Kosmoteleskopo Spitzer: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 35 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q201953) |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
{{DEFAŬLTORDIGO:Spitzer (kosmoteleskopo)}} |
{{DEFAŬLTORDIGO:Spitzer (kosmoteleskopo)}} |
||
[[Kategorio:Teleskopoj]] |
[[Kategorio:Teleskopoj]] |
||
[[Kategorio:Kosmaj observatorioj]] |
[[Kategorio:Kosmaj observatorioj]] |
||
{{LigoElstara|cs}} |
|||
{{LigoElstara|sk}} |
Kiel registrite je 16:49, 12 apr. 2015
La kosmoteleskopo Spitzer (angle Spitzer Space Telescope aŭ SST) estas kosma observejo dediĉita al infraruĝa radiado. Ĝi estis lanĉita de NASA la 25-an de aŭgusto 2003 kaj orbitas ne la Teron, sed la Sunon.
La teleskopo komence havis la pli teknikan nomon Space Infrared Telescope Facility (SIRTF; = Kosma Infraruĝa Teleskop-Instalaĵo). La 18-an de decembro 2003 NASA ŝanĝis la nomon al Spitzer, laŭ la astrofizikisto Lyman Spitzer, kiu kiel unua proponis la konstruadon de kosmoteleskopoj.
La teleskopo havas spegulon kun diametro de 85 cm. Por eviti misformiĝon pro temperaturaj diferencoj kaj precipe por minimumigi infraruĝan radiadon de la spegulo mem ĝi estis malvarmigata al 5,5 K.
NASA antaŭvidis, ke SST funkciu almenaŭ kvin jarojn. Dum tiu tempo la teleskopo pli kaj pli distanciĝis de Tero. En majo 2009 finkonsumiĝis la malvarmigilo (likva heliumo), tiel ke la temperaturo de la spegulo altiĝis al 31 K kaj la plej long-onda el la tri sensiloj ne plu estas uzebla. La du aliaj sensiloj ankoraŭ funkcias.