Ulrich Neymeyr: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SajoR (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:


== Bildo pri la Eklezio ==
== Bildo pri la Eklezio ==
Demandite kiel li definus la Eklezion li respondis en 2000: "Eklezio estas la invito de Dio al la homoj iri kun Dio tra la vivo. Se kredantoj akceptas tian inviton kaj tiamaniere vivas kaj festas, ili mem iĝas invitantemaj transdonante tiun inviton de Dio al aliaj: tiam ili iĝas Eklezio."
Demandite kiel li difinus la Eklezion li respondis en 2000: "Eklezio estas la invito de Dio al la homoj iri kun Dio tra la vivo. Se kredantoj akceptas tian inviton kaj tiamaniere vivas kaj festas, ili mem iĝas invitantemaj transdonante tiun inviton de Dio al aliaj: tiam ili iĝas Eklezio."


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
Linio 19: Linio 19:
[http://www.bistummainz.de/bistum/bistum/bischoefe/neymeyr/kurzbiografie.html Biografio sur la majenca episkopuja retpaĝaro.]
[http://www.bistummainz.de/bistum/bistum/bischoefe/neymeyr/kurzbiografie.html Biografio sur la majenca episkopuja retpaĝaro.]


{{DEFAULTSORT:Neymeyr, Ulrich}}
{{vivtempo|1952||Neymeyr, Ulrich}}
[[Kategorio:Germanaj episkopoj]]
[[Kategorio:Germanaj episkopoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1952]]
[[Kategorio:Homoj rilataj al Erfurto]]
[[Kategorio:Homoj rilataj al Erfurto]]
[[Kategorio:Romkatolikaj episkopoj]]
[[Kategorio:Romkatolikaj episkopoj]]

Kiel registrite je 20:48, 18 okt. 2015

Dosiero:Ulrich Neymeyr 2014.jpg
D-ro Ulrich Neymeyr en 2014.

Ulrich NEYMEYR (naskiĝinta en la 12-a de aŭgusto 1957 en Worms-Herrnsheim) estas helpepiskopo de Mainz kaj futura episkopo de Erfurto. Lia episkopa moto, prenita el la Epistolo al la romanoj, estas: "Christus suscepit nos - Kristo akceptis nin."

Vivo

Li naskiĝis en 1957 kiel tria infano de diploma komercisto. Post la abiturienta ekzameno ĉe la surloka humanisma gimnazio li frekventis la porpastran seminarion en Mainz studante filozofion kaj katolikan teologion ĉe la Johannes-Gutenberg-universitato. Liajn du liberajn semestrojn li pasigis ĉe la Universitato de Münster. Li ordinitis pastro en 1982 en la katedralo de Mainz fare de kardinalo Hermann Volk.

Post subpastraj deĵoroj en Mainz li ricevis en 1984 forpermeson por finfari promocion pri la rolo de ekleziaj instruistoj en la 2-a jarcento. En 1987 li doktoriĝis kaj nomumitis vicestro de la majenca porpastra seminario, kiun oficon li plenumis ses jarojn. Tiam li strebis plialtigi la standardon de la teologiaj studoj de la kandidatoj pri pastreco.

En 1993 li iĝis paroĥestro de la komunumoj Triunuo kaj Resurektinta Kristo en Rüsselsheim. Tie ĝi metis fokusojn specialajn pri la animzorgado de la laboristoj kaj pri la dialogo kun la islamanoj. Post sep jaroj li transprenis en la 2000-a jaro la komunumojn de Worms-Horchheim, Worms-Wiesoppenheim kaj Offstein. En februaro de 2003 li nomumitis titulara episkopo de Maraguia kaj faritis helpepiskopo en aprilo de la sama jaro. Ekde majo li iĝis vikario episkopa por la junuloj de la diocezo. En la 19-a de septembro 2014 li nomumitis episkopo de Erfurto fare de Papo Francisko, kies oficon li transprenos solene en la 22-a de novembro 2014.

Bildo pri la Eklezio

Demandite kiel li difinus la Eklezion li respondis en 2000: "Eklezio estas la invito de Dio al la homoj iri kun Dio tra la vivo. Se kredantoj akceptas tian inviton kaj tiamaniere vivas kaj festas, ili mem iĝas invitantemaj transdonante tiun inviton de Dio al aliaj: tiam ili iĝas Eklezio."

Vidu ankaŭ

Episkopujo de Erfurto

Fonto

Biografio sur la majenca episkopuja retpaĝaro.