Ulrich von Hutten: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 36: Linio 36:
[[Kategorio:Germanaj nobeloj]]
[[Kategorio:Germanaj nobeloj]]
[[Kategorio:Germanaj renesancaj humanistoj]]
[[Kategorio:Germanaj renesancaj humanistoj]]
[[kategorio:homoj rilataj al Erfurto]]

Kiel registrite je 04:21, 22 maj. 2015

Ulrich von Hutten
humanista Germanicus
humanista Germanicus
Persona informo
Ulrich von Hutten
Naskiĝo 21-a de aprilo1488
en Burg Steckelberg,  Germanio
Morto 29-a de aŭgusto 1523
en Ufenau,   Svislando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sifiliso vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Subskribo Ulrich von Hutten
Profesio
Alia nomo Titus Curtius Malaciola • Raphael Musaeus vd
Okupo poeto • verkistomonaĥo • imperia kavaliro • politikistofilozofo vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Odro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ulriko de HUTENO naskiĝis je la 21-a de aprilo 1488 en kastelo Steckelberg (nun historia ruino kaj parto de la urbo Schlüchtern). Li mortis je la 29-a de aŭgusto 1523 sur insulo Ufenau (Lago de Zuriko pro sifiliso. Lia eldiro "Die Luft der Freiheit weht" ("blovas la vento de libereco") iĝis moto de la Universitato Stanford.

Vivo

Hutten frekventis la lernejon de la monaĥejo en Fulda. Post studado ĉe pluraj germanaj kaj italaj universitatoj li servis mallongan tempon en la armeo de imperiestro Maksimiliano la 1-a. Tiu ĉi deklaris Hutten en 1517 laŭrekronita poeto.

Kiel publicisto li engaĝiĝis kune kun Franz von Sickingen pri germana patriotismo kaj plifortigo de la suvereneco de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio kontraŭ la nobelaro kaj la papo. Li estis fanatikulo de la reformideoj de Marteno Lutero, kies doktrinojn li defendis en multaj verkoj.

La politikaj agadoj de Hutten tamen kreis profundan fosaĵon inter li kaj lia dunganto. Post la fiaskinta ribelo de la mezrejnlandaj kavaliroj Hutten devis ekziliĝi en Svislandon, helpate de Ulrich Zwingli.

Verkado kaj publicistado

Hutten estis la ĉefa eldonisto de la dua parto de la satiraj Leteroj de okskuraj viroj (1515-17) kontraŭepiskoparaj kaj monaĥaraj, reage al "Epistolae clarorum virorum" de Johano Reuchlin. Menciindas ankaŭ la verkoj Ars Versificandi (1511) kaj Vadismus (1520): tie ĉi publike kondamitis la papeco. Li meritiĝis per eldono de skribaĵo de Lorenzo Valla pri la t.n. Donaco de Konstanteno kaj per la publikigo de satiraj dialogoj latin-/germanlingvaj laŭ la modelo de Lukiano.

Eksteraj ligiloj