Rezistilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: ce:Резистор estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Linio 66: Linio 66:
[[Kategorio:Elektrotekniko]]
[[Kategorio:Elektrotekniko]]
[[Kategorio:Elektraj komponantoj]]
[[Kategorio:Elektraj komponantoj]]

{{LigoElstara|ce}}
{{LigoElstara|sl}}

Kiel registrite je 19:34, 12 apr. 2015

Rezistiloj

Rezistilo estas malaktiva parto de elektra cirkvito, ideale karakterizita nur per rezistanco. Ĉi tio signifas, ke por ideala rezistilo ĉiam devas esti vera leĝo de Ohm: eka grandeco de tensio sur la rezistilo proporcias al kurento en ĝi U(t)=R I(t). Realaj rezistiloj pli aŭ malpli proksimiĝas al la idealo: ili povas havi ankaŭ parazitan kapacitancon, parazitan induktancon kaj mallinearecan karakterizon pri la rilato tensio/kurento .

Ili havas kodon por scii la valoron de la rezistilo.

La kodo estas

0 estas nigra
1 estas bruna
2 estas ruĝa
3 estas oranĝa
4 estas flava
5 estas verda
6 estas blua
7 estas purpura
8 estas griza
9 estas blanka

legataj de maldekstre al dekstre, la du unuaj koloroj konsistigas nombron de du ciferoj, la tria indikas potencon de dek, per kiu oni multobligu tiun nombron.

Do ekzemple, rezistilo de 4,7 kilomoj kodiĝas jene: flava, purpura, ruĝa.

Oni kalkulas tiel: 4,7 kilomoj estas 4700 omoj, do 47 x 100, kaj 100 estas 10 potenco 2, do pro tio la potenca koloro estas ruĝa.

Kaj estas kvara koloro por montri kiel preciza estas la valoro, sed la koloroj estas iom malsamaj kompare al la ĉi-supraj (ekzemple ili inkluzivas oran pri ± 5 %, kaj arĝentan pri ± 10 %…)

La valoroj de rezistancoj estas elektataj plejparte de specialaj serioj de preferaj nombroj E3, E6, E12, E24, E48, E96, E192.

Desegno de rezistiloj en skemoj

Cirkvitoj kun rezistiloj

En seria kunigado, la rezistancoj sumiĝas

R=R1+R2+R3+…+RN .

En paralela kunigado sumiĝas la konduktancoj (grandoj inversaj al la rezistancoj)

1/R=1/R1+1/R2+1/R3+…+1/RN .

En kazo de kompleksa cirkvito, oni disdividas ĝin en simplajn subcirkvitojn, kie rezistiloj estas kunigitaj jen serie, jen paralele, kaj anstataŭas ilin per unu nura ekvivalenta rezistilo, kalkulita laŭ la ĉi-supraj indikoj. Oni refaras tiun proceduron ĝis kiam la tuta cirkvito resumiĝas al unu nura rezistilo.

Noto: tiu metodo ne ĉiam efikas, kelkaj kompleksaj cirkvitoj ne povas esti kalkulitaj tiel (ekz. cirkvito en formo de kubo, kun rezistilo sur ĉiu eĝo.)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.resistorguide.com/what-is-a-resistor/ greke http://www.lalena.com/audio/electronics/color greke http://sound.westhost.com/pots.htm greke An article describing many aspects of resistors, including materials, tapers, and color code (el Retarkivo 2008) greke "The Original Color Coded Resistance Calculator" (el Retarkivo 2006)