IJK 2015: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ Informiga impakto
Linio 28: Linio 28:
* [[Dorota Rodzianko]] - administrado
* [[Dorota Rodzianko]] - administrado
* [[Leo Sakaguchi]] - loka kunordigado, vespera kaj nokta programo
* [[Leo Sakaguchi]] - loka kunordigado, vespera kaj nokta programo

== Informiga impakto ==
Okazigo de IJK 2015 kaŭzis elsendon de informiga programero kadre de porinfana novaĵprogramo en germania televidkanalo ''[[ZDF]]'' je la [[3-a de aŭgusto]] [[2015]].<ref>{{Citaĵo el la reto | url = http://www.zdf.de/ZDFmediathek/kanaluebersicht/aktuellste/158#/beitrag/video/942920/logo!-am-Montagabend | titolo = logo! am Montagabend | alirdato = 2015-08-04 | aŭtoro = ZDF | aŭtoroligilo = ZDF | dato = 2015-08-03 | lingvo = germana}}</ref>


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 14:23, 4 aŭg. 2015

La 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015 en Wiesbaden, Germanio[1]. La urbo estis elektita de la estraro de TEJO kiel la ununura kandidata urbo la 31-an de decembro 2013[2].

En la sama jaro la 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazas en Lillo, Francio.

Programo

Temo de la kongreso estas Tutmonda justeco: La kongresanoj intencas lumigi tiun temon el diversaj flankoj, interŝanĝi personajn opiniojn pri juĝa, lingva kaj socia justeco, kaj eldiskuti ĉu justeco entute ekzistas, kiel oni komprenu ĝin nuntempe kaj kiel eblas kontraŭstari maljustecon en la persona ĉiutaga vivo.[3] Al la temo aludas ankaŭ la kongresa emblemo, kiu prezentiĝas kvazaŭ jurista pesilo, kun la litero "j" (por "junulara", sed ĉi-kontekste ankaŭ por "justeca") en la centro.

Same grave, en la vespera kaj nokta programo la kongreso celas prezenti "buntan mikson el diversaj landoj, stiloj kaj famecoj - specife por juna publiko". Respondecas pri la vespera programo Leo Sakaguchi (konata kiel DJ Leo) kaj Jonas Marx (Jonny M), kiujn la kongresa retejo entuziasme prezentas esti "konataj en Esperantujo por neforgeseblaj etosoj en la tuta mondo, de Azio tra Eŭropo ĝis Sudameriko". Gravas al la organizantoj ke la kongresanoj ĝuu la "koncertojn kun dancigaj ritmoj, tutplena ĝojo aŭ pensigaj tekstoj en la plej bona sona kvalito."[4]

Organiza teamo

Jen estas listo de organizantoj (alfabete ordigita):

Informiga impakto

Okazigo de IJK 2015 kaŭzis elsendon de informiga programero kadre de porinfana novaĵprogramo en germania televidkanalo ZDF je la 3-a de aŭgusto 2015.[5]

Referencoj

  1. IJK 2015 okazos en Wiesbaden, Germanujo. TEJO (1-a de januaro 2014). Alirita 2-an de februaro 2014.
  2. IJK 2015 okazos en Germanio. Libera Folio (1-a de januaro 2014). Alirita 2-an de februaro 2014.
  3. informo pri la tema programo en la kongresa retejo
  4. informo pri la vespera programo en la kongresa retejo
  5. ZDF (2015-08-03). logo! am Montagabend (germane). Alirita 2015-08-04.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj