Trajno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28: Linio 28:
|ReVo=trajn#trajn.0o
|ReVo=trajn#trajn.0o
}}
}}
* [[drezino]]
* [[Drezino]]
* [[Elektra motortrajno]]
* [[Elektromotora trajno]]
* [[maglevo]]
* [[Maglevo]]
* [[ŝinkanseno]]
* [[Ŝinkanseno]]
* [[transsiberia fervojo]]
* [[Transsiberia fervojo]]
* [[Diskuto:Trajno/Terminologia diskuto|Terminologia diskuto]]
* [[Diskuto:Trajno/Terminologia diskuto|Terminologia diskuto]]



Kiel registrite je 22:07, 22 jun. 2015

Trajno en Salta, Argentino

Trajno estas vico da similaj veturiloj, interligitaj kaj sekvantaj komunan vojon. Ĝi konsistas el tiranta motorhava veturilo (lokomotivo) kaj senmotoraj vagonoj (vagonaro), aliaj veturiloj.

La termino estas ofte uzata pri fervojo, ĉar pro la fervojaj trakoj eĉ longaj trajnoj povas facile sekvi unu vojon. Fervoja trajno povas konsisti el lokomotivo(j) kaj vagonoj, sed ankaŭ el trakciaj vagonoj. Oni nomas trajno ankaŭ specialan, regule okazantan fervojan trafikon inter du lokoj; tiusence en kelkaj landoj trajnoj povas havi nomojn, kiuj ne rilatas al iuj fizikaj veturiloj.

En kamiona trafiko oni ofte nomas trajno kombinaĵon el kamiono kaj remorko (postveturilo). En multaj landoj tia trajno estas la maksimumo leĝe permesata. En kelkaj landoj (precipe grandaj, sen bona fervoja sistemo) ekzistas ankaŭ kamionaj trajnoj kun du rimorkoj.

En ŝipveturado trajno normale konsistas el trenŝipo kaj aro da senmotoraj barĝoj. Tia ŝiptrajno estas malfacile stirebla, ĉar la barĝoj emas disiri ĉiudirekten, kiam la trenŝipo haltas. Sur rivero ŝiptrajno povas halti nur, kiam la trenŝipo iras supren.

En la armeo trajno estas la kolektivaj provizoj kaj samspecaj aĵoj kiuj je la fino de la armeo estas kunportataj kun la aneksa soldataro.

Galerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-teknologio