IJK 2015: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
nuna tempo Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
La '''71-a [[Internacia Junulara Kongreso]]''' (IJK) de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]] okazos de la [[2-a de aŭgusto|2-a]] ĝis la [[9-a de aŭgusto|9-a]] de aŭgusto [[2015]] en [[Wiesbaden]], [[Germanio]]<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://tejo.org/eo/ijk2015-anonco | titolo = IJK 2015 okazos en Wiesbaden, Germanujo | alirdato = 2-an de februaro 2014 | dato = 1-a de januaro 2014 | eldoninto = TEJO}}</ref>. La urbo estis elektita de la [[estraro de TEJO]] kiel la ununura kandidata urbo la {{daton|31|decembro|2013}}<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.liberafolio.org/2014/ijk-2015-okazos-en-germanio | titolo = IJK 2015 okazos en Germanio | alirdato = 2-an de februaro 2014 | dato = 1-a de januaro 2014 | eldoninto = Libera Folio}}</ref>. |

En la sama jaro la [[UK 2015|100-a]] [[Universala Kongreso de Esperanto]] |
En la sama jaro la [[UK 2015|100-a]] [[Universala Kongreso de Esperanto]] okazas en [[Lillo]], [[Francio]]. |
||
== Programo == |
== Programo == |
Kiel registrite je 22:39, 29 jul. 2015
La 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015 en Wiesbaden, Germanio[1]. La urbo estis elektita de la estraro de TEJO kiel la ununura kandidata urbo la 31-an de decembro 2013[2].
En la sama jaro la 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazas en Lillo, Francio.
Programo
Temo de la kongreso estas Tutmonda justeco: La kongresanoj intencas lumigi tiun temon el diversaj flankoj, interŝanĝi personajn opiniojn pri juĝa, lingva kaj socia justeco, kaj eldiskuti ĉu justeco entute ekzistas, kiel oni komprenu ĝin nuntempe kaj kiel eblas kontraŭstari maljustecon en la persona ĉiutaga vivo.[3] Al la temo aludas ankaŭ la kongresa emblemo, kiu prezentiĝas kvazaŭ jurista pesilo, kun la litero "j" (por "junulara", sed ĉi-kontekste ankaŭ por "justeca") en la centro.
Same grave, en la vespera kaj nokta programo la kongreso celas prezenti "buntan mikson el diversaj landoj, stiloj kaj famecoj - specife por juna publiko". Respondecas pri la vespera programo Leo Sakaguchi (konata kiel DJ Leo) kaj Jonas Marx (Jonny M), kiujn la kongresa retejo entuziasme prezentas esti "konataj en Esperantujo por neforgeseblaj etosoj en la tuta mondo, de Azio tra Eŭropo ĝis Sudameriko". Gravas al la organizantoj ke la kongresanoj ĝuu la "koncertojn kun dancigaj ritmoj, tutplena ĝojo aŭ pensigaj tekstoj en la plej bona sona kvalito."[4]
Organiza teamo
Jen estas listo de organizantoj (alfabete ordigita):
- Julia Berndt - eksteraj rilatoj
- Walter Bruno - movada programo
- Lobo Fenris - kasisto
- Annika Förster - ĉeforganizantino
- Roĉjo Huurman - kunordigado de programo
- Romualda Jeziorowska - tema programo
- Tabea Maltry - eksteraj rilatoj
- Nils Martin Klünder - kinejo, kongresa libro
- Jonas Marx - vespera kaj nokta programo
- Johannes Mueller - ekskursoj
- Julia Noe - gufujo
- Arina Osipova - distra programo
- Emanuele Regano - administrado
- Alekĉjo Raymond - trinkejo
- Jarno Riefer - kasisto
- Dorota Rodzianko - administrado
- Leo Sakaguchi - loka kunordigado, vespera kaj nokta programo
Referencoj
- ↑ IJK 2015 okazos en Wiesbaden, Germanujo. TEJO (1-a de januaro 2014). Alirita 2-an de februaro 2014.
- ↑ IJK 2015 okazos en Germanio. Libera Folio (1-a de januaro 2014). Alirita 2-an de februaro 2014.
- ↑ informo pri la tema programo en la kongresa retejo
- ↑ informo pri la vespera programo en la kongresa retejo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://ijk2015.tejo.org/de/, http://ijk2015.tejo.org/it/, http://ijk2015.tejo.org/pl/ Oficiala retejo (esperante, germane, itale kaj pole)
- prezenta artikolo en la urba novaĵretejo tv-wiesbaden.de fine de julio 2015 (germane)
|