La lingvo por ni: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q635953) |
Ŝanĝis ofendan tekston "sovaĝaj nigruloj sen di'" al la moderna teksto "La bonaj amikoj de ni" |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
En densa afrika [[ĝangalo]] |
En densa afrika [[ĝangalo]] |
||
La bonaj amikoj de ni |
|||
Sovaĝaj nigruloj sen Di' |
|||
Jam solvis la lingvan problemon |
Jam solvis la lingvan problemon |
||
[[Tamtamo|Tamtame]] resonas la kri' |
[[Tamtamo|Tamtame]] resonas la kri' |
Kiel registrite je 16:59, 17 jun. 2015
La lingvo por ni estas "populara" kanto inter esperantistoj ĉe Esperanto-renkontiĝoj. La muziko venas de la skota popolkanto Bring Back My Bonnie to Me.
Teksto
Sur montoj kaj step' indianoj Ĉasadas kun ruĝfamili' Kaj se vi postulas parolon, Kanjone eĥiĝas la kri'
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. Esperanto estas la lingvo por ni.
En densa afrika ĝangalo La bonaj amikoj de ni Jam solvis la lingvan problemon Tamtame resonas la kri'
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. Esperanto estas la lingvo por ni.
Ĉe norda poluso eskimoj Vivadas en neĝ' kaj glaci' Se ili bezonas parolon Aŭdigas tutsame la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. Esperanto estas la lingvo por ni.
Sur tuta la vasta terglobo En urboj de ĉiu naci' Troviĝas samideanaro Kaj sonas de buboj la kri'.
Esperanto estas la lingvo por ni, por vi. Esperanto estas la lingvo por ni.
Historio
Ĉi kanto estas la unua de la vinilalbumo Ni kantu en Esperanto eldonita en 1964, kie trobadoras Frans Jahger.
Kritiko
La kanto estas verkita el koloniisma perspektivo. Por forpreni la plej gravan mankon ĝi ŝanĝiĝis plurfoje. La frazo "Sovaĝaj nigruloj sen Di'" iĝis "Nigruloj sen teknologi'" kaj poste "la bonaj amikoj de ni". Tamen la baza strukturo restas koloniisma. Malgraŭ kelkaj protestoj la tradicia versio reaperis en la rusa disko "Oraj Kantoj" (2002), ĉar ĝi estas la tradicia formo, populara dum fermiteco de la lando en 1960-aj-70-aj jaroj.