Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono {{EdE}} anstataŭ nura kategorio
Linio 26: Linio 26:
[[Kategorio:Historio de Eŭropa Unio]]
[[Kategorio:Historio de Eŭropa Unio]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
{{EdE|U}}
{{EdE|U}}

Kiel registrite je 18:20, 30 mar. 2015

UŜE (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo) estis koncepto survoje al la politika unuiĝo de Eŭropo. Ĝi implicas federaciiĝon de eŭropaj landoj (laŭ malsamaj difinoj).

UŜE ĉe Hugo

Victor Hugo uzis la esprimon (france: États-Unis d’Europe) la 21-an de aŭgusto 1849 ĉe la internacia packongreso en Parizo. La esprimo iĝis titolo de pripaca revuo kreita en 1867.

Hugo vidis eŭropan federacion kiel unuan ŝtupon al tutmonda unuiĝo; li diris "Ĝi nomiĝos Eŭropo en la dudeka jarcento, kaj en sekvaj jarcentoj ... ĝi nomiĝos homaro".

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto

EdE-U

UŜE (mallongigo de la nomo: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo). Paralele kun la Paneŭropa-movado (v.) ekestis kaj evoluis (longtempe ne publike) la UE-ideo kaj fariĝis la UŜE-programo. La ĉefdiferencoj inter la Paneŭropa- kaj UŜE-programo estas:

a) La estonta mondpotenco dividiĝas – laŭ la Paneŭropa-programo – je 5 partoj (Usono, Britujo, Paneŭropo, Japanujo, USSR), dume tiu laŭ la UŜE-programo dividiĝas nur je 2 partoj: je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero, gvidota de UŜE;

b) al UŜE devos aparteni – laŭ diversaj geopolitikaj kaj sociaj kaŭzoj – ankaŭ Britujo kaj Rusujo;

c) la Paneŭropa-movado, kiel oficialan lingvon por la Paneŭropa-Unio, proponas la anglan, dume laŭ la UŜE-programo E estas destinita fariĝi la oficiala helplingvo en UŜE. Por forte kaj daŭre kunligi la eŭropajn ŝtatojn, la UŜE-programo proponas komunajn armeon, dogan- kaj eksterpolitikon kaj unuecan valuton.

Taktiko: tajlori por tuta Eŭropo ekonomipolitikan organizaĵon (UŜE-partion), kiu havas la taskon parlamentsisteme realigi la UŜE-programon. Laŭ la gvidantoj de UŜE la E-istoj estas destinataj fariĝi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la UE-movado.

Organo: UŜE-EĤO, Eldonejo: „Libro“, Timiŝoara I., Rumanujo. Fakliteraturo: Joset Zauner: „Der Weg zur Europa-Partei (Der Ausweg UŜE)“, (La vojo al la Eŭropo-Partio, La elvojo UŜE); la sama : L' Eŭropanismo.“ Laŭ J. ZAUNER