Reĝistro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Kreo
 
e Sergio movis paĝon Procesora reĝistro al Reĝistro: La pleonasma epiteto estis artifiko por eviti guglan identigon kun Registro
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:10, 3 jun. 2015

En komputado reĝistro estas peco de la interna memoro de komputila procesoro, ofte havanta la kapaciton de unu memorvorto, uzata por diversaj specialaj celoj (precipe por teni la kurantan valoron de operando aŭ ĝian adreson). Disde ĉelo de la ĉefmemoro la reĝistroj diferencas per pli rapida kaj lakona atingeblo; tamen la nombro de reĝistroj kutime estas negranda. Simpla mikroprocesoro eventuale povas havi unu solan aritmetikan reĝistron; ordinara procesoro kiajn oni uzas en personaj komputiloj, dekkelk; dum procesoroj de serviloj povas posedi kelkcent reĝistrojn.

Klasifiko

Unu karakterizaĵo estas la nombro de bitoj, kiujn reĝistro povas enteni; ekz-e «8-bita reĝistro», «32-bita reĝistro» ktp.

Procesoro kutime havas plurajn specojn da reĝistroj por diversaj uzoj:

  • Uzulaj reĝistroj povas uzi (legi, valorizi) komandoj de uzula programo.
  • Internaj reĝistroj neatingeblaj por la programistaj komandoj (sed necesaj por plenumo de tiaj komandoj).
  • Datumaj reĝistroj uzeblaj por manipuli nombrajn valorojn, bitĉenojn, skribsignojn ktp.
  • Adresreĝistroj entenas ĉefmemorajn adresojn kaj estas uzataj en komandoj kiuj atingas la ĉefmemoron malrekte (per referenco aŭ deŝovo aŭ indico).
  • Universalaj reĝistroj taŭgas kaj por la uzoj datumaj, kaj por la uzoj adresaj.
  • nurlegaj konstantaj reĝistroj (entenantaj konstantojn).
  • Vektorreĝistroj (por ekz-e la SIMD-komandoj).
  • Specialaj reĝistroj, indikantaj staton de la rulado, inter ili la reĝistro entenanta la adreson de tuj plenumota komando (IP, angle Instruction Pointer), stakmontrilon, flagreĝistro (entenas interalie bitĉenon pri la rezultoj de ĵusaj komandoj aritmetikaj) ktp.