Jakub Reys-Polak: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6: Linio 6:


[[Kategorio:Polaj komponistoj]]
[[Kategorio:Polaj komponistoj]]
[[Kategorio:Liutistoj]]

Kiel registrite je 13:08, 21 jun. 2015

Jakub Reys-Polak (aŭ simple Jakub Polakfrance Jacques le Polonaisnaskiĝis ĉirkaŭ 1545 en Augustów, mortis ĉirkaŭ 1605 en Parizo) estis pola liutisto kaj komponisto.

Junaĝe li transloĝiĝis al Francio. Li agis ĉefe en Parizo, kien li alvenis en 1574 kune kun la eksa pola-litova kaj estonta franca reĝo Henriko la 3-a. En 1588 Polak ricevis la titolon de reĝa liutisto (france joueur de luth de Roi). Ekde 1593 li gvidis liutan lernejon en Tours.

Li komponis pli ol 60 pecojn por liuto: 21 fantaziojn, 15 preludojn, kaj dancojn: 7 korentojn, 4 galjardojn, 8 voltojn, branlojn, sarabandon kaj baleton. Li estas ankaŭ aŭtoro de du liutaj versioj de la kantoj: Susanne un jour kaj Une jeune fillette.