Samuel R. Delany: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldonis frazojn tradukitajn el la angla-lingva Vikipedio
eNeniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:
Delany identigis sin kiel geja viro ek de sia adolesko,<ref>Delany, Samuel R. "Coming/Out". In ''Shorter Views'' (Wesleyan University Press, 1999).</ref> tamen lia malsimpla edzeco kun Hacker (kiu konis lian seksan orientiĝon, kaj kiu identigis sin kiel lesbanino post ilia maledziĝo), instigis kelkajn aŭtorojn nomi lin ambaŭseksema.<ref>Nelson, Emmanuel Sampath. ''Contemporary African American Novelists: A Bio-Bibliographical Critical Sourcebook''; Westport, Connecticut: [[Greenwood Publishing Group]], 1999; pp. 115-116.</ref>
Delany identigis sin kiel geja viro ek de sia adolesko,<ref>Delany, Samuel R. "Coming/Out". In ''Shorter Views'' (Wesleyan University Press, 1999).</ref> tamen lia malsimpla edzeco kun Hacker (kiu konis lian seksan orientiĝon, kaj kiu identigis sin kiel lesbanino post ilia maledziĝo), instigis kelkajn aŭtorojn nomi lin ambaŭseksema.<ref>Nelson, Emmanuel Sampath. ''Contemporary African American Novelists: A Bio-Bibliographical Critical Sourcebook''; Westport, Connecticut: [[Greenwood Publishing Group]], 1999; pp. 115-116.</ref>


Kelkaj de liaj sciencfikciaj verkoj estas ''Babel-17'' (1966), ''La Ejnŝtejna Komunaĵo'' (1967), ''Nova'' (1968), ''Dhalgren'' (1975), kaj ''Aflikto sur Tritono'' (1976). Lia unua romano, sciencfikcia, estas ''La Juveloj de Aptor'' (1962), kiu eldoniĝis kiam li aĝis nur 20 jarojn. Ekde januaro de la jaro 2001, li estas profesoro de la angla lingvo kaj de la kreema verkado en la Universitato Temple en [[Filadelfio (Pensilvanio)|Filadelfio]] en la usonŝtato [[Pensilvanio]]. Li estas ankaŭ literaturkritikisto pri sia literatura ĝenro kaj pri gejstudoj.
Kelkaj el liaj sciencfikciaj verkoj estas ''Babel-17'' (1966), ''La Ejnŝtejna Komunaĵo'' (1967), ''Nova'' (1968), ''Dhalgren'' (1975), kaj ''Aflikto sur Tritono'' (1976). Lia unua romano, sciencfikcia, estas ''La Juveloj de Aptor'' (1962), kiu eldoniĝis kiam li aĝis nur 20 jarojn. Ekde januaro de la jaro 2001, li estas profesoro de la angla lingvo kaj de la kreema verkado en la Universitato Temple en [[Filadelfio (Pensilvanio)|Filadelfio]] en la usonŝtato [[Pensilvanio]]. Li estas ankaŭ literaturkritikisto pri sia literatura ĝenro kaj pri gejstudoj.


{{vivtempo|1942||Delany, Samuel R.}}
{{vivtempo|1942||Delany, Samuel R.}}

Kiel registrite je 19:13, 3 maj. 2015

Dosiero:DelanyKC.jpg
Samuel R. Delany

Samuel Ray "Chip" Delany, Jr., estas usona profesoro, kiu estas fama pro siaj sciencfikciajsciencfantastaj verkoj. Liaj familiaj originoj estas afrikdevenaj. Li naskiĝis la 1an de aprilo de la jaro 1942 en la urbo Novjorko. Li kreskis en la najbarejo Harlem. Lia patrino, Margaret Carey Boyd Delany (1916-1995) estis biblioteka kontoristo en la sistemo de la Novjorka Publika Biblioteko. Lia patro, Samuel Ray Delany, Sr. (1906-1960), estris la Funebrejon Levy & Delany sur la 7a Avenuo en Harlem, de 1938 ĝis lia morto en 1960. La pioniroj pri civilaj rajtoj, Sadie kaj Bessie Delany, estis liaj onklinoj; li utilis kelkajn el iliaj aventuroj kel modelo por Elsie kaj Corry en "Atlantis: Model 1924" (Atlantis: Modelo 1924), la komenca novelo en lia parte-membiografia novelaro Atlantis: Three Tales (Atlantis: Tri Rakontoj). Lia avo, Henry Beard Delany, estis la unua afrikdevena episkopo de la Episkopa Eklezio.

La familio loĝis en la superaj du etaĝoj de tri-etaĝa privata domo inter kvin- kaj ses-etaĝaj Harlem-aj apartamentaroj. Delany enviis infanojn kun kromnomoj, kaj prenis kromnomon por si dum la unua tago de somera tendaro, kiam lis estis proksimumu 12-jara. Kiam oni demandis lin pri lia nomo, li respondis, "Plejparte oni nomas min Chip (Ĉip)". Jardekojn poste, Frederik Pohl nomis lin "homo, kiun oni neniam nomas Sam, Samuel, aŭ iu ajn alia variaĵo de la nomo, kiun liaj gepatroj donis al li."[1]

Delany edukiĝis ĉe la Dalton School (Lernejo Dalton) kaj la Bronx High School of Science (Bronx Altlernejo pri Scienco). Dum liaj lernejaj jaroj, oni elektis lin por partopreni Camp Rising Sun (Kampadejo Levanta Suno), la internacia somera studo-programo. Delany kaj poeto Marilyn Hacker renkontiĝis dum ilia unua kuna tago ĉe la altlernejo en Septembro 1956, kaj edziĝis 5 jarojn poste, en Aŭgusto 1961, pro ŝia gravediĝo (kiu senvive naskiĝis). Ilia edzeco, kun periodoj de kunvivado kaj apartiĝo, eksperimentoj pri plur-partneraj amrilatoj, kaj eksteredzecajn amrilatojn kun viroj kaj virinoj fare de ambaŭ), daŭris 14 jarojn; en 1974, ili naskis infanon, Iva Hacker-Delany, kiu iĝis teatra direktoro en Novjork-urbo kaj lastatempe diplomiĝis pri medicino.[2] Delany kaj Hacker fine apartiĝis en 1975, kaj maledziĝis en 1980.

Delany identigis sin kiel geja viro ek de sia adolesko,[3] tamen lia malsimpla edzeco kun Hacker (kiu konis lian seksan orientiĝon, kaj kiu identigis sin kiel lesbanino post ilia maledziĝo), instigis kelkajn aŭtorojn nomi lin ambaŭseksema.[4]

Kelkaj el liaj sciencfikciaj verkoj estas Babel-17 (1966), La Ejnŝtejna Komunaĵo (1967), Nova (1968), Dhalgren (1975), kaj Aflikto sur Tritono (1976). Lia unua romano, sciencfikcia, estas La Juveloj de Aptor (1962), kiu eldoniĝis kiam li aĝis nur 20 jarojn. Ekde januaro de la jaro 2001, li estas profesoro de la angla lingvo kaj de la kreema verkado en la Universitato Temple en Filadelfio en la usonŝtato Pensilvanio. Li estas ankaŭ literaturkritikisto pri sia literatura ĝenro kaj pri gejstudoj.

  1. Pohl, Frederik (November 20, 2010) Chip Delany. The Way The Future Blogs. Alirita 2010-11-20.
  2. The New Ensemble Theatre Co. (TNE) program for Romeo and Juliet, 1998. The New Ensemble Theatre Company, Inc.. Alirita 25 October 2009.
  3. Delany, Samuel R. "Coming/Out". In Shorter Views (Wesleyan University Press, 1999).
  4. Nelson, Emmanuel Sampath. Contemporary African American Novelists: A Bio-Bibliographical Critical Sourcebook; Westport, Connecticut: Greenwood Publishing Group, 1999; pp. 115-116.