Seán Ó Riain: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16: Linio 16:


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.seanoriain.net/Esperanto.htm Persona retpaĝo] (en [[Esperanto]] kaj plurlingve) - oni povas legi tie la liston de liaj verkoj en pluraj lingvoj, pli ampleksan biografion kaj pli ol 55 el liaj artikoloj en ok lingvoj.
* [http://www.seanoriain.eu/ Persona retpaĝo] (en [[Esperanto]] kaj plurlingve) - oni povas legi tie la liston de liaj verkoj en pluraj lingvoj, pli ampleksan biografion kaj pli ol 55 el liaj artikoloj en ok lingvoj.


{{vivtempo|1955||O Riain, Sean}}
{{vivtempo|1955||O Riain, Sean}}

Kiel registrite je 15:07, 27 jul. 2015

Seán Ó Riain festprelegas dum la Zamenhof-vespero en Antverpeno, 2006.

D-ro Seán Ó RIAIN (naskiĝis la 5-an de novembro 1955 en Tiobraid Árann, Tipperary) estas irlanda esperantisto kaj diplomato. Ekde 2002 li estas prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Studado kaj publikaĵoj

Li finstudis lingvojn kaj juron ĉe la Nacia Universitato de Irlando en Gaillimh kaj ĉe la Trinity College en Dublino, kie li doktoriĝis en 1985 per lingvapolitika tezo komparante la lingvoplanadon en Irlando kaj en Kebekio. Mallongigo de lia tezo estis publikigita en 1994 kiel "Pleanáil Teanga in Éirinn 1919-1985" (Lingvoplanado en Irlando 1919-1985).

En 2001 estis publikigita lia dulingva irland-angla libreto, entenante fortan pledon por Esperanto en EU, "An Ghaeilge agus an tAontas Eorpach - Féiniúlacht agus Éagsúlacht Teanga/The Irish Language and the EU - Identity and Linguistic Diversity". Lanĉis ĝin la irlanda ministrino pri edukado Mary Hanafin. La Ministrejo pri Eksteraj Aferoj dissendis 500 ekzemplerojn de ĝi al ĉiuj irlandaj ambasadoj en EU-landoj. Li tradukis irlanden la lernolibron de Esperanto de Stano Marĉek, "Esperanto per Direkta Metodo" (irlande "Esperanto tríd an Modh Díreach"), kiu estis eldonita fine de 2007; kaj en 2009 li verkis dulingvan irland-anglan libron, "Liospóin Léirmhínithe/Lisbon Explained" (Lisbono klarigita), kiu klarigis la Traktaton de Lisbono antau la akcepto de ĝi per referendumo en Irlando.

Diplomata servo

Kiel diplomato li laboris dum 16 jaroj en la irlandaj ambasadoj en Aŭstrio (1985-1988), Aŭstralio (1990-1992), Pollando (1994-1999), Germanio (2001-2005) kaj en la Konstanta Reprezentejo de Irlando ĉe Eŭropa Unio, Bruselo (de 2005-07).

Post la akcepto de la irlanda kiel oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, Seán Ó Riain estis taskigita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono.

Ó Riain forte kredas en la lernfaciligaj ecoj de Esperanto, por plibonigi kaj plirapidigi la lernadon de aliaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj

  • Persona retpaĝo (en Esperanto kaj plurlingve) - oni povas legi tie la liston de liaj verkoj en pluraj lingvoj, pli ampleksan biografion kaj pli ol 55 el liaj artikoloj en ok lingvoj.