Eisenach: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 48: Linio 48:
* [[Hermann Trebelius]]
* [[Hermann Trebelius]]


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ =
*[[Kirko Sankta Nikolao (Eisenach)|Kirko Sankta Nikolao]]
* [[Muzeo Dominikana kirko (Eisenach)|Muzeo Dominikana kirko]]
* [[Muzeo Dominikana kirko (Eisenach)|Muzeo Dominikana kirko]]
* [[Muzeo Urba kastelo (Eisenach)|Muzeo Urba kastelo]]
* [[Muzeo Urba kastelo (Eisenach)|Muzeo Urba kastelo]]

Kiel registrite je 14:20, 23 okt. 2015

Malnova urbocentro de Eisenach

Eisenach [AJzenaĥ] estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Werra.

Faktoj

  • Situo: 50°59' NO, 10°19' OR
  • Loĝantaro: ĉ. 44.400 (en 2000)
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Industrio

En Eisenach oni produktas maŝinojn, tekstilaĵojn, elektronikaĵojn.

Vidindaĵoj kaj historio

La plej konata vidindaĵo estas memkompreneble la kastelo Wartburg. Krome ne neglektu dum vizito la romanikstila Preĝejo Sankta Nikolao, la malfrugotika Preĝejo Sankta Georgo (kie estas statuo de Johann Sebastian Bach) kaj la kastelo Schloss Klemda de 1260.

Viziteblaj estas ankaŭ la Luther-domo kie pasigis Marteno Lutero verŝajne parton de sia junaĝo, la Bach-domo, la Muzeo Reuter-Wagner, la Muzeo Dominikana kirko, la Muzeo Urba kastelo kaj la Teĉambro en la kartuzia ĝardeno. En la urbocentro troviĝas belaj aroj da mezepokaj konstruaĵoj. Teknikemuloj vizitu la aŭtomuzeon Aŭtomobila mondo Eisenach. Pri la iĝo de germana nacia ŝtato en la 19-a jarcento rakontas sur la monteto situanta Monumento de la studentaj korporacioj.

Historio kaj socialdemokratia lulilo

Turingiaj landografoj fondis la urbon en la 12-a jarcento. Estinte ĝis 1498 rezidejo de negrava grafolando, Eisenach inter 1596 kaj 1741 plurfoje por pli longa daŭro funkciis kiel rezidloko de la dinastio Wettin. Poste la urbo ekregatis de la domo de Saksio-Weimar.

En 1869 August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht fondis tie ĉi la partion Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP).

La partoj de la urbo

Mapo de la urbopartoj

Zu Eisenach gehören die Ortsteile

  • Berteroda
  • Hötzelsroda
  • Madelungen
  • Neuenhof-Hörschel
  • Neukirchen
  • Stedtfeld
  • Stockhausen
  • Stregda
  • Wartha-Göringen

Tiuj komunumopartoj posedas proprajn lokokonstituciojn. Neuenhof kaj Hörschel, kaj Wartha kaj Göringen estas kunigitaj al po unu loko.

Partneraj urboj

Gefiloj de la urbo

= Vidu ankaŭ