Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
→‎Mensogoj: Mensogo de AndyHM
Linio 694: Linio 694:
# [[Uzanto:Tlustulimu]]: "vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj" ([[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 19:59, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
# [[Uzanto:Tlustulimu]]: "vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj" ([[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 19:59, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
# [[Uzanto:Tlustulimu]]: "Protektis Vikipedio:Lingva angulo: per eviti sendiskutan aldonon de ne rilata teksto" [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Lingva_angulo&diff=5733345&oldid=5733343] ([[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 20:30, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
# [[Uzanto:Tlustulimu]]: "Protektis Vikipedio:Lingva angulo: per eviti sendiskutan aldonon de ne rilata teksto" [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Lingva_angulo&diff=5733345&oldid=5733343] ([[Uzanto:EfrinEfrin|EfrinEfrin]] ([[Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin|diskuto]]) 20:30, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
# [[Uzanto:AndyHM]]: "Saluton, mi volas scii kial vi ŝanĝas nomojn kaj vortojn de multaj artikoloj sen antaŭa konsultado kun aliaj vikipediistoj kiam tiuj vortoj/nomoj same ĝustas. Oni devas kunlabori en vikipedio, ne solule kaj laŭplaĉe fari kion ajn." [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:EfrinEfrin&diff=5735143&oldid=5735142]
:Ĝis nun tio dirita de mi estis vero: bonvolu ne diri ke mi mensogas je tio. Mia bonvolo ĉi tie estis provita delonge: vi devos ankoraŭ montri vian bonvolemon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:36, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
:Ĝis nun tio dirita de mi estis vero: bonvolu ne diri ke mi mensogas je tio. Mia bonvolo ĉi tie estis provita delonge: vi devos ankoraŭ montri vian bonvolemon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:36, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
::{{re|EfrinEfrin}} Via agado maloftigas la sufikson "uj" en artikoloj kaj kategorioj kaj tial iras en la direkton de forigo. Sed ni ne akceptos la plenumon de tio. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:12, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
::{{re|EfrinEfrin}} Via agado maloftigas la sufikson "uj" en artikoloj kaj kategorioj kaj tial iras en la direkton de forigo. Sed ni ne akceptos la plenumon de tio. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 20:12, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Kiel registrite je 01:33, 26 aŭg. 2015


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri lingvaj demandoj, tradukproblemoj, tradukiloj, terminoj, titoloj de artikoloj, stilo, gramatikaĵoj, alilingvaĵoj, redaktistaj temoj, ktp.
Lingvejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Almigrado kaj Enmigrado

Saluton. Ĉu vere ekzistas du sencoj? Ĉu vere estas diferenco inter Almigrado kaj Enmigrado? En PIV estas nur http://vortaro.net/#enmigrado Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:34, 8 Jan. 2015 (UTC)

Novaj administraj unuoj en Francio

Ĉi-monate Francio faris kelkajn ŝanĝojn en siaj administraj unuoj, kaj mi ne certas pri la nomo, kiun ili havu en Esperanto.

  • La regiono Centro estis alinomita al Centre-Val de Loire. La tradicio en la Esperanta Vikipedio ŝajnas, ke regionoj havas esperantigitan nomon. Do kio pli taŭgas? Centro-Luarvalo? Centro-Valo de Luaro? Io alia?
  • Estis kreita Métropole de Lyon, areo kun unika statuso, kies kazo ne estas tute klara (en diskutpaĝoj de la franclingva Vikipedio homoj ŝajne ne certas, ĉu ĝi estis apartigita de Rhône aŭ ĉu ĝi estas daŭre parto de ĝi). Iu kreis la artikolon Metropolo de Liono. Ĉu eble Metropolo Liono estas pli taŭga? Laŭ mia kompreno, "Metropolo de Liono" estas "Metropolo apartenanta al Liono" kaj "Metropolo Liono" signifas, ke "Metropolo = Liono", sed mi ne certas, kio estas pli ĝusta (tiu metropolo enhavas komunumojn ekster Liono).

Mutichou (diskuto) 14:03, 21 Jan. 2015 (UTC)

Mutichou, mi dankas vin, ke vi starigis la problemon. Mi persone uzas "Centro-Valo de Luaro", ĉar "Valo de Luaro" jam ekzistas kiel sendependa artikolo (redirektita al "Luaro"). --Dominik (diskuto) 14:09, 21 Jan. 2015 (UTC)
Por Métropole de Lyon, Metropolo Liono ŝajnus por mi pli taŭga (sama logiko ke por la kantonoj). En Francio kantonoj baldaŭ evoluos. Ĉu vi havas ideon por korekti ? Ĉu vi opinias, ke ni uzu vikidatumo ? --pino (diskuto) 16:38, 23 Jan. 2015 (UTC)

Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio

Ne estas klare kion signifas la akronimo NIIS en Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. Ĉu necesus aldoni post la nomo: IŜ aŭ Daiŝ, arabe Da'ish).--Riŝo (diskuto) 17:04, 29 Jan. 2015 (UTC)

Kolinda Grabar-Kitarović

Kolinda Grabar-Kitarović (prononcita [kȏlǐndǎ gr̩abâr̩ ilaroǎːr̩oʋĝi͡ɕ]. La prononcindiko ŝajnas fuŝa!--Riŝo (diskuto) 09:40, 11 Feb. 2015 (UTC)

Atentu Riŝo! Temas pri elparolo en la ANGLA vikipedio! --Dominik (diskuto) 09:58, 11 Feb. 2015 (UTC)
Tamen la indiko estis fuŝa, nome ĉe la lasta nomparto. Mi ĵus korektis tion. --Tlustulimu (diskuto) 10:08, 11 Feb. 2015 (UTC)

Uzanto:Longharulo kreis tiun ĉi kategorion kaj movis al ĝi ĉiujn artikolojn, kiujn mi antaŭe indikis kiel apartenaj al Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanio. Mi tute ne interesiĝas pri -io/-ujo diskuto, sed havas nur demandon: ĉu tiu ĉi afero tiom gravas, ke oni bezonas malplenigi unu kategorion kaj krei la alian, kiu ne havas intervikiojn, nek estas metita en iu ajn alian kategorion pri Germanio, do tute perdis ajnan ligon al tiu ĉi lando en la kategoria hierarkio? Mi pensas ke pluraj tiaj agoj okazis.--RG72 (diskuto) 15:48, 12 Feb. 2015 (UTC)

Jes, ĉi tiun kategorion mi kreis, ĉar ĝi antaŭe ne ekzistis. Se mi vidas miajn kontribuojn, vi vidas, ke mi verkas la artikolon pri gotika arĥitekturo, kaj kreis kaj kreas multecon da flankaj artikoloj, kaj se ne ekzistis aŭ ekzistas taŭga kategorio, mi kreis ĝin. Intertempe mi alklakis tiun ĉi subartikolojn, rimarkante, ke Uzanto:ThomasPusch parte forigis ĉi tiujn kategoriojn, parte kreis paralelajn, por enŝovi tien la artikolojn el ekzemple Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanujo en Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanio. Ne, ĉar io estis malĝusta aŭ fuŝa, sed ĉar li evidente militas kontraŭ laŭfundamentaj sufiksoj kaj literoj. Mi nur komencis rekonstrui la antaŭan staton.--Longharulo (diskuto) 16:50, 12 Feb. 2015 (UTC)
Tute ne temas pri tio ke mi pro personaj preferoj "evidente militus kontraŭ laŭfundamentaj sufiksoj kaj literoj", sed pri laŭorda vikipedia diskuto pri forigo de duoble kreitaj kategorioj. De tie eblas ripeti ke "pri internaj ligiloj de artikoloj la sistemo de alidirektiloj bone funkcias kaj ebligas permesi du aŭ plurajn ĝustajn variaĵojn de titoloj, tamen en la sistemo de kategoriigado nepre devas esti unu titolo po kategorio. Principe la landnomaj formoj de finaĵoj -ujo kaj -io same ĝustas kaj same permeseblus, sed praktike dekomence en Vikipedio por kategorioj uziĝis la dum la lastaj 30 jaroj en presitaj tekstoj kaj fakta lingvouzo multe pli kutima "-io"-formoj, kaj rompi tiun konvencion per kreo de paralelaj samtemaj kategorioj ("Baluĉio", "Beluĉio", "Baluĉujo", "Baluĉistano" kaj "Baluĉlando" aŭ simile) fiaskigus la praktikan utilon de la kategoria sistemo. Estas iom ĝene, konkrete decidi kategorian konvencion inter pluraj same ĝustaj formoj ("Urboj de Ikslando", "Urboj en Ikslando", "Urbo de Ikslando", "Urbo en Ikslando"...), sed nepre necesas tia konvencio (ĉi-kaze "Urboj de Ikslando"). La forigo de la duoblaj aŭ pluroblaj kategorioj tute sencas kaj necesas. Misiantoj pri landnomaj formoj de la tradicia "-ujo"-finaĵo simple ĵetu sin al kreo de bonaj, longaj, informriĉaj tutnovaj artikoloj kaj donu al ili titolojn inkluzive de landnoma formo de "-ujo"-finaĵo." Maligi la funkcion de vikipediaj kategorioj, per kreo de novaj duoblaj kategorioj "kiuj ne havas intervikiojn, nek estas metitaj en iu ajn alian kategorion pri Germanio, do tute perdis ajnan ligon al tiu ĉi lando en la kategoria hierarkio", en sendiskuta malrespekto de antaŭa vikipedia diskuto, estas ago tute malutila (emocie estus diri "sabota" aŭ "vandalisma", sed mi ne volas kirli emociojn) por Vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 10:51, 13 Feb. 2015 (UTC)
Sendepende de prefero de unu aŭ alia kategorio: Kiu kreas novan kategorio aŭ modifas ekzistantan kategorion ĉiam estas persone respondeca, ke la nove kreita kategorio estu ĝuste integrita al la kategoria sistemo! Do oni fakte ne rajtas krei kategorion, kiun oni ne enkategoriigas. Por doni ekzemplon: Iu kreis kategorion Inusloj en Stokholmo, sen enkategoriigi ĝin. Tiu kategorio memkompreneble apartenas al Kategorio Insuloj en Svedio kaj Kategorio Stokholmo. Do oni fakte povas formuli, estas malpermesita krei kategorion sen enkategoriigi ĝin!
Ĝis nun ambaŭ kategorioj Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanujo kaj Kategorio:Gotikaj konstruaĵoj en Germanio restas sen intervikioj.--RG72 (diskuto) 18:43, 7 Mar. 2015 (UTC)

Duoblaj kategorio "monato jaro" aŭ "monato de jaro"

Karaj mi vidas, ke diversaj kategorioj Kategorio:Junio 1989 kaj Kategorio:Junio de 1989 duoble ekzistas. Lingva demando: Fakte laŭ mi la prezpozicio "de" en datindikoj superfluas (temas fakte pri latinisma influo), oni indikas la daton "2-an de junio 1989", do fakte la kategorio lingve ĝusta devus nomiĝis junio 1989. Ĉar temas pri granda serio de multaj similaj kategorioj kaj amaso da adaptoj necesaj (supozeble takso por roboto), mi unue deziras, ke ni komune fiksu regulon pri la nomo de tiuj kategorioj por eviti modifon kaj malmodifon ... Mia konkreta propono: Kie la kategorio ekzistas duoble, oni forigu la version kun "de" kaj post ŝovo de ĉiuj elementoj al la ĝusta kategorio oni forigu la malĝustan. Kie ekzistas nur la versio kun "de" oni kreu la version sen "de" kaj tiam procedu same. Kie ekzistas nur la versio sen "de", oni devas fari nenion. DidiWeidmann (diskuto) 11:31, 14 Feb. 2015 (UTC)

@DidiWeidmann: Gramatike vi pravas: "de" ŝajnas superflua. Tamen, laŭ mi tiaj kategorioj mem estas superfluaj. En nia malgranda vikipedio nur kategoioj de "Kategorio:Jaro" (sen monatoj) estu sufiĉaj. Ni ŝovu la artikolojn sub monataj kategorioj al la gepatra kategorio.--Salatonbv (diskuto) 12:50, 23 Feb. 2015 (UTC)
Kara Salatonbv, se kiel vi diras, la kategorioj entute superfluas, tiam la problemo estas eĉ pli grava, ĉar mi ja nur konsuderis ilian duoblecon, se do superfluaj kategorioj ekzistus duoble, tiam des pli urĝe diskuti la aferon. Ĉu vi fakte pravas, mi ne jam analizis. Ni diru: Se kategorio ne enhavas almenaŭ 5 tekstojn kaj/aŭ dosierojn, aŭ 3 subkategoriojn, tiam ĝi verŝajne superfluas, krom se temas pri kategoria sistemo, en kiuj kelkaj eble ne enhavas multajn, sed frataj ja multajn tekstojn. Se la ĉefkategorio enhavas pli ol 100 tekstojn, tiam ja tamen subkategorioj estas avantaĝaj, kiam estas pli ol 200 tekstoj eĉ necesaj! Do fakte ni devas rapide analizi la konkretan kazon, kaj poste decidi, ĉu en tute forigi tiujn kategoriojn, aŭ ĉu forigi nur la "de"-duoblaĵojn. En la konkreta kazo necesas konsideri la tutan sistemon, ne nur unuopajn jarojn. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:09, 24 Feb. 2015 (UTC)
@DidiWeidmann: mi diris mian opinion ne nur ĉar monataj kategorioj estas etegaj kaj ne utilaj (kiel ne multaj aliaj vikipedioj havas tiajn kategoriojn), sed ankaŭ ĉar via lingva demando estas malfacile respondebla kiel ni vidis en VP:DD#unueco. Do, mi proponis forigi tiajn kategoriojn.--Salatonbv (diskuto) 10:37, 24 Feb. 2015 (UTC)
Kara diskuto mi fakte subtenas vian proponon de kompleta forigo. Mit tial formulas ĉi-tie etas voĉdonon. 11:29, 24 Feb. 2015 (UTC)

Kiu subtenas forigo de kategorioj monato de jaro/monato jaro

El la supra diskuto evidentiĝas, ke krom la duobleco de tiuj kategorioj montriĝas, ke ili ne estas sencohavaj. La prono ĝenerala estu do, ke dum la ĉefkategorioj ne superas 100 artikolojn estu nur la kategorioj jaro (ekzeplpo Kategorio:1960), monato Kategorio:Marto, jardeko, jarcento, jarmilo kaj malaperu ĉiuj aliaj kategorioj. (Alternativo estus konsekvence plenigi ilin).

Subteno de la propono (forigo de maluzataj datokategorioj)

  1. Por Por: DidiWeidmann (diskuto) 11:29, 24 Feb. 2015 (UTC)
  2. Por Por: kiel proponinto.--Salatonbv (diskuto) 12:10, 24 Feb. 2015 (UTC)
  3. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 7 Mar. 2015 (UTC)

Kontraŭ la propono (do konservo kaj plenigo de la datokategorioj)

Kontraŭ Kontraŭ: Mi starigas la principon : Kiam mi tradukas artikolon kiu enhavas deklaron de "Kategorio", kiu ne ekzistas en esperanto, mi kreas ĝin. Kompreneble, en la nove kreita kategorio, aperas nur unu artikolo, sed mi supozas ke se por la alia lingvo, ili konsideris utila la novan kategorion, ĝi devus utili estontece ankaŭ al esperanta vikipedio.

Laŭ via propono, kiu faros la laboron por krei la novajn kategoriojn kun pli ol 100 artikoloj kaj disigi la artikolojn? Forigi estas simple, disigi estas malsimple : temporaba laboro sen intereso por Esperanto kaj esperantistoj.

Ĉu kategorioj sen artikoloj ĝenas? Verŝajne ili estis kreitaj per roboto (por ŝpari esperantistan tempon, do des pli bone). Se iu dediĉis longan tempon al tiuj kreadoj, ĉu utilas perdi tempon por forigi ilin. Verŝajne laŭtempe ili pleniĝos. Do kial forigi ilin por poste rekrei ilin unu post la alia per tempo de esperantisto, kiu pli utilus en kreado de artikoloj.

Ĉu kategorioj kun nur unu artikolo ĝenas? Ĉiuj kategorioj komenciĝas per unu artikolo, ĉu oni devas tuj forigi ilin aŭ lasi ilin supozante ke pliaj artikoloj kreiĝos kaj aldoniĝos al ili.

Ĉu kategorioj kun malmultaj artikoloj ĝenas? Ili ĝenus en esperanto kaj ne en aliaj lingvoj. Por ekzemplo pri kategorio:katedraloj de Marne : Mi ja certas ke povas esti nur du artikoloj en tiu kategorio, sed ĉu pro tio mi devas forigi ĝin kiam tiu kategorio ekzistas en la franca vikipedio kaj estas logiko por krei tian artikolon por ĉiuj departementoj de Francio.

Estas tro malfacile ne sekvi la alilingvajn vikipediajn kategoristrukturon kaj inventi propran kategoristrukturon, kiun oni devos konstante evoluigi post la alilingvaj.--Xian-eo (diskuto) 10:17, 7 Mar. 2015 (UTC)

@Xian-eo:Laŭ mi tia kategorio ĝenas pro "malgranda kategorio sen potencialo por kresko" en:WP:SMALLCAT kaj "mallarĝa komunaĵo" en:WP:NARROWCAT (d:Q8646596). Do, nur franca kaj rusaj vikipedioj uzas tian kategorion kun malmultaj artikoloj de Kategorio:Aŭgusto de 1922.
Mi dankas vin pro krei Roland Dumas sed vi metis ĝin al Kategorio:Naskiĝintoj en Aŭgusto de 1922. Tiam, oni ne povis trovi lin en la pligranda Kategorio:Naskiĝintoj en 1922, mi ŝovis nur la artikolon tien. Do, la kategorio de naskiĝintoj de monato-jaro iĝis malplena, kiu estas tujforigebla (VP:K1). Ankaŭ Kategorio:Aŭgusto de 1922 havis nur unu suban kategorion kaj nun estas malplena.--Salatonbv (diskuto) 11:39, 7 Mar. 2015 (UTC)
Ne en ĉiuj okazoj temus pri "malgranda kategorio sen eblo kreski", ekz. "Naskiĝintoj en Januaro 1970" povus esti sufiĉe plena, ĉar tiaj homoj estas en sia plej bona aĝo kaj multaj el ili estas enciklopedie menciindaj. La afero, ke en Esperanta Vikipedio pri ili povas longan tempon ne esti artikolo estas alia afero, sed principe tiaj kategorioj havas eblo kreski. Se temus pri "naskiĝintoj en -1515", tiam vere estus malmultaj homoj, tamen, pro sistemeco mi tian kategorion tute akceptus (sed "naskigixntoj en Februaro -1515" estus tro malplena). Laŭ mi la demando estas trovi ekvilibron inter detaleco kaj uzebleco - "naskiĝintoj en monato jaro" jam ŝajnas al mi tro detala kaj mi ĝin (eble) akceptus nur se estus signife multegaj naskiĝintoj en koncerna jaro. Dum kreado de novaj artikoloj eblas eviti kopiadon de alivikipedia kategoria strukturo (des pli, ke tiaj strukturoj povas estis kontraŭaj unu al la alia), tio dependas ke konkreta okazo.
Por simpligi aldonadon de kategorioj al novaj artikoloj mi ankaŭ subtenas kreon de kategorio por (eĉ nur) unu artikolo (se tia kategorio povas kreski aŭ estas kreita laŭ iu sistemo). Ekz. EnhavTradukado multe pli bone traktas ekzistantan kategorion ol neekzistantan.
@Xian-eo: Mi opinias, ke indas krei kategorion nur, kiam oni en ege baldaŭa tempo (malmultegaj horoj) ĝin plenigas almenaŭ per unu artikolo. Se oni kreus tiajn kategoriojn per roboto, ili devas pleniĝi frue (mi konscias pri pluraj tiaj malplenaj kategorioj...). Estas sufiĉe temporaba kreadi tiajn malplenajn kategoriojn, poste ilin forigi kaj poste ilin rekrei pro necese ĉar finfine aperis artikolo por ili. --KuboF (diskuto) 14:12, 7 Mar. 2015 (UTC)

Rezulto

Ĉar neniu ŝajnas kontraŭi al la propono, ni komencu poluri la kategoriojn. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 11:16, 3 Mar. 2015 (UTC)

Rezulto (denove)

Ni havis 3 porojn kaj 1 kontraŭon. Multaj malplenaj kategorioj jam estis forigitaj kaj la aliaj en la listo Vikipedio:Roboto/Laboroj#Malplenaj_kategorioj ankaŭ estas malplenaj. Xian-eo kontraŭis al la propono, sed oni ne vidas lian klopodon por "plenigo de la datokategorioj". Eĉ por rekrei kaj aldoni multajn kategoriojn al taŭgaj artikoloj bezonas robotan laboron kun listo de laboroj. Se ne estos tia plano krei novan liston en kelkaj tagoj. ĉu ni finos la diskuton kaj petos al la roboto de KuboF por ekforigi la kategoriojn laŭ la nuna listo?--Salatonbv (diskuto) 11:26, 18 Mar. 2015 (UTC)

Stranga titolo

Mi trovis artikolon Ààààààààààààààààààààààààààààààààààààà. Estas ligilo al la angla, kiu regas ĝin, bonvolu fari la alinomadon aŭ agi alimaniere.--Crosstor (diskuto) 12:01, 23 Feb. 2015 (UTC)

@Crosstor: Dankon pro via notigo.
@Ludovica1: La titolo de via artikolo estis ŝovita sen lasante alidirektilon.--Salatonbv (diskuto) 12:33, 23 Feb. 2015 (UTC)

Kategorioj de "Turismo" aŭ "Vojaĝado"

Kiu estas pli taŭga por kategoriaj nomoj? Ŝajnas ke kategorioj de Turismo estas pli multaj sub Kategorio:Turismo laŭ lando. Sed ankaŭ estas tia kategorio kia Kategorio:Vojaĝado laŭ kontinentoj. Dima41‎ ŝajnas esti por "Vojaĝado" (Uzanto-Diskuto:Dima41#Turismo). Mi ne havas fortan opinion pri tio, do se estas interkonsento, oni eble kreos liston por Pywikipediabotisto aŭ mi provos uzi mian AWBn.--Salatonbv (diskuto) 04:13, 26 Feb. 2015 (UTC)

Oni povas vidi ke "turismo" en Esperanto-Vikipedio similas "vojaĝado". Vorto "vojaĝ-ad-o" estas kreita laŭ logiko de Esperanto kaj estas komprenebla de ĉiuj. Vorto "turism-o" estas malsimpla kaj nelaŭlogika (kaj povas esti konfuzita kun vorto de radiko "turo"). Laŭ mia opinio tio sufiĉas por bezono anstataŭigi vorton "turismo" per "vojaĝado". --Dima41 (diskuto) 12:07, 26 Feb. 2015 (UTC)
@Dima41: Mi komprenas vian opinion sed "turismo" estas BRO9 de AdE. En vikipedioj, krom d:Q61509 (vojaĝo) estas d:Q49389 (turismo) kiel alia sendependa artikolo: turism' estas internacia radiko.--Salatonbv (diskuto) 12:23, 26 Feb. 2015 (UTC)
Mi interkonsentas, ke vojaĝado havas pli malvastan sencon ol turismo, tiel la sen-interkonsentita, sen-diskutita amasa alinomado estas detruo de la longtempaj kontribuoj de vikipediistoj. Tiel, laŭ mi, Dima ŝajnas batali kontraŭ multaj longtempe akceptitaj titoloj, interkonsentoj. Bedaŭrinde, en nia Vikipedio jam ne svarmas tiuj kapablaj lingvistoj, kontribuantoj, kiuj povas brile argumenti kontraŭ tiaj agadoj.Narvalo (diskuto) 13:08, 26 Feb. 2015 (UTC)
Aliflanke, ĉu ne estus sufiĉe vojaĝo anstataŭ vojaĝado? http://www.reta-vortaro.de/revo/art/vojaĝ.html Narvalo (diskuto) 13:14, 26 Feb. 2015 (UTC)
Se oni rigardus PIV, tuj evidentus ke temas pri la malsamaj aferoj.

vojaĝ/i (ntr) 1 Iri, veturi por atingi alian urbon aŭ landon: mi vojaĝas en HispanujoZ; mi vojaĝas en HispanujonZ; returne ni vojaĝos tra ĜenevoZ; vojaĝi eksterlanden; Z. vojaĝis triaklase al Varsovio; estas ja io bela vojaĝi tiel familieZ. ☞ migri.[1]

turismo 1 Vojaĝado aŭ ekskursado por plezuro aŭ sporto: ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la espero de ia komerca akiroZ; la turismo pli k pli disvastiĝas en ĉiuj tavoloj de la socio; E. estas la nemalhavebla helpanto de turismo; kultura, seksa turismo. ☞ kampadismo.[2]

Do ĉiu turisto estas vojaĝanto, sed ne ĉiu vojaĝanto estas turisto. Oni ne samigu la kerne malsamajn aferojn neanstataŭigeblajn.--RG72 (diskuto) 15:32, 26 Feb. 2015 (UTC)

Tio ne sufiĉas ĉar 1) diferenco estas ne sufiĉe ega, do eblas forigi vorton "turismo" el vortaro kaj enciklopedio; krome samsignifa vorto (turizm) ekzemple en rusa lingvo havas pli vastan signifon kiel organizita vojaĝado; 2) en vikipediaj kategorioj temas ĝuste pri vojaĝado (moviĝado sin al iu loko en lando/urbo): ĝi kutime enhavas subkategoriojn pri transporto kaj hoteloj kaj vizitindaĵoj. Se estas kategorioj pri aferoj rilataj al vojaĝado do pri turismo jam ne bezonatas. Mi vidis (kaj parte korektis) ankaŭ alian eraron: flughavenoj ial apartenas al "turismo" dum transporto samtempe ne apartenas. --Dima41 (diskuto) 18:42, 26 Feb. 2015 (UTC)
Ĉu vi vere konsideras eta diferencon inter vojaĝoj de, ekzemple, dungito, kiu transportas pakaĵojn de unu loko al alia, ricevante monon por sia laboro, kaj turismado fare de la sama homo al ripozlokoj? Mirigas min viaj kuraĝaj proponoj "forigi vorton "turismo" el vortaro kaj enciklopedio". Se vi tamen volas reformi la lingvon, do unu interkonsentu tion kun la lingva komunumo, poste ŝanĝu vortarojn kaj nur poste apliku novajn regulojn. Ne inverse!--RG72 (diskuto) 04:58, 27 Feb. 2015 (UTC)
Ĉi tie temas pri ĉiaj vojaĝoj: la kategorioj enhavas informon pri vojaĝoj entute. Estas klare ke vortaro de neŭtrala lingvo ne povas enhavi milojn da vortoj kaj radikoj; mi tamen ne povas mem krei akcepteblan Esperanto-vortaron ĉar mi ne estas lingvosciencisto. Sed ĉi tie oni preferu ĝustajn kaj simplajn titolojn. --Dima41 (diskuto) 08:35, 27 Feb. 2015 (UTC)
Ŝajnas ne esti interkonsento pri la propono forigi kategorion de "turismo" aŭ krei nur "vojaĝado". Ĉu ni komencu unuigi ilin al "turismo"?--Salatonbv (diskuto) 00:30, 4 Mar. 2015 (UTC)
Manko de interkonsento signifas ke oni tute ne faru ŝanĝadojn. Unuigo al "turismo" (des pli fare de administranto) estus memvola decido kaj pro tio rajtigus al aliaj uzantoj ŝanĝadi ĉion laŭ propra volo sen iuj diskutoj. --Dima41 (diskuto) 05:24, 4 Mar. 2015 (UTC)
@Dima41: Ĉi tio estas manko de interkonsento pri la ŝanĝado de "kategorio:turismo" al "kategorio:vojaĝado". Se estas kontraŭo al la interkonsentita titolado, oni devas reanstataŭigi tian nekomunan ŝanĝadon de kategorioj ekz. [3] k. [4].--Salatonbv (diskuto) 08:07, 6 Mar. 2015 (UTC)
Interkonsento ne estas ankaŭ pri indeco de rea alinomado. En mia diskutopaĝo mi jam atentigis pri ekzemplo de estinta sendiskuta alinomado. --Dima41 (diskuto) 08:52, 6 Mar. 2015 (UTC)
Ĉu vi vere pensas, ke lasi nur Rusian kaj Vjetnamian kategoriojn "vojaĝado" en Kategorio:Turismo laŭ lando estas bona kontribuo al Vikiepdio?--Salatonbv (diskuto) 08:57, 6 Mar. 2015 (UTC)
Oni povas kunigi Kategorio:Vojaĝado laŭ lando kaj Kategorio:Turismo laŭ lando: ĉiuj ĉefaj subkategorioj apartenu al unu el ili. --Dima41 (diskuto) 10:48, 6 Mar. 2015 (UTC)
Bona ideo! Oni povas konsenti kunigi duoblajn kategoriojn. La demando estas kiun titolon ni elektos por ŝovi subajn kategoriojn kaj kiun alidirektilos. Estas strange, se ni elektus tiajn parojn:
--Salatonbv (diskuto) 11:06, 6 Mar. 2015 (UTC)
Tial mi antaŭe proponis ŝanĝi ĉion al "vojaĝado" (mi jam klarigis tion: temas fakte pri vojaĝado). El rusa Vikipedio kelkajn monatojn antaŭe estis tute forigita ŝblono pri "vidindaĵoj de Moskvo" kiel originala esploro. Mi certas ke bezotatas dekomence almeti priskribon al la kategorioj: post tio nomo de kategorioj ne estus grava. Ĉu vi komprenas kio devas aparteni al la kategorioj? Krome eble indas forigi Kategorio:Vizitindaĵoj en Rusio kaj similajn forlasitajn kategoriojn laŭ neklara temo. --Dima41 (diskuto) 11:32, 6 Mar. 2015 (UTC)
Vi ne unue proponis sed ŝanĝis kelkajn kategoriojn sen diskuto. Tial mi komencis la diskuton ĉe via diskutpaĝo kaj ĉi tiu sekcio. Post mia demando al la komunumo, oni ne atingis interkonsenton al la ideo ŝanĝi turismon al vojaĝado. Do, ni devas lasi ilin kiel "turismo". Kaj ne larĝigu la diskuton kiel "turismo" kaj "vidindaĵoj". Ili estas similaj sed multaj alilingvaj vikipedioj havas la ambaŭajn kategoriojn (d:Q6940048 k d:Q6155265). Sed ne "turismo" kaj "vojaĝado". Unu el ili estu alidirektilo.--Salatonbv (diskuto) 11:57, 6 Mar. 2015 (UTC)
Ĉu ni povos fini la diskuton?
  1. Estas ĉefa artikolo Turismo.
  2. Nur kelkaj kategorioj estis ŝanĝitaj al "Vojaĝado"
  3. Ne estas interkonsento por unuigi ĉiujn kategoriojn al "Vojaĝado".
  4. Do, ni ŝovos la kelkajn kategoriojn al la originalajn kun "Turismo"?
--Salatonbv (diskuto) 06:19, 14 Mar. 2015 (UTC)

Por Por: Mi subtenas.--RG72 (diskuto) 07:32, 14 Mar. 2015 (UTC)

Komento Komento: Laŭ reguloj pro manko de interkonsento oni ŝanĝu nenion krom kunigo de Kategorio:Turismo laŭ lando kaj Kategorio:Vojaĝado laŭ lando. --Dima41 (diskuto) 10:49, 14 Mar. 2015 (UTC)
@Dima41: Jes, ni ja kunigos la du kategoriojn. Tial ni devas elekti unu el la du kategorititolojn. Kaj "pro manko de interkonsento" pri viaj ŝanĝadoj, la kategorioj revenu al la statuso ŝanĝata nenion.--Salatonbv (diskuto) 11:52, 14 Mar. 2015 (UTC)
Mi alinomis aliajn kategoriojn sendiskute. Diskutado ekiĝis jam poste kaj montris mankon de interkonsento pri ĉiuj eblaj postaj alinomadoj. Do oni kontrolu por ke ne estu novaj ŝanĝadoj de kategoriaj titoloj. --Dima41 (diskuto) 15:04, 14 Mar. 2015 (UTC)
Ni ne faros novajn ŝanĝadojn de kategoriaj titoloj (el turismo al vojaĝado) pro klara manko de interkonsento. Bonvolu ne plilongigi la diskuton krom se vi pensus ke la kaoso de turismo kaj vojaĝado estus bona statuso por la enciklopedio. Amike,--Salatonbv (diskuto) 22:43, 14 Mar. 2015 (UTC)
Simple: "turismo" restu kiel turismo, "vojaĝado" restu kiel vojaĝado. --Dima41 (diskuto) 18:09, 15 Mar. 2015 (UTC)
Vi movis kelkaj kategoriojn al alia nomo sen diskuto. Neniu subtenis al via agado, sed kial vi ankoraŭ asertas, ke ni ne korektu vian rompadon de harmonio? Estas vi, kiu disigis kategoriojn de turismo al "turismo" kaj "vojaĝado".--Salatonbv (diskuto) 11:40, 18 Mar. 2015 (UTC)
Salatonbv, jen estas sama okazaĵo: unu uzanto faris sendiskutajn nomŝangojn, poste estis diskuto sen interkonsento, pro la malkonsento vi mem malpermisis alinomadon. Estu unu regularo por ĉiuj. --Dima41 (diskuto) 12:16, 18 Mar. 2015 (UTC)
@Dima41: Mi protektis dumtempe la paĝon ĉar estis redaktomilito. Kiu faris?--Salatonbv (diskuto) 12:20, 18 Mar. 2015 (UTC)
Vi konsentis kun unua (sendiskuta) alinomado kaj malebligis plue ŝanĝadi nomojn. Tie estas sama afero: mi alilomis laŭ sia prefero, do poste (laŭ la ekzemplo) oni ne ŝanĝu nomojn. --Dima41 (diskuto) 12:28, 18 Mar. 2015 (UTC)
Ni ne klare voĉdonis sed bonvolu kompreni tiel:
  1. Post la ŝanĝo de Uzanto:RG72 al "la", ŝajnas esti 3 por "kun la", nur 1 por "sen la".
  2. Post la ŝanĝo de Uzanto:Dima41 al "vojaĝado", ŝajnas esti 3 por "turismo", nur 1 por "vojaĝado".
Tial, en la unua kazo, ni ne devas korekti la ŝanĝon sen antaŭa diskuto, sed en la dua kazo ni devas.--Salatonbv (diskuto) 12:33, 18 Mar. 2015 (UTC)
Ĝis nun vi skribis nur pri interkonsento sed ne pri kalkulado de voĉoj. Kial voĉdonado ĉion decidu? Vikipedio ne estas balotujo. --Dima41 (diskuto) 12:41, 18 Mar. 2015 (UTC)
"ni provas solvi konfliktojn per interkonsentoj inter ĉiuj (aŭ la plej multaj) kundiskutantoj. Sed kelkfoje praktike ne eblas trovi tiajn interkonsentojn. Tia situacio foje necesigas balotojn" (Vikipedio:Baloto). Mi pensis, ke baloto ne necesis, sed ĉu ni eble bezonos tion por la du lingvaj preblemoj? Pardonu, ke mi nun estas tre okupita kaj mi eble ne povos preti tion baldaŭ.--Salatonbv (diskuto) 13:25, 18 Mar. 2015 (UTC)
✔ Farite Por unuigi la kategoriotitolojn, ni povas elekti la terminon "turismo". Bonvolu malfari la alidirektadon el "turismo" al "vojaĝado", se oni trovas ĝin. Vidu ankaŭ la diskutojn Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Baloto kaj Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Vandalismo_de_Uzanto:Dima. Dankon--Salatonbv (diskuto) 02:38, 22 Jun. 2015 (UTC)

Virina cirkumcido?

Kio estas plibona termino? Bv veni al Diskuto:Cirkumcido.--Salatonbv (diskuto) 07:14, 6 Mar. 2015 (UTC)

Franca administra nivelo 'intercommunalité'

Min ŝokis la konstato, ke en la ŝablonaj informoj pri francaj municipoj (kiujn mi prefere nomas tiel, anstataŭ 'komunumoj') la linio "intercommunalité" havas la esperantan titolon 'interkomunumreto'. Tio estas ne nur vortkonstrue groteska sed ankaŭ miskomprena, ĉar temas pri ia nivelo de kuniĝoaŭ kunlaboro, ne pri reto. Plej simple oni nomu tion 'municiparo' aŭ (se nepras daŭrigi tian uzon de 'komunum-') 'komunumaro'. —La komenton aldonis, sen subskribo, Moonbri (diskuto • kontribuoj)

Mi kreis tiun ŝablonon, sed ŝajne senpripense kopiis la vorton de iu jam ekzistanta paĝo. Mi konsentas, ke "komunumaro" estus pli bona. Mi ŝanĝos tion, se aliaj samopinios. Mutichou (diskuto) 11:01, 8 Mar. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi uzas komunumaro. --pino (diskuto) 14:03, 8 Mar. 2015 (UTC)
Mi tuj ŝanĝos la ŝablonojn {{Informkesto franca komunumo}}, {{Informkesto franca departemento}} kaj aliajn, se mi trovos. Mutichou (diskuto) 17:12, 12 Mar. 2015 (UTC)
@Mutichou: Ĉu vi ankaŭ alĝustigos la artikolojn? --Tlustulimu (diskuto) 17:30, 12 Mar. 2015 (UTC)
Ne, ĉar estas centoj da paĝoj, kiuj uzas la ŝablonojn. Sed mi ŝanĝis tiel, ke la malnova parametro "interkomunumreto" ankoraŭ funkcias. Mutichou (diskuto) 15:04, 13 Mar. 2015 (UTC)
@Mutichou: Estas bone, ke vi aranĝis la ŝanĝon uzante alternativajn parametrojn. Bedaŭrinde ne ĉiu faras tion.
Krome mi hieraŭ invitis germanon kun roboto. Sed li ekagos nur, kiam li havos la statuson. Sed pro la alternativaj parametroj tio certe ne urĝas. --Tlustulimu (diskuto) 15:15, 13 Mar. 2015 (UTC)

Konveksa presado

Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Konveksa_presado Laŭ mi oni tamen devus aldoni "reliefa presado", ĉar la averaĝa konsultanto (ne-matematikulo) serĉus ĝin per tiu termino.--Riŝo (diskuto) 16:00, 10 Mar. 2015 (UTC)

Ĉu vorto "tragedio" estas malneŭtrala?

Iom aliloke ekis diskuto pri tiu ĉi vorto. Dima41 insistas, ke tiu ĉi vorto signifas personan vidpunkton de aŭtoro, do maluzendas en Vikipedio. Miaj lingvaj argumentoj elĉerpiĝis, sed evidente malsufiĉas.--RG72 (diskuto) 04:04, 11 Mar. 2015 (UTC)

RG72, jen estas via artikolo: Terorisma atako en Beslan, okazinta de la 1-a ĝis la 3-a de septembro 2004 en la nord-osetia urbo Beslan, estis unu el la plej teruraj tragedioj en historio de nuntempa Rusio. Ĝi forte afekciis ne nur rusian, sed ankaŭ tutmondan publikon. Jen estas via neŭtraleco. --Dima41 (diskuto) 14:15, 11 Mar. 2015 (UTC)
Ĉu vi povas ne opinias murdon de kelkcent senkulpaj homoj, el kiuj duono de infanoj, terura tragedio? Mi rememoras plurajn okazaĵojn de la nuntempa rusia historio, sed vere ne trovas multajn kompareblajn. Se vi dubas pri forteco de la tutmonda kondamno, do legu almenaŭ ĉi tiun artikolon de la angla vikio (evidente ne tiom neŭtralema kiel vi dezirus: International response to the Beslan hostage crisis.--RG72 (diskuto) 15:49, 11 Mar. 2015 (UTC)
Mi ne estas anglulo. Bonvolu ne proponi anglaĵojn. --Dima41 (diskuto) 16:34, 11 Mar. 2015 (UTC)
Vi povas uzi aŭtomatajn tradukilojn laŭplaĉe. Legu ekzemple esperanto-version.--RG72 (diskuto) 16:37, 11 Mar. 2015 (UTC)

Certe neniu dubas la tragediecon kaj terurecon de la Beslana okazaĵo. Sed "tragedio" egalas, en sia figura senco, al "treege bedaŭrinda okazaĵo", "terure malfeliĉa afero" kaj tial mi ne opinias ĝin vere taŭga por enciklopedia artikolo: enciklopedio priskribas faktojn, ne bedaŭras ilin aŭ ŝokiĝas pro ili. "Tragedio" ne estas neneŭtrala, ĝi estas stile neenciklopedia, krom kun la teatra senco.

Vortoj kiel "bedaŭrinda", "malbona", "terura", "tragedia" aŭ "malfeliĉa" ne aperas normale en enciklopedia priskribo de okazintaĵoj. La vortoj, kompreneble, povas esti uzataj en citaĵoj aŭ en alia speciala kunteksto. Ekzemple, solenaj funebraj okazoj aŭ memortagoj aŭ asocioj de viktimoj aŭ monumentoj ja povas esti nomataj laŭ "la tragedio de Beslan". Tiel klariĝas plejmulto el la (entute kvin) vortoj "tragedy" en la Angla artikolo, sed ne nepre ĉiuj. En la Esperanta teksto la vorto "la (Beslana) tragedio" (sume 12 aperoj) estas uzata kiel nomo de la Beslana okazaĵo. Tamen, estas neniel certe, ke la Angla vorto "tragedy" kaj la Esperanta "tragedio" (aŭ "трагедия" aperanta 6-foje en la Rusa teksto) havas tute samajn signifojn kaj kromsignifojn. Ĉiuokaze, enciklopedio ne kondamnas okazaĵojn, sed ĝi povas kompreneble raporti kaj citi kondamnojn, se tiuj estas sufiĉe rimarkindaj faktoj.

Ne valoras militi pri unu vorto, sed mi flaras en la artikolo ankaŭ aliajn detalojn de neenciklopedia lingvaĵo. La afero tamen nun ŝajnas al mi tro politika, kaj mi volas neniel plu partopreni en la diskuto. Eble vi, RG72, ekzercos vin verkante ankaŭ artikolon pri la terorismaj atakoj en Orienta Ukrainujo, en la aktuala tragedio. --Surfo 18:50, 11 Mar. 2015 (UTC)

1. La rusa vorto трагедия kaj tiu esperanta "tragedio" koincidas en sencokampoj tute. 2. Mi ne tre interesiĝas pri la Donbasa milito, kvankam siatempe lanĉis kaj dum longa tempo prizorgis projekton StopFake Ukrainio. Se vi volas verki artikolojn pri "noblaj batalantoj por libereco de Ĉeĉenio", vi povos fari tion senprobleme, ja rilataj publikaĵoj abundas en la okcidentaj amaskomunikiloj. Tiuj ĝiĥadanoj ne tranĉas gorĝojn de okcidentaj ostaĝoj kiel iliaj ISIL-gefratoj, ili nur murdas infanojn en la fora Rusio, kio por iuj estas pardonebla aŭ almenaŭ komprenebla ago.--RG72 (diskuto) 19:03, 11 Mar. 2015 (UTC)
A ha! Tio estis la dolora punkto, sed vi verŝajne havas tute misajn suspektojn. Mi certe ne verkos pri viaj temoj, pri neniu el la tragedioj. Mi partoprenis ĉi tie nur por diri, kia laŭ mi estas normala enciklopedia stilo. Cetere, se mi verkus pri io rilata al viaj proponoj, mi certe ne uzus en (supozata) enciklopedio vortojn kiel "noblaj", kaj mi tre singarde rilatus ankaŭ al "libereco". Sed: aliaj landoj, aliaj tradicioj. En Esperantujo kreiĝas interesaj konfliktoj. Vi povas daŭrigi la babilon kun Dima41. Mi bedaŭras, ke mi okaze rimarkis ĉi tiun diskuton kaj iel kontribuis, kaj nun ŝanĝos mian kontraŭantan voĉon al sindeteno. --Surfo 20:39, 11 Mar. 2015 (UTC)
Vi pravas, por mi tio estas dolorpunkto malgraŭ manko de iu persona ligo al la afero. La teroristoj murdis eĉ ne rusajn infanojn, sed ĉefe osetojn, kiujn neniu ruso kapablus distingi de la ĉeĉenoj. Sed por mi ĉiu masakro de infanoj — ĉu fare de ĉeĉenaj bastardoj aŭ norvega Breivik — estas vera tragedio kaj dolorpunkto. Do mirigas min vidi ekzemple kiel iu eŭropa vikipediisto (laŭmemore pola) metis en la artikolon pri Ŝamil Basajev, organizinta tiun ĉi kaj aliajn masakrojn, lian fieran citaton pri "batalo por libereco". Evidente por iuj infana sango malsamvaloras depende de etno aŭ nacieco.--RG72 (diskuto) 05:57, 12 Mar. 2015 (UTC)
  • Mi ankaŭ pensas ke "tragedio" kaj "terura tragedio" signifas personan vidpunkton de aŭtoro. Laŭ PIV tragedio estas "Terure malfeliĉa okazaĵo" "malfeliĉa" ankaŭ signifas personan vidpunkton de aŭtoro. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:45, 12 Mar. 2015 (UTC)
Tio signifas ne personan vidpunkton, sed nur rangon de la afero. Pluraj aŭtoritataj fontoj konfirmis elstarecon de tiu ĉi evento kiel unu el plej tragediaj en la moderna rusia historio. La internacia reago same.--RG72 (diskuto) 05:57, 12 Mar. 2015 (UTC)
Kiel la aliaj diras, citu eksterajn fontojn, ekz. novaĵojn, artikolojn, kritikojn dirantajn "tragedio" (aŭ tragedy aŭ трагедия). Mi pensas, ke ne estas malfacile trovi tiajn fontojn.--Salatonbv (diskuto) 06:55, 12 Mar. 2015 (UTC)
Mi ne vidis tiujn postulojn antaŭe, sed se bezonate, tio facile plenumeblas. Jen ministroj pri eksterlandaj aferoj de Eŭropa Unio nomis tion "deep human tragedy". Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan nomas tion "brutal and senseless slaughter" kaj "terrorism, pure and simple" (tio aktualas por homoj, kiuj konfuzas militon kaj teroron). Human Rights Watch opinias tion tragedy. Aŭtoritataj okcidentaj eldonaĵoj nomas tion tragedy — ĉu The Telegraph, ĉu The Guardian. Ĉu mi daŭrigu?--RG72 (diskuto) 07:31, 12 Mar. 2015 (UTC)
Tre bone RG72! Skribu tion en <ref></ref> kaj neniu povos forigi tiajn informojn.--Salatonbv (diskuto) 07:38, 12 Mar. 2015 (UTC)
Sed mi uzis la vorton "tragedio" ne nur kiel pritakson fare de aliuloj, do pruvendan per referencoj, sed ankaŭ same kiel ĝi estas uzata en ĉiuj alilingvaj versioj de ci artikolo — kiel sinonimon de la vortoj "terura evento", "masakro", "amasbuĉado", "amasmurdo" ktp. Mi miras, ke la esperanto-versio estas sola kie tiu ĉi vorto estigis miskomprenon. Kaj tio estas sola artikolo pri terora atako eĉ en la esperanto-vikio, kie vorto "tragedio" estis konsiderata malneŭtrala. Ekzemple en eta artikolo Atakoj en Norvegio (2011) ĝi renkonteblas kvarfoje.--RG72 (diskuto) 07:57, 12 Mar. 2015 (UTC)
Se oni montras la referencojn de la vortuzo, esperanta vikipedio havos potencon iĝi pli bona ol iuj alilingvaj vikipedioj. Bonan feliĉon,--Salatonbv (diskuto) 08:08, 12 Mar. 2015 (UTC)
Bone, ĉi-vespere mi klopodos aldoni respektivajn ligilojn.--RG72 (diskuto) 05:27, 18 Mar. 2015 (UTC)

Nomoj de distriktoj de Kaluga provinco

Mi proponas alinomi artikolojn pri distriktoj de Kaluga provinco, ĉar ili diferencas de formo, uzata por administraj unuoj en Vikipedio, interalie por provincoj de Rusio. Anststaŭ aldoni al radiko a-finaĵon (ekz. Borovska distrikto) la verkinto kreas kunmetaĵon el la vortoj distrikto kaj nomo de la urbo kaj fine aldonas en krampoj informon pri provinco. Do rezulte aperas stranga kaj sensence longa kunmetaĵo kiel Distrikto Borovsk (Kaluga provinco), kiu prezentas nek esperantigon, nek sekvas rusian nomon (Borovskij). Foje la aŭtoro tute alinomas la distriktojn, ekz. Dzerĵinskij distrikto transformiĝis al Distrikto Kondrovo (Kaluga provinco), kiun eĉ neniu ruso povus trovi aŭ rekoni en tiom stranga formo. Mi proponas alinomi ĉiujn menciitajn artikolojn en simpla kaj laŭregula maniero: radiko (kutime nomo de urbo) + a-finaĵo + vorto "distrikto". Do anstataŭ Distrikto Borovsk (Kaluga provinco) estu simple Borovska distrikto.--RG72 (diskuto) 16:25, 13 Mar. 2015 (UTC)

Por la rusoj evidentas, ke la vorto Borovskij havas radikon de Borovsk-, por aliaj vikipediistoj tio ne evidentas. Kio, se la urbonomo finiĝas je a? Ĉu la a-finaĵo ne apartenas al vortoradiko? Do, ekregas la ĥaoso ĉie en la Vikipedio, danke al ofenditeco de Dima41. Esperanta Vikipedio jam bedaŭrinde trapasis sian nivelan kulminon kaj nun daŭre glitas ien...Narvalo (diskuto) 16:34, 13 Mar. 2015 (UTC)
Eĉ por mi kiel ruso foje ne evidentas kio estas radiko en nomo de respektiva administra unuo, pro tio kreante ŝablonojn kun nomoj de distriktoj mi ĉiufoje kontrolis tion. Feliĉe Dima41 estas ruslingvano, do senprobleme povas eltrovi ĝustan radikon de la vorto. Se vi preferas alian manieron, do proponu, eble ĝi estos pli efika.--RG72 (diskuto) 16:48, 13 Mar. 2015 (UTC)
Ĉi tiu sistemo estis uzata jam delonge. Antaŭ miaj redaktoj ĝi estis uzita por distriktoj de Kaliningrada provinco. Mi konsentis kun tia sistemo kaj klarigis tion aparte; ĝi bone funkciis dum pli ol jaro. Plia diskuto estas jene kaj jene. Kaj RG72 ĉesu ekadi diskutatojn pri apartaj paĝoj samtempe en multaj lokoj: mi verkis la artikolojn kaj kategoriojn dum vi preferas nur alinomadi laŭ propra vidpunkto. --Dima41 (diskuto) 17:03, 13 Mar. 2015 (UTC)
1. Diskuto pri artikolo eku en ĝia diskutpaĝo. Diskuto pri problemo aŭ grupo da artikoloj eku en diskutejo. Tre simpla logiko. 2. Nomoj de administraj unuoj de Rusio formiĝas surbaze de alia logiko (radiko + a-finaĵo + unuo) multe pli longe ol unu aŭ du jaroj kaj ĝin sekvis kreintoj de dekoj da artikoloj pri rusiaj provincoj kaj regionoj. Poste ĝin sekvis ĉiuj aliaj aŭtoroj en miloj da aliaj artikoloj, kie ili estas menciitaj. 3. Mi ne nur "alinomas artikolojn", sed ankaŭ verkis pli ol cent artikolojn sufiĉe profundajn kaj redaktis milojn da artikoloj kaj kategorioj. Se vi interesiĝas pri statistiko, vidu mian nomon en la listo de aktivaj uzantoj (la 14-a) kaj liston de miaj artikoloj en mia paĝo. Do ankaŭ tio estas ege malforta argumento por rompi plurjare sekvatan logikon kaj krei iun strangan sistemon laŭ kies logiko interalie aperu enigmaj administraj unuoj kiel Provinco Sankt-Peterburg, Provinco Jekaterinburg ktp.--RG72 (diskuto) 17:50, 13 Mar. 2015 (UTC)
Ĉu ni finos ĉi aferon? Finfine ni decidu, ĉu enkondoki la unikan nomsistemon de administraj unuoj aŭ sekvi tiun antaŭe aplikitan. Argumentoj de la ambaŭ flankoj estas elĉerpe prezentitaj en Diskuto:Distrikto Kondrovo (Kaluga provinco).--RG72 (diskuto) 05:27, 18 Mar. 2015 (UTC)
RG72, via propono ne estas antaŭe aplikita sistemo: vi elpensis ĝin same kiel mi. Tamen mi faris tion pro tuta manko de ĝusta aplikata sistemo - alimaniere mi ne povus verki artikolojn pri la lokoj. Vi sensence proponis amasajn ŝanĝadojn. --Dima41 (diskuto) 12:31, 18 Mar. 2015 (UTC)
Neniam antaŭe en la esperanta Vikipedio oni nomis administrajn unuojn laŭ skemo: nomo de unuo (distrikto, provinco ktp) + nomo de ties centro + nomo de pli alta administra unuo. Se vi trovos tiajn ekzemplojn, bv prezenti ilin. Kiel mi jam diris plurfoje, ni havas artikolon pri Sverdlovska provinco, ne pri Provinco Ekaterinburgo, kvankam temas pri la samaj lando, lingvo kaj administra sistemo.--RG72 (diskuto) 12:48, 18 Mar. 2015 (UTC)
Mi jam skribis pri estinta ekzemplo (distriktoj de Kaliningrada provinco). Pri administraj unuoj de Rusio tiam entute estis malmulte da informo: nur pri provincoj; pri distriktoj, urboteritorioj, aliaj administraj unuoj estis preskaŭ nenio, ne estis eĉ tradukoj de rusaj nomoj de unuoj. Krome vi donis neniun bonan argumenton por ŝanĝi ion: nur ke tio plej plaĉas al vi mem. --Dima41 (diskuto) 12:56, 18 Mar. 2015 (UTC)

Por ne ripeti jam plurfoje diritan, mi resumu. Mi proponas sekvi la saman sistemon, kiu ĝis nun estis aplikata al (rilate Rusion) provincoj, regionoj, aŭtonomaj distriktoj kaj federaciaj regionoj. Ĝi estas simpla kaj strikte sekvas reale uzatajn nomojn: nomo de unuo + tipo de unuo. Ekzemple: Sverdlovska provincoFerzikova distrikto. Dima41 inventis kaj aplikas tute alian sistemon: tipo de unuo + nomo de ties centro + nomo de pli granda unuo. Ekzemple Distrikto Ferzikovo (Kaluga provinco).

Mankoj de tiu sistemo: 1. Ĝi kontraŭas la nun uzatan nomsistemon, aplikatan rilate aliajn administrajn unuojn de la sama lando, lingvo kaj registaro. 2. Ĝi kaŭzas inventadon de tute novaj nomoj, ĉar pluraj distriktoj (same kiel provincoj) estas nomataj ne laŭ siaj centroj. Dima41 jam kreis la artikolon pri iu enigma Distrikto Kondrovo (Kaluga provinco) (en ĉiuj aliaj vikioj ĝi nomiĝas Dzerĵinskij distrikto). Sekvante tiun logikon ni devus alinomi Sverdlovska provinco al Provinco Ekaterinburgo, Leningrada provinco al Provinco Sankt-Peterburgo ktp.

Mi komprenas, ke Dima41 malkontentas pri nia malperfekta mondo kaj deziregas ŝanĝi ĝin. Li jam postulis forigi la difinitivan artikolon el Esperanto kaj forstreki la vorton "turismo" de vortaroj. Nun li volas alinomi administrajn unuojn de Rusio, kiuj malkongruas al lia logiko. Sed mi kredas, ke la tasko de Vikipedio estas ne transformi la mondon, sed priskribi ĝin. Do kiu nepre volas fari revoluciojn, iru al la barikadoj. Ni poste priskribos lian agadon en vikipedio.--RG72 (diskuto) 15:56, 18 Mar. 2015 (UTC)

En via "resumo" estas vero ne pli ol duono. Ĉio kontroleblas per diskutoj. --Dima41 (diskuto) 19:39, 18 Mar. 2015 (UTC)

Konstitucia Juĝejo

Kiu estas la ĝusta esprimo:

  • en: Constitutional review
  • de: Verfassungsgerichtsbarkeit
  • fr: Contrôle de constitutionnalité

Foje en eo aperis Konstitucia Juĝejo, ĉu tio estas akceptebla? Krome kiu estu membro de Konstitucia Juĝejo? Konstitucijuĝisto? Kiu estu gvidanto de Konstitucia Juĝejo? Konstituciestro? --Crosstor (diskuto) 08:48, 10 Apr. 2015 (UTC)

En la rusa estas uzata Конституционный суд, do laŭvorte Konstitucia juĝejo. Mi pensas ke tio estas trafa esprimo. Por aliaj mi proponas: membro — konstitucia juĝisto. Gvidanto — konstitucia juĝejestro.--RG72 (diskuto) 09:50, 10 Apr. 2015 (UTC)

ligo de paĝoj kun la sama informo en Esperanto kaj en la Nederlando

Ĉi tiuj paĝoj enhavas la saman informon en 3 lingvoj. Tamen ne estas ligo inter la esperanta versio http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_%C4%9Demelaj_urboj_en_Nederlando unuflanke kaj la nederlanda (http://nl.wikipedia.org/wiki/Lijst_van_stedenbanden_%28Nederland%29 aŭ angla versio https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_twin_towns_and_sister_cities_in_the_Netherlands aliaflanke. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pietermeneer (diskuto • kontribuoj)

@Pietermeneer: Mi malfuŝis la ligilojn kaj ligis la menciitajn artikolojn per Vikidatumoj. La tiea ero estas d:Q6644151. --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 12 Maj. 2015 (UTC)
Ĉu la maldekstre videbla menuero "Aldoni ligilojn" sub "Lingvoj" (apud dentoradeto) ĉe vi ne funkcias aŭ ekzistas? Kiun foliumilon vi kutime uzas? --Tlustulimu (diskuto) 08:14, 12 Maj. 2015 (UTC)

Japanaj regionoj

Saluton. Vidu la kaoson de la esperantigo en Japanaj regionoj. Estas kelkaj fontoj enretaj kaj libraj por

  • Kansajo
  • Kjuŝuo/Kiuŝuo
  • Okinavo
  • Ŝikokuo
  • Hokajdo/Hokkajdo
  • Honŝuo

Sed mi ne konas la aliajn. Ĉu ni, vikipediistoj, rajtas esperantigi la nomojn kiel Ĉugokuo, Kantoo, Tokajo, ktp?--Salatonbv (diskuto) 06:00, 23 Maj. 2015 (UTC)

La unuaj du estas bonaj, sed pri Tokajo estas miskompreno, ĉar ĝi ligas min al hungara urbo Tokaj, kiu estas mondfama pri vino.--Crosstor (diskuto) 06:46, 23 Maj. 2015 (UTC)
@Crosstor: se la urbo estas tiel fama, oni povas esperantigi tion. Do, estos almenaŭ du paĝoj kun krampo:
  1. Tokajo (Hungario)
  2. Tokajo (Japanio)
Ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 03:56, 24 Maj. 2015 (UTC)
Pri tio mi ne havas fortan opinion, ĉar Tokaj-on ne mi kreis (sed Narvalo), mi nur aldonis partojn. Krome Hungara Esperanto Asocio (ne Vikipedio) opinias, ke inter la urboj nur Budapeŝto havu o-finaĵon. Jen cito pri la konateco: En la 17-a jarcento la vino de Tokaj estis jam konata kiel „la vino de reĝoj kaj la reĝo de vinoj.” (Tiun eldiron oni atribuas la Ludoviko la 16-a, la „Sun-reĝo” de Francio.) Mi ne havas bonan solvon. Demandu ankaŭ aliajn! Krome mi vidas angle: Tōkai region, Tōkai, Aichi, (la urbo), Tōkai University, 2478 Tokai, (=2478 Tokai), do tie estas i-finaĵo, foje ō. Mi trovis ankaŭ Tokaj-vino. --Crosstor (diskuto) 05:06, 24 Maj. 2015 (UTC)
Mi trovis unu fonton por "Tokajo"[5], sed multaj aliaj kutime uzas la nacilingvan formon "Tokaj"[6] [7]. Kiel Crosstor diras, nur Budapeŝto havu o-finaĵon. La nacilingva formo de la japana regiono estas "Tōkai". Sed kiam esperantigi la japanan nomon, oni ofte uzas la literon "j", ekzemple en "Hokajdo" (esperante) por "Hokkaidō" (japane). Tamen, "Tokaj" (sen "o") estas ne esperantigita formo. Do esperantigu nur la japanan? --Salatonbv (diskuto) 21:53, 24 Maj. 2015 (UTC)
En PIV estas tokajo http://vortaro.net/#tokajo sed ĝi diras pri "Hungaria vinregiono (ĉirkaŭ samnomaj monto k urbo)." Do ni ne povas uzi ĝin kiel referenco. Oni estas ecesa esperantlingva teksto pri regiono de Japanio. Ni (Vikipedistoj) mem ne povas esperantigi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:18, 24 Maj. 2015 (UTC)
Dankon, mi ne vidis ĝin en PIV. Do, oni povas esperantigi la hungaran titolon, ĉu ne? Estas multaj homonimoj en Esperanto: golfo/golfo, vato/vato, ktp. Tiel oni ne devas pensi pri koincido de la japana loknomo kun la hungara. Aliflanke, la vorto "Vikipedio" estis kreita de vikipediistoj.--Salatonbv (diskuto) 23:11, 24 Maj. 2015 (UTC)
Mi pensas ke ne nur rajtas oni sed devas oni alinomigi: Tokaj -> Tokajo. Aŭ pli bone estus fari Tokajo (vinregiono) (d:Q828125), Tokajo (monto) (d:Q1118658), Tokajo (urbo) (d:Q582209) kaj tokajo (vino) (d:Q667850) En vortaro.net oni devas ensaluti (estas ankaŭ papera versio). Mi komprenas ke estas homonimoj en Esperanto sed mi pensas ke ni (Vikipedistoj) ne povas mem decidi ke kiel estas en Esperanto d:Q622620 - ni bezonas esperantlingva teksto pri urboj en Japanio. Eble nia artikolo d:Q622620 estos "Tōkai" aŭ alie. (Vidu: Vikipedio:Kontrolebleco) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:55, 25 Maj. 2015 (UTC)
Mi pensas, ke kelkaj artikoloj montritaj pri Tokajo povas esti en unu artikolo portempe en nia vikipedio (alie, kreiĝos pluraj ĝermetoj), kaj mi volas diskuti ie alie. Pri la japanaj regionoj, Kansajo, Ŝikokuo ktp kun Esperantaj fontoj estu tiel, sed la aliaj estu "Regiono Tōkai", "Regiono Chūgoku" ktp sen unueco?--Salatonbv (diskuto) 00:40, 26 Maj. 2015 (UTC)
Kiel Crosstor diris en mia diskutopaĝo, ni bonvenigu Narvalon al ĉi tiu diskuto.--Salatonbv (diskuto) 00:32, 27 Maj. 2015 (UTC)
Se en referencoj estas "kansajo" ni devas havi artikolon "kansajo", se en referencoj estas "Regiono Tōkai" ni devas havi artikolon "Regiono Tōkai", se ne referencoj estas "regiono Tōkai" ni devas havi artikolon "Tōkai" Mi ankaŭ tre ne ŝatas ke estus "Kansajo" kaj "Regiono Tōkai" sed pli gravaj estas referencoj ol malkaoso. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:48, 27 Maj. 2015 (UTC)
Dankon, Marek Mazurkiewicz, mi aliĝas al via ideo, ke referencoj estas tre gravaj en Vikipedio. Mi ne vidas fonton de la vorto "Tōkai/Tokai/Tokaj/Tokajo" uzata en esperanta konteksto, sed kiam nenie troviĝas tio, oni elektos la plej normalan, oficialan literumon "Tōkai", kiu havas multegajn referencojn en la aliaj latinalfabetaj lingvoj. Ni alinomu la region-artikolojn, se ne estos kontrauaĵo.
Samtempe, "nomoj de subŝtatoj" devas esti "Esperantigitaj" laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj#Esperantigado de nomoj. En Japanio, ĝiaj subŝtatoj estas gubernioj. Tamen, multaj gubernioj ne havas fontojn por esperantigo. "Gubernio Ajĉi" estas ekzemplo. "Aiĉi" ŝajnas esti pli populara tansskribo ol "Ajĉi" inter kelkaj japanaj Esperantaj rondoj. Sed por esperantigi, ĝi estu "Ajĉio" aŭ "Ajĉo" kun o-finaĵo. Tamen, sekvante la principon "pli gravaj estas referencoj ol malkaoso", ni eble devos elekti "Gubernio Aichi", eĉ se estas la aliaj kunfonte esperantigitaj gubernioj Tokio (ne Tōkyō), Osako (ne Ōsaka) ktp.--Salatonbv (diskuto) 13:25, 27 Maj. 2015 (UTC)
Mi interkonsentas, ke la ĉefa titolo - okaze de la hungara urbo - devas resti Tokaj (urbo) aŭ (urbo en Hungario), sed alidirektilo povas esti io ajn konvena. Kiel menciita, eĉ pli grandaj hungaraj urboj ne havas uzatan o-finan Esperantan nomon. Mi favoras plie la rilatajn esprimojn Vinregiono Tokaj, Monto Tokaj, Fortikaĵo Tokaj, aŭ la ĝeneralan esprimon inter krampoj (Tokaj (vinregiono)) ktp.. La demando estas, kiu formo estas pli ofta en nia Vikipedio? Alia temo: mi persone preferas la formojn Japana regiono Tokaj, japana urbo Tokaj aŭ Tokaj (urbo en Japanio) aŭ similaj, sed mi ne kontraŭas la o-formon por la japana regiono Tokajo. Narvalo (diskuto) 14:54, 27 Maj. 2015 (UTC)
Se mi bone komprenas do mi pensas ke tio kio Vi proponas estas kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Mi pensas ke se ne ekzistas esperantaj tekstoj pri io do ni (vikipedistoj) povas uzi nur orginalajn nomojn. En esperanta Vikipedio ni nur povas kolekti vortojn kiuj antaŭ estis en esperanta(j) literaturo/vortaroj/tekstoj/referencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:11, 27 Maj. 2015 (UTC)
Kiu estas "Vi", Marek Mazurkiewicz? Al ĉiuj, bonvolu ne enmeti vian komenton inter la aliaj, sed sekvu la lastan komenton antaŭ vi.--Salatonbv (diskuto) 22:01, 27 Maj. 2015 (UTC)
Pardonu ke mi malprecize skribis. Mia komento estis respondo al "sed kiam nenie troviĝas tio, oni elektos la plej normalan, oficialan literumon "Tōkai", kiu havas multegajn referencojn en la aliaj latinalfabetaj lingvoj." - mi pensas ke tio estas kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:07, 28 Maj. 2015 (UTC)
Bone, Marek Mazurkiewicz interkonsentas al la oficiala formo de "(regiono) Tōkai" en Japanio, sed kial Narvalo preferas la formon Tokaj (aŭ Tokajo) en Japanio, kies fontoj troviĝas nenie? Ĉu Vikipediistoj povas inventi novan vorton?--Salatonbv (diskuto) 22:46, 28 Maj. 2015 (UTC)
Tōkai estas mem inventaĵo por konvene aperigi la nomon por la anglo-parolantoj. Transskribado Hepburn: "La ĉefa trajto de Hepburn estas tio ke ĝia literumo baziĝas sur angla fonologio". Fakte, -tiel vi pravas - tiu formo estas la oficiala latinigita formo. Do, slavoj, hungaroj kaj kelkaj aliaj popoloj ne sekvas blinde la angla-latinigon de la japanaj geografiaj nomoj.Narvalo (diskuto) 14:27, 29 Maj. 2015 (UTC)
Iu ajn lingva skribsistemo esta inventaĵo kaj Transskribo Hepburn estas japana oficiala transskribo (Pasportoj de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj; vojsignoj de Ministerio de Lando, Infrastrukturo, Transporto kaj Turismo; stacinomoj de Japana [Nacia] Fervojo, ktp). "La konsonanta paro "ch" (por [ĉ]), kiu estas la karaktero de la hepburna kaj kritikita kiel "angleca", estas ankaŭ uzataj en la vjetnama, svahila, okcitana kaj ĉefa transskrib-sistemoj de la korea kaj ĉina; "sh" (por [ŝ]) en la svahila, albana kaj lingala; kaj "j" (por [ĝ] aŭ [ĵ]) estas ankaŭ uzata en la indonesia, turkmena kaj portugala". Neniu kontraŭus al la angla literumo kaj alinomus Michael Jackson al Majkl Ĝeksn. Li ŝatis sian nomon kaj multaj japanaj akceptas sian latinliterumon. Tio ne rilatas al la slava, sed en multaj latinskriblingvoj kiel la franca, germana, vjetnama ktp ankaŭ sekvas la oficialan hepburnan skribon en vikipediaj titoloj. pl:Shinzō Abe estas pola kaj hu:Mitsubishi estas hungara vikipedioj.
La demando ĉi tie ne estas la hepburna literumo estas bona aŭ ne. Ĉu ni esperantigu la loknomon aŭ uzu la nacian oficialan literumon.--Salatonbv (diskuto) 22:03, 29 Maj. 2015 (UTC)

La aserto "La ĉefa trajto de Hepburn estas tio ke ĝia literumo baziĝas sur angla fonologio" (el la artikolo "Transskribado Hepburn") en nia Vikipedio) estas senvalora. Oni povas uzi ĉi tie diversajn transskribojn, kaj la Hepburn-a (aŭ Hebona) estas unu el la rekomendindaj. Plej grava eraro tamen okazos, se iu nun komencas sisteme ŝanĝi ĉiujn latinliterigojn de la Japanaj nomoj en la Esperanta Vikipedio, simple laŭ ies persona prefero, sub la preteksto "unuformigo" aŭ "sistemigo". Mi tamen ĝojas, ke Salatonbv iom okupiĝas pri ĉi tiu demando, ĉar li mem estas Japano. La plej teruran ĥaoson pri Japanaj nomoj kaŭzis siatempe la vikipediisto NoKo, kiu eĉ aŭdacis ŝanĝi la artikolon Transskribo de la japana lingvo en Esperanton por konformigi ĝin al siaj kapricoj. --Surfo 07:04, 30 Maj. 2015 (UTC)

Mi ĝojas, ke vi trovis ekzemplojn, kiuj validigas viajn asertojn, sed mi rimarkas:
  1. Mi skribis: Fakte, -tiel vi pravas - tiu formo estas la oficiala latinigita formo. Tion vi neglektis.
  2. hu:Mitsubishi estas malbona ekzemplo, ĉar temas pri patentigita markonomo, kiel Microsoft Windows ktp.
  3. Neniu kontraŭus al la angla literumo kaj alinomus Michael Jackson al Majkl Ĝeksn. Pardonu, sed vi vagadas en la arbaro.
  4. pl:Shinzō Abe, hungaroj uzas la formon hu:Abe Sinzó. Nu kio?Narvalo (diskuto) 21:20, 30 Maj. 2015 (UTC)
@Narvalo, en pl.wiki estas pl:Shinzō Abe ĉar en pollingvaj gazetoj (ekzemple en granda pollingva gazeto "Rzeczpospolita" http://www.rp.pl/artykul/11,964291-Shinzo-Abe-zostal-nowym-premierem-Japonii.html ) ekzistas nomo "Shinzō Abe" En pl.wiki vikipedistoj tre tre ne povas mem krei novajn vortojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:48, 30 Maj. 2015 (UTC)
Mi komprenas, ke en multaj okazoj la hungara vikipedio uzas sian propran literumon por japanaj nomoj. Tamen, en nia vikipedio estas priskribo pri nomoj de aliaj skribsistemoj kun interkonsento dum la uzanto:NoKo daŭrigis alinomadon de artikoloj sen diskuto. Laŭ la principo, transliterigi (per Esperanta alfabeto) vortojn estas la lasta eblo, kiam oni ne povas trovi alian manieron. Kutime, estas forte rekomendite uzi tradician esperantan formon (o-finaĵo), kaj se ne estas fontoj pri tio, uzi oficialan/komunan literumon (Ankaŭ laŭ VP:EN#NLPP de la fondinto de nia vikipedio.)
鶴橋 TSURUHASHI
Imagu, ke vi havus nomumon kun via esperantista amiko en Japanio kaj havus retpoŝton el li "Morgaŭ ni renkontiĝu ĉe Stacio Curuhaŝi". Tiam, vi eble ne povus renkonti lin, ĉar vi nenie povus trovi tian loknomon "Curuhaŝi". Sed se li skribus al vi per la oficiala nomo "ĉe Stacio Tsuruhashi", vi facile trovus la stacidomon en la mapo, ĉar en Japanio oni plimulte montras la japanan skribon (kanji/hiragana) kaj Hepburn-latinliterumon sur trafikan signon (vidu la foton). Do, enhavante la alian japanan kontribuiston uzanto:M-30722, nia komunumo uzas la titolon Stacio Tsuruhashi samkiel en:Tsuruhashi Station, it:Stazione di Tsuruhashi kaj nl:Station Tsuruhashi. --Salatonbv (diskuto) 04:36, 2 Jun. 2015 (UTC)
Estas evidenta, ke en la enkonduka frazo devas mencii la nomon ekz. en Hepburn, Esperanta transkribo, japane ... La titolo same estus pluraj, se oni faras alinomadon. Restas problemo, ke kiu nomo estu videbla? Reveninta al la Tokaj-problemo hu Tokaj restu tiel, jp estu Tokai, Tokai (gubernio), Tokai (urbo).--Crosstor (diskuto) 05:00, 2 Jun. 2015 (UTC)

Niaj artikoloj kivo kaj kivifrukto prezentas la du vortojn kiel malsamsignifajn, kvankam ili fakte estas du konkurencantaj vortoj por esprimi la saman signifon. La samsignifecon de la du vortoj bone ilustras la jena rimarko de Akademiano Bertilo Wennergren, trovebla en ReVo: "La vorto "kiv" estas novaldonaĵo en PIV2002. Ĝi ne estas tro malbona vorto, sed mi preferas la formon "kivifrukto". Efektive la frukto estas nomita laŭ la birdo kivio (apterigo)." Anstataŭ havi du apartajn artikolojn kivo kaj kivifrukto, ni do havu nur unu artikolon, komence de kiu estu menciata ambaŭ formoj.

Por efektivigi ĉi tiun ŝanĝon, ni devas decidi ĉu uzi "kivo" aŭ "kivifrukto" kiel titolon por la kunigota artikolo. Fakte ĵus okazis diskuto pri la du vortoj en la Akademio de Esperanto, kaj tie plimulto preferis la formon "kivifrukto". La diskuto okazis pro tio, ke Akademiano Katalin Kovats kune kun aliaj gvidaj Esperantistoj verkas Esperantan version de multlingva lingvolerna kursaro (prezentotan dum la ĉi-jara UK), kaj surbaze de la decido de la plejmulto de Akademianoj, en tiu kursaro estos uzata la formo "kivifrukto", kaj ne "kivo". Mi do proponas sekvi la preferon de la plej multaj Akademianoj kaj de tiu nova Esperanto-kurso, do uzi la formon "kivifrukto" por la kunigota artikolo.

Ĉu iu kontraŭas kunigon de la artikoloj kivo kaj kivifrukto sub la titolo "kivifrukto"? Marcos (diskuto) 09:09, 26 Maj. 2015 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Ĉar la frukto povas esti de diversaj specioj de la sama genro, kunigo ne estas tiel facile farebla, se ĝi entute eblus. Krome ankaŭ estiĝus problemoj kun la intervikioj. Ĉu vi pripensis tion? Krome mi trovis en miaj vortaroj nur la vortojn "kivio" kaj "kivo" por la planto kaj frukto, sed ne "kivifrukto". Ĉu ekzistas skriba fonto pri tio? Se ne, la titolo eble eĉ lezus la regulon Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Vikipedio ja respegulu la lingvouzon, ne kreu mem novan. --Tlustulimu (diskuto) 10:04, 26 Maj. 2015 (UTC)
"Kivifrukto" kompreneble jam troviĝas en multaj vortaroj; alikaze ĝin ja ne rekomendus plejmulto de la Akademianoj. Jen tri interretaj vortaroj, kiuj ĝin mencias:
Se vi insistas, mi povos ankaŭ citi diversajn paperajn vortarojn, kiam mi denove havos aliron al miaj paperaj vortaroj (kaj konsultinte la aliajn Akademianojn pri iliaj paperaj vortaroj). Konsiderante, ke mi menciis en mia unua afiŝo ĉi-supre, ke la vorto estas menciita en rimarko en ReVo verkita de Akademiano Bertilo Wennergren, ke ĝin rekomendas plejmulto de la Akademianoj, kaj ke ĝi aperos en nova kurso verkata de Akademiano Katalin Kovats, mi verdire opinias la suspekton ke povus temi pri originala esplorado iom komika.
Kontraste, la nuna situacio fakte povas esti akuzata je originala esplorado: Mi konas neniun fonton, kiu asertas, ke "kivo" kaj "kivifrukto" estas malsamsignifaj, kaj ke "kivifrukto" estas pli ĝenerala termino ol "kivo". La plej multaj fontoj listigas nur unu el la du vortoj. Se tamen estas menciataj ambaŭ formoj, kiel en ReVo, ili estas prezentataj kiel samsignifaj. kaj tiel ja efektive estas en la ĝenerala lingvouzo. La sencodistingo farita en la Vikipedio estas nur elpensaĵo de iu Vikipediisto, do nepre forigenda.
Pri la intervikiaj ligiloj: Fakte nuntempe la intervikiaj ligiloj estas eraraj, do la situacio ĉiuokaze pliboniĝos: Ni nun havas intervikian ligilon inter nia artikolo kivo kaj alilingvaj alidirektiloj (la artikolo kivo temas nur pri la frukto, dum la intervikie ligitaj artikoloj temas pri la plursenceco de la vorto "kiwi" en diversaj lingvoj, kaj plusendas ekzemple al la artikoloj pri kivifrukto kaj pri la birdo kivio).
Kompreneble, oni plu povas havi artikolon pri la diversaj specioj de kivifruktoj. La plej multaj alilingvaj Vikipedioj uzas por tiuj artikoloj la latinajn sciencajn nomojn de la specioj. Ni povus uzi tiujn latinajn sciencajn nomojn (Actinidia deliciosa, Actinidia chinensis kaj Actinidia arguta), rektajn Esperantigojn de ili (ekzemple "delikata aktinidio", "ĉina aktinidio" kaj "akra aktinidio"), aŭ komunlingve uzeblajn precizigajn esprimojn (ekzemple komuna kivifrukto, ora kivifrukto kaj eta kivifrukto; notu ke la adjektivojn por la lastaj du mi ne mem elpensis, sed bazas sur la nunan titolon de nia artikolo pri Actinidia chinensis kaj komuna nomo menciita por Actinidia arguta en la artikolo aktinidio). Mi preferas la duan aŭ trian solvon al la unua, sed tiu detalo por mi estas malpli grava ol la tre problema elpenso, ke "kivo" kaj "kivifrukto" estas malsamsignifaj.
Dum mi redaktis ĉi tiun afiŝon, mi rimarkis alian problemon simile grandan kiel la elpensita sencodistingo inter "kivo" kaj "kivifrukto", nome la uzon de kiveo kiel titolo por nia artikolo pri Actinidia arguta. Tio ŝajne estas tute elpensita vorto, ne trovebla ekster la Vikipedio (kaj eĉ se ĝi troviĝas en iu fonto, ĝi estas klare tre malbone elektita termino; simple hazarda vokalŝanĝo anstataŭ klariga adjektivo aŭ baziĝo sur la latina scienca termino). Tion ni kompreneble ankaŭ devas korekti. Marcos (diskuto) 14:38, 26 Maj. 2015 (UTC)
  • Mi pensas ke tio estas simila situacio kiel Pomarbo kaj Pomo. Mi ne estas certa ĉu kivo kaj kivifrukto funkcias - tio devas kontrole en referencoj. Sed mi persone uzus ĝin en aliaj sencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:33, 26 Maj. 2015 (UTC)
Dankon pro la atentigo pri la neceso distingi inter frukto kaj planto, kiu ne rolis en miaj unuaj du afiŝoj kaj la komento de Tlustulimu. Fakte la alilingvaj Vikipedioj ĝenerale priskribas la frukton en artikolo nomata per la komunuza esprimo "kiwi", kaj priskribas la planto-genron en artikolo nomata per la scienca nomo Actinidia, kaj la diversajn plantospeciojn en artikoloj nomataj per la sciencaj nomoj de la specioj (ekzemple Actinidia deliciosa kaj Actinidia chinensis). La artikolo pri la frukto ĝenerale traktas la fruktojn de ĉiuj aktinidiaj specioj ĝenerale kultivataj por vendado de iliaj fruktoj. Laŭ mi ni povas simile fari en Esperanto: Sub kivifrukto ni parolu pri la frukto de la diversaj kutime kultivataj aktinidioj, ĉe aktinidio ni (same kiel jam nun) parolu pri la planto-genro Actinidia, kaj por la planto-specioj ni havu artikolojn bazitajn sur la sciencaj nomoj de la planto-specioj (laŭ mi preferinde en la Esperantigitaj formoj "delikata aktinidio", "ĉina aktinidio" kaj "akra aktinidio"; pri tio, ĉu "akra" vere estas la plej bona Esperantigo de la latina "arguta" ni povas ankoraŭ diskuti).
Kion vi opinias pri ĉi tiu solvo? Marcos (diskuto) 14:52, 26 Maj. 2015 (UTC)
Kivifrukto [8] estas sinonimo kaj estu menciita en (alidirektenda al) la artikolo Kivo [9]. Pri la intervikioj de Kivo kiel Tlustulimu menciis, ili estas apartigiloj (d:Q5574340). Por nia lingvo, kivo estas ĉiam frukto kaj kivio ĉiam birdo, do ne necesos apartigila paĝo (sed {{ne konfuzu}}). Kivo estu ligilita kun d:Q13194. Pri pomo kaj pomarbo de Marek Mazurkiewicz, mi forte volas ARBOn (pomujo/pomarbo) menciita en la FRUKTO-artikolo (pomo). La enhavo de pomarbo fakte estas maluso, kaj la titolo estu Maluso. Mi sukcese kunigis/alidirektis citronujon kaj limonon al citrono; kaj mespilarbon kaj mespilujon al mespilo.--Salatonbv (diskuto) 00:17, 27 Maj. 2015 (UTC)
P.s. Kiveo ŝajnas esti vorto sen fontoj. Do, ni devos alinomi ĝin al Actinidia arguta.--Salatonbv (diskuto) 01:54, 27 Maj. 2015 (UTC)
Pri la demando ĉu havi unu aŭ du artikolojn pri planto kaj ĝia frukto: Laŭ mi ni traktu tiun demandon en iom sistemeca maniero. Ŝajne ĝis nun ne ekzistas regulo pri tio en nia regularo. Mi proponas sekvi la principojn, kiujn la anglalingva Vikipedio havas pri tio: Se iu fruktonomo komunlingve estas uzata por nomi la fruktojn de certa specio aŭ genro, la frukto povas esti traktata en la sama artikolo kiel la specio aŭ genro. Sed se la komunlingva uzokampo de la fruktonomo ne bone koincidas kun taksonomiaj kategorioj kiel specio kaj genro, oni havu apartajn artikolojn pri la frukto kaj la diversaj specioj/genroj. En dubaj kazoj oni komunume decidu surbaze de la specifaĵoj de la koncernaj plantoj kaj fruktoj kaj iliaj nomoj en Esperanto.
Neniu el la du samsignifaj vortoj "kivifrukto" kaj "kivo" perfekte koincidas kun iu genro aŭ specio, ĉar ili ambaŭ estas uzataj por diversaj specioj de aktinidioj, sed ne por ĉiuj specioj de la genro (ja nur por tiuj specioj, kiuj estas kutime kultivataj por manĝado). Pro tio estas senchave laŭ la ĉi-supre menciita principo havi apartan artikolon pri la frukto sub la titolo "kivifrukto" aŭ "kivo".
Pri la demando ĉu uzi "kivifrukto" aŭ "kivo" en la titolo de tiu artikolo: Laŭ mi ni ĉi-okaze sekvu la preferon de la plejmulto de Akademianoj, kiuj ĵus diskutis pri la temo, kaj kies prefero por "kivifrukto" respeguliĝos per la uzo de "kivifrukto" en la nova Esperanto-kurso verkata de Akademiano Katalin Kovats. Se iuj ial ne volas ke Vikipedio sekvu ĉi tiun preferon de la Akademianoj, ili laŭ mi bezonas tre bonan pravigon por tio. La fakto, ke PIV rekomendas "kivo" ne estas sufiĉa pravigo, ĉar multaj aliaj vortaroj rekomendas "kivifrukto", kaj tiuj vortaraj rekomendoj ja jam estis konsiderataj de la Akademianoj dum la diskuto pri la afero. Se iu volas, mi povas ĉi tie resumi la kialojn, pro kiuj la plejmulto de la Akademianoj subtenis "kivifrukto". Marcos (diskuto) 09:27, 27 Maj. 2015 (UTC)
Mi ne kontraŭas al la mala alidirekto kivo al kivifrukto. Sed ili nepre estu kunigitaj.--Salatonbv (diskuto) 13:28, 27 Maj. 2015 (UTC)
Komento Komento: Mi kunigis la artikolojn Kivo kaj Kivifrukto laŭ la kialo VP:KUN2. Ankaŭ mi enmetis {{Alinomu}} en Kivo, Ora kivo kaj Kiveo.--Salatonbv (diskuto) 00:32, 3 Jun. 2015 (UTC)
Laŭ la ĉi-supra diskuto mi alinomis kivo al kivifrukto. Por la alinomado de ora kivo kaj kiveo mi elektis la Esperantigitajn sciencajn nomojn ĉina aktinidio kaj akra aktinidio anstataŭ la latinajn Actinidia chinensis kaj Actinidia arguta (ni ja ĝenerale kutime Esperantigas sciencajn nomojn en artikoltitoloj; vidu ekzemple la artikolojn pri la specioj el la genro cipreso). Marcos (diskuto) 17:02, 12 Jun. 2015 (UTC)

Ŝipa terminaro

Saluton. Mi klopodas plibonigi la artikolon ŝipo. Tie mi trafis problemonm kiun mi ne bone solvas ĉar mi ne estas fakulo pri Ŝipa terminaro kaj eble iu marbordulo povus helpi min. Kiam mi tradukis la anglajn terminojn forecastle kaj aftercastle, mia hispanlingva vortaro de De Diego donis la korespondajn prua ferdeko kaj poba ferdeko. Dum mi skribis mi notis ian kapturniĝon (normale surŝipe) ĉar ekis konfuzo inter la planko kaj la tuta konstruaĵo ĝis kiam mi notis ke fakte la esprimo poba ferdeko korespondas al la angla en:Poop deck, tio estas al la tuta konstruaĵo anstataŭ nur al planko. Mi supozas, ke mi devos alinomigi (kaj ŝanĝi la tekstojn) sed ĉu iu povas helpi?: se poba ferdeko estas Poop deck, kio estas aftercastle?--kani (diskuto) 18:51, 31 Maj. 2015 (UTC)

Denove pri difina artikolo

Mi pensis ke la viki-komunumo jam interkonsentis pri bezonateco de la difina artikolo en la esperanto-gramatiko, sed jen plia strangaĵo. Mi rimarkis ke en titolo de tiu ĉi artikolo kaj ĝia enhavo mankas artikolo, bezonata kiam oni parolas pri "la rusa lingvo" kaj korektis tiun lingvan fuŝon. Sed Uzanto:Dima41 simple forigis la tutan enhavon de tiu artikolo (kiu jam havas intervikiojn) kaj verkis tiun kun la sama fuŝa titolo. Mi provis elpensi pli stultan reagon, sed malsukcesis.--RG72 (diskuto) 15:10, 6 Jun. 2015 (UTC)

Se vi interkonsentis ke oni devas inkluzivi la artikolon la, ŝajnas al mi ke la interkonsento devus esti respektita.
Mi alinomis tagon de rusa lingvo al tago de la rusa lingvo. Se estas interkonsento por ke la ĉefa titolo ne havu la artikolon la, bonvolu malfari miajn ŝanĝojn.
Ankaŭ, mi kredas ke la artikoloj estis kreitaj por ke oni uzu ilin.Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:40, 6 Jun. 2015 (UTC)
Laŭ asertoj de L.Zamenhof kaj multaj aliaj esperantistoj en lingvo Esperanto vortoj kaj frazoj estas veraj se ili estas facile kompreneblaj. Ĉiuj verkitaj de mi artikolaj nomoj estas bone kompreneblaj sen "la"-vorto; tial ili legeblas sen iuj ŝanĝoj. Iuj uzantoj tamen emas ŝanĝadi vortojn kaj aldonadi troajn vortojn al jam bone kompreneblaj tekstoj. Tio konsiderindas kiel strebo de rasismemularo al plibonigo de Esperanto por Eŭropa "kulturo" kaj por siaj propraj celoj malsimpligante ĝin por ĉiuj aliaj. Tio malpliigas egalecon en mondo kaj pro tio ne konsentindas; mi ne vidas sencon por diskutado pri tio. --Dima41 (diskuto) 08:17, 7 Jun. 2015 (UTC)
@Dima41: vi malŝatas la uzon de difina artikolo en Esperanto kaj nomas la uzantojn eŭropaj centrismaj. Eble ĉar la rusa ne havas difinan artikolon, ĉu? Sed multaj aziaj lingvoj havas nek "la", nek pluralon de substantivoj. Multaj origine ne havis la malsamecon de "li" kaj "ŝi". Por azianoj ofte estas tre malfacile uzi "si". Plie, plejparto de vortaro de Esperanto estas el la latinida germana kaj slava. Tamen, se ĉiu asertus sian preferon laŭ sia patrina lingvo, Esperanto estus nur ĥaoso. Bonvolu ne klopodi "plibonigi" la lingvon en Vikipedio laŭ via prefero. --Salatonbv (diskuto) 11:54, 7 Jun. 2015 (UTC)
Nun ambaŭ artikoloj estas transformitaj al nuraj alidirektiloj al la artikolo pri la rusa lingvo. Ĉu iu komprenas sencon de tia konduto? Ĉu la enciklopedioj vere funkcias tiel?--RG72 (diskuto) 14:20, 7 Jun. 2015 (UTC)
Mi ĵus rimarkis, ke ankaŭ aliaj artikoloj estis transformitaj de Uzanto:Dima41 al alidirektiloj. Ekzemple en Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio li forviŝis la tutan enhavon. Evidente nia obstina amiko forgesis, ke Vikipedio estas kunlabora projekto, do neniu kontribuanto havas rajton pri ĝia enhavo kaj eĉ se iu verkis artikolon, li ne rajtas arbitre modifi aŭ des pli forigi ĝin. Same pri Esperanto kiu jam estas normala, viva lingvo, do ne ŝanĝeblas laŭplaĉe de iu ajn fantaziulo.--RG72 (diskuto) 14:37, 7 Jun. 2015 (UTC)
Ŝajnas al mi ke li sekvas la regulon de Vikipedio:Redaktu kun kuraĝo, sed mi pensas ke oni povas kundiskuti anstataŭ. Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:14, 7 Jun. 2015 (UTC)
Ŝajnas al mi ke veraj kialoj tute evidentas kaj ege malsamas. Se diri pri formala flanko de la afero, sufiĉas referenci al Vikipedio:Reguloj pri forigado, kiuj estis aroge rompitaj ĉi-kaze.--RG72 (diskuto) 15:35, 7 Jun. 2015 (UTC)
Vi pravas. Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:57, 7 Jun. 2015 (UTC)
Jen plia viktimo de tiu sizifa-herostrata venĝo Russkij Mir (fonduso).--RG72 (diskuto) 16:08, 7 Jun. 2015 (UTC)
Mi rimarkis ke li translok(ig)as la enhavon de artikoloj kiel la fonduso Russkij Mir al la artikolon Rusa lingvo. Ĉu oni devus malfari tiujn ŝanĝojn? Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:57, 7 Jun. 2015 (UTC)
Salatonbv, mi plibonigas laŭ propra prefero nur kiam ĝi fariĝas pli simpla; do kia ĥaoso estus? Ideo pri ŝanĝado de "li"/"ŝi"/"ĝi" estas bona sed ne realigebla nuntempe en Vikipedio (aliokaze oni ne komprenus tekstojn). Por multaj uzantoj (kaj ankaŭ por mi) Esperanto ne bezonatas kiel "normala, viva lingvo" sed nur utilas kiel formala helpilo. Kiom da pli multaj uloj facile komprenos tekstojn tiom pli bona estas la artikolaro. Ne indas permesi al uzantoj faradi malplisimpligadon de frazoj por propraj celoj. Mi kreis la artikolojn ne por ili sed por lingva egaleco. --Dima41 (diskuto) 18:31, 7 Jun. 2015 (UTC)
Pri kunigo de artikoloj: ilia kunigado ebligas fari ekzistantan informon pri lingvoj facile legebla de sur unu paĝo (vidu rusa lingvo kaj similajn). Antaŭe mi proponis kelkajn aferojn por plibonigo sed ili restis nerealigitaj. Krome estas sama problemo: bezonatas defendo de la artikoloj kontraŭ iuj vikipediistoj kiuj emas ŝanĝadi kaj aldonadi vortojn laŭ prefero pri "beleco" tute kontraŭ neŭtraleco de lingvo.--Dima41 (diskuto) 18:31, 7 Jun. 2015 (UTC)

Forigado de la artikoloj (eĉ forme de transformado de ili al alidirektiloj) estas la afero, farebla nur post diskuti tion en en la respektiva loko kaj atingi interkonsenton. Forviŝi la enhavon de artikoloj arbitre estas evidenta vandalismo.--RG72 (diskuto) 02:27, 8 Jun. 2015 (UTC)

@Dima41: Kia ĥaoso? En nia vikipedio oni skribas Esperanton, ne aliajn lingvojn kiel ĉefa lingvo (por klarigi aferojn). Eĉ se feministoj volus unuiĝintan pronomon, ili ne uzus la riismon en nia vikipedio. Eĉ se azianoj volus uzi plifacilan lingvon sen difinan artikolon kaj pluralon, ili ne uzus EsF en nia vikipedio ĉar ĝi estas alia lingvo.
Pri via procezo de kunigo estas problemoj. Bonvolu vidi ankaŭ la diskuton, kiun RG72 komencis.--Salatonbv (diskuto) 03:46, 8 Jun. 2015 (UTC)

Mi kontraŭas la uzon de "senartikola Esperanto" en Vikipedio, ĉar tio estas speco de piĝino ne inda por serioza enciklopedio. Oni sekvu la regulojn en PIV kaj PMEG.--Riŝo (diskuto) 10:22, 8 Jun. 2015 (UTC)

Riŝo, Esperanto estas estigita por samaj celoj kiel piĝino: por ebligi interkomunikadon sen altrudado de fremdaj lingvoj-kulturoj. --Dima41 (diskuto) 21:16, 8 Jun. 2015 (UTC)


Pri la eŭropcentrismeco de la artikolo la: La naŭatla lingvo (lingvo en Ameriko) ŝajnas havi difinan artikolon, kiu estas in:

Ankaŭ, mi samopinias kun miaj kolegoj ĉi-supre. Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:06, 8 Jun. 2015 (UTC)

Salatonbv, via aserto ke mi uzas alian lingvon estas malvero. Mi skribas en Esperanto kaj estimas ĉiujn ĉefajn regulojn estantajn en Esperanto; interalie mi uzas ankaŭ "la" en necesaj lokoj (t.e. se ĝi helpas al perlogika tekstokompreno). Tamen mi kontraŭas malplisimpligantajn ŝanĝadojn de frazoj kaj estigadon de troaj vortoj en Esperanto. Tio sufiĉas por nekonsento kun tiaj redaktoj. --Dima41 (diskuto) 21:00, 8 Jun. 2015 (UTC)
"estimas ĉiujn ĉefajn regulojn estantajn en Esperanto" - mi ne pensas tiel. Kiel Bertilo diras "Oni preskaŭ ĉiam metas la antaŭ tiaj lingvonomoj." Ankaŭ oni diras, ke uzu artikolon:
  1. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita;
  2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso, kategorio;
  3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.[10][11]
Jen estas ekzemploj de Zamenhof:
La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe. (Marta, p.24)
Mi ne scias la lingvon hispanan. (Ekzercaro de la Fundamento, ekzerco 34)
Sed vi kontraŭas uzi artikolon "la" antaŭ "rusa lingvo", kaj kunigas, forigas artikolojn kaj fuŝas redakt-historiojn.--Salatonbv (diskuto) 21:36, 8 Jun. 2015 (UTC)
Regulo pri uzado de "la" ne apartenas al ĉefaj reguloj kaj - interalie - Zamenhof aparte atentigis pri tio. En unua "Fundamento de Esperanto" li permesis tute ne uzadi "la"; tiel ekzemple en tiatempa formo de rusa lingvo la regulo estas: "Лица, для которыхъ употребленіе члена представляетъ трудности, могутъ совершенно его не употреблять" ("член" signifas "la"-vorton). Tiamaniere Zamenhof sukcese evitis rasisman malneŭtralecon de antaŭa lia frazo ke "oni uzu "la" samkiel en germana/franca lingvoj". Krom tio multaj esperantistoj atentigas ke se teksto estas facile kaj ĝuste komprenebla do ĝi estu konsiderata lingve ĝusta. Mi mem povas aldoni multajn ekzemplojn pri neuzado de "la" en literaturaj verkoj (en kantaj tekstoj). Kaj mi certas ke miaj Vikipediaj artikoloj havas plej ofte sufiĉan lingvan ĝustecon sen nepra plua redaktado. --Dima41 (diskuto) 23:35, 8 Jun. 2015 (UTC)

Esperanto ekzistas pli ol jarcenton, do havas jam firmajn tradicion kaj gramatikon. Vikipedio ekzistas pli ol jardekon kaj ankaŭ havas firmajn regulojn. Do jen nedisputeblaj punktoj:

  • en Esperanto ekzistas difina artikolo, kiu uzendas en certaj kazoj (tion pruvas verkoj de Zamenhof mem);
  • Vikipedio estas ĉies posedaĵo, do neniu rajtas lauplaĉe forigi artikolojn (tion konfirmas reguloj).

Mi ne vidas pri kio ni povus plu disputi.--RG72 (diskuto) 06:21, 9 Jun. 2015 (UTC)

Estas vero, ke la reguloj pri uzado de la artikolo ne estas klare difinitaj kaj ke foje oni povas aŭ uzi aŭ ne uzi la artikolon. Tio tamen ne rajtigas ŝanĝi ĉiujn tekstojn simple por konformi al ies gusto. Oni povas eĉ konsenti pri tio, ke uzado de la artikolo estas malfacila por iuj, same kiel multaj aliaj detaloj en la lingvo, sed estas plene absurde aserti, ke teksto kun artikoloj estas malsimpla kaj pli malfacile komprenebla ol teksto sen artikoloj.
La permeso ne uzi la artikolon ja aperas en la Fundamento, sed nur en la Rusa kaj Franca versioj de la gramatiko, ne en la Germana, Angla aŭ Pola. La Fundamento ne havas Esperantan tekston de la gramatiko, sed tia, tradukita de Zamenhof mem, aperis jam en la Fundamenta Krestomatio. En ĝi la rimarko estas ĉi tia: La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi. – Notu la vortojn "en la unua tempo". --Surfo 10:45, 9 Jun. 2015 (UTC)
@Dima41: Vi ankoraŭ ne komprenas. Vi pensas, se oni ne uzus difinan artikolon (kiel en la rusa), Esperanto iĝus pli internacia. Tamen, aziaj kaj afrikaj lingvoj havas multaj aliajn karakterojn, kiuj estis tute ignoritaj en Esperanto. Vi pensu, ke vi estas bonŝanca, ĉar Zamenhof skribis la Fundamenton ankaŭ en la rusa. La Fundamento ne klarigas pri rilatpronomo, kiu ja estas uzata en kaj Esperanto kaj la rusa, sed ne uzata en aziaj lingvoj. Nombro "miliono" ekzistas en la rusa (миллио́н; kaj "tri" estas три!) sed ne en la orientaj aziaj lingvoj (sed cent-dekmil). La nomoj de monatoj (januaro, februaro/янва́рь, февра́ль ) estas ankaŭ tre malfacilaj por azianoj. Fonologio de Esperanto estas simila al la rusa kaj sed ofte tute malsama al multaj aziaj lingvoj. Tamen, aziaj esperantistoj, almenaŭ en Vikipedio, ne provas ŝanĝi aŭ reklami Esperanton kaj artikolojn. Ili rigardas Esperanton kiel tia (facila al homoj de la hindeŭropa lingvaro). Kion vi provas estas ne neŭtraligo sed nur parta rusiigo de Esperanto. Vi devas montri kiuj aliaj esperantistoj ekstere de Vikipedio skribus Esperanton sen "la" antaŭ lingva nomo, ktp. Kiel Surfo diras kio "La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi." ne signifas, ke "oni ne uzu la" nek "oni forigu vikipedian artikoltitolon kun la".--Salatonbv (diskuto) 10:51, 9 Jun. 2015 (UTC)
Mi plene konsentas kun Salatonbv. --Surfo 11:20, 9 Jun. 2015 (UTC)
La diskuto neimagebla en la rusa Vikipedio (mi eĉ ne diru pri tiu angla). Tie oni simple tuj forbarus vandalon, kiu forviŝas artikolojn, restarigus ilin kaj forgesus pri la fuŝulo.--RG72 (diskuto) 16:37, 9 Jun. 2015 (UTC)


Ankaŭ por mi uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon se ĝi ne estas laŭlogika; pro tio mi tute rajtas ne uzi ĝin. Neniu devas speciale lerni francan lingvon por kompreni Zamenhofan regularon pri "la". Mi ne emas konsenti kun nelaŭlogika aldonado de "la" malplifaciliganta por mi tekstokompreneblecon. Tio ne estas rusigo de Esperanto sed estas nur ĝia neŭtraligo. Mi opinias ke esperantolingvaj tekstoj povas esti verkataj pli simple (sen troaj radikoj, vortoj). Mi same proponas al ĉiuj (ĉefe neeŭroplingvaj) esperantistoj serĉi nelaŭlogikajn malsimplajn lingvaĵojn en Esperanto kaj malkonsenti pri ilia estado. Esperanto devas esti tiom simpla ilo kiom eblas. --Dima41 (diskuto) 07:52, 10 Jun. 2015 (UTC)
Mi vidas ke RG72 (eble ankaŭ kelkaj aliaj) havas rajton ŝanĝi lingvajn ecojn de verkitaj artikoloj laŭ propra prefero sen pridiskutado kun komunumo de Vikipedio (pri tio estas jene kaj jene). De tio mi opinias ke ankaŭ mi kaj ĉiuj aliaj uzantoj rajtas fari samon. --Dima41 (diskuto) 07:53, 10 Jun. 2015 (UTC)
@Dima41: En via letero, blogo aŭ hejmpaĝo, "mi tute rajtas ne uzi ĝin". Sed en Vikipedio, se vi skribus ne naturan Esperanton, aliaj kontribuoj korektus viajn redaktojn. Mi ofte dankas al aliaj, kiuj korektis miajn erarojn. Tiel kunlaboro en Vikipedio funkcias, kaj vi povas posedi neniujn artikolojn laŭ la koncepto rajtocedo. "Mi opinias ke esperantolingvaj tekstoj povas esti verkataj pli simple": tio estas via opinio, sed via maniero ne havas interkonsenton en nia komunumo, bedaŭrinde. "Mi same proponas al ĉiuj (ĉefe neeŭroplingvaj) esperantistoj ...": sed Vikipedio ne estas reklamejo. "Esperanto devas esti tiom simpla ilo kiom eblas.": tio ne estas vero, sed denove nur via opinio. Aliaj povus pensi "Esperanto devas esti pli natura kaj riĉa je esprimoj". Iuj opinius ke ne uzu la vorton "cunam/o" neologisman kaj diru "mar/ond/eg/o", sed iuj pensus ke "cunamo" estus internacie konata kaj la uzo de internacia vortoradiko faciligus Esperantan dialogon. --Salatonbv (diskuto) 06:35, 11 Jun. 2015 (UTC)

Konciza priskribo kiel uzi la difinan artikolon "la" en Gramatiko de Esperanto de Miroslav Malovec: "La artikolo estas la ĉefa determinilo de la substantivoj. Ĝia signifo estas simila al TIU, TIUJ, sed malpli emfaza, sen fingromontrado. La artikolo atentigas, ke oni parolas pri konata estaĵo aŭ afero, pri konkreta individuo, pri kiu oni jam antaŭe parolis aŭ kiun oni havas antaŭ la okuloj aŭ kiu estas unu sola, unika en la mondo, simple kiu estas precize determinita. La uzo de la artikolo estas simila kiel en la angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj, sed ankaŭ en tiuj lingvoj la uzo de la artikolo ne ĉiam precize koincidas. En Esperanto ekzistas situacioj, en kiuj la artikolo devas esti uzita, situacioj, en kiuj ĝi ne devas esti uzita, kaj situacioj, en kiuj oni povas la artikolon uzi aŭ ne uzi laŭ persona gusto aŭ laŭ nacilingva kutimo. En dubaj kazoj estas malpli granda eraro ne uzi la artikolon." Kompreneble tio ne pritraktas detale apartajn kazojn, sed ŝajnas al mi helpo por decidi kiam uzi la difinan artikolon. Utilas aldoni: "La nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas. La vortoj estas nedifinitaj per si mem ('Venis virino kaj volis paroli kun vi'). La nedefinecon oni povas emfazi per la nedifinaj pronomoj ('IU' virino, 'IA' virino), eventuale per la numeralo 'unu' ('unu' virino), sed la uzo de la numeralo en la funkcio de nedifina artikolo estas evitinda." Ekzemple oni demandu sin: Ĉu estas tiu virino? (la virino). Ĉu estas iu virino? (virino). Por internacia lingvo relativa simpleco gravas, sed ankaŭ precizeco.--Riŝo (diskuto) 04:14, 12 Jun. 2015 (UTC)

Aŭtoro de la libro proponas preferi ĉefe neuzadon de "la"; tamen en la teksto "la" videblas multfoje antaŭ preskaŭ ĉiu substantivo. Ŝajne por la aŭtoro frazo "La uzo de la artikolo estas simila kiel en la angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj" estas pli komprenebla ol frazo "Uzo de la artikolo estas simila kiel en angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj", pro tio li adnonis "la" troe dufoje. Jen estas laŭvica ekzemplo montranta ke ne indas kredi al tiaj eldonaĵoj. Anstataŭ ĉiuj reguloj-espensaĵoj estu logika sistemo.

--Dima41 (diskuto) 21:34, 11 Jun. 2015 (UTC)

Dima41, parolante pri "piĝino" mi celas kriplan Esperanton. Ekzemple en via teksto ĉi-supre ne temas pri iu aŭtoro, sed pri tute difinita aŭtoro, do "la aŭtoro de...". Cetere mi konsentas kun la diskutanto, kiu diris ke en klasika Esperanto la difina artikolo uziĝas jam de pli ol cent jaroj kaj la esperantoparolantoj kutimiĝas al tio. Ne necesas fari reformojn.--Riŝo (diskuto) 04:36, 12 Jun. 2015 (UTC)
Mi aldonis la sekcion pri la difina artikolo ĉe VP:Stilogvido. Ĉu jenaj uzoj estas interkonsentitaj en E-vikipedio?
Evitu: Preferu:
rusa lingvo la rusa lingvo
la Esperanto Esperanto
en urbo Parizo en la urbo Parizo
suno la suno
Oni foje povas uzi manierojn aliajn ol artikolo.
Evitu: Preferu:
Lupo estas formortanta en Eŭropo. La lupo estas formortanta en Eŭropo. = Lupoj estas formortantaj en Eŭropo.
Li levis kapon. Li levis la kapon. = Li levis sian kapon.

--Salatonbv (diskuto) 04:34, 13 Jun. 2015 (UTC)

Citaĵo
 Franc-parolantoj ekzemple tendencas tro ofte uzi la artikolon 
*se sent concerné*
Bonege. Ĉiuĵaŭde Diskuto 12:11, 13 Jun. 2015 (UTC)
Interkonsento ne estas kaj ne estos plu ĉar ĝusta regulo en Esperanto ne ekzistas. Ĉiu uzanto verkos tekstojn laŭ propra prefero. Se iu rajtas ŝanĝadi tekstojn de aliaj redaktantoj do ankaŭ ĉiuj aliaj rajtas. --Dima41 (diskuto) 18:00, 13 Jun. 2015 (UTC)
Ni bezonas interkonsenton, stilogvidon, ĉar aliokaze konfliktoj kiel tiu ĉi certe okazos. Mi ne kredas ke ni lasos ĉiujn skribi kiel ili volas, ĉar certe ni kelkfoje malkonsentos pri io en teksto kaj tio kreos konflikton.
Vikipedio estas enciklopedio en kiu ni kunlaboras, kaj kunlaboro signifas ke ni pligrandigas kaj plibonigas la enciklopedion per nia manero, sed ankaŭ kun interkonsentoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 18:54, 13 Jun. 2015 (UTC)
Konsentite pri kelkaj bazaj rekomendoj rilate la difinan artikolon. La mencio de PMEG estas utila. Cetere ankaŭ necesas certagrada toleremo. Ĉu la apudigo "Franc-parolantoj" kaj "Rus-parolantoj" estas vere taŭga? (Ĉu eventuale franclingvanoj/ruslingvanoj? en Vikipedio temas pri skribo, ne parolo). Ŝajnas al mi ke la problemo ĉefe koncernas la slavajn lingvojn ĝenerale kaj plurajn okcidenteŭropajn lingvojn latinidajn kaj ĝermanajn.--Riŝo (diskuto) 08:16, 14 Jun. 2015 (UTC)
Vi pravas. Ne necesas celi iun grupon, sed montri ke estas malsamoj inter la diversaj kulturoj kaj lingvoj de la mondo. Ĉiuĵaŭde Diskuto 12:08, 14 Jun. 2015 (UTC)
Mi kopiis la frazon de "Franc-parolantoj" kaj "Rus-parolantoj" el Artikolo (gramatiko) al la stilogvido. Eble ne necese krom se estus statistiko pri la uzo de la laŭ denaska-lingvanoj. Ankaŭ mi eraris je la klarigo pri plurala "lupoj". Tio estu "La lupoj", laŭ PMEG: "La lupoj estas formortantaj en Eŭropo. Temas klare pri la tuta bestospeco. Tial lupoj sen la ne taŭgas."
Por esprimi specon, oni ĝenerale devas uzi la, ĉu ne?
  • La leono estas la reĝo de bestoj.
The lion is the king of beasts. angle
Der Löwe ist der König der Tiere. germane
Le lion est le roi des animaux. france
  • La leonoj estas danĝeraj.
Les lions sont dangereux. france
Ne *Leonoj estas danĝeraj.*
Lions are dangerous. angle
Löwen sind gefährlich. germane
Por nekalkulebla vorto, oni povas uzi aŭ "la + singlaro" kiel la franca aŭ nur "singularo" kiel la germana, ĉu ne?
  • La biero estas alkohola trinkaĵo.
La bière est une boisson alcoolisée. france
  • Biero estas alkohola trinkaĵo.
Beer is an alcoholic drink. angle
Bier ist ein alkoholisches Getränk. germane
Bonvolu korekti tion antaŭ baloto se estas erarojn, ĉar mia gepatrolingvo ne havas artikolojn nek pluralon de substantivo (sed ne volas reformi Esperanton laŭ mia prefero).--Salatonbv (diskuto) 22:52, 14 Jun. 2015 (UTC)

Baloto

Mi proponas baloti (Vikipedio:Baloto/Difina artikolo/provo). Ĉu iu havas opinion por la procezo, maniero, tempo ktp antaŭ la baloto?--Salatonbv (diskuto) 22:07, 13 Jun. 2015 (UTC)

Kiel menciite supre, mi pensas, ke baloto necesos por solvi ĉi tiun argumenton. Samtempe, por sukcesigi baloton, estus plej bone se administrantoj, kiuj estas aliaj ol la lanĉanto (mi) de baloto, alvokus al validaj uzantoj. Se neniu komentos ĉi tie aŭ helpos alvoki, mi sendos mesaĝon nur pri kiu baloto, kie, kaj kiam, sed neniel opinio de unu partio, aŭ decidos tute nuligi la proponon pri ĉi tiu baloto.--Salatonbv (diskuto) 19:58, 15 Jun. 2015 (UTC)
Kial necesas baloto? Tute klaras ke neniu subtenas la ideojn de Dima41. Ĉiuj aliaj ja interkonsentas. Ni simple pluverku en Vikipedio laŭ tiu interkonsento, malfarante tiujn redaktojn de Dima41, kiuj kontraŭas la kutimajn gramatikajn regulojn de Esperanto. Marcos (diskuto) 10:03, 16 Jun. 2015 (UTC)
Dankon Marcos. Mi ankaŭ pensas, ke neniu subtenas la ideojn de Dima41 (ĉe kaj "la"- kaj "turismo"-diskutoj). Se ne necesus baloto, mi estus tre ĝoja por ke ni ne devus okupiĝi kun ĝi. Tamen li diras ke "Interkonsento ne estas kaj ne estos plu ĉar ĝusta regulo en Esperanto ne ekzistas. Ĉiu uzanto verkos tekstojn laŭ propra prefero. Se iu rajtas ŝanĝadi tekstojn de aliaj redaktantoj do ankaŭ ĉiuj aliaj rajtas." Kiel Ĉiuĵaŭde diris, mi ankaŭ timas, ke konfliktoj kiel tiu ĉi denove okazos, krom se li rigardus klaran rezulton de baloto. Ni devos halti lian alinomadon de artikoloj kaj nuligon de aliaj kontribuoj laŭ lia propra prefero.--Salatonbv (diskuto) 23:15, 16 Jun. 2015 (UTC)
Pardonon, sed mi ne povas imagi baloton pri gramatikaj aferoj. Regulo ekzistas, do ĉiu sekvu ĝin. Esperanto ne estas ludilo, kiun ĉiu ŝanĝu lauplaĉe kaj esperanto-vikipedio ne estas amuzejo, kie oni povas verki kaj poste forigi artikolojn pro iu kaprico. Ni reprezentas maturan lingvokomunumon, do agu respondece kaj, se bezonate, severe.--RG72 (diskuto) 12:37, 19 Jun. 2015 (UTC)
@Dima41: Kion vi pensas? Se vi konvinkiĝus, oni ne devus okupiĝi kun baloto en Vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 14:24, 19 Jun. 2015 (UTC)
Gramatikaj reguloj estas nestarigeblaj per balotado. Nuntempe ne ĉiuj en mondo povas simple ekkomunikiĝi per Esperanto ĉar 1) ĝi ne havas ĝustan regularon kaj 2) ne estas neŭtrala organizaĵo reguliganta Esperanton. Ankaŭ komunumo de Esperanto-Vikipedio same ne povas fariĝi neŭtrala. Pro tio mi ne vidas sencon por voĉdonado: ĝi estus malneŭtrala kaj nenion decidus. --Dima41 (diskuto) 09:19, 21 Jun. 2015 (UTC)
La ĉi-supra deklaro de Dima41 estas tute klara: Esperanto ne havas ĝustan regularon, kaj ne ekzistas neŭtrala (t.e., plaĉa al li) organizaĵo por ĝin reguligi. Tio signifas, ke la lingvo ne estas io por li. La solvo de tiu "problemo" estas simpla: li foriru. --Surfo 09:30, 21 Jun. 2015 (UTC)
Vi pravas. Jen Vikipedio por li:-) Gamliel Fiŝkin 09:48, 21 Jun. 2015 (UTC)

Se en iu scienca akademio unu el la akademianoj subite ekasertus, ke la Tero estas kvadrata aŭ staras sur tri balenoj, ĉu la akademio bezonus voĉdonon por trovi konsenton aŭ malkonsenton kun tia aserto? Vikipedio ne estas demokratio. Se iu en la ruslingva Vikipedio propravole ekreformadus la rusan lingvon, oni lin aŭ ŝin komence avertus kaj kaze de insisto forbarus. Gamliel Fiŝkin 04:33, 21 Jun. 2015 (UTC)

Ne farite Ne farite Ne estas interkonsento fari baloton pri la lingvaĵo. Estas ja absurde demandi al ĉiuj, se ĝusta aŭ malĝusta estas kutima regula gramatiko de Esperanto. Tamen, se oni volus, li povus proponi baloton, eĉ kvankam onidire Vikipedio ne estas demokratio, pri sia propra opinio al la Lingvo Internacia antaŭ alinomi titolojn aŭ foriri al alilingva Vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 21:41, 21 Jun. 2015 (UTC)
Mi konsentas kun Gamliel. Mi malpravis. Mi volis almenaŭ kompromison, sed estus pli bone apliki la regulon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 02:05, 22 Jun. 2015 (UTC)
Bone. Mi nur volis diri, ke Vikipedio:Voĉdonado ne estas anstataŭilo por diskutado (alilingve), sed ankaŭ Vikipedio:Voĉdonado ne estas malbono (alilingve).--Salatonbv (diskuto) 04:24, 22 Jun. 2015 (UTC)
Do ni resumu sekvajn paŝojn:
  • restarigi la forigitajn artikolojn;
  • remeti en ili definitan artikolon;
  • bari la uzanton, kiu insiste kaj celkonscie rompas la vikipediajn regulojn.--RG72 (diskuto) 07:04, 22 Jun. 2015 (UTC)
Kiel mi diris ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Vandalismo_de_Uzanto:Dima41, mi restarigis kelkajn artkolojn. Ni lingve riparu la artikolojn. Se Dima41 daŭros nuligi aliajn redaktojn, li estos severe traktita. Ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 07:14, 22 Jun. 2015 (UTC)
Mi ne proponis ŝanĝadon de Esperanto. Mi same kiel ĉiuj aliaj rajtas verki laŭ propra lingvokompreno; uzado/neuzado de "la" antaŭ lingvonomo laŭ mia opinio ne estas eraro. Tamen iuj uzantoj volas amase ŝanĝadi verkitajn de mi tekstojn sen ia kvalita prilaborado laŭ propra prefero kulpigante min pri erara verkado (malgraŭ ĝusta regulo mankas). Ĉi tiuj aktivuloj fakte strebas al ĉiama uzado de Esperanto en malneŭtrala formo pli komprenebla de angloj/francoj ol de plimulto de aliaj popoloj. Tio estas permesata en Esperanto-Vikipedio; tamen tio ne ebligos atingon de bonkvalita kunlaborado. --Dima41 (diskuto) 11:59, 22 Jun. 2015 (UTC)
Eble Esperanto estas nur malneŭtrala, sed estas pli facile lernebla kaj komprenebla. Ĉiuĵaŭde Diskuto 22:58, 22 Jun. 2015 (UTC)
  • Via persona paĝo en la ruslingva Vikipedio ne informas, ke vi scias Esperanton (antaŭe tio estis, sed antaŭ unu jaro kaj tri monatoj vi ŝanĝis la paĝon, interalie anstataŭinte la frazon «Precipe mi okupiĝas pri redaktado de Vikipedio en Esperanto (eo.wikipedia.org) kaj la rusa lingvo» [ruse Преимущественно занимаюсь редактированием Википедии на эсперанто (eo.wikipedia.org) и русском языке] per la «Mi okupiĝas pri redaktado de Vikipedio en la rusa lingvo» [Занимаюсь редактированием Википедии на русском языке] [kvar monatojn poste vi anstataŭis la vortojn «en la rusa lingvo» {на русском языке} per la «en diversaj lingvoj» {на разных языках}, same sen mencioj pri Esperanto]). Krome, vi proponis forigi la rusan version de la artikolo Denaskaj Esperanto-parolantoj. Kial? Kaj ĉu vi agnoskas Esperanton vivanta lingvo? Gamliel Fiŝkin 02:15, 23 Jun. 2015 (UTC)

Administranto Salatonbv restarigis artikolon Tago de la rusa lingvo vorfiŝitan de Dima41, sed tiu denove forviŝis la tutan enhavon kun rimarko "la" ne bezonata". Ĉu povus esti pli gravaj kaj arogaj rompoj de la vikipediaj reguloj? Ĉu ni pli ridindigu la esperanto-vikipedion kiel amuzejon por fuŝuloj, kiuj eĉ ne konas la gramatikon, nek volas lerni gin? Esperantujo plenas je stranguloj, sed ĉi-foje temas pri serioza enciklopedia projekto, ĉu ne? Imagu ke iu farus tion en ajna laborejo aŭ instruejo, malgraŭ ĉiuj avertoj kaj admonoj! Neimagebla dorlotado de fuŝuloj.--RG72 (diskuto) 16:15, 22 Jun. 2015 (UTC)

  • La mondo ĝenerale plenas je stranguloj, sendistinge de lingvo. En la ruslingva Vikipedio foje okazas provoj seksperforti la rusan lingvon, sed ĉiuj tiaj provoj estas haltigataj. Gamliel Fiŝkin 02:15, 23 Jun. 2015 (UTC)
La artikolo Tago de la rusa lingvo estis denove restarigita. Se ĝi denove estos forviŝita, ĝi estos protektita portempo. Dima41 nun ne havas rajton de Reviziantoj. Se li daŭros redakti kontraŭante la seriozon de diskutoj, li estos forbarita.--Salatonbv (diskuto) 22:17, 22 Jun. 2015 (UTC)
Artikolo Rusa lingvo en Rusio same kiel deko da aliaj plu estas forviŝitaj.--RG72 (diskuto) 11:52, 23 Jun. 2015 (UTC)
@RG72: Mi pensas, ke la alidirekto el la artikolo ne tre havas problemon. Laŭ la historio la kreinto kaj ĉefa redaktanto estas nur Dima41 (strikte parolante Kani ankaŭ redaktis unufoje redakteton). Por eviti miskomprenon oni devis skribi ĉe la cela artikolo Rusa lingvo la resumon "ŝovo el Rusa lingvo en Rusio". Dankon pro la atentigo.--Salatonbv (diskuto) 14:02, 23 Jun. 2015 (UTC)

Ĉu estas pliaj novaĵoj pri ĉi tiu kazo? Ĉu «ĉiuj» la fuŝaĵoj estis malfaritaj? Ĉiuĵaŭde Diskuto 18:28, 2 Jul. 2015 (UTC)

✔ Farite Kiel mi diris ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Vandalismo_de_Uzanto:Dima41, bv korekti tekstojn per aldoni "la" se necese. Dankon antaŭe, --Salatonbv (diskuto) 21:03, 2 Jul. 2015 (UTC)

"Kontrolantoj"

Kiel ni komencis diskuton ĉe Vikipedia diskuto:Aprobanto, estas ĥaoso rilate al la vorto "kontroli" en Vikipedio. Vidu la paĝon Specialaĵo:Gruprajtoj_de_uzantoj: Estas du "kontralantoj".

  1. kontrolantoj (reviewers) d:Q11107170
  2. kontrolantoj (oversighters) d:Q4048674

Ankaŭ estas en la listo "reviziantoj", kiuj havas tute samajn rajtojn kiel "kontrolantoj (reviewer)". Plue, estas similaj vortoj "kontrolaj uzantoj" (checkusers) d:Q4049038 kaj "Aŭtomataj kontrolantoj". Mi pensas ke la uzo de "kontroli" estas troa en E-Vikipedio. Ankaŭ estas VP:kontrolebleco.

Do, mi proponas novajn vortojn jene.

  • Kontrolantoj (reviewers), Reviziantoj, Aprobantoj -> Reviziantoj
  • Kontrolantoj (oversighters) -> Kaŝantoj
  • Kontrolaj uzantoj -> IP-kontrolantoj
  • Aŭtomataj kontrolantoj -> Aŭtomataj reviziantoj

Bv donu komentojn.--Salatonbv (diskuto) 04:43, 2 Jul. 2015 (UTC)

  • Estas eĉ pli da malordo. En historioj de paĝoj eblas vidi multajn «kontrolita de…» kaj «aŭtomate kontrolita». Krome ŝajnas al mi, ke la teĥnikaj flagoj «aŭtomata kontrolanto» kaj «revizianto» pli bone havu similajn titolojn. La vorto «revizianto» ne ŝajnas al mi taŭga ĉi tie, ĉar reviziado estas ne kontrolado, testado aŭ taksado, sed refarado. Mi ŝatas la titolan skemon uzatan en la ruslingva Vikipedio.
teĥnika titolo
(anglalingva)
titolo ĉi tie titolo en la
ruslingva Vikipedio
traduko
el la rusa
autoeditor aŭtomata kontrolanto автопатрулируемый aŭto[mata ]patrolato
editor revizianto патрулирующий patrolanto
Do, mi proponas, ke estu «patrolita» anstataŭ «kontrolita», «patrolanto» anstataŭ «revizianto» kaj «mempatrolato» aŭ «mempatrolanto» anstataŭ «aŭtomata kontrolanto».
Pri «kaŝantoj», jes, tio vorto precize respegulas la funkcion de tiu teĥnika flago, sed tamen ni ne inventu biciklon ĉi tie. Se ne trompas min mia malbona scio de la angla lingvo, oversighter laŭvorte signifas «superrigardanto»; ĉu ne taŭga vorto? Gamliel Fiŝkin 17:36, 2 Jul. 2015 (UTC)
Patrolanto ŝajnas al mi bona. Ĉiuĵaŭde Diskuto 18:22, 2 Jul. 2015 (UTC)
"Mempatrolatoj", "superrigardantoj" ktp ŝajnas bonaj. Kion pri "kontrolaj uzantoj" (checkusers, Проверка участников)? "Vikipedio:Kontrolanto de IP-adresoj" (ligita el Specialaĵo:Gruprajtoj de uzantoj) ŝajnas iom tro longa. Aŭ "kontrolaj uzantoj" povos resti tia? --Salatonbv (diskuto) 22:12, 2 Jul. 2015 (UTC)
  • La angla vorto checkuser estas vortludo. Iuj el la personoj, posedantaj la anglan lingvon, povas mistraduki tiun vorton kiel «kontrola uzanto». Sed, ŝajnas al mi, [to] check user signifas «kontroli uzanton». En la ruslingva Vikipedio tiu statuso estas nomata «kontrolanto de uzantoj» («kontrolanta uzantojn»; ruse проверяющий участников) aŭ mallonge «kontrolanto» (проверяющий). Kolego Ĉiuĵaŭde, kiel vi laŭvorte esperantigus la titolon de tiuj kontrolantoj, uzatan en la franclingva Vikipedio? Kolego Salatonbv, kiel vi tradukus la japanan titolon? La sama demando al parolantoj de la aliaj lingvoj. Gamliel Fiŝkin 23:17, 2 Jul. 2015 (UTC)
Traduko Franca Hispana Angla
Kaŝanto de redaktoj/Foriganto Masqueur de modifications Supresor Overseer
Revizianto Réviseur? ¿Revisor? Reviewer
Kontrolanto de IP-adresoj /
Kontrolanto de uzantoj / Kontroluzanto?
Vérificateur d'adresses IP Checkuser /
verificador de usuarios
Checkuser

Mi emus traduki editor kiel redaktantokontribuanto, sed eble tio ne estas korekta. Ĉiuĵaŭde Diskuto 01:19, 3 Jul. 2015 (UTC)

Laŭ mi "Foriganto" sonas kiel la angla "eliminator" aŭ japana 削除者 d:Q10862160. Mi pensas ke check-user signifas «uzanto, kiu kontrolas ion/kontrolanto». "Kontrolanto de IP/uzantoj" ŝajnu "IP/uzanto-kontrolanto", ne "kontroluzanto". Ĉar "manĝanto de viando" estas "viandomanĝanto", ne "manĝantoviando".--Salatonbv (diskuto) 02:25, 3 Jul. 2015 (UTC)
  • La angla lingvo he havas akuzativon. Do, check user povas signifi ne nur «kontrola uzanto», sed ankaŭ «kontrolu uzanton» aŭ (to check user) «kontroli uzanton». Gamliel Fiŝkin 11:38, 3 Jul. 2015 (UTC)
  • La vorton «foriganto» estus pli bone rezervi por iama posta uzo. — En naŭ lingvaj sekcioj (hindia, hispana, japana, korea, persa, portugala, rusa, ukraina kaj vjetnama) ekzistas speciala statuso, kiu estas malpli ol administranto, sed donas rajton kaj teĥnikan eblecon forigi paĝojn (mi havas ĝin en la ruslingva Vikipedio). La franca titolo por oversight estas argumento por «maskanto» aŭ eĉ «kaŝanto», dum io simila al la franca kaj hispana titoloj por patrolanto (ĉe ni dume «revizianto») povas esti miskompreniga, ĉar en la ruslingva Vikipedio (kaj supozeble ne nur tie) oversight estas nomata revizoro (ruse ревизор). La anglalingvaj teĥnikaj titoloj de vikipediaj teĥnikaj flagoj estas ĝuste teĥnikaj titoloj, ŝajne pli oportunaj por robotoj ol por homoj. Ekzemple, administranto estas nomata en la anglalingva Vikipedio administrator, dum la teĥnika titolo estas sysop, kaj la supre menciita statuso de «foriganto» havas teĥnikan titolon closer; do, ne serĉu logikon en tiuj teĥnikaj titoloj. Gamliel Fiŝkin 11:38, 3 Jul. 2015 (UTC)
Resume, ĉu ni povas interkonsenti al jenaj terminoj?
  • Editors (d:Q11107170) Kontrolantoj, Reviziantoj, Aprobantoj -> Patrolantoj
  • Oversight (d:Q4048674) Kontrolantoj -> Kaŝantoj
  • CheckUser (d:Q4049038) Kontrolaj uzantoj -> IP-kontrolantoj
  • Autopatrolled (d:Q4616033) Aŭtomataj kontrolantoj -> Mempatrolatoj
  • Eliminator (d:Q10862160) -> Forigantoj
  • kontrolita -> patrolita
La anglaj vortoj ĉi tie estas nur la projektaj nomoj en vikidatumoj. Oni ne devas rekte traduki ilin al Esperanto. Ekzemple, "autoreviewer" estas malnova termino: "The autopatrolled (formerly autoreviewer)" (en:WP:AUTOPAT). Ankaŭ "editors" ŝajnas malnova vorto, ĉar ĉiuj estas "redaktantoj". Se ne estos kontraŭaĵo, ni petu al la Teĥnikejo por korekti specialajn paĝojn.--Salatonbv (diskuto) 21:59, 4 Jul. 2015 (UTC)
Ĉu d:Q11107170d:Q15801814, estas aparta temo. (Krome ekzistas d:Q14360497. Kiel mi komprenas, ekzistas du specoj de testado de artikoloj. Unu, kiu estas aplikata ĉi tie kaj ŝajne en ĉiuj lingvaj sekcioj, konsistas en kontrolado por foresto de evidentaj fuŝaĵoj; sed estas alia, kiu enhavas komparadon de artikolo al la fontoj, sur kiuj ĝi estas bazita, kaj markadon de artikolo kiel «verkontrolita». En la ruslingva Vikipedio oni eksperimente enkondukis tion antaŭ iom malpli ol unu jaro; mi kontraŭis tiun ideon. Ekzistado de du diversaj specoj de testado ŝajne rezultas ankaŭ en tio, ke la intervikioj tiutemaj estas interplektitaj, kaj displekti ilin estus malfacila tasko.) Pri la vortoj «mempatrolato(j)», «patrolanto(j)», «patrolita» kaj «kaŝanto(j)» mi absolute konsentas. Pri la proponita «IP-kontrolanto» mi forte dubas; necesas aldone cerbumi. Pri «foriganto(j)» ŝajnas esti bona ideo, sed tiu statuso kaj teĥnika flago dume ne ekzistas en Vikipedio en Esperanto — do, pri ties nomo indos paroli nur ene de diskuto pri ties enkonduko. Gamliel Fiŝkin 16:23, 5 Jul. 2015 (UTC)
@Gamliel Fiŝkin: Se ni ne havos bonan tradukan vorton pri "CheckUser", ni povos resti la originan anglan vorton kiel kelkaj aliaj vikipedioj (la germana, hispana, nederlanda, ktp d:Q4049038) speciale kiam nia vikipedio ne havas tian grupon de uzantoj. --Salatonbv (diskuto) 20:44, 17 Jul. 2015 (UTC)
Ne havas, sed eble havos. La ideon lasi la vorton CheckUser sen traduko mi trovas maltrafa; ili ne sukcesis traduki aŭ pigris, sed ni ne pigros kaj sukcesos. :-) Kial ne simple «kontrolanto»? Gamliel Fiŝkin 22:39, 18 Jul. 2015 (UTC)
✔ Farite Ne estis komentoj dum semajno, do ni interkonsentu al la termino "kontrolanto". Ekde nun bonvolu ne uzi la vorton "kontrolanto" por "editor" or "oversighter". Konklude,
  • Editors (d:Q11107170) Kontrolantoj, Reviziantoj, Aprobantoj -> Patrolantoj
  • Oversight (d:Q4048674) Kontrolantoj -> Kaŝantoj
  • CheckUser (d:Q4049038) Kontrolaj uzantoj -> Kontrolantoj
  • Autopatrolled (d:Q4616033) Aŭtomataj kontrolantoj -> Mempatrolatoj
  • Eliminator (d:Q10862160) -> Forigantoj
  • kontrolita -> patrolita
Se oni konas kiel redakti specialajn paĝojn, bonvolu fari tion. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 03:11, 25 Jul. 2015 (UTC)
@Salatonbv, estas grava diferenco inter d:Q4049038 (kontrolanto) kaj d:Q10862160. La statuso de kontrolanto estas difinita ĉe meta kaj aŭtomate ekzistas en ĉiuj lingvaj sekcioj de ĉiuj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio, en tiu nombro en Vikipedio en Esperanto; dume neniu havas ĉi tie tiun statuson, sed la statuso ekzistas. La statuso, difinita en d:Q10862160, ekzistas nur tie, kie tiea komunumo decidis pri ĝia enkonduko: nun en naŭ lingvaj sekcioj de Vikipedio; jes, tia statuso utilus ankaŭ por Vikipedio en Esperanto, sed ĝia enkonduko estas aparta temo, plej taŭga loko por kiu estas ne en la lingva, sed en la administra diskutejo. Ĉu vi ne povas korekti vortojn en la interfaco? Mi pensis, ke tion povas fari ajna administranto; ĉu ne? Gamliel Fiŝkin 07:29, 27 Jul. 2015 (UTC)
@Gamliel Fiŝkin: Mi ne konas kiel ŝanĝi la specialajn paĝojn. Mi kreis Vikipedio:Kontrolantoj, foriginte la alidirektilon. Nuntempe ĉu vi volus krei la artikolon Vikipedio:Forigantoj?--Salatonbv (diskuto) 04:45, 28 Jul. 2015 (UTC)
@Salatonbv, mi ne certas, ĉu la administrantoj povas modifi la vikipedian interfacon; eble, povas la burokratoj (kolegoj Alaŭdo, DidiWeidmann kaj Tlustulimu), aŭ oni redaktas ĉe Translatewiki, aŭ skribas peton ĉe Bugzilla de la Fondaĵo Vikimedio.
Por kio servas unu mallonga alineo? Tiu paĝo devas esti oficiala regulo aŭ informo pri tiu regulo kun ligo al ĝi. La ĉefa regulo pri kontrolantoj (angle) troviĝas ĉe meta kaj ekde hieraŭ havas ankaŭ esperantan version. Loka versio de la regulo pri kontrolantoj ne estas nepra; ekzemple, en la ruslingva Vikipedio ne estas aparta regulo pri kontrolantoj, sed kontrolantoj mem estas. Pri forigantoj (aŭ konkludantoj) tio estus ne artikolo, sed proponata regulo, kiun la komunumo de Vikipedio en Esperanto povus akcepti aŭ rifuzi; mi planas proponi al la komunumo kelkajn regulojn, sed tiun ne unuavice. Gamliel Fiŝkin 18:18, 30 Jul. 2015 (UTC)

Srilanko aŭ Sri-lanko?

IP-ulo forigis la strekon el la nomo de Sri-Lanko. Laŭ la persono, la Akademio de Esperanto uzas Srilankon. Laŭ fontoj, ĉu ni devus ŝanĝi la titolon aŭ malfari la ŝanĝojn de la IP-ulo? Ĉiuĵaŭde Diskuto 03:22, 5 Jul. 2015 (UTC)

Ni alinomu ĝin al senstreka Srilanko. Troveble ankaŭ en PIV.--Salatonbv (diskuto) 07:38, 5 Jul. 2015 (UTC)
Akademio diras "Srilanko", PIV diras "Srilanko" Kiu diras alie? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:10, 5 Jul. 2015 (UTC)
Bone, ni havas interkonsenton ankaŭ ĉe Diskuto:Sri-Lanko‎. Cetere, kio estas esperantigo de la ĉefurbo Sri Jayawardenapura Kotte? Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj, "Jenaj nomoj ĉiam estu Esperantigitaj: - nomoj de landaj ĉefurboj: Dakaro, Pekino, Prago (ne Praha)"--Salatonbv (diskuto) 23:48, 5 Jul. 2015 (UTC)
Tio regulo estas kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Esperantigi oni povas nur tiam, kiam estas referenco. Ĉu iam ajn oni estis skribta esperantlingva teksto pri ĉefurbo de Srilanko? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:22, 6 Jul. 2015 (UTC)
Estas kelkaj vortoj inventitaj en Vikipedio (Listo de nepivaj vortoj). Ekzemple ĉe Diskuto:Ekozono mi proponis alinomadon kie oni uzis strangajn vortojn kaj ili ŝajnis kontraŭ VP:NOE. La propono estis laŭ malnovaj argumentoj de aliaj uzantoj (enhavante Bertilon), sed ni ne povis havi interkonsenton tiam. En ĉi tiu kazo laŭ VP:TA, mi pensas ke Esperantigo estas pli necesa ol la aliaj (kiel ĥaosaj "holarktis-o" kaj "holarkt-a regno", ktp). Kial ne "Sriĵajavardanapur-o" pro la "internacia radiko"?--Salatonbv (diskuto) 04:08, 7 Jul. 2015 (UTC)
Laŭ mi estas du eblecoj: 1. nomo ekzistaj en Esperantaj referencoj 2. ni uzas orginalan nomom Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:24, 17 Jul. 2015 (UTC)

Propraj nomoj

Ĉu nur mi pensas ke ni (Vikipedistoj) ne povas mem krei proprajn nomojn? Mi pensas ekzemple pri: amonia oksalato kaj aliaj artikoloj kiuj faras Uzanto:Claudio Pistilli sen referencoj pri Esperanta nomo (kelkfoje kontraŭ referenco) Ĉu nur mi vidas ke tio estas originala esplorado? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:22, 17 Jul. 2015 (UTC)

proprajn nomojn. Ne forgesu akuzativon.--kani (diskuto) 18:49, 17 Jul. 2015 (UTC)
Dankon. Mi korektis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:31, 17 Jul. 2015 (UTC)
La tasko de Vikipedio estas rerakonti jam publikigitajn informojn per jam ekzistantaj vortoj. Sed kion fari, se iu objekto estas detale priskribita en sendependaj fidindaj fontoj (kontroleblaj!) kaj do estas menciinda, sed titolo por ĝi ankoraŭ forestas en Esperantaj vortaroj? Gamliel Fiŝkin 23:04, 18 Jul. 2015 (UTC)
Tio laŭ mi ankaŭ estas problemo. En biologio oni povas uzi sciencan nomon. En mia hejma Vikipedio (pl.Vikipedio) ni ofte uzas orginalan nomon. En aliaj aferoj mi ne scias. Mi pensas ke bone estus skribi artikolon en Esperanta (scienca) revuo kie oni povas proponi nomon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:58, 18 Jul. 2015 (UTC)
«Sciencan» nomon signifas «latinan»? Se ekz. la kemia elemento molibdeno estus ĵus malkovrita kaj ankoraŭ ne estus en Esperantaj vortaroj, ĉu ni skribus ne pri molibdeno sed pri Molybdaenum? Ĉu ekzistas sciencaj (NB: ne sciencpopularigaj, sed ĝuste sciencaj) revuoj esperantlingvaj? Gamliel Fiŝkin 04:47, 19 Jul. 2015 (UTC)
En biologio scienca nomo ne precize estas latina (ekzemple besto: d:Q3486846 havas sciencan nomon: smok wawelski, ĉi tiuj vortoj estas el pola lingvo) sed plej ofte ĝi estas latin-simila. Mi ne scias ĉu en kemio latina nomo estas oficiala. Ĉu ne angla lingvo estas oficiala en IUPAK? Scienca Revuo eble estus bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:09, 19 Jul. 2015 (UTC)
Pri tiu elfosebla reptilio estas facile: ĝi estas nomita laŭ fikciulo de la pola mitologio, vavela drako. La Scienca Revuo estas bona, sed ĉu ĝin legas spertuloj pri ĉiuj sciencaj branĉoj? Biologio jes, zoologio jes, entomologio jes, ortopterologio supozeble jes (jam necerte), kion pri la akridologio? (Pri la akridologio tamen estas ŝanco, ĉar ĝi esploras ege malutilajn [eĉ danĝerajn] por la agrokulturo insektojn kaj pro tio estas subtenata en multaj landoj, sed ja ekzistas pluraj animaloj kaj plantoj nek utilaj nek malutilaj por ekonomio kaj interesaj nur por biologoj.) Gamliel Fiŝkin 12:56, 19 Jul. 2015 (UTC)
Jes, Vi pravas pri smok wawelski. Mi ne scias precize kio oni povas esti en Scienca Revuo. "sed ja ekzistas pluraj animaloj kaj plantoj nek utilaj nek malutilaj por ekonomio kaj interesaj nur por biologoj" - jes sed tio ne estas problemo. En biologio oni povas fari artikolojn: smok wawelskirhinocypha moultoni se ne ekzistas Esperanta nomo. Problemo estas kun kemio ekzemple. Sed ĉu tio ke estas problemo signifas ke oni povas farti artikolon pri nomo: amonia dukromiato en situacio kiam neniu, neniam uzis nomon "amonia dukromiato"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:09, 19 Jul. 2015 (UTC)
Mi ne certas pri la vorto «dukromiato»; Yandex [jandeks] kaj Google [gugl] trovas ĝin nur en Vikipedio kaj en ties klonoj. Gamliel Fiŝkin 06:02, 20 Jul. 2015 (UTC)
PIV registras "dikromiato" kiu estas kutime uzata. Cetere "di" troviĝas en multaj kemiaj kunmetaĵoj internacie konataj.--Riŝo (diskuto) 20:23, 21 Jul. 2015 (UTC)
@Riŝo: jes, sed mia demando estas alia. Neniu neniam antaŭe skribis "amonia dukromiato" en revuoj. Ĉu laŭ Vi, oni povas uzi tiajn nomojn en Vikipedio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:47, 21 Jul. 2015 (UTC)
Mi kredas ke tio estus misgvida en enciklopedio, kiun konsultas larĝa publiko. Do oni uzu la kutiman formon kun "di-" menciita en PIV: "(amonia) dikromiato" trovebla fine de la kapvorto "kromi-". En tiun vortaron eniras nur terminoj kun pluraj referencoj kaj ne vortoj uzataj de ununura aŭtoro.--Riŝo (diskuto) 16:04, 23 Jul. 2015 (UTC)

Akuzativo

Kiel oni diras ? La protestanta armeo, estrata de Gaspard de Coligny, venkis la regan armeon, estratan de la Marŝalo Cossé-Brissac. aŭ La protestanta armeo, estrata de Gaspard de Coligny, venkis la regan armeon, estrata de la Marŝalo Cossé-Brissac ?

Antaŭdankon.--pino (diskuto) 19:59, 1 Aŭg. 2015 (UTC)

  • Sendube «estratan» — eĉ ne estas pri kio diskuti, ĉar adjektivo aŭ participo ĉiam devas esti en la sama kazo, kiel tiu vorto, kiun ĝi difinas. Sen akuzativa finaĵo via frazo signifus, ke la dua menciita militestro gvidis ne la venkitan armeon sed la venkintan. Sed via frazo elvokas aliajn lingvajn demandojn. 1. «Protestanta armeo» ja signifas tiun armeon kiu protestas kontraŭ io; ekzemple, se iu armeo irus tra avenuo kun sloganoj «Plialtigu salajron de soldato», tio estus protestanta armeo. Eble, temas pri ribela armeo? 2. Kio estas «rega armeo»? Eble, reĝa? 3. Ĉu «Marŝalo» estas persona nomo? Se tiu vorto indikas armean rangon (titolon), ne necesas majuskligi. Gamliel Fiŝkin 21:32, 1 Aŭg. 2015 (UTC)
Dankon, kunlaboro estas utila, vidu Clomot. --pino (diskuto) 10:06, 2 Aŭg. 2015 (UTC)

Monto Herzl Plaza

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu kreis la artikolon Monto Herzl Plaza. Sed ĝia titolo estas lingve maltaŭga. Kiu havas proponon pri pli taŭga titolo? --Tlustulimu (diskuto) 08:06, 2 Aŭg. 2015 (UTC)

Placo pri Monto Herzl. --Crosstor (diskuto) 09:24, 2 Aŭg. 2015 (UTC)
Placo de la Monto Herzl? Ĉiuĵaŭde Diskuto 23:32, 12 Aŭg. 2015 (UTC)

Uzanto:EfrinEfrin kaj landnomoj

Aperis nova uzanto uzanto:EfrinEfrin kiu komencis sisteme ŝanĝi landnomojn en Vikipedio kaj ankaŭ aldoni rilatajn kategoriojn kaj ŝanĝi la artikolon pri Landnomoj en Esperanto. La ŝanĝoj estas pure nur personaj preferoj. (Povas esti, ke la uzanto Eldizzino estas la sama persono.) – Mi komprenis, ke jam ĉiuj estas sufiĉa saĝaj por deteni sin de provokaj agoj en tiu kampo, sed ŝajnas, ke ne. --Surfo 20:29, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi konsentas. Ni lasu al li iom tempon por respondi al la mesaĝoj. Ĉiuĵaŭde Diskuto 16:30, 21 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi miras pri la aktiva kaj nenial interkonsilita antaŭe kun la viki-komunumo ŝanĝado de la landnomoj. Ĉu vere estis bezonate transformi ĉiujn hanujojn al hanlandoj ktp?--RG72 (diskuto) 07:10, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

La sinteno de Gamliel Fishkin kaj Ĉiuĵaŭde estas komprenebla, sed mi opinias tion naiva. Uzanto:EfrinEfrin venis ĉi tien por igi la lingvon kaj la klasifikon de geografiaj nomoj konformi al lia plaĉo. Ĝi ankaŭ aldonis diversajn artikolojn, kiujn aliaj devas tuj proponi por forigo (ekz. Baronlando, Klasnomo, Despotlando, Princĉefepiskopo, Princĉefepiskoplando). La nivelon de ĝia lingvoscio m ontras ekzemple la sola frazo en Baronlando: Lando regi de barono. Mi ne vidis EfrinEfrinon aldoni ion gravan al la enhavo de Vikipedio. Esence ĝi nur ŝanĝas lingvaĵon. Mia supozo, ke temas pri alia nomo de Uzanto:Eldizzino plifortiĝis, kiam mi iomete esploris la redaktojn de la du Vikipediistoj. Eldizzino ĉesis agadi en Julio, EfrinEfrin komencis en Aŭgusto. Cetere, uzanto kun la nomo Eldizzino (kun amaso da aliaj nomoj) estas plene forpelita kaj blokita en la Angla Vikipedio, interalie pro propra politiko pri nomado de administraj distriktoj. Ni bezonas laŭenhave pli bonajn artikolojn, ne lingvan unuecigon laŭ ies persona gusto nek propran Vikipedian sistemon por nomi administrajn unuojn. Sendube, iuj ŝanĝoj de EE estas eĉ utilaj, sed la tuto estas atako kontraŭ la nia redakta kolektivo. La Esperanta Vikipedio, bedaŭrinde, estas verŝajne tro malforta por kontraŭbatali tian frakasan redaktadon. Sarki ĉiujn ŝanĝojn de EE estas tro multa laboro. --Surfo 09:06, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

Ĉio rapide sakreblas pere de ilo, spuranta la uzantajn kontribuojn.--RG72 (diskuto) 10:24, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Okej, mi malbone respondis. Mi esperis respondeton, kiu probable ne venos. Mi ne vere ŝatas tiun amason de redaktoj.
Ankaŭ, ĉu vi vidis tiun paĝon? Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:24, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ Eldizzino neniam respondis demandon, faritan jam antaŭ du monatoj. Ĝi eble uzis plurajn aliajn nomojn, ekz. Uzanto:Imperium Romanum Sacrum. Ĝia lingvoscio estas ege mankohava, tamen ĝi arogas al si fortajn opiniojn pri ĝusta kaj malĝusta lingvaĵo kaj la rajton sendiskute ŝanĝi ĉion, kio ne plaĉas al ĝi. La tuta afero haladzas. Se Vikipedio estus prudente administrata entrepreno de libervola kunlaboro, la ĝenulo estus jam plene forĵetita. --Surfo 16:14, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi rigardis tiun paĝon kaj trovis la statistikon dubinda. Ekzemple estas indikite, ke hanlando menciiĝas en Vikipedio 83 fojojn, dum hanujo nur 3. Sed antaŭ kelkaj tagoj la sama uzanto faris amasajn korektojn, anstataŭigante la unuan version per tiu dua. En scienca medio tio estus konsiderata fuŝo kaj trompo. Eble mi preteratentis tion, do mi antaŭpardonpetas.

Ĝenerale esperanto-vikipedio estas mirinde milde administrata, kio malaltigas ĝian nivelon, altiras fuŝulojn kaj fortimigas profesiulojn. Ekzemple tre evidenta arbitra konduto de uzanto, kiu elpensis novajn nomojn por rusiaj distriktoj estis neniel haltigita aŭ korektita. Oni nur admonis lin eĉ kiam tiu ulo (same kun malaltaj lingvokonoj) decidis forigi la definitivan artikolon el Esperanto kaj eĉ provis aranĝi baloton pri gramatika regulo.

Mi proponas nuligi ĉiujn nekonsentiajn ŝanĝojn kaj averti la uzanton pri nekoveno de tia konduto. Kaze de ripeto, oni simple baru lin.--RG72 (diskuto) 17:07, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi subtenas ĉi tiun proponon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:44, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi subtenas tiun proponon. Mi vidis, ke li neniom respondas, nur agas laŭvole, kaj rekte forigis el kelkaj artikoloj miajn proponojn forigi ilin, anstataŭ respondi aŭ reagi en la koncernaj lokoj. Sendube li inventos novan falsan nomon kaj plu fiagos. Oni forbaru lin kun limdato de unu semajno ekde kiam komencis tiu diskutero, do morgaŭ lunde la 24a. Kaj tuje, kiam li inventos novan vikipediiston. Mi absolute konsentas kun tio antaŭe dirita: "milde administrata, kio malaltigas ĝian nivelon, altiras fuŝulojn kaj fortimigas profesiulojn." Kaj tion jam diris al mi kelkaj elstaraj esperantistoj nevikipediistoj pro tiu tialo.--kani (diskuto) 09:40, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Uzanto:Kani (José María Salguero Rodríguez) mensogis, mi respondas en multajn diskutejon. EfrinEfrin (diskuto) 16:57, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĝis nun tio dirita de mi estis vero: bonvolu ne diri ke mi mensogas je tio. Mia bonvolo ĉi tie estis provita delonge: vi devos ankoraŭ montri vian bonvolemon. Ĉu mi mensogis kiam mi diris ke vi "rekte forigis el kelkaj artikoloj miajn proponojn forigi ilin, anstataŭ respondi aŭ reagi en la koncernaj lokoj"? Mi vidas, ke vi reagas (kio estas laŭdinda) kiam oni petas vian forbaron. Kaj tio ne estas mensogo: necesas nur rigardi tie supre. Mi povas erari, sed ne mensogi. Eble mi eraris dirante ke vi inventos novan kromnomon por pluagi sendepende ĉar mi antaŭvidis kaj mi ne estas profeto. Tion vi mem konfirmos aŭ malkonfirmos kaj mi deziras erari; sed mi ĝis nun ne mensogis, bonvolu pardonpeti.--kani (diskuto) 19:41, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Kunlaboro en la esperantlingva Vikipedio

Ignori de faktoj

Klasnomoj derivataj de titolo laŭ [12] finiĝis

  • ~10300 foje kun -lando.
  • ~300 foje kun -ujo (farita de Uzanto:Moldur [Martin Weichert])

Tamen,

  • Uzanto:Moldur defendis sian ujoismo kun "nuna preskaŭ-unueco" [13]
  • Uzanto:RG72 "trovis la statistikon dubinda" kaj skribis de "fuŝo kaj trompo"

Proponi por forigo de bazaj konceptoj

Ŝajnas ke estas atako de Uzanto:Kani kontraŭ novajn paĝojn aldonitaj por Uzanto:EfrinEfrin.

Artikolo Propono por forigo de Komento de proponinto Komento
Baronlando Uzanto:Kani ĉar ne estas eĉ unu frazo kaj estas konfuza.
Klasnomo Uzanto:Kani ĉar ĉar estas malplena.
Despotlando Uzanto:Kani ĉar tiu artikolo celas nur justigi alinomigon de Epira despotlando kaj ne havas alilingvajn ligilojn. Mensogo de Uzanto:Kani: celas nur justigi alinomigon de Epira despotlando
Princĉefepiskopo Uzanto:Kani ĉar estas malplena.
Princĉefepiskoplando Uzanto:Kani ĉar estas malplena.
Mi notas ke la artikoloj estas tre malgrandaj. Ni havas politikon pri la ĝermoj kaj la ĝermetoj. Ankaŭ, antaŭ ol ŝanĝi terminojn, estus prefereble konsenti pri elekto de termino, ĉu? Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:21, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Vikipedio havas

  1. artikoloj pri teritorioj:
    1. Reĝlando Duklando Grandduklando Vicreĝlando Emirlando Princlando Komandorlando Elektoprinclando Graflando
    2. Subŝtato Provinco Distrikto Komarko Markio Komunumo Govio Arondismento Departemento Municipo Paroĥo
  2. artikoloj pri titoloj:
    1. duko, grafo, reĝo, barono
    2. princepiskopo, ĉefepiskopo
  3. bazaj konceptoj de klasifiko
    1. klaso
    2. nomo

Kial forigi Baronlando, Despotlando, Princĉefepiskopo, Princĉefepiskoplando, Klasnomo?

Forigi anstataŭ bonigi estas ... stulteco?

Propono por bari anstataŭ diskuti

Uzanto:RG72 proponis: "Mi proponas nuligi ĉiujn nekonsentiajn ŝanĝojn kaj averti la uzanton pri nekoveno de tia konduto. Kaze de ripeto, oni simple baru lin."

Kie Uzanto:RG72 diskutas la artikolojn?

Diskuto estis bezonata antaŭ fari la amasan redaktadon. Do mi simple proponis reveni al status quo kaj poste pridiskuti la aferon.--RG72 (diskuto) 08:50, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
RG72:
  1. La amasan kontraŭ konsentan redaktadon de Uzanto:Moldur, kiu aldonis ujoismojn, ĉu estas diskutita kie?
  2. Mi redaktis laŭ konsento, konsento estas
  1. kontraŭ ujoismo, kaj pri "-io" aŭ "-lando"
  2. duklando kaj ne dukolando, graflando kaj ne grafejo ktp
EfrinEfrin (diskuto) 17:12, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Moldur havas pli da spertoj en esperanto, ĉar li unue havas pli bonan lingvokonon, redaktas jam pli longe ĉi tie kaj mi pensas, ke li ne aldonis ujoismojn, sed uzis la sufikson -uj- en unu el al Fundamentaj signifoj. Krome la Fundamento validadas, eĉ se io el ĝi ial ne plaĉas al vi aŭ aliaj personoj. Ankaŭ en la lingvaj respondoj de Zamenhof jam legeblas kritikoj kontraŭ personaj preferoj, ekzemple en la ĉapitro pri la vorto "kaj". Personaj preferoj ja fakte estas eĉ kontraŭ la spirito kaj ideo de la internacia lingvo, ĉar ili ĝenas kaj misgvidas la evoluon de la lingvo surbaze de ĝia Fundamento.
Laŭ kiu konsento vi redaktis? --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu Vidu 2.1 kaj 2.2. -io/-lando estas konsento en Vikipedio. Vikipedia konsento estas un de multajn: Monata, Fundamenta, PIV-a, Akademia ktp. EfrinEfrin (diskuto) 18:57, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Ni foje konsentis, ke -uj- kaj -i- same bonas por landoj.
Krome vi ĵus denove montris nesufiĉan lingvokonon. Tial mi dubas eĉ pri sufiĉa juĝkapablo pri la landonomoj.
Se vi daŭrigos vian sintenon sen atendi opiniojn de pliaj uzantoj, mi paŭzigos vin laŭ la propono de RG72. --Tlustulimu (diskuto) 19:28, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
La koncerna paĝo situas tie. Ni forigu la UJ-sistemo kiam ĝi okazigos problemojn en Esperanto. Ĉiuĵaŭde Diskuto 19:34, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu:
"Ni foje konsentis, ke -uj- kaj -i- same bonas por landoj." - mensogo.
"Krome vi ĵus denove montris nesufiĉan lingvokonon." - "nesufiĉa" por kio? "Tial mi dubas eĉ pri sufiĉa juĝkapablo pri la landonomoj." - Ne diskutas faktojn, nur atakas mian lingvokonon.
"Se vi daŭrigos vian sintenon sen atendi opiniojn de pliaj uzantoj". - Konsento estas "Hesio". La artikolo estas "Hesio", ne "Hesujo". Neniu bezonas atendi. EfrinEfrin (diskuto) 19:48, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Ŝtonepoka ujoismo

Kontraŭ konsento:

  1. Uzanto:Surfo ŝanĝas de -io al ujo tamen artikolo estas Vjetnamio kaj ne Vjetnamujo.
  2. Uzanto:Moldur [14]
  3. Uzanto:Longharulo [15], [16] ktp
@EfrinEfrin: la supra aserto pri ŝtonepokeco de -uj- en la landa signifo kaj via komento de redakto "FORIGO DE STULTECO: ŝtonepokaj ujoismoj" ĉe Hindio montras klare nekolektivan ŝanĝeman sintenon. Krome la sufikso jam ekde la naskiĝo de Esperanto havas tri signifojn, kiuj estas uzeblaj kaj uzataj.
Mi havas certajn duboj, ke kunlabora projekto taŭgas por vi. Krome jam kelkaj aliaj uzantoj kritikis ne vian personon, sed vian manieron agadi ĉi tie kaj vian nesufiĉan lingvan nivelon kaj mia aldonas iom detale, ke temas pri lingva interfero de supozebla la angla lingvo, malĝusta uzo de la akuzativo ktp.. --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
La artikolo estas Vjetnamio kaj ne Vjetnamujo. Ŝanĝo de Vjetnamio al Vjetnamujo "montras klare nekolektivan ŝanĝeman sintenon". Vi me atakas, sed ne diskutas Vjetnamio/Vjetnamujo. Mi atakas ujoismojn. Mi purigis. Vi kritikas "malĝusta uzo de la akuzativo", sed ne helpas bonigi mia scio de esperanta lingvo. Mi ne naskiĝis kun espereranton. Sed pri purigi Vjetnamio/Vjetnamujo ne bezonas "ĝusta uzo de la akuzativo". EfrinEfrin (diskuto) 19:26, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Se vi atakas "ujoismojn", tio signifas, ke vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj. Tio estas tute ne akceptebla.
Krome preskaŭ neniu el ni estas denaskulo de esperanto. Ne estas tasko de la Vikipedio instrui esperanton. Por tio ekzistas ekzemple lernu.net kaj aliaj projektoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Tlustulimu
  1. Serĉilo ne funkcias: Se vi serĉas "Germanio", ne trovas artikolon kio enhavas nur "Germanujo". Ĉu tio estas akceptebla?
  2. "vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj" - mensogo.
EfrinEfrin (diskuto) 19:55, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi aldonis vorto "baronujo" al artikolo "baronlando" kaj "despotujo" al artikolo "despotlando". EfrinEfrin (diskuto) 09:55, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Mensogoj

  1. Uzanto:Surfo: "La ŝanĝoj estas pure nur personaj preferoj"
  2. Uzanto:Surfo: "Esence ĝi nur ŝanĝas lingvaĵon"
  3. Uzanto:Kani: "Mi vidis, ke li neniom respondas" (EfrinEfrin (diskuto) 16:52, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  4. Uzanto:Tlustulimu: "vi volas forigi -uj- en unu el la Fundamentaj signifoj" (EfrinEfrin (diskuto) 19:59, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  5. Uzanto:Tlustulimu: "Protektis Vikipedio:Lingva angulo: per eviti sendiskutan aldonon de ne rilata teksto" [17] (EfrinEfrin (diskuto) 20:30, 23 Aŭg. 2015 (UTC))
  6. Uzanto:AndyHM: "Saluton, mi volas scii kial vi ŝanĝas nomojn kaj vortojn de multaj artikoloj sen antaŭa konsultado kun aliaj vikipediistoj kiam tiuj vortoj/nomoj same ĝustas. Oni devas kunlabori en vikipedio, ne solule kaj laŭplaĉe fari kion ajn." [18]
Ĝis nun tio dirita de mi estis vero: bonvolu ne diri ke mi mensogas je tio. Mia bonvolo ĉi tie estis provita delonge: vi devos ankoraŭ montri vian bonvolemon.--kani (diskuto) 19:36, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Via agado maloftigas la sufikson "uj" en artikoloj kaj kategorioj kaj tial iras en la direkton de forigo. Sed ni ne akceptos la plenumon de tio. --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfriṅ: 5. ĉu vi komprenas la taskon de la vikipedia serĉilo? Ĝi estas teknika ilo, ne lingva. Tial mi forigis la nerilatan frazon. Do, tute ne temas pri mensogo. Bonvolu pripensi pli bone antaŭ ol vi asertas, ke iu mensogus. --Tlustulimu (diskuto) 20:37, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
"ĉu vi komprenas la taskon de la vikipedia serĉilo?" - pli bone ke vi. "sendiskutan aldonon" - sed diskuto estas en Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo .... EfrinEfrin (diskuto) 20:39, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Hm. Mi hazarde konetas ulojn, kiuj okupiĝas pri la vikia softvaro. Eble ili ja eĉ povus iel plibonigi la serĉilon, tiel ke tute ne plu gravas, ĉu oni uzas la formon "Germanio" aŭ "Germanujo". Sed mi ne scias, ĉu tia plibonigo de la serĉilo estas dezirata ne nur de vi, sed ankaŭ de aliaj. Kaze de konsento pri tia ŝanĝo de serĉilo ni ja povus peti tion al la teknikuloj.
"pli bone ke vi" gramatike malĝustas, ĉar tie devas esti "ol", do "pli bone ol vi". --Tlustulimu (diskuto) 20:45, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
D A N K O N ! EfrinEfrin (diskuto) 20:47, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Personaj atakoj

  1. Uzanto:Surfo: "la tuto estas atako kontraŭ la nia redakta kolektivo"

Aldoni, purigi, klarigi estas "atako kontraŭ la nia redakta kolektivo"? Surfo komprendas aŭ ne komprendas, ke tio signifas ke la "nia redakta kolektivo" laboras kontraŭ idealoj de Vikipedio? EfrinEfrin (diskuto) 07:08, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

@EfrinEfrin: La vorto ne estas "komprendas", sed "komprenas". --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
D A N K O N! EfrinEfrin (diskuto) 21:13, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Ujoismo en Vikipedio - Serĉilo ne funkcias

Serĉilo ne funkcias: Se vi serĉas "Germanio", ne trovas artikolon kio enhavas nur "Germanujo". EfrinEfrin (diskuto) 19:53, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Bezonas serĉi dufoje: Germanio kaj Germanujo. EfrinEfrin (diskuto) 20:00, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Uzanto:Tlustulimu forigis fakto: [19] EfrinEfrin (diskuto) 20:03, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Tiu "fakto" neniel rilatas la interkonsenton. Kaj tial mi denove forigis la frazon. La problemo pri la serĉilo prefere estu diskutata en la teknikejo de la vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 20:13, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: Se vi detale priskribas la problemon kun la vikia serĉilo sur Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo, eble ja iom post iom eblos plibonigi ĝin. Do, kiujn serĉojn vi provis fari per ĝi, sed ne aŭ nur parte sukcesis? --Tlustulimu (diskuto) 21:05, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ne estas nur problemo de Vikipedia serĉilo. Ankaŭ ne funkcias kun aliaj serĉiloj, kio komparas sekvenco de literoj. Chrome, Firefox ktp. En aliaj Vikipedioj estas facile: "Deutschland", "Germany", "Tyskland". Nur esperantlingva Vikipedio havas tion gravan problemon. Serĉi/trovi loknomojn estas tre malfacile. Mi volas faciligi tion. Mi volas faciligi kunlaboro en esperantlangva Vikipedio. Kunlaboro estas pli malfacile, se uzantoj ne povas trovi vortojn, ne povas aldoni ligiloj sen koni nomo de artikolo ktp. Aliaj Vikipedioj havas "Duchy", "Herzogtum", "Hertigdöme" - nur esperantlingva Vikipedio havas "Dukujo", "Dukolando", "Duklando". Ĥaoso. EfrinEfrin (diskuto) 21:31, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Espero

Kara @EfrinEfrin! Mi ankoraŭ iom esperas pri viaj bonaj intencoj. Sed malĝojigas via sinteno, ke ĉiuj tie ĉi estas almenaŭ malsaĝuloj aŭ eĉ malbonemuloj. En viaj proponoj eblas trovi raciajn ideojn, sed viaj memfido kaj malĝentileco kaŝas tion. Mi iom komprenas vian maksimumismon; tia maksimumismo estas eca por ard-okulaj novuloj. Mi supozas, ke vi antaŭnelonge lernis Esperanton, kaj la lingvo fascinis vin. Vi emas diri kaj fari ĉion tuj, dum unu tago, kvazaŭ morgaŭ estus tro malfrue. La lingvo Esperanto kaj Vikipedio en ĝi ne estas forveturantaj trajnoj. Do, ne timu malfruiĝi. Plifortigu vian lingvoscion; legu Vikipedion en Esperanto, sed dume ne redaktu ĝin. Iam vi estos preta denove ekredakti, sed nun vi ankoraŭ ne estos preta.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj tie ĉi estas sufiĉe ĝentilaj. Sed tio ne donas al vi aŭ iu ajn alia rajton esti malĝentila. Neniam ofendu, kaj ĉiam penu supozi bonajn intencojn. Se vi daŭrigos ofendojn, vi tre verŝajne estos forbarita.

Mi esperas, ke post paso de ioma tempo vi mem bedaŭros pri via nuna malĝentileco kaj utile kunlaboros ĉi tie. Gamliel Fiŝkin 20:25, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

... :-) Bedaŭrinde, uzantoj mensogis. EfrinEfrin (diskuto) 20:32, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ne. Ĉiuĵaŭde Diskuto 20:35, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

Krimea duonsilulo

Kio estas "Krimea duonsilulo"?

(nuna | antaŭa) 13:47, 18 Aŭg. 2015‎ RG72 (Diskuto | kontribuoj)‎ . . (21 bitokoj) (+21)‎ . . (Alidirektigis al Krimeo) (danki) [aŭtomate kontrolita]

EfrinEfrin (diskuto) 21:38, 23 Aŭg. 2015 (UTC)

La Krimea duoninsulo? Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:36, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Uzanto:Ĉiuĵaŭde: Ne, silo ne estas insulo/duoninsulo. EfrinEfrin (diskuto) 21:41, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
duonsilulo estas tajperaro. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:50, 23 Aŭg. 2015 (UTC)
Ĉar tia alidirektilo estas superflua, mi ĵus forigis ĝin. Dankon pro la atentigo. --Tlustulimu (diskuto) 06:14, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
Temis pri evidenta tajperaro, feliĉe nun korektita.--RG72 (diskuto) 12:12, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Emirlandoj de Sauda Arabio

Kio estas Emirlando Tabuko, Emirlando Asiro ktp. Emirlando en arablingvo estas "imarah", ne "mintaka idarija". EfrinEfrin (diskuto) 10:07, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Vidu ankaŭ
EfrinEfrin (diskuto) 10:21, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Viaj eksteraj fontoj konvinkas min, ke plej bonus nomi la administrajn subunuojn de Sauda Arabio "regiono" (nun mi eĉ ne plu memoras kiujn fontojn mi havis en 2011). Mi nun vojaĝas kaj estas sen bona aliro al komputilo - kaj se tamen mi havas iujn komputilajn minutojn, mi baraktas kun fremda klavaro. Tial mi mem ne povas agi ĉi-rilate ĝis mezo de septembro, sed mi tute ne kontraŭus se vi mem adaptus la artikolojn, la navigilon kaj kategorion al vortumo "regiono(j)". Se ne vi, tiam mi faros la adaptojn post fino de mia ferio, do meze de septembro. Dankon pro via atento! --ThomasPusch (diskuto) 13:34, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

La artikolojn, la navigilon kaj kategorion mi tamen jen ĉe fremda komputilo sukceesis adapti al vortumo "regiono(j)". Tamen restas pliaj mencioj de la administraj unuoj en pliaj paĝoj, ekzemple pri la regionaj ĉefurboj. Tion ankoraŭ necesus adapti. Tamen alidirektiloj ĉiukaze sendas al la ĝustaj tekstoj, do ne estas problemo post iom da tempo adapti la lastajn tekstajn menciojn. ThomasPusch (diskuto) 14:07, 24 Aŭg. 2015 (UTC)
La esprimoj uzataj en la franclingva kaj la anglalingva vikipedioj estas provinco kaj regiono.
La emirlandoj plej temas pri la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, mi pensas. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:09, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Administraj teritoriaj entoj

En Vikidatumo estas

Anglalingva Vikipedio havas artikolojn pro multaj klasoj, ekz. Regions of Saudi Arabia, sed eo-Vikipedio ne havas Regionoj de Sauda Arabio.

Multajn Vikipediojn havas ĥaoso. Sed eo-Vikipedio havas du gravaj problemoj kioj ne estas en aliaj Vikipedioj:

  • baza nomoj: Bazio vs Bazujo
  • klasnomoj: Klaslando vs Klasujo

Nun estas:

  • 1: Bazio
  • 2: Bazujo
  • 5: Bazia klaslando, Bazia Klaslando, Klaslando Bazio, Klaslando de Bazio, Bazio (klaslando)
  • 5: Bazia klasujo, Bazia Klasujo, Klasujo Bazio, Klasujo de Bazio, Bazio (klasujo)
  • 5: Bazuja klaslando, Bazuja Klaslando, Klaslando Bazujo, Klaslando de Bazujo, Bazujo (klaslando)
  • 5: Bazuja klasujo, Bazuja Klasujo, Klasujo Bazujo, Klasujo de Bazujo, Bazujo (klasujo)

Ĝia 22 eblecoj. Se bezonas apartiligi, estas pli eblecoj, ekz.:

  • 5: Bazia klaslando (Kolombio), Bazia Klaslando (Kolombio), Klaslando Bazio (Kolombio), Klaslando de Bazio (Kolombio), Bazio (klaslando en Kolombio)
  • ktp.

Komparu:

  • angla: Beni Department
  • franca: Département de Beni
  • germana: Departamento Beni
  • hispana: Departamento del Beni
  • pola: Beni (departament)
  • rusa: Бени (департамент)
  • esperanta: Beniio - sen klasnomo

Komparu:

Mi proponas:

En la esperantlingva Vikipedio estas ĥaoso. Kun sistemo laŭ miaj proponoj estus malpli ĥaoso. EfrinEfrin (diskuto) 20:41, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi invitas Uzanto:ThomasPusch EfrinEfrin (diskuto) 20:43, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Provincoj de Kroatio - ĥaosa nomado

Nun esperantlingva Vikipedio havas en Kategorio:Provincoj de Kroatio:

EfrinEfrin (diskuto) 11:35, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

  • Jes, tio estas ĥaoso. Mi ankaŭ ne ŝatas ĥaoson. Kiaj estas orginalaj nomoj de provincoj de Kroatio? Ĉu ekzistas esperantaj tekstoj pri provincoj de Kroatio? En PIV ne ekzistas "Varaždin", nek "Zadar", nek "Zagreba" Eble ni devas havi artikolojn Varaždinska županijaVaraždinskaVaraždinska (provinco) se ne ekzistas esperantaj tekstoj pri tio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:50, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
@Uzanto:Marek Mazurkiewicz mi nur parolis de formato. Elekto de klasnomo kaj de baznomo estas aliaj problemoj. Kaj forigo de artikolo klasnomo malhelpas (Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Klasnomo). Vere Uzanto:Tlustulimu?
Mi propinas "Klasnomo Baznomo". Estas la formato plej uzata en eo-Vikipedio. županija=ĵupanio, ekz: Ĵupanio Varaždin[o]/Varaĵdin[o]. Sed en latino estis "comitatus" [21]. Nun mi ne volas ŝanĝi klasnomo, sed mi volas nur ŝanĝi formato. EfrinEfrin (diskuto) 19:18, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
  • Mi ĝenerale pensas ke plej bone estas Zadar (provinco) se "Zadar" estas bona nomo sed mi pensas ke antaŭ devas diskuti ĉu "Zadar" estas bone nomo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:15, 25 Aŭg. 2015 (UTC)
En tekstoj oni skribas "Provinco XYZ" kaj ne "XYZ (provinco)". EfrinEfrin (diskuto) 22:02, 25 Aŭg. 2015 (UTC)

Provincoj de Egiptio - muhafazah = gubernio

Kategorio:Provincoj de Egiptio - kreita de Uzanto:ThomasPusch. Mi pensas pli bone estas eo:Gubernio = de:Gouvernement = en:Governorate = ar:muhafazah. EfrinEfrin (diskuto) 22:02, 25 Aŭg. 2015 (UTC)