Uzanto-Diskuto:לערי ריינהארט: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
2015-08-23…c table with center softredirect and Image:Redirectltr.png|left user talk:Gangleri
{{fullurl:{{FULLPAGENAME}}|action=edit&section=new}}
Linio 35: Linio 35:
----
----
'''[{{fullurl:{{FULLPAGENAME}}|action=edit&section=new}} Aldonu novan mesaĝon ...]'''<br>
'''[{{fullurl:{{FULLPAGENAME}}|action=edit&section=new}} Aldonu novan mesaĝon ...]'''<br>
''aŭ ĉe [[:de:Benutzer Diskussion:Gangleri|de]], [[:en:User talk:Gangleri|en]], [[:eo:Vikipediista diskuto:Gangleri|eo]], [[:is:Notandaspjall:Gangleri|is]], [http://ro.wikipedia.org/wiki/Discu%C5%A3ie_Utilizator:Gangleri ro], '''[[meta:User talk:Gangleri|meta]]'''''
''aŭ ĉe [[:de:user talk:{{PAGENAME}}|de]], [[:en:user talk:{{PAGENAME}}|en]], [[:eo:user talk:{{PAGENAME}}|eo]], [[:is:user talk:{{PAGENAME}}|is]], [[:ro:user talk:{{PAGENAME}}|ro]], '''[[meta:user talk|meta]]'''''
----
----
[[Dosiero:Satellite image of Romania in December 2001.jpg|thumb|400px|Uzu la dosierojn ĉe la [[commons:Ĉefpaĝo|Komunejo]]!]]
[[Dosiero:Satellite image of Romania in December 2001.jpg|thumb|400px|Uzu la dosierojn ĉe la [[commons:Ĉefpaĝo|Komunejo]]!]]

Kiel registrite je 20:13, 25 aŭg. 2015

The phonetic transcription of « לערי ריינהארט » is /lɛʁi ʁɑjnhɑʁt/ (leri raynhart).
#REDIRECTtestwiki:user talk:לערי ריינהארט
Ĉi tiu paĝo estas intervikia plusendilo.
user talk:Gangleri


Uzanto ‎לערי ריינהארט · /common.css · /common.js · c: · d: · m: · m:…/global.css · m:…/global.js · w:en: · all subpages T · rights · notifications · Global account information · Global user contributions
PAGEID: 25806 · links here · purge ↺ · REVISIONID: 5734769 · permanent link · mediawiki:Common.css · mediawiki:Common.js · mediawiki:Gadgets-definition · version · (layout: 2015-08-23…c)‎

La transkribo de « לערי ריינהארט » estas « lɛʁi ʁɑjnhɑʁt » .
Paĝojn alidirektitajn ĉi tien: Uzanto-Diskuto‎:Gangleri


Aldonu novan mesaĝon ...
aŭ ĉe de, en, eo, is, ro, meta


Uzu la dosierojn ĉe la Komunejo!

Bonvenon!

Omaĝo
Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Gangleri
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

RK

Hallo, la hungara teksto pri la islanda ŝafhundo estas kopiaĵo (verŝajne ne GFDL-libera), mi celos kompletigi laŭ tio la artikolon. RK

Unukorno

Saluton Gangleri, ankaŭ mi kore bonvenigas vin. Mi legis viajn demandojn en mia diskutejo kaj ankaŭ viajn retleterojn. Pardonu, ke mi ne tuj respondis (estas amaso da aliaj aferoj nuntempe en mia vivo...), sed mi klopodas fari tion ene de malmultaj tagoj. Agrablan vikipediumadon deziras al vi --Unukorno 21:30, 26. Sep 2004 (UTC)

Ĉu misgvidaj ligoj ?

Jes laŭ vi "la unusola ligo "redaktu" estas misgvida", sed kiel plibonigi tion ? Kiam oni kutimas pri la vikipedio oni scias ke por redakti la paĝon oni uzu la butonon "redaktu" supre, kaj se aperas alia ligo "redaktu" ie en la paĝo tio koncernas nur iun parton. Via enmeto de ligoj kun ciferoj ŝajnas al mi pli konfuziga ol helpa. Bonvolu iom alkutimiĝi al la iloj de la vikipedio kaj eventuale proponi ŝanĝojn, kiujn ĉiuj konsideros kiel plibonigoj.

Cetere mi ŝatus bonvenigi vin, novan alvenanton kiu jam multe kontribuadas.

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, לערי ריינהארט!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  06:17, 29. Sep 2004 (UTC)

Kategorio Islando

Mi pliampleksigis Vikipedio:Kategorio per sekcio pri geografio kaj landoj. Se vi havas aliajn ideojn (ankaŭ alternativajn) por strukturigi la kategori-sistemon, bv. enmeti ilin en tiun paĝon. --Schuetzm 15:41, 2. Okt 2004 (UTC)

Dankon Schuetzm! Mi nun trovis Kategorio:Islando ĉe [1] kaj almetas ĝin al diversaj artikoloj.
Mi ĉiĉeronis rumanan e-iston Vikipediisto:Sergiuignat al Vikipedio kiam mi renkontis lin surrete. Poste mi rimarkis, ke mi kreis ankaŭ [[Vikipedia diskuto:Sergiuignat]] dum redaktado de Vikipediista diskuto:Sergiuignat. Ĉu vi povas forviŝi ĝin? Antaŭdankon!
Bv. noti ke la kategorio estas menciata ĉi tie kiel [[:Kategorio:Islando]] (kun komenca ":"). Vidu ankaŭ bugzilla bug 613.
Ĉu kategorion povas fari normala uzanto aŭ nur sysopadministranto ? Salutas Gangleri 22:47, 2. Okt 2004 (UTC)

Resaluton!

Saluton al la sudo! Mi loĝas en Berlino kaj ĝis nun ne kontribuis al io bavara. (Kvankam kompreneble min ligas granda amo al la montoj :- ) )- Kaj ĉu vi povas malkovri al mi kion signifas Gangleri ? - Montanesko

Kie trovi jenajn erojn - ekrespondoj

  • Vikipediisto:Schuetzm jam konsilis al mi meti al duoblajn artikolojn ĉe Vikipedio:Duoblaj artikoloj, en la angla oni konsilis al mi meti duoblajn artikolojn al en:Wikipedia:Duplicate articles.
    • Mi ne vere komprenas la utilon de la paĝo. Mi preferus ke ekkiam iu trovas tiajn duoblajn tiu kunfandu la menciitajn duoblajn paĝojn. Une paĝo estu elektita kiel la ĝusta, alia fariĝu redirektilo se ĝi estas taŭga alivortigo aŭ estu forigita se ĝi estas fuŝa. Enteno de diversaj artikoloj estu kunfanditaj.
Sed tio ne ĉiam eblas. Mi nek kompetentas pri greka mitologio nek pri regionoj en Finlando. Tial la interkonsento estu inter la ekverkintoj kaj ne de preterpasanto. Gangleri 12:09, 6. Okt 2004 (UTC)
  • (Ĉu oni ligu tiujn ĉi artikolojn?)
    • ne tre utilas tiunivele, sed eble jes interlingve ligi listojn da tiaj zorgiloj por povi facile inspiriĝi de la progresoj faritaj en la aliaj lingvoj.
La ligoj al aliaj Vikipedioj nun enestas. Gangleri 12:09, 6. Okt 2004 (UTC)
  • Du rimarkojn pri la artikolo Gorbaĉevo:
    • la nomoj en la dekstra paro aperas kun demandosignoj "?" sur mia ekrano;
      • Mi konstatas la samon : estas uzata objekto "timeline" kiu ŝajne kolizias kun nia x- Unikoda programo. ni devus atentigi la programistojn pri tio : estas cimo en la programo !
        • Nun solvita! Gangleri 00:45, 8. Okt 2004 (UTC) Gangleri 13:30, 8. Okt 2004 (UTC)
          • Uzi h-surogatan sistemon ebligas ĉirkaŭiri la obstaklon, sed tio laŭ mi ne estas solvo. Mi fakte provis anstataŭi la celitajn literojn per html-kodaĵoj, sed ne funkciis. Jes estas cimo de la viki-programo ĉar uzo de timeline-objekto kolizias kun nia x-sitema/unikoda programo. Ankoraŭ estas solvenda de niaj programistoj. Arno Lagrange  05:54, 8. Okt 2004 (UTC)
    • la artikolo ne obeas la indikon pri la familia nomo uzata en E-o mondo;
  • Ĉar mi ne povas interrompi laboron por korekti ĉion, mi almenaŭ ŝatus lasi noton en iu listo pri fuŝoj (?), stiloformoj ktp. Ĉu tiaj listoj jam ekzistas? Se jes bv. sciigi al mi la lokon, se ne ĉu vi povas krei ilin kaj diskonigi al (???) ?
  • Mi rimarkis ke en la Ĉefpaĝo enestas {{PriChiTiuPagho}}. Tiurilate mi rimarkis du erarojn:
    • {{PriChiTiuPagho}} (verŝajne) uzas [[Vikipedio:Despre această pagină|Despre această pagină]] kvankam ĝi devus ligi al jam ekzistanta artikolo Vikipedio:Despre aceasta pagina.
    • En la rumana lingvo oni uzas ĉefe la formon substantivo sekvata de adjektivomontra pronomo ktp. La ĝusta formo do estu Despre pagina aceasta.
  • Mi pretus stile korekti la tradukon al la rumana. Ĉu tio eblas aŭ ĉu la paĝoj estas protektataj?

Amike salutas 21:02, 5. Okt 2004 (UTC) P.S. Ĉu vi ricevis mian retpoŝton?

Hundaj Rasoj

respondoj al Vikipediista diskuto:Haruo#Via komento ĉe Diskuto:Hundaj rasoj:

Saluton, Reinhard! Mi provos utili kontribui pri tiu temo. Ŝajnas al mi ke kvankam "vertago" kaj "vertrago" estas ambaŭ zamenhofaj, unu el ili devas esti literuma eraro. Sed kiu? ;-) 20:56, 7. Okt 2004 (UTC) Haruo

konvero inter .bmp kaj .jpg datumoj

Saluton, Antaŭ semajno mi povis savi bildojn de aliaj vikipedioj; nuntempe, se mi volas savi ilin (savu sub alia nomo), aperas ke la bildo estas „nekonata” kaj bmp-tipa, sed fakte temas pri jpg-bildoj. Ĉu vi havas similan sperton? RK

Verespatak

Saluton,

Ĉu vi konas la vilaĝon Verespatak en Transilvanio, kie oni volas malfermi orminejon kaj malaperigi 3 vilaĝojn? Ĉu vi konas la rumanan nomon por tio? Mi ne trovis artikolon pri la vilaĝo en la vikipedioj, mi nun volas krei unu en la E-o. Antaŭdankon! Razilklingo 12:26, 14. Okt 2004 (UTC)

Respondoj de Schuetzm

Saluton, Gangleri!

Unue mi devas pardonpeti pro mia malfrua respondo. Mi feriis la antaŭ-lastan semajnon kaj ankaŭ la lastan ne trovis multan da tempo.

  • Saluton Schuetzm! Mi enmetis la du artikolojn.
  • Mi krome havas jenajn demandojn:
    • Ĉu Vi povas retpoŝte [2] komuniki al mi Vian telefonnumeron? Ni povus dimanĉe iomete babili kaj pli rapide respondi (miajn) demandojn.
    • Ĉu ekzistas maniero ekscii pri la artikoloj, kategorioj, specialaj paĝoj ... kiuj ne ligas al alilingva Vikipedio?
    • Mi baldaŭ enskribos mian opinion pri la indiko al familia nomo en E-a Vikipediio uzataj en E-o mondo. Ekzistaj kaj argumentoj por kaj argumentoj kontraŭ. Tamen la ekstera mondo ne konsequence sekvas tiun indikon kaj eĉ ne la parolantoj de E-o mem. Mi neniam skribos en artikolo apud w:en:Johann Wolfgang von GOETHEw:en:Johann Wolfgang von GOETHE Lazaro Ludoviko ZAMENHOF. Ni ankaŭ devas pripensi kio estas interna uzo ene de E-a mondo kaj kie estas la limoj al altrudigo. E-o mondo iam volis esperantigi ĉiujn nomojn. Antaŭ jardekoj por tio ekzistis ankaŭ poraj argumentoj: a) oni povas imagi kiamaniere skribi la nomon; b) oni ne havis klavaron por skribi en la plej diversaj lingvoj ktp. Tamen la tempoj ŝanĝiĝas kaj ĉi tie temas pri Vikipedio kaj pri komputiloj kaj distingo inter majuslaj kaj malgrandaj literoj. Kiel estas skribita en (klaku) islandanoj ne kutimas esti alparolataj per patronomofamilia nomo. Kaj oni ĉi tie ne verkas nur pri e-istoj sed ankaŭ pri aliaj personoj.
    • Ĉu vi povas uzi MySQL por ekscii kiom da alidirektigoj mankas al nomoj uzantaj nur la E-an indikon? Se ne kiu povus fari tion?
    • Mi ankoraŭ serĉas liston pri (ĉiuj ?) parametroj por la uzo de xx.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Special(a)?.... Ĉu hazarde vi konas la lokon de tiu priskribo?
    • Persona demando: Ĉu oni povas starigi vikisistemon sur propra servilo? Mi jam de jaroj baraktas kontraŭ la senĉese malaktualiĝantaj informoj troviĝantaj rete por islandaj ŝafhundoj. Indus konsili al la islanda klubo ekstarigi tian sistemon. Kion oni bezonas por ekuzi ĝin? Kie ekzistas kromaj detaloj? ...
Amike salutas Gangleri 03:39, 3. Okt 2004 (UTC)

Eblas elŝuti kaj la servil-programaron kaj la datumbazojn ĉe http://download.wikipedia.org. Fakte mi faris tion antaŭnelonge, kaj ĉio funkciis bone. Estas pluaj klarigoj kaj priskriboj ie en la angla vikipedio. Nur estas bezonataj PHP kaj MySQL, kaj per la aktuala versio oni eĉ povas la programaron instali sen administrantaj rajtoj. Mi kredas esti leginta, ke oni eĉ povas uzi IIS-on sur Vindozo kiel servilon.

Post ke vi elŝutis la programaron, vi povas legi la dosieron "includes/SpecialPage.php". Ĝi enhavas liston de ĉiuj specialaj paĝoj konataj al la programo. Tamen, tiu nur estas listaĵo de la paĝoj, sene de priskriboj. Ankaŭ ĉi tie bedaŭrinde ne troviĝas ĉiuj de ili.

Al la servilo ĉe wikipedia.org nur administrantoj povas fari SQL-petojn; sed mi ĵus elŝutis la plej novan e-an datumbazon (de la 13-a de oktobro) kaj do povas peti mian propran servilon.

La peto pri senintervikiaj paĝoj estus jena:

SELECT cur_title
  FROM cur
 WHERE cur_namespace=0
   AND cur_text NOT RLIKE '\\[\\[[a-zA-Z-]{2,5}:'

trovu ĉiujn artikolojn kies teksto ne enhavas "[[", sekvata de ia literaro, kaj poste de ":" (kondiĉe ke la interligiloj longas 2-5 literojn - tokipona: havas 8, sed se oni trograndigas la supran limon, oni eble mise trafos "Diskuto:" ks.)

Ĉi-tiu peto donas ĉe mi 10924 erojn. Se oni volas trovi ne-artikolojn (kategorioj, vikipediistoj ktp.), oni devas elŝanĝi la 'cur_namespace=0'.

Via dua demando estas pli malfacila. Eble oni unue serĉu ĉiujn person-artikolojn:

SELECT cur_title
  FROM cur
 WHERE cur_namespace=0
   AND cur_title RLIKE '[[:upper:]]{4,}'

trovu ĉiujn artikolojn kies titolo enhavas almenaŭ 4 sinsekvajn majusklaĵojn

Mi ne certas, ĉu tio ankaŭ funkcias kun akcentitaj literoj ktp. Ĉe mi, la peto donas 3839 erojn, preskaŭ ĉiuj vere estas nomoj, do tro multaj por kompari permane... La sekva paŝo estus rekonstrui la ne-majusklajn formojn, kaj poste por ĉiu unuopa provi, ĉu artikolo tiel-nomata ekzistas kaj ĉu ĝi enhavas la ĝustan alidirekton. Mi skribos programeton por tio.

--Schuetzm 19:41, 19. Okt 2004 (UTC)

Listoj

Mi dankas pri la atentigo pri listoj de listoj, sed tio ne vekas grandan interesiĝon en mi. Mi ja trovas inda ordigi laŭ kategorioj ĉar tio faciligas traserĉadon. Sed listoj ŝajnas al mi ne tiom interesa. Arno Lagrange  06:08, 21. Okt 2004 (UTC)

Kategorio : Hundaj rasoj

Ja ekzistas fr:Catégorie:Chien ligita al respektivaj kategorioj en de en nl. Nu mi kreis fr:Catégorie:Races de chien kiu respondu al eo:Hundaj rasoj Arno Lagrange  09:07, 22. Okt 2004 (UTC)

Saluton Reinhardt,

mi rimarkis vian laboron pri la urboj en Ĉeĥio. Mi tre estimas ĝin kaj mi petas vin, bonvolu rigardi Kategorion:Urboj de Ĉeĥio. Tie estas pli da urboj ol en Listo... Kiun vi pensas, kiam vi demandas min pri "ilia" helpo? Salutas vin Petr Tomasovsky.

Saluton Reinhardt,

pardonu, ke mi ne respondis tuj, io ne funkciis bone ĉe mi. Ankoraŭ mi volas demandi vin pri la urboj de Ĉeĥio. Se mi konjektas bone, ĉu vi tradukos la artikolojn pri urboj de Ĉeĥio en aliajn alingvojn? Kie mi trovos ŝablonojn, kiujn vi preparis? Mi ankaŭ permesis al mi korekti mian lastan alparolon. Esperante, ke vi ne koleras, restas Petr.


Salton Reinhardt,

pri esperantigitaj nomoj de ĉeĥaj urboj mi povas skribi al vi, ke en la Listo... kaj en Urboj de Ĉeĥio troviĝas nomoj "originalaj", do ili estas uzitaj tiel, kiel oni skribas ilin en Ĉeĥio. Escepto estas jam la menciita urbo Prago kaj estas tie esperantigita nomo de urbo Krnov, kiu estas nomata tie kiel Krnovo. Mi ne scias, ĉu oni komprenus, se iu skribus ekz. pri urbo kun jena esperantigita nomo: Malnova Urbo ĉe Hungara Burgejo, kio estas propre Staré Město u Uherského Hradiště (tiu urbo ankoraŭ ne estas en la Listo, tie estas Uherské Hradiště). Salutas vin Petr, kie skribu diskutmesaĝojn. Vidu ankaŭ Petr TOMAŠOVSKÝ.

Hallo,

Mi notas nur, ke mi rimarkis viajn mesaĝojn, sed nuntempe mi havas limtempan laboron. Kie vi vagadas nun? Kio pri hundoj:)? Amike Razilklingo

Prononcmaniero.

Mi sugestas ke vi turnu vin al Bertilo bertilow (ĉe) gmx.net. Alternative rigardu kiu redaktis la artikolojn pri IPA kaj similaj temoj. Mi mem ne povas helpi ĉar mi ne enprofudiĝis en la temo. Arno Lagrange  11:26, 26. Jan 2005 (UTC)

RK respondas

Huh, vi estas tre aktiva kaj vi demandis multe ĉe mia paĝo: do laŭvice:

Hungariaj departementoj

  • tie planas pri la 13.800 lokoj en Rumanio', ... mi eksperimentis pri aŭtomata generado de stumpoj. La metodo taŭgas por la genero en diversaj lingvoj. La senenhavaj aŭ unufrazaj stumpegoj ne estas bonvenitaj, ĉar ĝenas la aferon kaj malbonigas la statistikon.
  • Ĵus mi vidis Ŝablono:Hungariaj departementoj belega. prunto el la angla :) Dankon!

terminoj

Vi pravas, sed mi ne estas spertulo por unuecigi la terminojn. La angla diras por la hungaraj departementoj la vorton county.

Kunligi, partopreni

  • Mi rimarkis ke ne estas tro da ligoj de hu: ĝenerale kaj de hu:Magyarország megyéi tomoj speciale al aliaj Vikipedio. Mi ĝojus se tie ekzistus la eo: ligoj. Mi faros
  • Mi ne certas kiomgrade vin interesas la geografia temo kaj kiuj partoj interesas vin. Ĝi certe estas multilingva kaj mi ĝojus, se vi dediĉos iomete da tempo por "trarigardi" la eo: / hu: objektojn. Antaŭdankon! La urboj aperas en ambaŭ vikipedioj kaj estas kunligite Mi ne havas energion, tempon traduki ĉion ajn, tiel mi devas (s)elekti inter la aferoj. la slovakaj (iam hungaraj) vilaĝoj ne tro interesas min, ĝis kiam mankas bone ellaboritaj artikoloj pri urbegoj de la mondo. Amike RK

Se mankas artikoloj pri Vikifontoj, Vikipedio:Vikifontoj, kompreneble ili estas kreindaj. Se ili ekzistas kaj ne troveblas ili estas renomendaj. Tia estas la vikia vojo --Arno Lagrange  07:27, 28. Jan 2005 (UTC)

Kompreneble hundorasoj, sed mi ne havis tempo refari la aferon (Ŝi kreis 30 unufrazajn artikolojn pir hundoj) Amike RK

pri Robotoj

Saluton!

  • Mi plibonigis es:Wikipedia:Bot. Mi ne scias se mi skribis nomojn de ĉiuj robotoj.
  • Mi ne povas plibonigi Vikipedio:Roboto. Mi pensas ke estas bona paĝo.
  • Mi ne scias pri mankantaj aŭ fuŝaj ligoj inter es: kaj ro:. Mi pensas ke neniu scias tion. Oni devas manlibre revidi ĉiujn paĝojn.

Dankon al vi! Vikipedo estas bonega projekto! Jordi | 31. Jan 2005


La sistemo estas nun treege malrapida, mi baldaŭ respondos, esploros la temon. Amike Razilklingo 18:29, 2. Feb 2005 (UTC)

ĉefurboj

Mi korrektis Ĉefurbo-n. Bonvolu, vidu Kategoria_diskuto:Ĉefurboj. -- Jordi. 4. Feb 2005

Kategorioj

Saluton, Gangleri, dankon pro via mesaĝo al mia diskutpaĝo. Mi devas konfesi, ke kategorioj estas unu el miaj (multaj) malfortaĵoj pri vikipedio; mi ne povas bone konsili pri ili. Rilate la nombron en la nomo de kategorioj oni certe devas distingi:

  • Se la nomo estas nomo de unuopaj objektoj en la kategorio, ĝi estu en pluralo. Ekzemploj estas [Kategorio:Apartigiloj], [Kategorio:Astronomoj], [Kategorio:Aŭstraj esperantistoj].
  • Se la nomo estas supertemo, al kiu rilatas la temoj en la kategorio, ĝi estu en singularo. Ekzemploj: [Kategorio:Astronomio], [Kategorio:Aŭstrio].

Ĉi-lastaj okazoj estas preskaŭ ĉiam klaraj; ofte la vortoj eĉ ne posedas pluralon (kiel "astronomio" kaj "Aŭstrio"). Diskuti oni povas nur pri la unua speco de kategorioj, kaj tie mi persone favoras la pluralon.

Vikipediajn salutojn, --Ismo 20:08, 9. Feb 2005 (UTC)

Robbot

I am trying to get Robbot correctly with the interlanguage links, but it's almost undoable. Problem is that the bot mostly uses Speciala:Export, and there the use or non-use of the x-convention is different than in edit pages. So I have to add the convention, then remove it, then add it again, then remove it again, then add it... All at the right moment. Blergh! - Andre Engels 11:07, 12. Feb 2005 (UTC)

I *think* I have worked things correctly now, not 100% sure though. - Andre Engels 12:13, 12. Feb 2005 (UTC)

Wiktionary und Fragen auf tech-l

Hallo Reinhardt, ich habe gesehen, dass ich Deutsch schreiben kann - ist angenehmer und einfacher denke ich 'mal. Also: bisher konnte das eo.wiktionary die Begriffe nur mit großem Anfangsbuchstaben anlegen, was aber zu Fehlern führen kann, denn man muss ja davon ausgehen, dass nicht jeder, der wiktionary benutzt weiss, dass der Titel der seite eigentlich immer groß geschrieben ist. Es besteht seit einiger Zeit die Möglichkeit, dies zu ändern - nl, it, tr, pl, hu, fr, es und noch viele andere verwenden inzwischen dieses feature. Da ich gesehen habe, dass das wiktionary in Esperanto im Moment nur 190 Wörter hat, war es nur logisch, die Umstellung zu machen. Desweiteren verwenden wir in den witkionaries oben eine Art Code, der es beim Übergang zum ultimate wiktionary leicht machen wird, die Inhalte der Seiten zu übertragen und heute erlaubt es uns sehr schnell ganze seiten von Wörtern zu übertragen - ein Beispiel hierfür ist itala. Die Frage nach UTF-8 hatte ich nur gestellt, um sicher zu gehen, dass wir auch besondere Sprachen, wie Chinesisch, Japanisch usw. korrekt darstellen können. Es gibt noch einige wenige wiktionary die nicht auf TF-8 gesetzt sind. Sooo... und gerade habe ich bemerkt, dass ich nicht eingeloggt bin ... sigh ... Ciao, Sabine --82.55.159.151 07:48, 13. Feb 2005 (UTC)

Mi persone ne ĝuste scias kio farendas. Ĉu roboto ne povas fari la bezonatan ŝanĝon ? --Arno Lagrange  07:17, 15. Feb 2005 (UTC)

du petoj

Saluton, mi rimarkis, ke vi jam pli kaj pli spertiĝas ĉe uzo de robotoj. Bedaŭrinde mi ne povas savi la programon al la laboreja komputilo, ĉar tio estas tro granda.

Mi volas vin peti por korekti la sekvajn per roboto: ĉie, kie aperas Listo da devus esti Listo de vidu ĉe imperiestro.

Alia afero: ĉu vi povus analizi, kiel fari KD-jn el vikipedio kaj tion mallonge resumi ie tie ĉi. RK

Ĉu ne pasis jam la tempo por via kandidatiĝo? (Mi ne vidas funkcion - kion mi vidis antaŭ du montaoj - ~administrantigu vikipediiston- Ĉu per la nova programo ni devintus korekti ian funkcion? Razilklingo 23:16, 19. Feb 2005 (UTC)

ne tute familia!

Kiel demandi?

Mi ne scias kiel respondi al via mesaĝo. Ĉu bone faris? Ĝis Kore Korin' Corinne

Demando

Mi havas demando: Ĉu mi rajtas ŝanĝi aŭ plibonigi tekston kiu estas el "EdE-C Gravaj esperantistoj>>Franca esperantisto" Aŭ ĉu mi devas verki alian tekston por aldoni aliajn informojn

Ĝis Kore Korin' Corinne

Kemiaj elementoj

Gangleri, dankon pro via helpo kun la kemiaj elementoj! Mi rigardis la liston... La roboto diras, ke estas eraro en [[Germanio (elemento)]], tamen tio ŝajnas kiel la ĝusta ligilo. Ankaŭ, la ligilo al [[Titano]] anstataŭe ligu al [[Titano (elemento)]]. La ceteraj ligiloj ŝajnas ĝustaj. Kiel mi povas korekti ĝin? Dankon! Amike, Yekrats

Saluton

Kara, mi vidis vin en Rumana vikio, mi pensis vin Rumano. Mi ne kuraĝas verki en la Rumana, sed mi libere legas ĝin. Alie, vere ne estas kutimo aldoni biografio al tia listo, ĉar, eble, estus tre teda, sed jam estas kategorio [Kategorio:Biografio], kiun neniu uzas! Eble vi povas kategorii la biografiojn. Pri Alexandre de GUSMÃO, mi serĉis en la Portugala vikipedio, sed ne trovis, eble estas sia tuta nomo, kaj ne la kutima maniero. Kiam mi estis adoleskanto, oni vendis pornografiaĵon apud lia tumulo (sed hodiaŭe oni havas interneto, mi pensas ke neniu plu faras tion), kaj mi tre bone konas la heroan pastron...Roberto 06:42, 24. Feb 2005 (UTC)

helpu

Karulo, kiel mi povas vidi kompletan liston de kategorioj?Roberto 07:32, 27. Feb 2005 (UTC)

Szeged, Hungario

Se vi volas reuzeblajn bildojn pri la sinagogo de Szeged, vi devas iom atendi ĝis mi preparos kelkajn; sed se vi dezirus tiujn nur por propra ĝojo, mi serĉados sur la interreto... Váradi Zsolt 2005. március 4., 08:03 (CET)

Dear Gangleri, I made some photos you asked for, where could I send them? Váradi Zsolt
Bonvolu rigardi hungaran paĝon de Szeged, vi trovos du fotojn. Amike, Váradi Zsolt

Komunejo

Hallo, mi bedaŭrinde estas hejme (ĝis 16-a de marto), ĉar miaj infanoj estas malsanaj. Mi havis tempon elkalkuli, ke mia retumo dehejme kostas ĉ. 2,2 eŭrocendojn je minuto:) kaj :(. Do, plenforte mi povos retumi nur en la plushoroj en mia laborejo ekde la 16-a :(. La vikipedio estas daŭre malrapida, daŭras kelkfoje unu minuton unu redakto.

Ĉu oni tute malpermesis la aperigon de fremdaj fotoj krom el la propra stoko ol tiu de la komunejo (Commons). Ĉu tio estas provizora malpermeso aŭ mi povas ekde nun aperigi fotojn nur el alia vikipedio ne, nur el la komunejo? GRAVA demando: kiel serĉi en komunejo ian foton, eble pri korbopilko aŭ simila? Ĉu mi rajtas alŝuti al la komunejo eĉ dosierojn kun e-a nomo kun priskribo, permeso en mizera angla?

Ĉu vi scias jam pli pri kompakta disko de Vikipedio? Se mi bone legis, komprenis la germanan KD helpis ekstera firmao (per mono aŭ evoluigo de softvero) (Mi ŝanĝis la nomon, ĉar ĝi estas pli bone elparolebla kaj ne aludas al naziismo. Oni unuafoje akuzis min pri naziismo pro tiu nomo:)) Amike Narvalo

Helmut Welger salutas

Saluton Gangleri, mi cerbumas, kiu estas malantaŭ via pseŭdonimo. Ie mi legis: Reinhardt - ĉu Reinhardt Wiewe? Ĉiukaze, elkorajn salutojn de --Helmut Welger 16:23, 15. Mar 2005 (UTC)

Sal'

Mi korektis ruslingvan artikolon pri aborigenoj (indiĝenoj, en la rusa "radik[igit]a loĝantaro"), do nun ĝi referencas al en:Indigenous peoples. Grandan dankon al vi ;)

--.:Ajvol:. 21:52, 15. Mar 2005 (UTC)

Dankon! Gangleri | Dh | D 07:33, 16. Mar 2005 (UTC)
  1. eo:Vikipedio diskuto:Administrantoj --- other namespace (at fr:)
  2. fr:Wikipédia:Prise de décision/Administrateur --- other page
    note: "This is not a mistake: fr.wikipedia keeps the RfAs on the fr equivalent of the en:Wikipedia:Administrators page at fr:Wikipédia:Administrateur"
  3. simple:Wikipedia:Administrators#Nominations and requests for adminship --- anchor


Wikimania

Hi, Gangleri, have you heard Wikimania2005? We would like to have esperanto as one of official languages and if you help translation, it is very helpful for us. Already m:User:Marvin helps us, but he said he was not sure his esperanto. Therefore we need more skilled esperantisto. Already I asked Arno if he can help us too and if he would like to care for the translation in general.

If you would like to help us, please give a look on m:Translation requests/Wikimania, there I put material needed to translate. Cheers, --Aphaia 19:36, 21. Mar 2005 (UTC)

Rumaniaj distriktoj

Saluton, Gangleri,

nu, estas facile kompreneble, kial mi alŝutis Dosiero:sibiu (distrikto).png: Mi rigardis la rumanan vikipedion kaj trovis, ke ĝi havas propran ekzempleron de tiu mapo. El tio mi (malprave) konkludis, ke la mapo ne estas en la komunejo.

Se vi volas okupiĝi pri la distriktaj artikoloj, mi certe ne ĝenos vin. Bonan sukceson!

Ismo 18:04, 31. Mar 2005 (UTC)

Kara Gangleri, tio estis miskompreno. Mi neniel koleris, estas ja klare, ke ne du homoj samtempe okupiĝu pri la sama afero (kun kelkaj esceptoj :-). Vere mi ĝojas, ke la distriktojn prizorgis homo, kiu ne nur kompetentas, sed ankaŭ pretas dediĉi la necesan laborforton.
Mi ja kutime klopodas trovi bildojn en la Komunejo (ankaŭ kelkfoje jam alŝutis al ĝi), sed estas malfacile trovi ion en ĝi. Estas malmulte da teksto kun la bildoj, la nomojn ne eblas diveni, la tekstlingvoj estas malsamaj kaj preskaŭ neniam "internaciaj". Tial mi kutime rigardas nur la "plej probablan" artikolon (ĉi-okaze la rumanan) kaj kontrolas, ĉu ĝia bild-materialo venas el la Komunejo. Se ne, mi kopias. La bild-ligado al alilingvaj vikipedioj ja ne plu funkcias.
Certe estas pli bone kontroli ĉiulingvajn artikolojn, sed tre tempokoste.
Je plua bona kunlaboro!
Ismo 18:14, 1. Apr 2005 (UTC)

Islanda penismuzeo

Mi nun respondis al vi. Vidu je Diskuto:La islanda penismuzeo. Amike, Bab 13:04, 5. Apr 2005 (UTC)

paĝetoj

Saluton, ĉu vi scias kiom ofte rekalkulas la sistemo la paĝetojn (angle ...Shortpages)? Amike narvalo

Helpopeto

Saluton, Gangleri : Longe min detenis aliaj farendaĵoj, jen mi refoje invadas...eĉ per peto, temas pri tio:
Post kiam multaj bonvenigis (sed neniu faris) ŝanĝon de stumpo je ĝermo, mi provis fine realigi tion. Por nenion fuŝi mi lasis Kategorio:Stumpo (apud nova Kategorio:Ĝermo). Estus bonege se vi aŭ alia spertulo bonvolus kontroli kaj finaranĝi! Antaŭdankas Mo, 8. Apr 2005 (UTC)

Dume (pardonu la kaoson al kiu mi kontribuis) ekzistas do {{Stumpo}} {{Stub}} {{Ĝermo}} — Ŝablono:Stumpo Ŝablono:Stub Ŝablono:Ĝermo.

Ĉina Vikilibro

Saluton Gangleri,

Ĉar mi komprenas ke vi scipovas la ĉinan lingvon, mi havas peton por helpo. En la ĉinlingva Vikilibro mi komencigis E-o kurson kiel en multaj aliaj Vikilibroj. Ĉar mi entute ne scipovas la ĉinan estas por mi tre malfacile redakti tiun libron. Ĝis nu mi kopiis kaj uzis aŭtomatan tradukilon sed eble la tradukoj estas tute eraraj. Ĉu vi bonvolas korekti kaj se vi havas tempon pluredakti la lernolibron?

Amike,

Verdulo

Dankon pro la flatega mesaĝo Verdulo. Mi bedaŭrinde ne komprenas la ĉinan. Mi vizitas ĝin nur por kunligi artikolojn. Se mi havas demandojn mi skribas ĉefe en la angla. Amike Gangleri | Dh | D 19:55, 20. Apr 2005 (UTC)

Kara Gangleri, bonvolu rigardeti al (la nulfraza artikolo) ro:Antoni Grabowski kaj laŭ eblo iomete ektraduki (?). Amike, pardonpete -- Montanesko 23:04, 30. Apr 2005 (UTC)

Ni kune tradukas la artikolon ĉe ro:Antoni Grabowski. Gangleri | Dh | D 20:25, 1. Maj 2005 (UTC)

Artikolo de la semajno

Kara Gangleri, ĉu vi kiel administranto povus meti ligon de la Redakta subportalo al Vikipedio:Artikolo de la semajno, tiel ke pli da homoj ekscios pri ĉi tiu plano kaj kunlaboros pri ĝi. Prefere metu la ligon en la keston "Por la redaktanto". Dankon! Marcos 11:44, 2. Maj 2005 (UTC)

Ĉu vi povus helpi al mi? Mi ekhavis roboton ĉe os:, tamen ne plene kapablas ĝin uzi. Mi bezonas simplan skripton por generi jar-paĝoj kaj dat-paĝojn. Dankon! --Slavik IVANOV 04:31, 17. Maj 2005 (UTC)

Uzanto HedgeHog jam helpas pri la skripto. Tamen mi dankos vian helpon en aliaj aferoj pri os:User:IronBot --Slavik IVANOV 15:18, 17. Maj 2005 (UTC)

Kornvala vandalo

Sa!

Ŝajne vandalo lasis "mesaĝon" (mesaĉon!) al vi ĉe [3].

Bab 16:55, 19. Maj 2005 (UTC)

Vikipedio:Babel

Mi ĵus kreis kelkajn "babel"-ajn katerogiojn kaj ŝablonojn por nia vikipedio. Kiel fari por ke la vikipediistoj vidu ilin kaj povu uzi ilin?

Vikipedio:Babel
fr
Cette personne a pour langue maternelle le français.
eo
2
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per meza nivelo de Esperanto.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo

Corinne Daudier 17:09, 1. Jun 2005 (UTC)

Stimmen

Hello Gangleri, thank you for your voting.

If I understand correctly, you voted from two other wikis and Esperanto Wikipedia. As you know, every voter have only one vote by person. You can vote from anywhere you have over 400 edits, but you have to choose one project from which you would vote.

I stroke the older vote(s) and left the latest one. If you would like to change your vote again, please vote from the wiki you have voted last time.

Dankon! --Aphaia 03:31, 30. Jun 2005 (UTC)

Halo

Saluton, ĉu vi laciĝis aŭ agadas nun ĉfe en aliaj vikioj? Mi apenaŭ vidas vin tie ĉi. Do, mi havas teknikan problemon kaj mi petis vin helpi min, ĉu al kiu mi devas sciigi la aferon.

Se mi redaktas, mi ne povas uzi la unuan 2 butonojn (dikiga kaj kursiviga butono). Kion vi opinias?

Ankaŭ kontrolu la bildon ĉe levoforto, ĉar mi ne povas vidi la dosieron de flugmaŝino- eble pro x-sistemo. Amike Narvalo 11:18, 22. Jul 2005 (UTC)

Esperantigado

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post diskuto, REKOMENDAS:

a) Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiuj aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj, malgraŭ rekomendi ĝian pliprecizigadon, ĉefe pri prononchelpo kaj transalfabetigaj sistemoj; tio signifas, inter alie:

  1. Kiel ĝenerala regulo ne esperantigi proprajn nomojn; ĉiuj nomoj troviĝu je la originala formo, kun alidirektiloj el la eventualaj esperantigoj;
  2. Escepte al antaŭa regulo, esperantigu nomojn de landoj, subŝtatoj, historiaj regionoj kaj metropoloj (grandaj urboj) kiuj kutime estas esperantigataj. Ili troviĝu je la koncernaj titoloj, kun alidirektilo el la originala nomo.
  3. Nepre klopodi klarigi per esperanta alfabeto (aŭ ankaŭ IFA-alfabeto) la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve;

b) Se iam nomo estis esperantigita, ĉefe en publikaĵoj, dum kongresoj aŭ de especifaj grupoj:

  1. Klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.

Ankaŭ mi interkonsentas, ke ni povas uzi la vere esperantajn titol-ligojn en alilingvaj vikipedioj (per simpla kopiado de la titolo). Robotajn korektojn kaj similaĵojn mi ne kapablas fari. Narvalo 12:00, 5. Okt 2005 (UTC)

Helpu pri ŝablono, vi ja spertas

Saluton! Antaŭnelonge mi faris ŝablonon Ŝablono:Rusia urbo kaj tute bone uzis ĝin, sed aperis konsilo aperigi koordinatojn en tiu ŝablono laŭ la maniero de la ŝablono Ŝablono:Koordinatoj gm. Mi, do, faris ŝablonon Ŝablono:Rusia urbo 2, sed ĝi komplete misfunkcias, vidu Ŝablona diskuto:Rusia urbo 2. Mi eble povus solvi la problemon, sed kredas, ke vi pli rapide faros tion. -- Slavik IVANOV 01:06, 26. Okt 2005 (UTC)

Babel-ŝablonoj

Reinhardt, bonvolu noti, ke en la e-lingva vikipedio oni uzas por Babel-ŝablonojn ne la nomon "User", sed "Vikipediisto". Lastatempe vi redaktis plurajn ŝablonojn kun tiu misa nomo, ekzemple Ŝablono:User yi-3. Bonvolu korekti tion al Ŝablono:Vikipediisto yi-3 kaj analoge la reston, kaj ankaŭ ligi la ŝablonojn per kategorioj ene de si kaj la ĉefan kategorion de la lingvo al la kategorio Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo. Vidu ekzemple la Babel-ŝablonojn ĉe mia vikipediista paĝo por ekscii, kiel ili nomas kaj kiel oni faras tiun ligadon. Dankon pro via kunlaboro! --Blahma 01:01, 23. Nov 2005 (UTC)

Ŝablonoj

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:11, 3. Jan 2006 (UTC)

Mencheperre

Mi fakte ne trovas spurojn de Mencheperre, kiu iam aktive zorgadis pri la eo-vikivortaro kaj ŝajne nun tute malaperis. Arno Lagrange  06:18, 14. Mar 2006 (UTC)

Specialaj signoj

Estadas diskuto (precipe kun rusaj eo-vikipediistoj) pri taŭgeco de enmeto de redaktilo por specialaj signoj. Mi laŭ la modelo en fr:wp enmetis ilin, sed kelkaj riproĉas ke tio tro kostas al ili (da tempo, da mono). Proponita solvo estas ke enmetuilin kiu bezonas en sian pesonan monobook.js Alai solvo estus ke ili estus elekteblaj el "preferoj". Ĉu vi povus iel sugesti tion al niaj evoluigistoj ? Dankas Arno Lagrange  06:18, 14. Mar 2006 (UTC)

Ea vikipedio jes, estas internacia, sed dum redaktado reale oni uzas literojn kun supersignoj reale ege-ege malofte. Kiel multe foje vi mem uzis la signojn en Ea vikipedio? Maksim 11:07, 15. Mar 2006 (UTC)
Mi ofte serĉadas por certaj signoj multhore. Oni rimarkas la problemon nur kiam oni ne trovas ilin. Ŝablono:HTML Entity Names entenas nur kelkajn. Por fari multkaraktrajn ŝanĝojn oni bezonas plurajn horojn. Tiam ĉia helpilo bonvenas. Amike Gangleri | Th | T 14:31, 15. Mar 2006 (UTC)

Administaj rajtoj ĉe la kunprojektoj

Mi refoje atentigas vin (ĉar mia antaŭa atentigo ŝajne ne konserviĝis) ke ni ja ricevis la petitajn administrajn rajtojn ĉe la kunprojektoj

El http://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=Special%3ALog&type=rights :

  1. 14 mars 2006 à 13:44 Romihaitza Changed group membership for User:ArnoLagrange@eowikiquote from sysop to sysop, bureaucrat
  2. 14 mars 2006 à 13:43 Romihaitza Changed group membership for User:ArnoLagrange@eowiktionary from sysop to sysop, bureaucrat
  3. 14 mars 2006 à 13:40 Romihaitza Changed group membership for User:ArnoLagrange@eowikibooks from to bureaucrat
  4. 14 mars 2006 à 13:38 Romihaitza Changed group membership for User:Gangleri@eowiktionary from to sysop

La 13-an oscar aldonis ke ni kreu petpaĝon por administraj rajtoj kaj subskribis done, kaj la 14-an Romihaitza ja faris ĝin resubskribis done kaj la peto estis arkivita.

Vidu mian komenton je http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Administrantoj_por_la_kunprojektoj

Arno Lagrange  13:46, 18. Mar 2006 (UTC)

Mi aldonas ke mi krome, kia burokrato donis al vi adminstrajn rajtojn en la du aliaj projektoj.AL

Sprachfrage

Hallo Gangleri, Du hast in der schwedischen WP geschrieben, dass Du in Timisoara gelebt hast. Auf Deiner Vorstellungsseite steht, dass Deutsch Deine Muttersprache ist. Gibt es in Timisoara eine deutschsprachige Sprachinsel? Entschuldige, wenn diese Frage dämlich ist, aber ich habe leider keine Ahnung, nur ein Interesse. Viele Grüße von Krusbäret in der schwedischen und Elchjagd in der deutschen WP, Petra, 217.208.29.52 17:18, 11. Maj 2006 (UTC)

Einst lebten Zehntausende deutschsprachige Bewohner in Temeswar. Zu Deiner Frage, die ich nicht dämlich finde, fällt mir sowohl der Abzählreim "Zehn kleine Negerlein" als auch "tsen brider zenen mir gevezn" – "{{{2}}}" ein. Im Selbstverständnis waren viele Deutsche / bekannten sich als Deutsche. Die meisten sind weg ... Gruß aus München Gangleri · Th · T 21:40, 11. Maj 2006 (UTC)
Vielen Dank für Deine Antwort! Mein Interesse rührt u.a. daher, dass ich in meiner Doktorarbeit zum Thema "deutschsprachige Migrantenliteratur", die ich vor zwei Jahren an der Universität Uppsala verteidigt habe, auch einen Roman von Catalin Dorian Florescu behandelt habe. Dabei bin ich davon ausgegangen, dass seine Muttersprache Rumänisch war und an die Möglichkeit seiner Verbindung zu einer deutschsprachigen Minorität gar nicht gedacht! Weißt Du zufälligerweise etwas darüber? Allerdings beschreibt er in seinen autobiographischen Romanen ja u.a. den Sprachlernprozess, den er in Zürich durchmachen musste. Er kommt aus Timisoara. Gruß aus Västerås!217.208.29.52 09:08, 12. Maj 2006 (UTC)

my signature

[[{{SUBST:ns:user}}:Gangleri|Gangleri]] · [[{{SUBST:ns:user_talk}}:Gangleri|T]] · [[m:user:Gangleri|m:]] [{{SUBST:localurl:m:user talk:Gangleri|action=history}} Th] · [[m:user talk:Gangleri|T]] · [[m:special:Emailuser/Gangleri|email me]] · 
<br />
~~~~

generates:
Gangleri · T · m: Th · T · email me ·
Gangleri · T · m: Th · T · email me · 23:40, 25. Okt 2007 (UTC)


Helpalvoko por germana vikipedio

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe iu Weissbier kontribuoj faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 02:58, 21. Nov 2007 (UTC)

Salutnomŝanĝo

Ekranbildo de uzulpaĝoj de Gangleri en eo:Vikipedio eo:vikivortaro kaj yi:Vikipedio

Estimata ! mi laŭ via peto ŝanĝis vian salutnomon ankaŭ ĉi tie. Ĉiuj viaj subpaĝoj estas ankaŭ movitaj sub via nova salutnomo. Sed strange la salutnomo ne aperas en la titola linio (vidu apudan ekranbildon) dum la ligilo aperas sub html-kodo : %D7%9C%D7%A2%D7%A8%D7%99_%D7%A8%D7%99%D7%99%D7%A0%D7%94%D7%90%D7%A8%D7%98 (ne tre legebla eĉ por tiuj kiuj kapablas legi hebreajn literojn). Nur ĉe ligiloj kaj en la foliumila titolo videblas Vikipediisto:לערי ריינהארט. Verŝajne estas problemo kun elteno de unikodaj signoj, sed vi verŝajne kapablos solvi tion. (La problemo ne aperas ĉe wikt:Vikipediisto:לערי ריינהארט). Se vi bezonas denove miajn burokratajn rajtojn por renomi vin denove, bonvolu nur peti. Laste : la klarigojn kiujn vi provizis al mi (" La transkribo de « לערי ריינהארט » estas « lɛʁi ʁɑjnhɑʁt » "), bonvolu enmeti en vian vikipediistan paĝon. Arno Lagrange  08:32, 6. Dec 2007 (UTC)

Kantonoj de Usono

Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

MediaWiki:Gadget-EoMagicalConversion.js

Vi skribis, ke eblas enŝalti la konvertigon de ekzemple cx al ĉ ankaŭ en la komunejo, simple en la personaj preferoj. Pardonu mian naivan demandon: Ĉu vi povus iom pli detale klarigi kiel fari tion???

Aidas 20:47, 27. Mar 2008 (UTC)

Mia demando sur meta

Saluton, לערי ריינהארט. Vi havas demandon de mi sur via diskutopaĝo de meta. Mi ĝojus, se vi povus helpi al mi resp. la suprasoraba vikipedio. Ĉar temas pri problemo pri la interfaco-aldonaj skriptoj (gadgets). Kore --Tlustulimu 15:22, 29. Maj 2008 (UTC)

Saluton. La problemo subite foriĝis. Kore --Tlustulimu 17:52, 30. Maj 2008 (UTC)

Igu uzantojn reviziantoj

--Arno Lagrange @ 21:12, 18. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:InterWiki

Forigo
Saluton לערי ריינהארט, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:InterWiki".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--→ Airon 22:00, 14. Apr 2010 (UTC)


Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min!

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Ŝablono:Bibliotekoj

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Bibliotekoj}}. Ĉu vi povus traduki la dokumentadon, uzante samtempe la ŝablonon {{dok}} (inter <noinclude> kaj </noinclude>)? Ne ĉiuj esperantistoj komprenas sufiĉe bone la anglan lingvon. Amike --Tlustulimu 10:10, 18 Aŭg. 2011 (UTC)

(+) La ŝablonon {{dok}} mi jam enmetis. Nun estas via vico traduki la anglaĵon. --Tlustulimu 10:19, 18 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi preparis la ĝisnunan laboron dum pluraj monatoj. Paciencu!. Mi aldonos plurajn ekzemplojn surbaze de [4], [5] kaj [6] . Vidu ankaŭ commons:category:VIAF inter project linking. Bv. legi de:projject talk:WikiConvention#Sprecher-Themen. Mi ne dormis lastajn du noktojn. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 10:29, 18 Aŭg. 2011 (UTC)
Kara mi provis ordigi iom aferojn ĉirkaŭ Bibliotekoj /Helpo /Projekto /Projekto/Enkonduko la ŝablono kaj ties subpaĝoj (/dokumentado /diskuto) Mi ekas orientiĝi. Mi faris sukcesan provon kun Tibor Sekelj pri kiu mi estas nun laboranta. Mi aldonis la kodon al mia vector.js : funkcias. Tamen ŝajnas ke worldCat estas tute malorda ccar per la identigilo estas nur 3 trafoj , dum per serĉo per la plen nomo estas 99 ! La projekto meritas maturiĝi por fariĝi alirebla se al ĉiuj, almenaŭ al pli multaj kontribuantoj. Ni bezonas bonajn klarigojn, por scii kiel elturniĝi paŝon post paŝo. Mi lasas tion nun kaj revenos pli poste. --Arno Lagrange @ 15:27, 21 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi atentigas vin ke {{Vivtempo}} entenas {{DEFAULTORDIGO}}, sekve kiam ĝi ĉeestas vi ne bezonas aldoni la alian; {{Vivtempo|<naskjaro>|<mortjaro>|<ordigŝlosilo>}} AL @ 15:43, 21 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi denove venas kun demando pri paĝfinaj ŝablonoj:
  1. kiel dirite ĵus supre {{Vivtempo}} anstataŭas {{DEFAULTORDIGO}} kaj estu metita tuj antaŭ kategorioj
  2. {{LigoElstara}} kaj {{LigoLeginda}} tuj anstataŭ interlingvaj ligiloj
  3. {{ŝ|Biblioteko devus troviĝi tuj antaŭ {{Vivtempo}}, ĉu ne ?

Se vi konsentas, ni estonte sekvu la saman regulon, ĉu ? Mi per AWB estas aldoninta kaj aldonaonta al 400 ceteraj paĝoj {{Projekto vizaĝoj}} kiujn mi foje devas kombini kun {{projektoj}}. tion farante mi provas ordigi la paĝfinojn. Bonvlu sciigii ĉu miprave agas. Kore AL @ 16:31, 31 Aŭg. 2011 (UTC)

Dankon pro la respondo / reago Arno! Mi ne scias kio estas "AWB". Bv. legi en:template talk:Authority control#known_bugs #002. Mi konsilas ordigi la kopieblajn objektoj are :
Bibliotekoj (aŭ la ekvivalentoj) estu unu linio antaŭ la ekvivalentoj de "Link GA" kaj / aŭ "Link FA", kutime tie sekvos interwiki ligoj; alimaniere oni ne trovos la ŝablonon pro estonta amaso da tradukoj Bv. ne provu diskutegi pri tio. Certe estos baldaŭ diskutego ĉe de:.
Necesas jena helpo: Mi ne sukcesis kontakti Stano Marĉek ĉar mi movade forestis longtempe. Ĉu vi rimarkis Projekto:Bibliotekoj/Ekzemplo kiamaniere kunligi movadan bibliotekon? Mi volas prezenti tion en Nurembergo dum mia prelego / laborgrupe la 10an de Septembro. Stano estas la unusola kiu povos ŝanĝi bretaro.net. Vi povas vidi ankaŭ de:user talk:GFHund#VIAF pri unuaj paŝoj ambaŭdirekti kunligi paĝojn per VIAF numeroj.
Mi bezonas helpon rilate specialigitan programon por robotoj. Mi trovis ke multaj datumoj estas fuŝaj kaj hodiau mi tovis novan cimon at no:. Ĉu Vi havas bonajn kontaktojn kun Ziko? Ĉu li ferias? Kiu povos traduki helpopaĝojn? / Kiu povos helpi poste?
Mi klopodos esti ĉe IRC #kavehoyz. Mi ĝis nun ne ricevis novan pasporton por Skype (uzantonomo "irelgnag". Unue daŭsis horojn ĝis ili sendis novan kaj kiam mi vekiĝis matene ĝi ne plu estas valida. La prozeduron oni nur post jarmiloj (?) povas uzi denove ... ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 17:11, 31 Aŭg. 2011 (UTC)

AWB = Vikipedio:AutoWikiBrowser. Provu ĝin ! ĝi povas esti tre oportuna por duonaŭtomataj taskoj. Bv pardoni ke mi ne respondas ĉiujn viajn demandojn: mi jam faras multajn taskojn por Vikipedio (laste Vikipedio:Bildo de la tago, Tibor Sekelj). Mi tute aprobas la iniciaton Projekto:Bibliotekoj sed nun tuje ne havas energion por partopreni. Post kelkaj tagoj mi iom eniĝos en la aferon, mi promesas! Mi tute ne havas apartan aliron al Stano nek al Ziko. Kun la lasta mi foje korespondis senprobleme. AL @ 05:36, 1 Sep. 2011 (UTC)

Kore salutas Yekrats 19:05, 18 Aŭg. 2011 (UTC).

Korekto

Nuntempe redaktitaj kategorioj kaj simile la korekta nomo estas aŭtoro.--Crosstor 07:58, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Helpon!

Bonvolu helpi min, ĉar mi ne komprenas kial vi alidirektas el neartikola spaco al artikolo. (ekz. Vikipedio:Bibliotekoj/VIAF:58737551)Narvalo (diskuto) 21:05, 22 Mar. 2012 (UTC) Tiutipaj alidirektiloj ne ekzistas en la angla vikipedio. Narvalo (diskuto) 21:10, 22 Mar. 2012 (UTC)

Saluton Narvalo kaj dankon pro la demando!
Bv. unue vidi http://epo.librarything.com/author/chagallmarc . Temas pri librokatalogo tradukatan ekde unu semajno al Esperanto.
Se vi sekvas la ligojn kemencantajn ĉe Kiamaniere traduki Librarything-on? vi trovos kaj logojn al grupo Esperanto! kaj Helpu traduki LibraryThing-on kaj ligon al la paĝo de la ĉefa tradukanto Annix.
Per VIAF rilataj apartigilaj informoj (vidu VIAF) kaj per la instalo de commons:commons:VIAF inter project linking (vidu helpon en Esperanto commons:Commons:VIAF inter project linking/viaf.user.js Greasemonkey-Skript/eo) oni povas kunligi ajnaj paĝojn do ankaŭ Vikipedion en Esperanto kaj LinraryThing-on.
Vi pravas ke anglalingva Vikipedio ne havas nuntempe tiujn alidirektojn de alinoma spaco al Vikipedio. Mi tamen tiajn vidis en pluraj Vikipedioj ĝis nun. Temas ĉi tie pri estonta funkcio en MediaWiki:page aliases.
Bv. noti la "eo.Vikipedia - epo" ligon ĉe LT:Humphrey Tonkin ĝi simple uzas nur la VIAF numeron VIAF:92739316 en project:Bibliotekoj/VIAF:92739316
Mi malsanis dum pluraj monatoj kaj ne aktivis. Finfine mi retrovis "de:Lebensfreude" kaj daŭrigas mian laboron nun.
Simila kunligo de ttt-ejoj pere de VIAF numeroj okazas nuntempe ankaŭ rilate YIVO Encyclopedia vidu kaj http://www.yivoencyclopedia.org/ kaj gupon YIVO Encyclopedia kaj Group tags. La lasta ligo montras (en la dekstra verda sekcio Pri) LT paĝojn al personojn kun artikoloj en YIVO Encyclopedia, ĉiu el tiuj LT paĝoj havas mem kaj ligon al YIVO Encyclopedia kaj ligon al VIAF.
listo de similaj personoj gravaj por la Esperanto mondo troviĝas (en la dekstra verda sekcio Pri) ĉe Premioj kaj honoroj - unupaj ligiloj (#aboutBox).
Mi nun suprenŝutis amason da informoj. Mi esperas ke vi havos intereson por la afero kaj mem povas kunhelpi aŭ en la traduko aŭ rilate la kunligon de la ttt-ejoj. Bv. informi viajn amikojn pri la afero kaj inviti ilin. Ciu helpo estas bonvena! Kun elkoraj salutoj el Munkeno ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 09:28, 23 Mar. 2012 (UTC)
Mi ĝojas pri via resaniĝo, mi estimas vian entuziasmon, laboron, sed bonvolu noti, angla, germana vikipedio malpermesas similan alidirektadon http://de.wikipedia.org/wiki/Hilfe:Weiterleitung#Keine_Weiterleitung_zwischen_Namensr.C3.A4umen, http://en.wikipedia.org/wiki/Help:Redirect#Purposes_of_a_redirect. Mi plu ne komprenas kial tiu alidirekto, kial vi ne aldonas simple la koncernan retpaĝon ĉe fino de la artikolo? Narvalo (diskuto) 22:37, 23 Mar. 2012 (UTC)
Iu el vi, לערי ריינהארט mi kredas, sendis min ĉi tien, sed mi ne komprenas la tutan diskuton/disputon. Mi ne vidas la de Narvalo menciitan malpermeson en la ligitan anglan alineon, sed mi ankaŭ ne komprenas, kial oni uzas katalognumeron el alia sistemo kiel artikoltitolon tie ĉi. Iu el vi skribis ke "Temas ĉi tie pri estonta funkcio en MediaWiki:page aliases." Ĉu decidita estonta funkcio aŭ ĉu prognozata?--Haruo (diskuto) 01:36, 24 Mar. 2012 (UTC)

Dankon pro la reagoj! Unue mi volas substreki ke kutime oni preteratentas evoluojn el ekster sia ĉiutaga mondo. Mi mem ne estas bibliotekisto sed dum jaroj klopodis trovi taŭgan manieron kunligi nomojn de aŭtoroj kaj iliajn Vikipediajn artikoljn en diverslingvaj skribmanieoj (kiuj plurfoje uzas diversajn karaktrarojn). La grupo de diverslingvaj Vikipedio ĝis antaŭ duonjaro kaj verŝajne ĝis nun ne havas / trovis elegantan solvon por tiu ĉi problemo.
Bv. alrigardi http://viaf.org/viaf/7524651/ paĝon rilate Aristotelon kiu nun estas alidirektatta de Vikipedio:Bibliotekoj/VIAF:7524651. Ĉu dudeko da naciaj bibliotekoj kunlaboras vane dum jaroj? Verŝajne neniu demandis nin pri nia interkonsento, do ni devas malakcepti ilian laboron.
de:Vorlage:NORMDATENCOUNT#Parameter montras kiom da bibliotekistaj informaoj haveblas en datumbazo ligitan al germanlingva Vikipedio.
La bildo commons:Commons:VIAF inter project linking#eo: redirects montras kiamaniere aspektas la alidirektoj en esperantlingva Vikipedio se oni uzas la ĉisupre menciatan Greasemonkey skripton
En mia LibraryThing-a katalogo (statistiko) mi enhavas pli ol 17.000 de pli ol 7.000 aŭtoroj. Tie ĉirkaŭ du mil aŭtoroj jam havas ligojn al VIAF numeroj kaj aliaj bibliotekistaj informoj. La ĝisnuna helpilo estis farita lastsomere de amiko el Berlino. Bedaŭrinde ne troviĝis eblecoj antaŭenigi evoluon en MediaWiki verŝajne ĉar la temo estis tro speciala.
La situacio ŝanĝiĝis, ĉar per la esperantigo de LibraryThing-o tiu paĝo estas uzebla por nia komunumo. La kolego LevGalicia enhavas pli ol tri mil titolojn kun la etikedo Esperanto. Ni nun laboras rilate la scikolekton, kolektas informojn pri aŭtoroj, verkoj, serioj ktp. LibraryThing-o estas alia komunumo. Oni povas listigi siajn librojn kaj vidi kiuj amikoj havas la samajn verkojn. Tiu ne estas interesa por enciklopedio kiel Vikipedio. Tamen iagrade kaj la ttt-ejoj pritraktas la samajn temojn kaj la kunlaborantoj en ambaŭ komunumoj estas la samaj. Temas pri kompledigo de diversaj aspektoj.
Vi pravas se Vi mencias "entuziasmon". Entuziasmon por nia lingvo kaj por niaj vivmaniero oni ne povas pezi. Esperanto sukcesis ankaŭ pro la granda toleremo okazinta dum ĝia vivdaŭro. Necesas montri la saman toleremon por aliaj ideoj venkontaj. Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 03:02, 24 Mar. 2012 (UTC)
Kie oni uzas la VIAF numerojn? Malfacila demando. google search q=viaf+73885295 trovas 529 paĝojn por L. L. Zamenhof. Por google search q=viaf+7524651 la paĝo al Aristotelo aldonitan ĉi tie ĉi semajne oni trovas nur 60 paĝojn (ankaŭ ĉar la lasta VIAF numero nek estis aldonita al commons:, nek al en:, no, ru: ktp).. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 05:50, 24 Mar. 2012 (UTC)
Do, mi petas denove ne krei tiujn artikolajn titolojn por alidirekto, simple uzu la adreson de la koncerna retpaĝo ĉe la artikolfino. Mi ne volas plu priparoli viajn projektojn, sed se vi povas konvinki la uzantojn de la angla vikipedio pri similaj alidirektoj, ankaŭ mi akceptas tiujn. bonvolu legi ankaŭ en aliaj lingvoj, kiuj estas la akceptitaj alidirektoj Narvalo (diskuto) 17:48, 24 Mar. 2012 (UTC)

trovi solvon

Saluton Narvalo! Ĉu vi sugestas uzi alidirektigojn similaj al VIAF/96994048? Mi tre ĝojus pri tia sintakso por antaŭenigi la projekton Bibliotekoj. Vidu ankaŭ kategorion Ligoj al bibliotekoj kaj la amason da similaj paĝoj pere de la ligo special:Prefixindex/project:Bibliotekoj/VIAF: .
Por ligoj el aliaj ttt-ejoj al esperantlingva Vikipedio vidu ankaŭ http://epo.librarything.com/topic/134757#3309787 . Pluaj ekzemploj sekvos ĉi vespere.
Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 13:36, 25 Mar. 2012 (UTC)
P.S. Troviĝis pluraj gehelpantoj por la traduko de la libroemula paĝo LibraryThing-o esperanton. Oni povas sekvi la progreson ĉe: Helpu traduki LibraryThing-on. Dankon al ĉiuj gehelpantoj kaj gehelpontoj! Utilas viziti krome: Kiamaniere traduki Librarything? kaj la grupon Esperantlingvaj tradukoj.

Mi igis Ŝablono-Diskusto:Bibliotekoj alidirektilo al Ŝablono-Diskuto:Bibliotekoj#evoluigo de la .C5.9Dablono ĉar mi supozas ke "Diskusto" aperis pro mistajpo. amike --Arno Lagrange @ 19:26, 12 Maj. 2012 (UTC)

vikipediisto Eliott

Mi vidis kaj legis viajn afablajn komentojn de 2004 nur nun, pardonu. Mi ne plu kunlaboras en Vikipedio de jaroj.

Via maladminstrantigo

Estimata Reinhard! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2012/03/20 laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas --Arno Lagrange @ 17:19, 10 Feb. 2013 (UTC)

לערי ריינהארט, ĉu vi povus ion diri rilate al la propono por maladministrantigo? --KuboF (diskuto) 18:21, 12 Mar. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:59, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Ĉu vi vere voĉdonis kontraŭ la forigo? Mi havas la impreson, ke vian voĉon vi donis kontraŭ la komenta propono ŝovi la voĉdonon al alia loko, dum vi ja ne voĉdoni pri la porpono mem?! - Ĉu vi rapide povas kontroli, kaj se necese tion korekti? Mi havas la impreson, ke iu simple ŝovis vian voĉon ĉi-tien!DidiWeidmann (diskuto) 21:48, 29 Dec. 2013 (UTC)

Mi certe priatentos la portalon. One ne povas ŝanĝi la homojn. Subversive Aktionen kan man nicht verhindern, sie verwanden danach nur rafiniertere Methoden. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 22:20, 29 Dec. 2013 (UTC)
Do el la respondo al mia demando, devas konkludi, ke efektive iu falsigis vian voĉon, ke vi evidente ne voĉdonis kontraŭ mia propono? - Via kontraŭa voĉo rilatis do evidente nur al la propono trasigi la baloton al alia loko. Mi tion remetos en ordo: Mi jam kontrolis, estis PaŭloP, kiu ŝovis vian voĉaon al nea voĉo! Mi tamen invitas vin ankaŭ al la voĉdonado, esperante, ke vi apogas mian proponon. Se tiu portalo plu ekzistos, tiam ni devos eterne uzi grandan parto de nia laborenergio por okupiĝi pri pedofilio, ĉar Pangea ne povas esti lasita sen kontrolo. Almenaŭ mi ŝatus verki pri aliaj pli interezaj temoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 03:19, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kalumnio kontraŭ mia persono fare de Pangea – mi tial petas de vi lian forbaron

Kara samideano, la personaj atakoj kaj kalumnioj de Pangea kontraŭ mia persono nun prenis formon ne akcepteblan. Li publike akuzas min je krimaj agoj daŭre insultadas min, kvankam mi ja strikte obeis la regulojn de Vikipedio kaj en neniu momento mi insultis ĝis nun la personon de Pangea, mi diskutigis nur liajn kontribuojn! Oni eventuale povus al mi riproĉi, ke mi faris tre grandan bruon rialte al tiu-ĉi afero. Tamen en miaj tekstoj ne troveblas unu sola insulto aŭ falsa akuzo al la persono de Pangea. Oni devas ankaŭ sekvi la estiĝon de la tuta diskuto: Nome mi unue ja nur publike petis diskuton pri la enhavo de la kontribuoj kaj modifoj fare de Pangea en certaj tekstoj rilate al Pedofilio. Mi atentigis pri eraroj en tiuj tekstoj kaj pri la fakto ke certaj tekstoj liaj en la nuna formo estas simple politika propogando por afero, kiun almenaŭ mi konsideras fiaĵon. Estas evidenta, ke vikipedio malpermesas politikan propogandon kaj estas nature absurda, kiam poste tiu persono, kiu en tia maniero agas kontraŭ la regularo, akuzas, ke la interveno kotraŭ tia agitado estas politika propogando fare de tiu, kiu postulas la observon de vikiepdia neŭtraleco! Mi cetere en neniu momento postulis cenzuron de informoj, mi postulis nur ĉesigon de la politika propogando por pedofilia agitado (Pangea parolas pri pedofilia movado, tamen jam tio en si mem estas malkorekta esprimo, ĉar ne vere temas pri movado sed nur pri agitado de kelkaj individuoj) – kaj mi ne cenzuris ĝis nun ion, sed mi postulis en publika diskuto forigon aŭ korekton de certaj kontribuoj. La problemo estis, ke al miaj tute enhavaj argumentoj Panga reagis tuj nur per insultoj kaj atakoj kontraŭ mia persono. Fakte nur post tiuj ataktoj kaj inulstoj entute mi lanĉis la peton de la forigo de la Portalo Pedofilio! Mi en neniu memonto misuzis mian povon de administrano – se mi tion volus, mi ja simple povintus forbari Pangean. Malgraŭ gravaj insultoj, mi tion ĝis nun ne faris. Tamen nun pasis la limo kaj forbaro de Pangea post tiuj akuzoj – li publike akuzis min je krimaj agoj, kaj tio estas krima ago – nun objektive plenumiĝis la kondiĉoj por forbaro. Pangeo povintus per objektivaj argumentoj defendi siajn kontribuojn kaj la portalon, tion li en neniu momento faris, sed anstataŭe elektis dekomence kiel solaj argumentoj insultojn kaj falsajn akuzojn. Por montri, la diskuto komenciĝis per mia sekvanta interveno Unua kontribuo al la diskuto pri pedofilio. Anstataŭ per argumentoj Pangea reagis per la sekvanta frazo: La gravaj akuzoj kaj atakoj, insinuoj, tono, demagogio, delirado, trompema argumentado, arogantesko, fanatikismo, cenzuristaj intencoj, senĉesa persekutado, kompleta neklereco pri la temo diskutata kaj sinsekvaj sensencaĵoj kiujn la uzanto DidiWeidmann senĉese vomas kaj tenas jam de du tagoj min devigas ne alparoli al li persone, sed ĝenerale.. Kaj nun li al mi vorte riproĉas deliktan konduton. Oni ja rajtas ĉion esprimi en diskutejo, sed oni ne rajtas false akuzi kaj insulti personon. Li nomis min fanatikulo, demagogo, cenzuristo (kvankam mi ĝis nun nenion cenzuris – la forigo de la kandidatigo de la artikolo pedofilia movado kiel artikolo de la semajno estis laŭregulara bezono, pro la fakto, ke mi deprenis al la artikolo la kvaliton de leginda surbaze de pravaj mankoj rilate al neŭtraleco, objektiveco kaj kompleteco) – pro tiu konstanta kaj daŭra insultado mi tial petas vin en via funkcio kiel administranto, ke vi bonvolu forbari Pangean dum certa tempo de nia vikipedio. Mi tian forbaron ne deziras plenumigi mem, kvankam mi povus, ĉar mi ne volas mem agi kiel administranto en afero, en kiu mi estas partio. Tial mi petas vian helpon respektive, se vi neas la forbaron, tiam mi petas de vi, ke vi unuflanke almenaŭ admonu Pangean, ke li bonvolu ĉesi la kalumniadon kaj insultadon. En tia kazo mi petas, ke vi respondu al mi, kial vi ne forbaras Pangean. La forbaropeto ne rilatas al la enhavo de la diskuto pri pedofilio sed nur al la insultoj de Pangea kontraŭ mia persono! Amike salutas vin. (La saman mesaĝon mi sendo al du aŭ tri aliaj administrantoj, kiujn mi persone konas) DidiWeidmann (diskuto) 15:47, 1 Jan. 2014 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

Jes mi pretos kunlabori pri la flegado de la portalo almenaŭ unufoje semajne. ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 21:18, 11 Jan. 2014 (UTC)

Averto

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudita de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Diskuto pri la definita artikolo

Saluton, kara! Ĉu vi povus espimi vian opinion en la diskuto pri uzado de la definita artikolo? La afero estas sufiĉe grava, ĉar temas pri fundamenta lingvoprincipo.--RG72 (diskuto) 06:12, 17 Dec. 2014 (UTC)

Stevardelektoj 2015

Ĉu iun el ni kandidatiĝu?DidiWeidmann (diskuto) 12:49, 16 Jan. 2015 (UTC)