Godfrey Harold Hardy: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 13: Linio 13:


{{Vivtempo|1877|1947|Hardy, Godfrey Harold}}
{{Vivtempo|1877|1947|Hardy, Godfrey Harold}}
[[Kategorio:Britaj matematikistoj]]


[[Kategorio:Britaj matematikistoj]]
{{LigoElstara|ka}}

Kiel registrite je 19:09, 12 apr. 2015

Godfrey Harold Hardy

Godfrey Harold HARDY, aŭ simple G. H. Hardy (naskiĝis la 7-an de februaro 1877 en Cranleigh, Britio, kaj mortis la 1-an de decembro 1947 en Kembriĝo, Britio) estis matematikisto.

Kiel matematikisto, li verkis pli ol 300 esplorad-raportojn, kaj la librojn "A Course of Pure Mathematics" kaj "An Introduction to the Theory of Numbers". Li tamen estas pli konata pro la disvastiga kaj duon-membiografia verko "Apologio de matematikisto".

Li estis fervora ateisto kaj li ŝategis kriketon. Li ankaŭ respondecas pri la venado al Eŭropo de la brila matematikisto Srinivasa Ramanujan (geniulo pri nombro-teorio el Barato). Malĝoje la barata matematikisto mortis pro malsano, supozeble pro malsamego de klimatoj inter Britio kaj Barato, kaj ankaŭ pro sopiro pri sia lando.

Estas ĝenerale agnoskita, ke Hardy estis samseksemulo (tion konfirmas lia delongtempa kunlaboranto J. E. Littlewood, lia studento Alan Turing, kaj lia amiko C. P. Snow). Pri sia samseksemo Hardy estis pli bonŝanca ol Turing (samseksemo estis tiam en Britio laŭleĝe krimo), ĉar li estis diskreta pri sia persona vivo kaj verŝajne ankaŭ ne emis al seks-rilatoj (li estis solulo laŭ personeco).

Eksteraj ligiloj

greke angle Kompleta versio de Apologio de Matematikisto greke Citaĵoj de G. H. Hardy