Salcburgio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
unueco, laŭ artikoloj nomataj "<titolo>lando XXX", vidu Diskuto:Klasnomoj pri administraj teritoriaj entoj#Statistiko de -ujo kaj -lando en la esperantlingva Vikipedio |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
* [[Historio de Aŭstrio]] |
* [[Historio de Aŭstrio]] |
||
* [[ |
* [[Princĉefepiskoplando Salcburgo]] |
||
* [[Duklando Salcburgo]] |
* [[Duklando Salcburgo]] |
||
Kiel registrite je 22:08, 21 aŭg. 2015
La lando Salcburgo (aŭ Salcburgio) estas unu el la federaciaj landoj de Aŭstrio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Salcburgo (germane Salzburg). Administre ĝi dividiĝas al:
- Flachgau (ĉefurbo Salcburgo)
- Lungau (ĉefurbo Tamsweg)
- Pinzgau (ĉefurbo Zell am See)
- Pongau (ĉefurbo St. Johann)
- statuta urbo Salcburgo
- Tennengau (ĉefurbo Hallein)
La sublando havas loĝantaron de 515.327 (majo 2001) kaj areon de 7.154 km². Ĝi limas al kvar aliaj sublandoj: Aŭstrio Supra, Stirio, Karintio kaj Tirolo. Krome ĝi limas al Germanio (Bavario) kaj Italio (Provinco Bolzano-Bozen). La limo al Tirolo dividiĝas en du partojn al Norda Tirolo kaj Orienta Tirolo, ĉar Sudtirolo de post la Unua mondmilito apartenas al Italio.
Ĝia kodo laŭ ISO 3166 estas AT-5.
Ĝia ĉefa rivero estas Salzach [Zalcaĥ], kiu trafluas ankaŭ la ĉefurbon. Plej alta monto estas Großvenediger [grosfeNEdiga] kun 3674 m.
Vidindaĵoj
Pro la altaj montoj kaj pro historia evoluo la limo al Germanio estas tre malkonveksa; la sud-orienta angulo de Germanio disigas la okcidentan disde la norda parto de Salcburgio. Enlanda vojo inter tiuj du partoj (urboj Salcburgo kaj Lofer) longas 120 km, la rekta vojo tra Germanio malpli ol 50 km. Kiam Aŭstrio ankoraŭ ne apartenis al Eŭropa Unio, estis speciala interkonsento pri sendogana uzo de la rekta vojo. Oni nomis tiun regionon kaj la vojon tra ĝi la "malgranda germana angulo". La "granda germana angulo" estis la vojo de Kufstein (Tirolo) al Salcburgo.
-
Situo de Salcburgio en Aŭstrio
-
La distriktoj de Salzburg
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.salzburg.gv.at greke http://www.land-sbg.gv.at greke http://www.salzburgerland.com greke http://salzburg.tiscover.at
|