Railjet: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova foto, noto pri versio por Ĉeĥio kaj noto pri aldoneblaj vagonoj
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:
</table>
</table>


'''Railjet''' aŭ ankaŭ '''railjet''' (oficiala marketinga nomo) estas [[rapidtrajno]] de [[Österreichische_Bundesbahnen|ÖBB]], kiu estis prezentita en [[septembro 2008]]<ref>http://www.zelpage.cz/zpravy/6528</ref>.
'''Railjet''' aŭ ankaŭ '''railjet''' (oficiala marketinga nomo) estas [[grandrapida trajno]] de [[Österreichische_Bundesbahnen|ÖBB]], kiu estis prezentita en [[septembro 2008]]<ref>http://www.zelpage.cz/zpravy/6528</ref>.


== Ranĝado de Railjet <ref>http://www.vagonweb.cz/razeni/razeni.php?zeme=OeBB&kategorie=RJ&rok=2010</ref><ref>http://www.zelpage.cz/clanky/innotrans-podruhe-novinky-pokracuji</ref>==
== Ranĝado de Railjet <ref>http://www.vagonweb.cz/razeni/razeni.php?zeme=OeBB&kategorie=RJ&rok=2010</ref><ref>http://www.zelpage.cz/clanky/innotrans-podruhe-novinky-pokracuji</ref>==

Kiel registrite je 07:25, 19 jun. 2015

Railjet
Railjet en Graz
Produktanto:Siemens
Produkta tempo:2006 - 2014
Maksimuma rapido:230 km/h
Ŝpuro:1435 mm
Tensiga sistemo:15 kV 16,7 Hz
Kapacito:408 personoj
Longeco (kun lokomotivo):205 m
Longeco (sen lokomotivo):185 m
MendantoÖBB
Prezo10,6 milionoj da € por unu peco[1]

Railjet aŭ ankaŭ railjet (oficiala marketinga nomo) estas grandrapida trajno de ÖBB, kiu estis prezentita en septembro 2008[2].

Ranĝado de Railjet [3][4]

Unua klaso
Dua klaso
Premium Class

Railjet havas 7 vagonojn kaj lokomotivon Siemens ES64U2 (tiel nomata Taurus). Kvar vagonoj estas por dua klaso (Economy Class), en kiu ne mankas kontaktingoj por porteblaj komputiloj (ĉiam unu kontantingo por du seĝoj), du vagonoj (unu tuta vagono kaj du kun duono) por unua klaso (Business). Unu duono de unu vagono havas ankaŭ Premium Class kun 16 seĝoj. En ĝi oni ricevas senpagan ĉiutagan gazetaron, malgrandan refreŝiĝaĵon kaj trinkaĵojn.

Se necesas, oni povas aldoni normalajn vagonojn malantaŭ lokomotivo kaj tiel transporti eĉ pli da homoj.

Konektoj kun uzado de Railjet

Railjet apud Mosonmagyaróvár, Hungario
2 Railjet-oj en Budapeŝto

Railjet ofertas rapidan kaj direktan konekton de Munkeno tra Vieno kaj Györ al Budapeŝto. La vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 7 horoj kaj 30 minutoj. ÖBB ofertas ankaŭ konekton per Railjet de Vieno al Zürich kaj ankaŭ du enlandajn konektojn: de Vieno al Graz, de Vieno al Villach. Kvarfoje dum tago estas ankaŭ konekto de Vieno ĝis Bregenz (de tio unu konekto estas eĉ ĝis germana urbo Lindau).[5]

Railjet en aliaj landoj

Railjet estis solene prezentita dum fervoja foiro InnoTrans (tiu ĉi foiro regule okazas en Berlino) en septembro 2008. Dum fervoja foiro Czech Raildays veturis Railjet je la 15-a de junio 2009 de Břeclav al Ostrava. Al Aŭstrio revenis Railjet je la 18-a de junio 2009. Tio estis ĝis nun la unua kaj samtempe la lasta veturo de Railjet tra Ĉeĥio kun vojaĝantoj. En majo 2009 estis unu Railjet testita en Ĉeĥio.

Planoj

En plano estas trafiki en jaro 2014 67 pecoj de Railjet. Oni planas per Railjet en jaroj 2011 - 2013 oferti novajn altkvalitajn konektojn al Zagrebo, Venecio kaj Ljubljano. Sed en decembro 2010 ÖBB anoncis, ke ne estas sufiĉe da mono por aĉeti ĉiujn 67 pecojn kaj tial estos nur 51 pecoj aĉetitaj[6]. Pro bona prezo por unu peco baldaŭ anoncis Ĉeĥaj fervojoj intereson tiujn ĉi 16 pecojn aĉeti[7]. La 30-an de septembro 2011 estis subskribita kontrakto inter ÖBB kaj Ĉeĥaj fervojoj en valoro 200 465 900 € pri aĉeto de 16 pecoj.[8]. La 30-an de marto 2012 Ĉeĥaj fervojoj anoncis oficiale, ke nove estos du tipoj de trajnkompletoj: kun 7 vagonoj kaj kun 8 vagonoj. Sume temos pri 113 vagonoj[9]. La 26-an de aprilo 2012 Ĉeĥaj fervojoj anoncis, ke ili ne povas aĉeti 16 pecojn pro tio, ke tiuj ĉi trajnkompletoj estus senutilaj en momento, kiam ili ne estus uzitaj por linio Vieno - Prago - Hamburg[10]. Ĉeĥaj fervojoj poste tamen diskutis eblecojn kun Aŭstraj fervojoj kaj la 16-an de auĝusto 2012 ili anoncis, ke aĉetos minimume 7 pecojn kaj ili estos uzitaj je linio Prago - Pardubice - Brno - Břeclav - Vieno - Graz.[11] Ĉeĥaj fervojoj volis ankoraŭ aĉeti 8 pecojn por linio Prago - Pardubice - Brno - Břeclav - Bratislavo - Budapeŝto kaj tiel havi ĉiun horon je linio inter Prago kaj Brno stabilan oferton por klientoj, sed tiu ĉi plano estis nuligita je la 19-a de aŭgusto 2013 [12]. Versio por Ĉeĥaj fervojoj estos nur kun 6 lokoj de Premium class.

Servoj por ĉiuj vojaĝantoj

De decembro 2012 eblas uzi en Railjet senpage sendratan reton, sed nur en Aŭstrio [13].

Referencoj

  1. http://www.zelpage.cz/zpravy/7700
  2. http://www.zelpage.cz/zpravy/6528
  3. http://www.vagonweb.cz/razeni/razeni.php?zeme=OeBB&kategorie=RJ&rok=2010
  4. http://www.zelpage.cz/clanky/innotrans-podruhe-novinky-pokracuji
  5. http://www.oebb.at/de/Services/Zuege_und_Ausstattung/Unsere_Zuege/OeBB_railjet/
  6. http://kurier.at/wirtschaft/w_unternehmen/2056237.php
  7. http://www.zelpage.cz/zpravy/7979
  8. http://www.ceskedrahy.cz/tiskove-centrum/tiskove-zpravy/-11627/
  9. http://www.zelpage.cz/zpravy/8565
  10. http://byznys.ihned.cz/zpravodajstvi-cesko/c1-55622070-ceske-drahy-nebudou-kupovat-railjety-nemci-chteji-jen-zlute-vlaky-od-jancury
  11. http://www.zelpage.cz/zpravy/8665
  12. http://ekonomika.idnes.cz/drahy-rusi-nakup-dalsich-railjetu-dl9-/ekonomika.aspx?c=A130818_195655_ekonomika_ert
  13. http://www.seat61.com/railjet.htm#.UĵlDtLIYig

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj