroj, etnografia skizo. Budapeŝto: Nagy, 1908. 8 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 5.)
  • Ĉerkesaj rakontoj. Budapeŝt: Nagy, 1908. 8 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 6.)
  • Ajcatur, armena fabelo. Budapeŝto: Nagy, 1908. 14 paĝoj. (Esperanta Universala Biblioteko 9.)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto