Komputila tomografio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 51 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q32566)
e thumb--->eta; injekcio ---> injekto; digitala --> cifereca; vikimedia komunejo; Portalo Medicino
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:64 slice scanner.JPG|thumb|300px|<center>aparato por 64-tranĉa komputila tomografio de homaj korpoj]]
[[Dosiero:64 slice scanner.JPG|eta|300px|<center>Aparato por 64-tranĉa komputila tomografio de [[homa korpo|homaj korpoj]]]]
'''Komputila [[tomografio]]''' (de la [[malnovgreka]]j vortoj {{plurtone|τομή}}, ''tome'', „tranĉi“ kaj {{ plurtone |γράφειν}}, ''graphein'', „skribi“), mallongigo '''KT''', [[angle]] computed tomography (CT respektive CT-scan) aŭ ''computed axial tomography'' (CAT, CAT-scan), [[germane]] (kaj simile en iuj pliaj lingvoj) ''Computertomograhpie'' (CT), [[france]] ''tomodensitométrie'', estas [[medicino|medicina]] faka termino por la bildigo de vivaĵo per kombino de speciala rentgena aparato kaj komputila programo. La ideo estas ekhavi bildojn kvazaŭ oni distranĉus ĝin en tranĉojn kaj rigardus tiujn, tamen sen ajna fizika uzo de tranĉo aŭ alia vundiĝo. La termino mem venas de la [[malnovgreka]]j vortoj {{plurtone|τομή}}, ''tome'', „tranĉi“ kaj {{plurtone|γράφειν}}, ''grafein'', „skribi“.
'''Komputila [[tomografio]]''' (de la [[malnovgreka]]j vortoj {{plurtone|τομή}}, ''tome'', „tranĉi“ kaj {{ plurtone |γράφειν}}, ''graphein'', „skribi“), mallongigo '''KT''', [[angle]] computed tomography (CT respektive CT-scan) aŭ ''computed axial tomography'' (CAT, CAT-scan), [[germane]] (kaj simile en iuj pliaj lingvoj) ''Computertomograhpie'' (CT), [[france]] ''tomodensitométrie'', estas [[medicino|medicina]] faka termino por la bildigo de vivaĵo per kombino de speciala [[rentgeno|rentgena]] [[aparato]] kaj [[komputila programo]]. La ideo estas ekhavi bildojn kvazaŭ oni distranĉus ĝin en tranĉojn kaj rigardus tiujn, tamen sen ajna fizika uzo de tranĉo aŭ alia vundiĝo. La termino mem venas de la [[malnovgreka]]j vortoj {{plurtone|τομή}}, ''tome'', „tranĉi“ kaj {{plurtone|γράφειν}}, ''grafein'', „skribi“.

Oni faras plurajn [[rentgeno|rentgenajn]] bildojn el diversaj direktoj, per rentgena kamerao turniĝanta ĉirkaŭ la esplorenda objekto, kaj poste per komputila programo el tiuj informoj kreas tri-dimensian bildojn.
Oni faras plurajn [[rentgeno|rentgenajn]] bildojn el diversaj direktoj, per rentgena [[kamerao]] turniĝanta ĉirkaŭ la esplorenda objekto, kaj poste per komputila programo el tiuj informoj kreas tri-dimensian bildojn.

== Funkcio ==
== Funkcio ==
Dum la klasika metodo de [[rentgeno|rentgenado]] la bildigenda objekto estas traradiata fare de rentgenaj radioj, kiuj aliflanke de la objekto estas kolektataj sur speciala (komence metala, nuntempe plasta) filmo. Do ekestas du-dimensia projekcio de tri-dimensia objekto. Perdiĝas informoj rilate al la tria dimensio, la dikeco de la objekto, ĉar post la bildigo ne plu eblas diferencigi, ĉu pli hela parto de la rentgena bildo, do "ombro" kiu forfiltris partojn de la rentgenaj radioj, kaŭziĝis de pli densa materialo en la obejekto (ekzemple osto aŭ kancera histo) aŭ de pli granda volumeno traradiata.

[[Dosiero:Schaedel-CT.gif|thumb|<center>komputila tomografio de homa [[kranio]]]]
[[Dosiero:Schaedel-CT.gif|eta|<center>Komputila tomografio de homa [[kranio]]]]
La komputila tomografio ĉirkaŭiras tiun problemon, per faro de multaj rentgenaj bildoj de la objekto el plej diversaj direktoj kaj per nur posta, per-komputila, rekonstruo de tri-dimensia bildo el la multaj informoj. Tiu proceduro fake nomatas "filtrita re-projekcio". En plej multaj kazoj tiu tridimensia rekonstruo estas unuopaj "tranĉoj" tra la objekto. Tiumaniere por ĉiu volumena elemento de la objekto kalkuleblas difinita materiala denseco.

Linio 19: Linio 19:

== Alternativo ==
== Alternativo ==
Alternativo al la komputila tomografio estas la [[magneta resonanca tomografio]] (MRT) aŭ magneta resonanca bildigo. La du precipaj avantaĝoj de tiu metodo kompare al la komputila tomografio estas, ke ne aplikiĝas damaĝa rentgena radiado kaj ke eblas bildigi organojn aŭ histojn kun similaj densecoj, por kies bildigo per komputila tomografio necesus injekcio de kontrastoaltiga likvaĵo. Malavantaĝoj estas la kompare pli grandaj aĉetoprezoj de la MRT-aparatoj kaj la pli longa daŭro de ekzamenado. En denta medicino alternativa tridimensia bildigo-metodo estas la "digitala volumena tomografio".
Alternativo al la komputila tomografio estas la [[magneta resonanca tomografio]] (MRT) aŭ magneta resonanca bildigo. La du precipaj avantaĝoj de tiu metodo kompare al la komputila tomografio estas, ke ne aplikiĝas damaĝa rentgena radiado kaj ke eblas bildigi organojn aŭ histojn kun similaj densecoj, por kies bildigo per komputila tomografio necesus injekto de kontrastoaltiga likvaĵo. Malavantaĝoj estas la kompare pli grandaj aĉetoprezoj de la MRT-aparatoj kaj la pli longa daŭro de ekzamenado. En denta medicino alternativa tridimensia bildigo-metodo estas la "cifereca volumena tomografio".

== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{commonscat}}
{{el}} [http://ctsim.org libera faka edukilo pri komputila tomografio (angle)]
{{el}} [http://ctsim.org libera faka edukilo pri komputila tomografio (angle)]
{{el}} [http://www.vulgaris-medical.com/encyclopedie/tomodensitometrie-4578.html konciza difino de komputila tomografio (france)]
{{el}} [http://www.vulgaris-medical.com/encyclopedie/tomodensitometrie-4578.html konciza difino de komputila tomografio (france)]
Linio 29: Linio 30:
{{el}} [http://www.pm.rub.de/pm2007/msg00110.htm raporto pri la danĝereco de la rentgenaj radioj de komputila tomografio (same germane)]
{{el}} [http://www.pm.rub.de/pm2007/msg00110.htm raporto pri la danĝereco de la rentgenaj radioj de komputila tomografio (same germane)]
*[http://www.ctcases.net/ Komputila tomografio - CT Cases.net]
*[http://www.ctcases.net/ Komputila tomografio - CT Cases.net]

{{Portalo Medicino}}

[[Kategorio:Medicino]]
[[Kategorio:Medicino]]

Kiel registrite je 16:51, 24 okt. 2015

Aparato por 64-tranĉa komputila tomografio de homaj korpoj

Komputila tomografio (de la malnovgrekaj vortoj τομή, tome, „tranĉi“ kaj γράφειν, graphein, „skribi“), mallongigo KT, angle computed tomography (CT respektive CT-scan) aŭ computed axial tomography (CAT, CAT-scan), germane (kaj simile en iuj pliaj lingvoj) Computertomograhpie (CT), france tomodensitométrie, estas medicina faka termino por la bildigo de vivaĵo per kombino de speciala rentgena aparato kaj komputila programo. La ideo estas ekhavi bildojn kvazaŭ oni distranĉus ĝin en tranĉojn kaj rigardus tiujn, tamen sen ajna fizika uzo de tranĉo aŭ alia vundiĝo. La termino mem venas de la malnovgrekaj vortoj τομή, tome, „tranĉi“ kaj γράφειν, grafein, „skribi“.

Oni faras plurajn rentgenajn bildojn el diversaj direktoj, per rentgena kamerao turniĝanta ĉirkaŭ la esplorenda objekto, kaj poste per komputila programo el tiuj informoj kreas tri-dimensian bildojn.

Funkcio

Dum la klasika metodo de rentgenado la bildigenda objekto estas traradiata fare de rentgenaj radioj, kiuj aliflanke de la objekto estas kolektataj sur speciala (komence metala, nuntempe plasta) filmo. Do ekestas du-dimensia projekcio de tri-dimensia objekto. Perdiĝas informoj rilate al la tria dimensio, la dikeco de la objekto, ĉar post la bildigo ne plu eblas diferencigi, ĉu pli hela parto de la rentgena bildo, do "ombro" kiu forfiltris partojn de la rentgenaj radioj, kaŭziĝis de pli densa materialo en la obejekto (ekzemple osto aŭ kancera histo) aŭ de pli granda volumeno traradiata.

Komputila tomografio de homa kranio

La komputila tomografio ĉirkaŭiras tiun problemon, per faro de multaj rentgenaj bildoj de la objekto el plej diversaj direktoj kaj per nur posta, per-komputila, rekonstruo de tri-dimensia bildo el la multaj informoj. Tiu proceduro fake nomatas "filtrita re-projekcio". En plej multaj kazoj tiu tridimensia rekonstruo estas unuopaj "tranĉoj" tra la objekto. Tiumaniere por ĉiu volumena elemento de la objekto kalkuleblas difinita materiala denseco.

Historio

La komputila tomografio ekebligixs per la uzo de matematika metodo, kiu evoluis dum la jaro 1917 fare de la aŭstra matematekisto Johann Radon. Komence pure matematika ekkono sen ajna ebleco de praktika apliko, la tiel nomata "Radon-transformacio" nuntempe estas la fundamento por la kalkulo de sen-interferaj tridimensiaj bildoj de objektoj kun ĉiuj internaj strukturoj.

Post antaŭlaboroj de la fizikisto Allan M. Cormack inter la jaroj 1957 kaj 1963, la elektroteknikisto Godfrey Hounsfield realigis plurajn prototipojn. La unua bildo de homo farita per komputila tomografio produktiĝis dum la jaro 1971. Ambaŭ sciencistoj honore al siaj laboroj dum la jaro 1979 ricevis la Nobel-premion pri medicino.

Apliko

La komputila tomografio aplikiĝas ĉefe en la medicino, sed unuope ankaŭ en aliaj sciencoj kiel ekzemple la bildigo de aparte maljunaj arboj, la sendetrua ekzameno de arkeologiaj trovaĵoj kiel ekzemple mumioj, aŭ kadre de la industrio en la materiala ekzamenado kaj kontrolado de finpretigitaj produktoj.

Alternativo

Alternativo al la komputila tomografio estas la magneta resonanca tomografio (MRT) aŭ magneta resonanca bildigo. La du precipaj avantaĝoj de tiu metodo kompare al la komputila tomografio estas, ke ne aplikiĝas damaĝa rentgena radiado kaj ke eblas bildigi organojn aŭ histojn kun similaj densecoj, por kies bildigo per komputila tomografio necesus injekto de kontrastoaltiga likvaĵo. Malavantaĝoj estas la kompare pli grandaj aĉetoprezoj de la MRT-aparatoj kaj la pli longa daŭro de ekzamenado. En denta medicino alternativa tridimensia bildigo-metodo estas la "cifereca volumena tomografio".

Eksteraj ligiloj

greke libera faka edukilo pri komputila tomografio (angle) greke konciza difino de komputila tomografio (france) greke El kio konsistas komputila tomografio? (hispane) greke porpacienta klarigo pri komputila tomografio (germane) greke "ombroludoj": germanalingva klarigo por infanaj pacientoj greke raporto pri la danĝereco de la rentgenaj radioj de komputila tomografio (same germane)