Reĝlando Afganio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Royaume d'Afghanistan"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:02, 9 jun. 2015

Le reĝlando Afganio (paŝtoe : د افغانستان واکمنان, perse : پادشاهي افغانستان) estis islama monarkio en la sudo de la Centra Azio kaj establita en 1926, sekvinte la Emirlandon Afganio post kiam Amanullah Ĥan iĝis reĝo kaj la proklamado de la reĝlando 7 jaroj post sia preno de la potenco.

Historio

Amanullah Khan komencis modernigi la landon, sekvis sociaj perturboj kun la afganaj konservativoj plurfoje. Kiam li vojaĝis en Eŭropo en 1927, la ribelo denove komencis. Li abdikis en favoro de sia frato Inayatullah Shah, kiu nur regis dum tri tagoj antaŭ ol la triba ĉefo Habibullah Kalakani kaptis la potencon kaj reestablis la emirlandon.

Post 10 monatoj de ekzilo en Barato, la ministro de la Milito de la reĝo, Mohammad Nadir Shah revenis en Afganio. Subtenita de la Britoj, li sukcesis detronigi Kalakani kaj ekzekutis lin. Nadir Shah reestablis la reĝlandon estis proklamita reĝo de Afganio en oktobro 1929. Li provas fari la reformojn de Amanullah Ĥan kaj estis sekvita de sia filo Mohammad Zaher Shah, kies regado komencis en 1933 kaj daŭris 39 jarojn. Dum sia regado, Zaher Shah volis fini la izolitecon kaj establi riltaojn kun la Unuiĝinta Reĝlando, la Sovietunio et la Usono.

La , le reĝlando Afganio kuniĝis kun la Ligo de Nacioj (LDN). Dum la Dua mondmilito, la lando restis neŭtra sekvante diplomatan politikon de nealianciteco. Mohammed Daoud Khan, la afgana ĉefministro de tiu epoko, multe laboris por kreskigi modernajn industriojn kaj la edukon en la lando.

Le reĝlando estis abolita per ŝtatrenverso gvidita de Mohammed Daoud Khan en 1973.