Retpoŝto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
== Terminologio ==
== Terminologio ==


Ĉar oni ricevas retpoŝton en alia (virtuala) skatoleto ol la dissenditaĵoj, jam ne eblas uzi ''[[leterkesto]], [[poŝtkesto]]'' aŭ ''poŝtujo'' por tio.
Ĉar oni ricevas retpoŝton en alia (virtuala) skatoleto ol la dissenditaĵoj, jam ne eblas uzi sendistinge la terminojn ''[[leterkesto]], [[poŝtkesto]]'' aŭ ''poŝtujo'' por tio.


Proponoj (angle: ''inbox'' kaj ''outbox''):
Proponoj (angle: ''inbox'' kaj ''outbox''):
Linio 17: Linio 17:


Elektronika letero portas [[adreso]](j)n, al kiuj ĝi estas sendata.
Elektronika letero portas [[adreso]](j)n, al kiuj ĝi estas sendata.
Ĉar [[komputilo]] povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn adresojn.
Ĉar [[komputilo]] povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn ricevontajn adresojn.
Ĉi tiuj adresoj estas:
Ĉi tiuj adresoj estas:
*Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
*Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
Linio 34: Linio 34:
Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton ''e-mail'', en franclingva Kebekio, parolante pri ''retletero'', oni uzas la vorton ''courriel'', kiu estas miksaĵo inter '''courrie'''r (letero) kaj '''el'''ectronique (elektronika). La kebek-devena vorto ''courriel'' jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ [[spamo]]).
Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton ''e-mail'', en franclingva Kebekio, parolante pri ''retletero'', oni uzas la vorton ''courriel'', kiu estas miksaĵo inter '''courrie'''r (letero) kaj '''el'''ectronique (elektronika). La kebek-devena vorto ''courriel'' jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ [[spamo]]).


En Germanio kelkaj [[lingva purismo|lingvopurigantoj]] uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas [[fremdvorto]] en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.
En Germanio kelkaj [[lingva purismo|lingvopurigantoj]] uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas [[fremda vorto]] en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 15:54, 16 jul. 2015

La heliko, deviga signo en retmesaĝoj.

Retpoŝto, retletero, retmesaĝoe-poŝto (mallongigo de elektronika poŝto) estas servo en komputilaj retoj, kiu ebligas sendi kaj ricevi leterojn (mesaĝojn).

Nuntempe la plejparton de la retpoŝtaĵoj oni sendas trans la Interreto per protokoloj de la tipoj SMTP, POP3 kaj IMAP.

Ĉar Esperanto uzas ĉapelitajn literojn kaj multa retpoŝta programaro nur traktas tekston en formato ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1), surogata skribosistemo ankoraŭ iam necesas por skribi Esperantan tekston retpoŝte.

En esperanto, oni povas uzi la formojn de adjektivo ("reta") aŭ adverbo ("rete") mallongigante la vorton "(per/de) retpoŝto".

Terminologio

Ĉar oni ricevas retpoŝton en alia (virtuala) skatoleto ol la dissenditaĵoj, jam ne eblas uzi sendistinge la terminojn leterkesto, poŝtkestopoŝtujo por tio.

Proponoj (angle: inbox kaj outbox):

  • ricevujo kaj senditujo
  • enpoŝtujo kaj elpoŝtujo

Elektronika letero portas adreso(j)n, al kiuj ĝi estas sendata. Ĉar komputilo povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn ricevontajn adresojn. Ĉi tiuj adresoj estas:

  • Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
  • Adresoj, kiuj ricevas kopion de la letero; (CC:)= carbon copy
  • Adresoj, kiuj ricevas nevideblan kopion de la letero (aliaj adresatoj ne vidas, ke ankaŭ ĉi tiuj adresoj ricevis la leteron). (BCC:) = blind carbon copy

Por sendi leterojn al multaj adresoj oni uzas ankaŭ dissendolistojn.

Retletero portas ankaŭ la adreson de la sendinto. Krome ĝi povas havi resendoadreson, se oni deziras, ke oni respondu ne al la sendinto sed al alia adreso. Al tiu resendo-adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado.

Ĉiuj tiuj diversaj adresoj troviĝas en la ĉapo de la retletero. La ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la korpo de la letero. Ĝi povas havi ankaŭ alkroĉitajn dosierojn, per kiuj oni povas transdoni ankaŭ netekstan informon, kiel bildon, sondosieron, programon, ktp.

Letero diferencas de paketoj de protokoloj IP, TCP kaj aliaj, kvankam ankaŭ paketoj portas informon de unu uzanto de la reto al la aliaj. Sed la paketoj estas de pli malalta nivelo, homoj ne sendas ilin senpere.

Retletero en aliaj lingvoj

Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton e-mail, en franclingva Kebekio, parolante pri retletero, oni uzas la vorton courriel, kiu estas miksaĵo inter courrier (letero) kaj electronique (elektronika). La kebek-devena vorto courriel jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ spamo).

En Germanio kelkaj lingvopurigantoj uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas fremda vorto en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj