Krimea Ĥanlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: tt:Кырым ханлыгы estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Linio 107: Linio 107:
[[Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo]]
[[Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo]]
[[Kategorio:Ĥanlandoj]]
[[Kategorio:Ĥanlandoj]]

{{LigoLeginda|tt}}

Kiel registrite je 16:17, 12 apr. 2015

Krimea Ĥanlando
Plena origina nomo:
Qırım Yurtu
قريم يورتى
 Ora Hordo 14411783 Rusia Imperio 

historia lando
Geografio
La Krimea Ĥanlando en la tempo de ĝia kulmino (ĉ. 1600)
La Krimea Ĥanlando en la tempo de ĝia kulmino (ĉ. 1600)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
500 000
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
monarchie aristocratique • elektmonarkio monarkio
Estiĝo:
1441 (apartiĝis disde la Ora Hordo)
Pereo:
1475 (aneksita fare de la Rusia Imperio
Antaŭaj ŝtatoj:
Ora Hordo Ora Hordo
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusia Imperio Rusia Imperio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Krimea Ĥanlando (krime-tatare Qırım Hanlığı, Qırım Yurtu, قريم يورتى) estas historia ŝtato de krime-tataroj, kiu ekzistis inter la jaroj 14411783. La ŝtato okupis preskaŭ tutan Krimeon, la nordajn bordojn de la Nigra maro kaj Azova maroj kaj la pli grandan parton de la nuna Krasnodara regiono de Rusio. En la jaro 1478 la Krimea Ĥanlando oficiale iĝis vasalo de la Otomana Imperio. En la jaro 1783 la ĥanlando estis aneksita fare de la Rusia imperio.

Historio

Origino

La unuaj militiroj de mongoloj en Krimeon okazis en 1221 kaj 1239. Post tiuj militiroj la stepa kaj antaŭmonatara partoj de Krimeo iĝis parto de la Ora Hordo. Tiutempe formalaj regantoj de Krimeo estis la ĥanoj de la Ora Hordo (kiel la unua reganto estas opiniata ĥano Oran-Timur), sed fakte la administradon faris iliaj voktoj (administrantoj). La ĉefurbo de la Krimea provinco tiutempe estis la urbo Kirim (nuntempa Starokrimo).

La loĝantaro de Krimeo estis multnacia kaj konsistis ĉefe el kipĉakoj (kies ŝtato estis venkita fare de mongoloj), grekoj, gotoj, alanoj, armenoj. La nobelaro ĉefe havis miksitan kipĉak-mongolan originon. La Horda regado estis malfacila por la loĝantaro, ĉar la loĝantaro estis devigita pagi grandajn impostojn — tial la separatismaj tendencoj aperis jam baldaŭ post la starigo de la Horda regado.

En la 14-a jarcento Krimeo estis kelkfoje prirabita fare de la armeoj de la Granda Litova Duklando. En la jaro 1399 la Duklando kaj la mongola militestro Edigeo kontraktis la pacon.

Memstariĝo

Komence de la 15-a jarcento la Krimea Provinco jam sufiĉe apartiĝis disde la Ora Hordo kaj rimarkinde plifortiĝis. Ĝiaj teritorioj kovris jam preskaŭ tutan Krimeon (krom la sudan bordon) kaj grandajn teritoriojn sur la kontinento. Post la morto de Edigeo en 1420 la Hordo fakte perdis la kontrolon super Krimeo kaj ĉi tie komenciĝis akra batalo por la regado. La batalon venkis la unua ĥano de sendependa Krimeo Ĥaĝio Gerajo la Unua, fondinto de la dinastio de Gerajoj. Post kelkaj venkoj kaj malvenkoj Ĥaĝio Girajo definitive ekregis Krimeon en 1449 danke al la subteno de la Granda Litova Duklando. La kolapsanta Ora Hordo ne povis serioze malhelpi al la apartiĝo de Krimeo.

Vasaliĝo al la Otomana Imperio

La unua ĥano Ĥaĝio Gerajo regis ĝis sia morto en 1466. En la jaro 1474 la ĥano Menglio Gerajo la Unua alianciĝis kun la granda moskva princo Ivano la Tria.

En la jaro 1475 la Otomana Imperio konkeris la ĝenovajn koloniojn sur la nordaj bordoj de la Nigra maro kaj ankaŭ la princlandon Teodoro, loĝatan de kristanoj (kiujn oni poste nomis "krimeaj grekoj"). Ankaŭ kelkaj kontinentaj teritorioj de la Krimea Ĥanlando estis konkeritaj. En la jaro 1478 la ĥanlando oficiale iĝis vasalo de la Otomana Imperio kaj konservis tiun statuson ĝis la pac-traktato de Küçük Kaynarca (1774). La nomumo kaj eksigo de ĥanoj kutime estis efektivigata laŭ la deziro de Istanbulo.

Militoj kontraŭ la Moskva ŝtato kaj Pola-Litova Unio

Ekde fino de la 15-a jarcento la Krimea Ĥanlando faris konstantajn militirojn en la Moskvan ŝtaton kaj Pollandon. La forkapto de sklavoj kaj la sklav-komerco estis esence gravaj por la ekonomio de la Ĥanlando. La kaptitoj estis vendataj en Turkion, Mezorienton kaj eĉ en la eŭropajn ŝtatojn. Laŭ la pritaksoj de iuj sciencistoj, en la krimeaj sklav-bazaroj dum 2 jarcentoj oni vendis pli ol 3 milionojn da homoj (ĉefe ukrainoj, poloj kaj rusoj). Defendocele la moskvaj princoj diversatempe kreis 3 devendo-liniojn (kiuj konsistis el ĉenoj de defendurboj, fortresoj, abatisoj kaj remparoj). La loĝantaro de tiuj urboj ĉefe konsistis el kozakoj.

En Krimeo mem tataroj lasis malmulte da sklavoj. Laŭ la malnova tradicio oni liberigis sklavojn post 5-6 jaroj da laboro; se la sklavo ŝanĝis sian kredon al islamo, li estis tuj liberigata. Laŭ la esploroj de V. Je. Vozgrin la sklaveco preskaŭ tute malaperis en Krimeo jam en la 16-17aj jarcentoj.

Ĥano Devleto Gerajo la Unua konstante militis konstraŭ la caro Ivano la Kvara, vane penante liberigi Kazanon kaj Astraĥanon. Maje 1571 la ĥano konkeris kaj prirabis Moskvon. Post tio caro Ivano sin devigis pagi ĉiujaran imposton al la ĥano (oni pagis ĝin ĝis la ekrego de Petro la Granda). Tamen post unu jaro la Ĥanlando signife malfortiĝis post malvenko en la Batalo ĉe Molodi.

La 17a — komenco de la 18a jarcento

Ĥano Islamo Gerajo la Tria (regis inter 1644 kaj 1654) milite helpis al la ukraina hetmano Bohdan Ĥmelnickij dum ties milito kontraŭ Pollando.

Unu el la plej elstaraj regantoj de la Ĥanlando estis Selimo Gerajo la Unua. Li okupis la tronon kvarfoje (1671−1678, 1684−1691, 1692−1699, 1702−1704). Aliance kun otomanoj li militis kontraŭ Pola-Litova Unio kaj Rusio.

Ĥano Murado Gerajo (1678−1683) militis kun turkoj kontraŭ germanoj, tamen malvenkis apud Vieno, estis akuzita pri perfido al la turka sultano kaj eksigita.

Ĥaĝio Gerajo la Dua (1683−1684) fuĝis el Krimeo for de la indignitaj postenuloj.

Saadeto Gerajo la Tria (1691) regis 9 monatojn dum Selimo la Unua rezignis la tronon.

Devleto Gerajo la Dua (1699−1702 kaj 1709−1713) regis du-foje (post la malvenko kontraŭ la rusaj armeoj li estis eksigita; denove surtronigita post la morto de la patro). En la jaro 1710 li alianciĝis kun la reĝo Karolo la 12a kaj la ukrainia hetmano Filip Orlik. Komence de la jaro 1711 la armeo de la ĥanlando partoprenis la militiron kontraŭ Rusio. Somere Petro la Granda estis devigita subskribi la Prutan pactraktaton, laŭ kiu Rusio perdis la aliron al la Azova maro.

En la jaroj 1735-1738 Rusio aranĝis kontraŭ la ĥanlando kelkajn militirojn, dum kiuj tuta Krimeo estis plene ruinigita. Grandaj urboj estis forbruligitaj, en la ŝtato ekregis malsato kaj epidemioj de ĥolero.

La fino de la ŝtato

En la jaroj 1768-74 inter Rusio kaj Turkio okazis milito, kiu estis tre sukcesa por Rusio. Rezulte de la milito en la jaro 1774 oni subskribis la pac-traktaton de Küçük Kaynarca, laŭ kiu Krimea Ĥanlando iĝis sendependa de Turkio. Rusio ricevis kelkajn havenojn en Krimeo kaj lasis ĉi tie negrandajn garnizonojn.

Malgraŭ la akirita sendependeco la loĝantaro de la ĥanlando kelkfoje ribelis kontraŭ la rusaj garnizonoj; la ribeloj estis subtenataj de Turkio (malgraŭ la interkonsentoj de la pac-traktato de Küçük Kaynarca). La ribeloj estis milde subpremataj, tamen ilia ofteco kaŭzis, interalie, la transloĝigon de la kristana loĝantaro en 1778 sur la nordajn bordojn de la Azova maro (por protekti ilin kontraŭ eventualaj brutalaĵoj de la tjurka loĝantaro). En la jaro 1782 okazis vica ribelo, kiu rompis la toleron de la Rusia ŝtato. La 8-an de aprilo 1783 rusia imperiestrino Katerino la Dua publikigis manifeston, laŭ kiu Krimeo, Tamana duoninsulo kaj Kubano iĝis parto de Rusia imperio. Do, Krimeo estis fakte aneksita de Rusio rezulte de la fakto, ke Turkio kaj Krimea Ĥanlando ne obeis la kondiĉojn de la pac-traktato.

En la jaro 1792 la Otomana ŝtato agnoskis Krimeon posedaĵo de Rusio (laŭ la interkonsentoj de pac-traktato de Iasi).

Geografio kaj ekonomio

Krimean ĥanlandon konsistigis la pli granda parto de la Krimea duoninsulo (escepte de la suda bordo) kaj ankaŭ la nordaj bordoj de la Nigra kaj Azova maroj kaj parto de la Tamana duoninsulo. La kontinentaj teritorioj estis eĉ pli grandaj, ol Krimeo mem, tamen estas tre malfacile difini la nordajn limojn de la ŝtato, ĉar la multnombraj nomadaj kaj duonnomadaj triboj ofte transloĝiĝis aŭ simple ne plu obeis la krimean ĥanon.

La ĉefa fortikaĵo, kiu gardis la duoninsulon norde estis la fortikaĵo Or (konata ankaŭ kiel Perekop). Militaj garnizonoj estis konstante prezentitaj en Arabat, Kerĉo, Balaklavo, Sudako kaj Kefe. La ĉefaj havenoj estis Eŭpatorio (tiutempe – Gezlev) kaj Teodozio (tiutempe – Kefe). La ĉefurbo de la ĥanlando ekde la jaro 1428 estis Baĥĉisarajo.

La bazo por la ŝtata ekonomio estis agrikulturo (en la stepa parto - ĉefe ŝaf-bredado; en la antaŭmontaro kaj montaro - ĉefe ĝarden- kaj vit-kultivado) kaj komerco.

Ŝtata strukturo

Dum la tuta historio de la ĥanlando ĝin regis la dinastio de Gerajoj (en la ruslingva literaturo oni foje uzas ankaŭ misformitan varianton Girej). La strukturo de la ŝtato ĉefe kopiis la strukturon de la orahorda kaj otomana ŝtatoj. En la ŝtato ekzistis la Granda kaj la Malgranda Divanoj; la ekzekutivo apartenis ĉefe al la t.n. kalga-sultano (reprezentanto de la ĥana familio). Menciindas, ke la ĥanlando ne havis bone centrigitan regadon: apartaj nobelaj familioj estis tre fortaj; la teritorioj, kiujn ili regis, estis duone sendependaj. Inter diversaj klanoj kaj familioj ofte okazis komplotoj kaj ribeloj.

La ŝtata religio de la ĥanlando estas islamo; la loĝantoj de la norda parto de la duoninsulo parte konservis iujn elementojn de ŝamanismo.