Ferenc Magyary-Kossa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
bestkuracisto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:00, 18 maj. 2015

Ferenc Magyary-Kossa [madjari-koŝa], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Magyary-Kossa Ferenc estis hungara bestkuracisto, advokato, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis nagysarlói.

Ferenc Magyary-Kossa [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1826 en Tiszaroff. Li mortis la 17-an de septembro 1890 en Budapeŝto.

Biografio

Ferenc Magyary-Kossa lernis juron en universitatoj Pest (urbo) kaj Pozsony. Li advokatiĝis en 1847. Li batalis komence en la Hungara revolucio de 1848 kiel kapitano, sed post deklaro de la sendependiĝo li abdikis. En 1858 li vojaĝis en granda parto de Eŭropo. En la sama jaro li edziĝis, li komencis labori en sia bieno, eĉ li akiris bestokuracistan diplomon. Post jaroj pro la oftaj inundoj en Tiszaderzs li forvendis la bienon kaj li havis postenon en ministerio.

Elektitaj publikaĵoj

  • A keleti marhavész terjedésének beoltás és állatbiztosító egyletek általi gátlása (1862)
  • Böngészet a természetből (1874)
  • A teremtés korszaka és jelene. Gyakorlati közlemények a mult és a jelenből. Természetkedvelők, mezei gazdák, iparosok számára. (1881)

Fontoj