Aŭstralio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Moeng (diskuto | kontribuoj)
e update
Linio 151: Linio 151:
| gvidantaro_tipo =
| gvidantaro_tipo =
| gvidantaro_noto =
| gvidantaro_noto =
| ĉefulo = Tony Abbott
| ĉefulo = Malcolm Turnbull
| ĉefulo_tipo = Ĉefministro
| ĉefulo_tipo = Ĉefministro
| ĉefulo_partio =
| ĉefulo_partio =

Kiel registrite je 18:52, 19 okt. 2015

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por aliaj signifoj vidu la artikolon aŭstralia kontinento.
Aŭstralio
angle: Australia
komunejo
Situo de Aŭstralio
Oficiala nomo: Komunejo de Aŭstralio
Himno: Advance Australia Fair
Membreco
Parto de Oceanio
Najbaras kun
Grandaj urboj
Ĉefurbo Kanbero
 - mezo Kanbero
 - koordinatoj 35° 18′ 29″ S 149° 07′ 28″ O / 35.30806 °S, 149.12444 °O / -35.30806; 149.12444 (mapo)
Areo 7 617 930 km² (761 793 000 ha)
Loĝantaro 22 906 355
Denseco 3,01 loĝ./km²
Estiĝo 1901
Ĉefministro Malcolm Turnbull
Horzono (UTC+8 al +10.5)
 - somera tempo (UTC+8 al +11.5)
Telefona antaŭkodo +61
ISO 3166-1 AU
Interreta domajno .au
Monunuo Aŭstralia dolaro (AUD)
Oficiala lingvo neniu
Situo de la ĉefurbo enkadre de Aŭstralio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Aŭstralio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Ausralia
Retpaĝo: www.australia.gov.au
Portalo pri Aŭstralio
Esperanto-movado en Aŭstralio

Aŭstralio aŭ la Komunejo de Aŭstralio[1] estas lando en la suda hemisfero kaj konsistas parton el la plej malgranda kontinento de la mondo, la grandega insulo Tasmanio kaj kelkajn aliajn insulojn en la suda, la hinda kaj la pacifika oceanoj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando.

La kontinento kaj insuloj de Aŭstralio ekhavis enloĝantojn ekde antaŭ 42.000 jaroj - la indiĝenaj aŭstralianoj (aborigenoj kaj torresmarkolaj insulidoj). Post sporadaj vizitoj de fiŝkaptistoj de la nordo kaj de eŭropaj esploristoj kaj komercistoj komence de la 17-a jarcento, la orienta parto de la kontinento estis aklamita de la britoj en 1770 kaj oficiale finaranĝita per perforta transportado (ang. penal transportation) kiel la kolonio Novsudkimrio la 26-an de januaro 1788. Sekve de tio, ke la popolo multobliĝis kaj novajn areojn estis malkovritaj oni sukcese starigis krome kvin memgvidajn (ang. self-governing) transmarajn teritoriojn de Britio dum la 19-a jarcento.

La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo.

La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda". La aŭstralianoj ofte diras, ke ilia lando troviĝas "sube" (ang. "down under").

Willem Janz (1606) kaj Abel Tasman (1642), nederlandanoj, kaj ŝipestro James Cook (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18.783.551 loĝantojn (2000).

Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la ekidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.

La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40.000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40.000 homoj de raso miksita.

Administraj subdividoj

Subŝtatoj kaj teritorioj, kun la numeroj donitaj en la listo

La lando estas subdividata je:

Etimologio

Angla nomo Australia [ostrejlja] laŭ la Latina Terra Australis ("suda lando").

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Aŭstralio.

«Ŝtelita generacio»

Dum longa tempo infanoj de indiĝenaj aŭstralianoj estis prenitaj el siaj gepatroj kaj senditaj al ŝtataj institucioj kaj blankaj familioj por esti edukitaj kiel «normalaj» (laŭ eŭropkultura vidpunkto) homoj. Rezulte de tio multaj el ili perdis siajn kulturajn radikojn, sed ĉe tio ne iĝis la parto de la «blanka socio» kaj ricevis la nomon "Ŝtelita generacio". Ĉi tiu politiko finiĝis en la 1960-aj jaroj. En 2008 la aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis pri tio al la indiĝenaj aŭstralianoj.[2]

«Forgesitaj aŭstralianoj»

De 1930 ĝis 1970 funkciis la Programo de Infanaj Migrintoj, kadre de kiu Britio sendis malriĉajn infanojn al "pli bona vivo" en Aŭstralio, Kanado kaj aliloken. La plimulto de la infanoj estis jam prenitaj el sia familio de la ŝtataj aŭtoritatoj aŭ forlasitaj de siaj gepatroj. Kiam ili estis ekspeditaj el Britio, al multe da ili oni rakontis, malĝuste, ke la gepatroj estis mortintaj. Multaj gepatroj ne sciis, ke siaj infanoj, foje ne pli ol trijaraĝaj, estis senditaj al Aŭstralio. Prizorg-agentejoj kunlaboris kun la registaro por sendi malfavoratajn infanojn al pli "rozkolora estonteco" kiu tiam estis juĝita kiel "bonaj blankuloj" al siatempa kolonio. En multaj kazoj ili estis edukitaj sole por laboro en bienoj, kaj suferis kruelecon kaj aflikton interalie fizika, psikologia kaj seksa molestado. Ili do ricevis la nomon "Forgesitaj Aŭstralianoj". Entute kalkuliĝis ĉ. 500 000 tiaj infanoj.

La 17-an de novembro 2009 la aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis al la "Forgesitaj aŭstralianoj". Li esprimis la esperon, ke la nacia pardonpeto helpos "kuraci la doloron" kaj estos turnopunkto en aŭstralia historio. La ceremonion en la Kanbero ĉeestis centoj da tiaj homoj, proksimume 7 000 el kiuj ankoraŭ loĝas en Aŭstralio. "Verdire, ĉi tio estas malbela rakonto. Verdire granda malbono estas farita. Estas mia espero, ke de hodiaŭ, vi estos nomitaj la Memoritajn aŭstralianojn," li diris.

Dum renkontiĝo de 1 000 homoj ĉe la Parlamentejo Kevin Rudd ankaŭ proponis sian pardonpeton al infanaj migrintoj prenitaj el Britio al Aŭstralio post la milito, ofte sen konsento de la gepatroj.[2]

Geografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Geografio de Aŭstralio, Klimato de Aŭstralio kaj Geologio de Aŭstralio.
Klimato de Aŭstralio laŭ Klimata klasifiko de Köppen

Demografio

Religio

Aŭstralio ne havas ŝtatan religion, kaj estas konstitucie malpermesite enkonduki devigan religion aŭ malpermesi liberan praktikadon de iu religio. Tamen la kristanismaj festoj pasko kaj kristnasko estas ŝtataj festotagoj.

En la censo de 2011, 61,1 % de la aŭstraliano deklaris sin kristanoj, 22,3 % senreligiaj kaj 7,2 % kiel anoj de ne-kristanisma religio. 9,4 % ne respondis la demandon pri sia religio.

Ĝis la eŭropa setlado la indiĝenoj praktikis animismon.

Lingvoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvoj de Aŭstralio kaj Aŭstralia angla.

Kvankam Aŭstralio ne havas oficialan lingvon, la angla fariĝis la fakta nacia kaj oficiala lingvo.[3] La aŭstralia angla estas grava vario de la lingvo kun karakterizaj akĉento kaj leksiko. Ĝia literumo estas simila al tiu de brita angla, kun pluraj esceptoj.[4] En 81 % de la hejmoj oni parolas nur angle.

Kiam en la 18-a jarcento eŭropanoj eksetlis en Aŭstralio, la 40.000 praloĝantoj parolis ĉ. 250 lingvojn en eble 500 dialektoj. En 1996, 48.200 aŭstralianoj parolis indiĝenan lingvon[5]. Proksimume 70 indiĝenaj lingvoj ankoraŭ estas parolataj, kelkaj nur de altaĝuloj. Nu 18 el ili estas parolataj en ĉiuj aĝogrupoj.

Pro enmigrado multaj aŭstralianoj havas aliajn hejmajn lingvojn; la plej parolataj estas[6]:

Inter la unua- kaj dua-generaciaj enmigrintoj estas multaj dulingvuloj.

Ekzistas aŭstralia gestolingvo, nomata Auslan, kiu estas la precipa dialoga lingvo de ĉirkaŭ 5.500 surduloj.

Edukado

Lerneja edukado estas deviga en Aŭstralio kaj estas responso de la subŝtatoj kaj teritorioj. Pro tio ekzistas malsamaj reguloj, sed ĝenerale infanoj devas ĉeesti lecionojn de sia kvina al sia 16-a aĝojaro. En kelkaj subŝtatoj, ekzemple Okcidenta Aŭstralio, junuloj 16/17-jaraj devas aŭ viziti lernejon aŭ partopreni en profesia lernado, ekzemple metilernado.

La legoscia elcentaĵo en Aŭstralio estas supozata 99. En la OEKE-programo pri internacia prjuĝado de studentoj Aŭstralio regule atingas unu el la 5 supraj lokoj el 30. Ekster la ŝtataj lernejoj la katolikaj lernejoj plej gravas.

Aŭstralio havas 37 registare financatajn kaj du privatajn universitatojn, krome aliajn specialiĝintajn instituciojn, kiuj ofertas aprobitajn kursojn je altlerneja (triagrada) nivelo. La universitato de Sidnejo, fondita en 1850, estas la plej aĝa de Aŭstralio; sekvas la universitato de Melburno, fondita tri jarojn poste. Rimarkindas krome la universitatoj de la "Grupo de Ok" (angle Group of Eight), inter ili la universitato de Adelajdo, la Australian National University en Kanbero, la Monash University kaj la universitato de Novsudkimrio. Laŭ OEKE Aŭstralio estas inter la landoj kun la plej altaj kostoj por universitata studo.

Ekzistas ŝtata sistemo de profesia edukado, nomata TAFE; krome multaj profesiulaj asocioj instruas lernantojn. Proksimume 58 % de la aŭstralianoj inter 25 kaj 64 jaroj havas profesian aŭ triagradan klerecon; la parto de 49 % kun triagrada klereco estas la plej alta inter la OEKE-landoj. Ankaŭ la parto de eksterlandanoj en la studentaro estas la plej alta en OEKE.

Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.

  • Teresa Metherall (1923–2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio.

(rimarku – la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala, el historia vidpunkto tamen interesa)

EdE-A > Aŭstralio

Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.

Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.

Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon.

Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn.

Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain-Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA.

Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis starigi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.

Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj. L. E. THOMSON


Referencoj

  1. Constitution of Australia. ComLaw (1 June 2003). Alirita 5 August 2011. “3. It shall be lawful for the Queen, with the advice of the Privy Council, to declare by proclamation that, on and after a day therein appointed, not being later than one year after the passing of this Act, the people of New South Wales, Victoria, South Australia, Queensland, and Tasmania, and also, if Her Majesty is satisfied that the people of Western Australia have agreed thereto, of Western Australia, shall be united in a Federal Commonwealth under the name of the Commonwealth of Australia.”.
  2. 2,0 2,1 Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj" esperante
  3. Pluralist Nations: Pluralist Language Policies?. 1995 Global Cultural Diversity Conference Proceedings, Sydney. Department of Immigration and Citizenship. Alirita 11 January 2009. "English has no de jure status but it is so entrenched as the common language that it is de facto the official language as well as the national language."
  4. . The Vocabulary Of Australian English. National Museum of Australia. Alirita 5 April 2010.
  5. Population Composition: Indigenous languages (angle). Australian Social Trends (1999-06-24). Alirita 2012-12-09.
  6. Cultural diversity in Australia Reflecting a nation: Stories from the 2011 census (angle) (2012-06-21). Alirita 2012-12-09.

Libroj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Australia en la angla Vikipedio.