Nadeĵda Mandelŝtam: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Наде́жда Я́ковлевна Мандельшта́м.jpg|eta|Nadeĵda Mandelŝtam, 1925]]


'''Nadeĵda Jakovlevna MANDELŜTAM''' ([[cirila skribo|cirile]]: {{fremdlingve|ru|''Надежда Яковлевна Мандельштам''}}, naskiĝinta '''Nadeĵda Jakovlevna Hazin'''; {{dato|31|oktobro|1899}} — {{dato|29|decembro|1980}}) estis [[Rusio|rusia]] [[verkisto|verkistino]]. Ŝi estis edzino de poeto [[Osip Mandelstam]].
'''Nadeĵda Jakovlevna MANDELŜTAM''' ([[cirila skribo|cirile]]: {{fremdlingve|ru|''Надежда Яковлевна Мандельштам''}}, naskiĝinta '''Nadeĵda Jakovlevna Hazin'''; {{dato|31|oktobro|1899}} — {{dato|29|decembro|1980}}) estis [[Rusio|rusia]] [[verkisto|verkistino]]. Ŝi estis edzino de poeto [[Osip Mandelstam]].



Kiel registrite je 05:06, 6 aŭg. 2015

Nadeĵda Mandelŝtam, 1925

Nadeĵda Jakovlevna MANDELŜTAM (cirile: Надежда Яковлевна Мандельштам, naskiĝinta Nadeĵda Jakovlevna Hazin; 31-a de oktobro 189929-a de decembro 1980) estis rusia verkistino. Ŝi estis edzino de poeto Osip Mandelstam.

Ŝi naskiĝis en Saratov en familio de mezklasaj judoj, kaj pasigis siajn unuajn jarojn en Kievo. Ŝi faris studojn de arto.

Nadeĵda edziĝis al la poeto Osip Mandelstam en 1921, kaj loĝis en Ukrainio, Petrogrado, Moskvo kaj Kartvelio. Osip estis arestita en 1934 pro sia Stalina Epigramo kaj ekzilita kun Nadeĵda al Ĉerdinj, Permja regiono, kaj poste al Voroneĵ.

Post la dua aresto al Osip Mandelstam kaj posta morto en la transira kampo "Vtoraja Reĉka" proksime al Vladivostoko en 1938, Nadeĵda Mandelstam suferis kvazaŭnomadan vivstilon, ŝanĝante vivlokojn kaj laborojn timante eblajn arestojn.

Ŝi konsideris sian mision en la vivo la konservon kaj publikigon de la poeta heredaĵo de sia edzo. Ŝi parkeris plimulton el ĝi, ĉar ŝi ne fidis la paperan konservon.

Post la morto de Stalino, Nadeĵda Mandelstam finis sian disertacion kaj oni permesis ŝin reveni al Moskvo en 1958.

En siaj memoroj, Espero kontraŭ espero kaj Forlasita Espero, unue publikigitaj ekster Rusio, ŝi kritikas la moralan degradon de tiama Sovetunio en la jaroj post 1920. La titoloj de la memoroj estas vortludoj, ĉar Nadeĵda signifas espero en la rusa lingvo.

En 1979 ŝi donacis siajn arĥivojn al la Universitato Princeton. Nadeĵda Mandelstam mortis en 1980 en Moskvo, 81-jaraĝa.