Gerard Manley Hopkins: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:GerardManleyHopkins.jpg|thumb|right|Gerard Manley Hopkins]]
[[Dosiero:GerardManleyHopkins.jpg|thumb|right|Gerard Manley Hopkins]]
'''Gerard Manley HOPKINS''' ({{dato|28|julio|1844}} en [[Londono]]{{md}}{{dato|8|junio|1889}} en [[Dublino]]) estis brita poeto kaj [[jezuito]]. En lia verkaro plej gravas priskribo de naturo en inventema poeta tekniko kaj iel artefarita sintakso. Li apartenis al la movado de [[[[Renouveau catholique]].
'''Gerard Manley HOPKINS''' ({{dato|28|julio|1844}} en [[Londono]]{{md}}{{dato|8|junio|1889}} en [[Dublino]]) estis brita poeto kaj [[jezuito]]. En lia verkaro plej gravas priskribo de naturo en inventema poeta tekniko kaj iel artefarita sintakso. Li apartenis al la movado de [[Renouveau catholique]].


==Vivo==
==Vivo==

Kiel registrite je 05:28, 28 maj. 2015

Gerard Manley Hopkins

Gerard Manley HOPKINS (28-a de julio 1844 en Londono — 8-a de junio 1889 en Dublino) estis brita poeto kaj jezuito. En lia verkaro plej gravas priskribo de naturo en inventema poeta tekniko kaj iel artefarita sintakso. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Vivo

Hopkins studis en Oksfordo kaj tre influitis je la komenco de sia verkistado fare de John Henry Newman kaj la t.n. "Oksforda Movado". En 1866 Hopkins konvertiĝis al katolikismo. Kiam li frokuliĝis ĉe la Jezuitoj du jarojn poste, li detruis siajn ĝistiamajn verkojn. Inspirite de la studo de la kimra lingvo li reprenis la verkadon en la 1870-aj jaroj. Lia unua majstroverko estis The Wreck of the Deutschland (1875). Tiu longa, rakonta poemo prezentas jam ĉiujn karakterizajn trajtojn de la verkisto: temas pri matiro de ŝiprompintaj germanaj monaĥinoj. Tiaj lirikaĵoj provas komprenigi al la observanto la tipon/esencon de ĉiuj pritraktitaj aferoj per la uzo de internaj rimoj kaj aliteracioj, kunmetitaj metaforoj kaj saltanta ritmo (inscape - fuĝo internen, laŭ la memtaksado de Hopkins). Tiu ĉi versstrukturo kontraŭas la tiam kutiman versadon de fluaj ritmoj kaj imitas la akcentoj de la parola angla lingvo.

De 1884-89 Hopkins instruis klasikajn lingvojn ĉe la Universitata Kolegio de Dublino. La ĉiam malsaniĝanta kaj nefeliĉa poeto rekompencon kontentigan trovis en tragikaj poemoj (Dark Sonnets, 1885); de ili dumvive ne multo estis eldonita.

Nur post lia morto la amiko kaj kortega poeto Robert Bridges unuafoje publikigis antologion de la verkaro hopkinsa. Dua, kompleta eldono datumas de 1930. Ĝi finfine helpis ke la verko estus akceptita en maniero digna de ĝia alta kvalito. Hopkins tuj ekfamiĝis kiel unu el la plej kreivaj poetoj anglvalingvaj de la 19-a jarcento.

Verkoj(elekto)

En Esperanto aperis

  • Poemoj. Tradukis Kris Long. - Bracknell 1978. 22 paĝoj.

Literaturo

  • Tom Dunne: Gerard Manley Hopkins. A Comprehensive Bibliography (Oxford, 1969).
  • Paddy Kitchen: Gerard Manley Hopkins (New York, 1979).
  • Humphrey House and Graham Storey (ed.): The Journals and Papers of Gerard Manley Hopkins (London & New York, 1959).
  • Catherine Phillips (eld.): Gerard Manley Hopkins. The Poems with Selections from the Letters and Journals (Oxford, 1986).
  • The Poetical Works. Ed. Norman H. MacKenzie (Oxford, 1990).
  • R. K. R. Thornton (eld.): All My Eyes See: The Visual World of Gerard Manley Hopkins (Sunderland, 1975).