Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
mensogo
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Nuligis version 5735141 de EfrinEfrin (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 35: Linio 35:
== Stulteco ==
== Stulteco ==
Laŭeble vi ne uzu la esprimon stulteco, se vi redaktas artikolon de alies. Sufiĉas diri: pli bona esprimo aŭ simile.--[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 06:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Laŭeble vi ne uzu la esprimon stulteco, se vi redaktas artikolon de alies. Sufiĉas diri: pli bona esprimo aŭ simile.--[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 06:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

== Ŝanĝoj ==

Saluton, mi volas scii kial vi ŝanĝas nomojn kaj vortojn de multaj artikoloj sen antaŭa konsultado kun aliaj vikipediistoj kiam tiuj vortoj/nomoj same ĝustas. Oni devas kunlabori ne solule laŭplaĉe fari kion ajn. ---[[vikipediisto:AndyHM|AndyHM]] 3:23, 26 Aŭg. 2015 (UTC)

Kiel registrite je 01:28, 26 aŭg. 2015

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, EfrinEfrin!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 05:33, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Bonvenigo, kaj peto malrapidiĝi

Estimata!

Bonvenon al Vikipedio (aŭ re-bonvenen, se vi hazarde estas jama Vikipediano kiu nun revenas kun alia nomo). Estas ĝojinde kiam novaj samlingvanoj alvenas kaj pozitive kontribuas al Vikipedio. Mi tamen volas iom bremsi vian impeton, kiam vi ensturmas en nian komunumon kaj subite faras amasajn ŝanĝojn sen interkonsento.

Vi multloke anstataŭas "episkopujo" kaj "margrafujo" per "episkoplando" kaj "margraflando". Por kio utilas tio? Unu termino estas same tute bona kiel la alia. Kial ŝanĝegi "Kurlando" al "Kuronio"? Sufiĉas ke ambaŭ formoj estas jam menciitaj en la ĉefa artikolo mem.

Vi ankaŭ ŝanĝis "Egiptujo" al "Egiptio", kontraŭe al la jamaj diskutoj, voĉdonoj kaj interkonsentoj pri tiu demando en Vikipedio.

Vi kreis la strangaĵon Kategorio:Administraj teritoriaj entoj laŭ klasnomo. Kion ĉi tie signifu "ento", aŭ "klaso"??

Vi faris ĉion tion sen ajna antaŭa diskuto aŭ interkonsento, nek prezentis vin mem per uzanto-paĝo Uzanto:EfrinEfrin, kio estas afabla kutimo en nia komunumo.

Kelkaj viaj ŝanĝoj rekte daŭrigas antaŭan laboron de Uzanto:Eldizzino, kiu same malhavas uzanto-paĝon, kaj redaktas simile kiel vi. Ĉu EfrinEfrin kaj Eldizzino estas la sama persono?

Mi forte rekomendas al vi ke vi bridu vian ŝanĝemon. Ne faru tiaspecajn ŝanĝadojn sen antaŭa diskuto kaj interkonsento kun aliaj redaktantoj. Prezentu vin mem. Kontribuu per kvalita enhavo, kreu novajn artikolojn aŭ pliriĉigu jamajn kun bona teksto, sed ne iritu viajn samkomunumanojn per amasaj ŝanĝoj kun dubinda valoro.

Sincere, Moldur (diskuto) 08:40, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

Saluton, EfrinEfrin. Ĉu vi jam legis, kion hieraŭ skribis Moldur al vi? --Tlustulimu (diskuto) 16:25, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi samopinias kun ĉio antaŭa. Tamen mi timas, ke tiu uzanto ne atentas pri aliaj vikipediistoj, ĉar li ne respondas. Ĉu estas racia sinteno uzi kolektivan verkon por agadi malkolektive?--kani (diskuto) 18:48, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Nomado de sciencoj en Esperanto

Tamen pri tiu artikolo mi gratulas kaj bonvenigas.--kani (diskuto) 18:50, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Tamen nur ĝis kiam mi konstatis ke estas duoblaĵo kun Sciencnomo. Nun endas kunfandiĝo.--kani (diskuto) 18:53, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Necesas via respondo

Estimata kolego! Okazas diskuto pri viaj redaktoj. Via respondo tie necesas. Do, bonvolu respondi tie, laŭeble urĝe. Gamliel Fiŝkin 01:15, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Stulteco

Laŭeble vi ne uzu la esprimon stulteco, se vi redaktas artikolon de alies. Sufiĉas diri: pli bona esprimo aŭ simile.--Crosstor (diskuto) 06:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Ŝanĝoj

Saluton, mi volas scii kial vi ŝanĝas nomojn kaj vortojn de multaj artikoloj sen antaŭa konsultado kun aliaj vikipediistoj kiam tiuj vortoj/nomoj same ĝustas. Oni devas kunlabori ne solule laŭplaĉe fari kion ajn. ---AndyHM 3:23, 26 Aŭg. 2015 (UTC)