Senpilota aviadilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vikungen (diskuto | kontribuoj)
Multe da skribado por etendi la artikolon.
Vikungen (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 34: Linio 34:
[[Kategorio:Aviado]]
[[Kategorio:Aviado]]
[[Kategorio:Aviadiloj]]
[[Kategorio:Aviadiloj]]

==Referencoj==
{{Reflist|colwidth=30em}}

Kiel registrite je 18:45, 18 aŭg. 2015

MQ-9 Reaper de la usona aerarmeo.
Usona surtera stacio por spavoj.

Senpilota aviadilospavo estas aviadilo kiu ne enhavas piloton. Ĝi interalie estas uzata de aerarmeoj, policoj, sekretaj servoj por kaj civilaj kaj militaj celoj.

El surtera stacio oni povas direkti la aviadilon, ankaŭ ekzistas moveblaj stacioj aŭ teleregiloj per kiu oni povas stiri la spavon. Ili povas esti uzataj por observado per muntado de kameraojn sur la aviadilo. Kelkaj armeaj spavoj ankaŭ povas kunporti armilojn. La formato de spavo povas sufiĉe diferenci. Estas spavoj de kelkaj centimetroj kaj kun enverguro de 60 metroj (Boeing Condor).

Spavoj estis unue uzataj dum la unua mondmilito, kaj ĝis la dua mondmilito ili estis uzataj por trejni artileriistojn. Ĉi tiuj vere estis nur simplaj grandaj aviadilmodeloj. Poste kiam oni povis etigi elektronikaĵojn senpilotaj aviadiloj pli kaj pli oftas rilate al armeaj kontekstoj. Tradicie ili estis uzataj nur kiel pafcelojn, sed hodiaŭ spavoj ankaŭ povas esti armitaj: RQ-1 Predator lanĉis AGM-114 Hellfire-on batalante en Jemeno.

Israelo kaj Israel Aircraft Industries estis pioniroj rilate al modernaj spavoj, ili jam havis sistemojn en 1982. Usono daŭrigas ĉi tiun tradicion, ili aĉetis IAI Pioneer-on, kaj poste estigis siajn proprajn sistemojn.

La kresko en la armea uzado de spavoj oni povas ilustri per la Iraka milito: En 2002 la usona armeo uzis ĉirkaŭ 200 spavojn, en 2007 la nombro kreskis je 3 200.[1]

Uzado

Boeing Condor en muzeo

Kvankam spavoj estas pli konataj kiel armea ilo, ekzistas ankaŭ multenombraj civilaj uzoj, inkludante aera termezurado[2], aera fotado en filmkreado[2], kontrolado de kabloj kaj gasduktoj,[3] nombrado de bestoj,[3] kaj liverado de medicinaj provizoj al deforaj regionoj.[4]

Senpilotaj aviadiloj estas uzataj de armeoj, civilaj registaraj agentejoj, firmaoj, kaj privatpersonoj. En Usono registaraj agentejoj uzas spavoj kiel la RQ-9 Reaper por patroli la naciajn landlimojn.[5]

Skoltado

En 2013, la usona mararmeo lanĉis senpilotan aviadilon el subakvigata submarŝipo, la unua paŝo por ebligi skoltaktivecon fare de la submarŝipoj de la usona mararmeo.[6]

Armitaj atakoj

Predator-spavoj armitaj kun AGM-114 Hellfire-misiloj estis uzataj de Usono por trafi terveturilojn. Armitaj Predator-oj unue estis uzataj en 2001 de bazoj en Pakistano kaj Uzbekio, ilia rolo ĉefe estis murdi ĉefulojn (teroristestroj ktp.) en Afganio. Ekde tiam oni priaŭdis multajn tielajn atakojn en Afganio, Pakistano, Jemeno kaj Somalio.[7] La avantaĝo de uzi senpilotan aviadilon en tiaj situacioj estas eviti diplomatan embarason, kiu eble povas okazi, se pilota aviadilo estus pafita teren kaj la pilotoj estus kaptitaj, pro tio, ke la bombado ofte okazas en nemalamikaj landoj kaj la lando kiu regas la spavojn ne havas la oficialajn rajtojn de tiuj landoj.[8][9][10]

La "senpilota" parto de spavoj starigas moralajn zorgojn. Iu kredas, ke al la malsimetrio de batalado kontraŭ homoj per maŝinoj mankas integreco kaj honoro. Aliuloj pensas, ke se tiu teknologio disponeblas, oni devas uzi ĝin laŭ moralaj devoj por savi kiel eble plej multe da vivoj.[11]

Ŝirmado kontraŭ senpilotaj aviadiloj

La usona armeo nuntempe ne havas ian ajn ŝirmon kontraŭ malaltnivelaj spavatakoj, sed Joint Integrated Air and Missile Defense Organization laboras por ŝanĝi la celintecon de la nuntempaj sistemoj por ŝirmi usonajn armeajn fortojn.[12] Du germanaj firmaoj laboras por estigi 40 kW-laseroj, kiuj estos kapablaj je damaĝi spavojn.[13]

Civilaj perdoj

En marto 2009, The Guardian priraportis akuzojn pri tio, ke Israelaj spavoj armitaj per misiloj mortigis 48 palestinajn civilulojn en Gaza, inkluzive de du junaj infanoj en kampo kun virinaro kaj knabinoj en strato preskaŭ malplena je homoj.[14] En junio, Human Rights Watch enketis ses spavatakojn, kiuj raportiĝis rezulti en civilaj perdoj, ili ankaŭ supozis, ke la israelaj armeaj fortoj aŭ malsukcesis distingi inter batalantoj kaj civiluloj aŭ malsukcesis uzi sufiĉe da singardo por kontroli se la celoj vere estis batalantoj.[15][16][17]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. http://blog.wired.com/defense/2007/09/the-american-mi.html
  2. 2,0 2,1 http://www.webcitation.org/6IwTScW2U
  3. 3,0 3,1 http://www.webcitation.org/6J4l9Ib5V
  4. http://www.webcitation.org/6LIjJb4in
  5. http://www.wsj.com/articles/SB10001424052702304331204577354331959335276
  6. http://theaviationist.com/2013/12/06/uas-from-submarine/
  7. http://sdi.sagepub.com/content/43/4/363.abstract
  8. http://www.foxnews.com/story/2005/12/05/shrapnel-points-to-drone-in-pakistan-attack.html
  9. http://www.nbcnews.com/id/7847008/#.VdNt1Pntmko
  10. http://www.defenseindustrydaily.com/predator-kills-important-alqaeda-leader-in-pakistan-0547/
  11. http://www.theguardian.com/world/2012/aug/02/philosopher-moral-case-drones
  12. http://www.marinecorpstimes.com/article/20140802/NEWS04/308020037/Modified-UAVs-raise-concerns-infantry
  13. http://aviationweek.com/defense/lasers-technology-targets-mini-uavs
  14. http://www.theguardian.com/world/2009/mar/23/gaza-war-crimes-drones
  15. http://www.hrw.org/report/2009/06/30/precisely-wrong/gaza-civilians-killed-israeli-drone-launched-missiles
  16. http://www.hrw.org/news/2008/12/30/israel/gaza-civilians-must-not-be-targets
  17. http://www.ynet.co.il/english/Ext/Comp/ArticleLayout/CdaArticlePrintPreview/1,2506,L-3739125,00.html