Alexandre Raymond: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
== Projektoj ==
== Projektoj ==


Alekĉjo estas la iniciatinto kaj unu el la plej gravaj disvastigantoj de la uzo de [[ЄЭ]] en [[tujmesaĝilo|tujmesaĝiloj]] por montri ke oni estas Esperantisto.
Alekĉjo estas la iniciatinto kaj unu el la plej gravaj disvastigantoj de la uzo de la signoparo [[Є]][[Э]] en [[tujmesaĝilo|tujmesaĝiloj]] por montri ke oni estas esperantisto.


En la jaro 2006 li kreis [[Junula Radio Internacia|Junulan Radion Internacian]] (JRI) kun [[Joop Kiefte]].
En la jaro 2006 li kreis [[Junula Radio Internacia|Junulan Radion Internacian]] (JRI) kun [[Joop Kiefte]].

Kiel registrite je 19:54, 29 apr. 2015

Alexandre RAYMOND (en esperanto kromnomata Alekĉjo, france Alexandre, arpitane Sandro) estas juna esperantisto kiu loĝas en La Mulatière, apud Liono. Li nun estas komitatano de JEFO.

Muziko

Li estis aktiva por Esperanto precipe per la interreto kaj per muziko kaj anarkiistaj agadoj. Li ludas gitaron kaj basgitaron en la esperantista punkbando La Nigra Flago, kiu koncertis dum FESTO 2007, en Montoire-sur-le-Loir.

Li estas prezidento de la esperantoparolanta asocio Laŭtmotiv'.

Lingvistiko

Li estas studento pri Lingvistiko en la 2a universitato de Liono, kaj instruas esperanton en la studloko de la universitato en Bron.

Projektoj

Alekĉjo estas la iniciatinto kaj unu el la plej gravaj disvastigantoj de la uzo de la signoparo ЄЭ en tujmesaĝiloj por montri ke oni estas esperantisto.

En la jaro 2006 li kreis Junulan Radion Internacian (JRI) kun Joop Kiefte.

Post la malapero de Internacia Televido, li kreis projekton Bildo-Televido, kiu agadis dum 2 semajnoj (do 2 videoj troviĝas ĉe la retpaĝaro), sed post akordo kun Farbskatol', li ĉesis la televidon por helpi la teamon de Farbskatol'.

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto