Suitbert H. Siedl: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
'''Patro Suitbert SIEDL de Sankta Johano de la Kruco''' (sekulare: ''Heribert Siedl''; naskiĝinta la 11-an de februaro 1923 en [[Vieno]], mortinta la 3-an de aprilo 2006 en [[Graz]]) estis [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska]] esperantisto, katolika pastro kaj profesoro universitata. |
'''Patro Suitbert SIEDL de Sankta Johano de la Kruco''' (sekulare: ''Heribert Siedl''; naskiĝinta la [[11-an de februaro]] [[1923]] en [[Vieno]], mortinta la [[3-an de aprilo]] [[2006]] en [[Graz]]) estis [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska]] esperantisto, katolika pastro kaj profesoro universitata. |
||
[[File:En_una_noche_oscura.jpg|thumb|Vortoj de Sankta [[Johano de la Kruco]].]] |
[[File:En_una_noche_oscura.jpg|thumb|Vortoj de Sankta [[Johano de la Kruco]].]] |
||
Kiel registrite je 18:34, 8 maj. 2015
Patro Suitbert SIEDL de Sankta Johano de la Kruco (sekulare: Heribert Siedl; naskiĝinta la 11-an de februaro 1923 en Vieno, mortinta la 3-an de aprilo 2006 en Graz) estis denaska esperantisto, katolika pastro kaj profesoro universitata.
Vivo
Post abiturientan ekzamenon li eniris la monaĥejon de la cistercianoj en Zwettl. Tie la cistercianoj devis ankaŭ fari animzorgadon en la najbaraj paroĥoj, kion Siedl malpli ŝatis ol kontemplacion kaj studadon. Pro tio li ŝanĝis la ordenon kaj komencis la novicadon ĉe la karmelanoj en la 1940-a jaro en Graz.
La piega senŝua karmelano (monaĥaj votoj la 21-an de decembro 1941; sacerdotiĝo la 23-an de aprilo 1950 en Romo) kaj multlingva biblia fakulo estis universitata profesoro en Salcburgo ĝis 1987. Li doktoriĝis en Graz kun disertaĵo pri la simileco de la spirituala doktrino inter la Evangelio laŭ Johano kaj la verkoj de Johano de la Kruco. Krome li studis en Bonn kaj en Salcburgo kaj havis la okazon resti en la Sankta Lando 18 monatojn.
En 1989 li fondis en Clearwater (Florido) la Familion de Sankta Hieronimo.
Esperanto en la familio de Siedl
Lia patrino Christine estis tradukistino el la germana esperanten, i.a. ŝi esperantigis la nacian himnon de Aŭstrio Land' de montoj, katedraloj[1]. Lia patro Ludwig dum jardekoj aktivadis elstare en la katolika esperanto-movado aŭstria/AKLE respektive IKUE.
Verkoj
- Qumran - Eine Mönchsgemeinde im Alten Bund, Bibliotheca Carmelitica, cura Facultatis Theologicae O. C. D. edita, Series II: Studia, Vol. 2, Romo (1963) Enhavo de la libro.
- Gedanken zum Tempussystem im Hebräischen und Akkadischen, Eldonejo Harrassowitz, Wiesbaden (1971)
- Wasser in der Wüste, Eldonejo Tyrolia, Insbruko (1971)
- David, Eldonejo AT Edition (2007)
Eksteraj ligiloj
- Biografio en la latina, kun foto de li
- Parolado de P. Siedl dum la Eŭropa Esperanto-Konferenco en Vieno (1965). esperante
- Nekrologo al Siedl el karmelitana retpaĝaro. angle
- Pri la entombigo de Siedl en la eklezia gazeto Sonntagsblatt, nr. 17/23 aprilo 2006. germane
- Akireblaj lernolibroj de la latina verkitaj fare de Siedl.