Trajneto de La Rhune: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 27: Linio 27:
{{FL-tabelfino}}
{{FL-tabelfino}}
}}
}}
La '''Trajneto de La Rhune'''<ref>Oficiala retejo de la nuna koncesiulo, ĉefa fonto de la paĝo, http://www.rhune.com/pages/fr/17/le-petit-train-de-la-rhune-petit-train-touristique-du-pays-basque.html</ref>, situas en [[Eŭskio|Eŭsklando]], en [[Pyrénées-Atlantiques|Atlantikaj Pireneoj]]. Temas pri unu el la malmultaj [[Dentrada fervojo|dentradaj fervojoj]] ankoraŭ funkciantaj en [[Francio]]. Sur [[etŝpura fervojo]] de metra ŝpuro, inaŭgurita en [[1924]], dum turisma sezono, veturas tiu-epokaj vagonaroj per elektra trakcio. La linio kunligas la montpasejon de Saint-Ignace, ĉ. 10 km-ojn oriente de [[Saint-Jean-de-Luz]] al la montsupro de [[La Rhune]] 905 m-ojn alta, ĉe la [[Francio|franca]]-[[Hispanio|hispana]] landlimo.
La '''Trajneto de La Rhune'''<ref>Oficiala retejo de la nuna koncesiulo, ĉefa fonto de la paĝo, http://www.rhune.com/pages/fr/17/le-petit-train-de-la-rhune-petit-train-touristique-du-pays-basque.html</ref>, situas en [[Eŭskio|Eŭsklando]], en [[Pyrénées-Atlantiques|Atlantikaj Pireneoj]]. Temas pri unu el la malmultaj [[Dentorela fervojo|dentorelaj fervojoj]] ankoraŭ funkciantaj en [[Francio]]. Sur [[etŝpura fervojo]] de metra ŝpuro, inaŭgurita en [[1924]], dum turisma sezono, veturas tiu-epokaj vagonaroj per elektra trakcio. La linio kunligas la montpasejon de Saint-Ignace, ĉ. 10 km-ojn oriente de [[Saint-Jean-de-Luz]] al la montsupro de [[La Rhune]] 905 m-ojn alta, ĉe la [[Francio|franca]]-[[Hispanio|hispana]] landlimo.


== Linio de montpasejo de Saint-Ignace al montsupro de La Rhune ==
== Linio de montpasejo de Saint-Ignace al montsupro de La Rhune ==
Linio 38: Linio 38:


=== Karakterizaĵoj ===
=== Karakterizaĵoj ===
La '''Trajneto de La Rhune''' ebligas per ties 4.2 km da fervojo de metra ŝpuro, transiri de alteco de 169 metroj (deira stacidomo ĉe montpasejo de Saint-Ignace), al alteco de 905 m (alvena stacidomo ĉe la montsupro de La Rhune) situanta ĉe la [[Francio|franca]]-[[Hispanio|hispana]] landlimo. Tiu paŝtista supreniro daŭras 35 minutojn, la linio uzante teĥnikon de [[dentrada fervojo]], sistemo Strub, por povi supreniri tiun deklivon de 250 mm/m. Pro sekurecaj kialoj, la elekto de moviga energio estis dekomence, en 1924, tiu de elektro kaj trifaza kurento (3,000 V, 50 Hz). Tiuj teĥnikoj ebligas antaŭeniron de la trajno je averaĝa rapido de ĉ. 8 km/h.
La '''Trajneto de La Rhune''' ebligas per ties 4.2 km da fervojo de metra ŝpuro, transiri de alteco de 169 metroj (deira stacidomo ĉe montpasejo de Saint-Ignace), al alteco de 905 m (alvena stacidomo ĉe la montsupro de La Rhune) situanta ĉe la [[Francio|franca]]-[[Hispanio|hispana]] landlimo. Tiu paŝtista supreniro daŭras 35 minutojn, la linio uzante teĥnikon de [[dentorela fervojo]], sistemo Strub, por povi supreniri tiun deklivon de 250 mm/m. Pro sekurecaj kialoj, la elekto de moviga energio estis dekomence, en 1924, tiu de elektro kaj trifaza kurento (3,000 V, 50 Hz). Tiuj teĥnikoj ebligas antaŭeniron de la trajno je averaĝa rapido de ĉ. 8 km/h.


{|align="center"
{|align="center"
Linio 79: Linio 79:


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Dentrada fervojo]]
* [[Dentorela fervojo]]
* [[Etŝpura fervojo]]
* [[Etŝpura fervojo]]
* [[La Rhune]]
* [[La Rhune]]

Kiel registrite je 19:21, 22 jun. 2015

Trajneto de La Rhune

Trajneto de La Rhune

Trajneto de La Rhune
Trafikado
Trafikanto Veolia Transport
Proprietulo Departemento Pyrénées-Atlantiques
Teknikaj trajtoj
Longo 4.2 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 3 kV 50 Hz Trifaza
Maksimuma dekliveco 25 ‰
Dentorela fervojo Strub
Nombro de trakoj 1
Maksimuma rapideco 8 km/h
Stacioj de la fervojlinio
   
0,0 Malalta stacidomo alt 189 m
   
la ravino
   
Alchangu
   
la torfejo
   
Preterpasejo
   
la arbaro
   
deklivoj kaj krutejoj
   
4,2 Alta stacidomo alt 905 m
vdr

La Trajneto de La Rhune[1], situas en Eŭsklando, en Atlantikaj Pireneoj. Temas pri unu el la malmultaj dentorelaj fervojoj ankoraŭ funkciantaj en Francio. Sur etŝpura fervojo de metra ŝpuro, inaŭgurita en 1924, dum turisma sezono, veturas tiu-epokaj vagonaroj per elektra trakcio. La linio kunligas la montpasejon de Saint-Ignace, ĉ. 10 km-ojn oriente de Saint-Jean-de-Luz al la montsupro de La Rhune 905 m-ojn alta, ĉe la franca-hispana landlimo.

Linio de montpasejo de Saint-Ignace al montsupro de La Rhune

Geografia situo

La linio supreniras la monton de La Rhune, supro situanta en Pireneoj en Eŭsklando, ĉe la landlimo inter Hispanio kaj Francio. La deira stacidomo situas en montpasejo de Saint-Ignace, ĉ. 10 km-ojn de Saint-Jean-de-Luz inter Ascain kaj Sare.

Historio

En 1908, naskiĝis la ideo konstrui fervojon por supreniri al la montsupro de La Rhune; la projekto konkretiĝis per komenco de konstrulaboroj en 1912 kaj kreado de la Société anonyme des Chemins de Fer basques (Anonima Societo de Eŭskaj Fervojoj) en 1913, kiu alprenis la nomon de Voies ferrées départementales du Midi (VFDM) (Departementaj Fervojoj de la Sudo) en 1914. La konstrulaboroj estis prokrastitaj dum la Unua mondmilito (1914-1918); ili rekomenciĝis en 1919 kaj finiĝis en 1924 per du inaŭguroj: la 25-an de aprilo por la unua trunko ĝis la Trois Fontaines (Tri Fontanoj) kaj la 30-an de junio por la ligo kun la supro. Dum la sekvantaj jaroj, krom dum la Dua mondmilito (1939-1945), la loko altiris pli kaj pli da turistoj, kio tradukiĝis per investoj por ekzemple aranĝo de parkejo en 1958, konstruo de atendejo kaj koridoro por aliri al la montsupro, situanta kelkdek metrojn en Hispanio, en 1967. Alvokita esprimiĝi per referendumo, la popolo de Sare forĵetis la projekton de kreado de vojo kondukanta al la montsupro de La Rhune, kio ebligis la pluekziston de la trajno, kaj ekfunkcion de tria vagonaro en 1996.

Karakterizaĵoj

La Trajneto de La Rhune ebligas per ties 4.2 km da fervojo de metra ŝpuro, transiri de alteco de 169 metroj (deira stacidomo ĉe montpasejo de Saint-Ignace), al alteco de 905 m (alvena stacidomo ĉe la montsupro de La Rhune) situanta ĉe la franca-hispana landlimo. Tiu paŝtista supreniro daŭras 35 minutojn, la linio uzante teĥnikon de dentorela fervojo, sistemo Strub, por povi supreniri tiun deklivon de 250 mm/m. Pro sekurecaj kialoj, la elekto de moviga energio estis dekomence, en 1924, tiu de elektro kaj trifaza kurento (3,000 V, 50 Hz). Tiuj teĥnikoj ebligas antaŭeniron de la trajno je averaĝa rapido de ĉ. 8 km/h.

Lokomotivo de Trajneto de La Rhune
Vagonaro de Trajneto de La Rhune
Dentrado de Trajneto de La Rhune


Fervoja veturilaro

Vagonaroj

La veturilaro ankoraŭ estas tiu elpensita en 1924. La tuto de la veturilaro, lokomotivoj kaj pasaĝer-vagonoj estis plene restaŭrita, kontrolita kaj laŭnormigita iom post la ŝanĝo de koncesiulo en 1996, fare de specializitaj entreprenoj, kelkaj disponis pri la originalaj planoj. La vagonaroj konsistas el po unu lokomotivo kaj du pasaĝer-vagonoj, La dentrada lokomotivo estas ĉiam lokita alvale de veturiloj. La lokomotivo puŝas veturilojn supren kaj retenas ilin malsupren, du agentoj estas bezonataj por la stirado ĉar la fina veturilo disponas pri brems-kabino okupata de agento.

Lokomotivoj

La elektraj lokomotivoj havas kiel modelon la prototipon de la unua lokomotivo kun trifaza kurento elpensita en 1895 de Brown Boveri en Svislando, reproduktita en multaj dentradaj linioj. Ili kaptas sian kurenton pere de du duoblaj pantografoj; ili estas muntitaj sur du, nur portantaj, radaksoj. La dentrada sistemo ebligas du agojn: unu estas motora kaj la alia bremsas. Tio eblas pere de du centraj dentradoj movigataj per dentrad-paroj kun duobla demultipliko. La moviga energio estas donata de du nesinkronaj trifazaj motoroj de 160 ĈP, turniĝantaj je 750t/m. Lokomotivoj ankaŭ estas ekipitaj de du man-bremsoj, kapablaj haltigi la trajnon: ili agas sur ĉiu dentrado pere de dentitaj tambur-bremsoj situantaj ambaŭflanke. Aŭtomata motor-bremso aktiviĝas kiam rapido superas 9 km/h, ĝi haltigas la trajnon post kelkaj metroj.

Veturiloj

Konstruitaj fare de établissements Soulé de Bagnères-de-Bigorre, ilia korpo estas el vernisita lignaĵo (paneloj el kaŝtanarboj de Ardèche) kaj ilia tegmento el abioj de Pireneoj[2]. Konserva prizorgado estas farata ĉiujare, en la deponejo dum ne-turisma sezono. La framo estas muntita almonte sur boĝio kaj alvale sur radakso, por pli bone trapasi la kurbojn de la vojo. Veturiloj posedas po radaks-bremso, kapabla urĝe haltigi la trajnon. Ĉiu veturilo konsistas el ses kupeoj de po dek sidlokoj, t.e. 60 entute.

Trajneto de La Rhune
Trajneto de La Rhune
Montsupro de La Rhune


Ekspluatado

La departemento de Pyrénées-Atlantiques, posedanto de infrastrukturo, konfidas ekspluatadon al koncesiulo. Ekde 1995 temas pri filio de firmao Veolia Transport kiu plenumas ekpluatadon. Komence la linio estis ekspluatita fare de Voies ferrées départementales du Midi (VFDM). Ekspluatanto nun disponas pri ses lokomotivoj kaj ok veturiloj, dum turisma sezono, kvar vagonaroj funkcias por tansporti ĉ. 350,000 pasaĝerojn/jare. Sinsekvaj ekspluatantoj estis VFDM (1924-1989), SHEM (1989-1995) kaj CFTA (1995-1912) respektive. La 17-an de oktobro 2012 la Ĝenerala Konsilio de Pyrénées-Atlantiques konfidis la mastrumadon de la dentrada fervojo de La Rhune al Etablissement Public des Stations d'altitude (EPSA).

Bibliografio

  • Jacques Antz & Isabelle Fleury: La Rhune - Larrun, eldonis Éditions Sud Ouest, 2009, isbn=978 2 87901 978 9
  • Pierre Espil: Chemin de fer à crémaillère de la Rhune 1924-1983, eldonis Imprimerie Marrimpouey, Pau, 1983
  • Pierre Espil, René Baron & Société des voies ferrées départementales du Midi: Cinquantenaire du chemin de fer de la Rhune 1924-1974, 1974
  • André Lebourleux: Le petit train de la Rhune, eldonis Jakintza, (eksterseria)
  • Francis Mendiondo: Si le petit train m'était conté, eldonis Éditions Utovie, jeunesse, 1999
  • Sophie Ponsolle: La Rhune et son petit train, eldonis Éditions Monhélios, Oloron-Sainte-Marie, 2002
  • Bernard Collarey: Le Chemin de fer de la Rhune, un montagnard au Pays basque, Rail Passion (eksterseria), Junio 2010, paĝoj 54-57, issn=1261-3665

Notoj kaj referencoj

  1. Oficiala retejo de la nuna koncesiulo, ĉefa fonto de la paĝo, http://www.rhune.com/pages/fr/17/le-petit-train-de-la-rhune-petit-train-touristique-du-pays-basque.html
  2. Géo Découverte - (eksterseria) Trains de France

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj