Lenin-premio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
la artikolo estas ektradukita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:02, 5 jul. 2015

Lenin-premio
Oficiala titolo Ленинская премия
honorigo • premio
Nomita laŭ Vladimiro Lenino
Objekto medalo kaj monpremio
Organizanto Centra Komitato de KPSU, Konsilio de ministroj de USSR
Lando  Sovetunio
Fondita en 23-a de junio 1925,
15-a de aŭgusto 1956
vdr

Lenin-premio (ruse Ленинская премия) estis en USSR unu el la plej altaj formoj de rekompenco por civitanoj pro plej signifaj atingoj en la terenoj de scienco, teĥniko, literaturo, arto kaj arĥitekturo.

Historio de la premio

23-an de junio 1925 la Centra Komitato de la Tutunia komunista partio (de bolŝevikoj) kaj la Konsilio de popolkomisaroj de USSR lanĉis premiojn omaĝe al Lenin. Origine ili estis aljuĝataj nur pro sciencaj laboraĵoj «cele al kuraĝigo de scienca agado en la direkto la plej proksima al la ideoj de V. I. Lenin, nome en la direkto de firma ligo inter la scienco kaj la vivo».

En 1935—1957 ili ne estis aljuĝataj. En 1941—1952 estis aljuĝataj Stalin-premioj en tri gradoj.

15-an de aŭgusto 1956 la Centra Komitato de KPSU kaj la Konsilio de ministroj de USSR faris la decidon restarigi premiojn omaĝe al Lenin kaj aljuĝadi ilin ĉiujare en la naskiĝtago de Lenin, 22-an de aprilo. En 1957 estis restarigita aljuĝado de Lenin-premioj pro elstaraj sciencaj laboraĵoj, arĥitekturaj kaj teĥnikaj instalaĵoj, inventoj aplikataj en la nacia ekonomio, teĥnologiaj procedoj kc; estis lanĉitaj ankaŭ Lenin-premioj pro elstaraj verkoj literaturaj kaj artaj. En marto 1960 estis lanĉitaj Lenin-premioj en la terenoj de ĵurnalistiko kaj publicistiko.