Fondaĵo Louise Mücke: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21: Linio 21:
[[Kategorio:Bonfaraj organizoj]]
[[Kategorio:Bonfaraj organizoj]]
[[Kategorio:Kristanaj organizaĵoj]]
[[Kategorio:Kristanaj organizaĵoj]]

[[la:Opus fundatum Louise Mücke]]

Kiel registrite je 05:26, 7 jun. 2015

Enirejo al la infanĝardeno kaj al la oldulejo.

La Fondaĵo Louise Mücke (germane: Louise-Mücke-Stiftung) estas fondaĵo de civila juro, fondita en la 1898-a jaro. Ĝi zorgas pri la flego de olduloj kaj tenadis infanĝardenon kun 70 lokoj troviĝante en Erfurto, Regierungsstraße nr 52/53.

Priskribo

Aparta karakterizo de tiu ĉi fondaĵo estas la intergeneracia laboro. Jam ekde la 1970-aj jaroj oni laboris kun aĝe miksitaj infanĝardenaj grupoj kaj okaze de religiaj festotagoj (sed ne nur tiam) oni alkutimiĝis fari komunajn aranĝojn kun la olduloj en la sama domo. Sur la enireja pordo troviĝas laŭ la volo de Mücke muntita tabulo kun la verso biblia (Mateo 5,7): "Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton."

Historio

Je la komenco de la 20-a jarcento kompato de unu virino metis la fundamentan ŝtonon por tia grandioza instituto: Anna Mücke (1845–1921) realigis la fondaĵan koncepton, influite per la sorto de la handikapita filino Louise. Ŝi mortis tro frue por ĝui ankoraŭ la etoson de la domo, sed la fondaĵo de komuna utilo nomitis por ŝi kaj portas ĝis nun ŝian nomon. Ekde la komenco gravis la okupiĝo pri malfortaj homoj de la societo, kiel de olduloj tiel de infanetoj bezonantaj aparte subtenon kaj inklinon.

Enkorpigo en ekleziaj strukturoj

La fondaĵo estiĝis per intensaj kontaktoj kun la tiama komunumo de la Franciskana kirko. Dum 78 jaroj tiu ĉi komunumo (je la komenco en la persono de la pastoro Rudolf Leib) gvidis la fondaĵon kune kun ties estraranoj. Eklezia karaktero por Anna Mücke memkompreneblis. En 1978 iĝis la kunfandiĝo de la Franciskana komunumo kun la komunumo de la Dominikana kirko; sekve la paroĥa konsilio de la laste menciita komunumo transprenis ankaŭ la responson pri kunlaborado en la fondaĵa estraro.

Eksteraj ligiloj