Samsø: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q216422)
YiFeiBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q216422)
Linio 30: Linio 30:
[[Kategorio:Ĝermana mitologio]]
[[Kategorio:Ĝermana mitologio]]
[[Kategorio:Insuloj alfabete ordigataj]]
[[Kategorio:Insuloj alfabete ordigataj]]

[[fi:Samsø]]

Kiel registrite je 22:04, 6 aŭg. 2015

Samsø [samso] estas 112 km2-a insulo en Kattegat, meze inter Jutlando kaj Sjælland. Ĝi ankaŭ estas politika komunumo. Ĉirkaŭ 4300 homoj loĝas en Samsø, en 22 vilaĝoj. La ĉefvilaĝo nomatas Tranebjerg.

La komunumo Samsø enhavas plurajn ĉeajn insuletojn, el kiuj la plej notindaj estas Tunø, Kyholm kaj Vejrø. Samsø estas parto de la - komence de la jaro 2007 nove kreita - administra regiono Meza Jutlandodane Region Midtjylland.

Trafiko

Ĉiutaga boato iras al Sælvig kaj Kolby Kås de Jutlanda Hov kaj al Kolby Kås de Kalundborg en Sjælland. En Samsø ankaŭ troviĝas eta flughaveno.

Ekonomio

Samsø famas pro siaj terpomoj, kaj ĝiaj bonaj kondiĉoj por biciklado, longaj plaĝoj kaj kampara etoso ĉiusomere allogas multajn turistojn.

Historio

Dum la vikinga epoko oni fosis kanalon Kanhavekanalen tra la plej mallarĝa parto de l' insulo.

Christian la 5-a je la 16-a de julio de 1676 donacis la insulon al Sophie Amalie Moth, kaj je la 31-a de decembro li nomumis ŝin "Grafino de Samsø".

Legendo

Laŭ legendo reĝo Angantyr batalmortis en Samsø en 726.

Vidindaĵoj

En la insula okcidento troviĝas "sankta fonto" de Ilse Made.

Eksteraj ligiloj

greke Samsø-a oficejo de energio kaj medio greke Samsø-a turismoburoo greke Ĉefpaĝo de Samsø